|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() NI VIVOS!Aŭtoro: Julian Modest |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
La kabineto de Standartenführer Wilhelm Schulz. La kabineto estas ornamita per portreto de Hitler. Schulz sidas ĉe la skribotablo kaj trafoliumas kelkajn dosierojn.
SCHULZ (legas) - Peter Kunze, Alfred Thom, Dieter Arnold, Robert Adler. Hauptsturmfüihrer Robert Adler, naskita la 28-an de aŭgusto 1910 en Leipzig. Devenas de pura arja familio. Lia patro Peter Adler estas posedanto de viandvendejo en Leipzig. En 1932 Haŭptsturmfiihrer Adler iĝis membro de la partio.
(Schulz tuŝas etan butonon kaj en la kabineton eniras soldato kiu salutas lin)
SCHULZ - Hauptsturmführer Adler venu ĉi tien!
SOLDATO Jes, Herr Standartenführer.
(La soldato salutas kaj foriras. Postnelonge Hauptsturmführer Adler, juna oficiro, eniras la kabineton de Schulz)
ADLER – Herr Standartenführer, Hauptsturmführer Adler estas ĉi tie laŭ Via ordono.
(Schulz salutas lin neglekte)
SCHULZ – (post eta paŭzo) – Krom la germanan lingvon, kian alian lingvon vi parolas, Hauptsturmführer Adler?
ADLER – Mi parolas nur la germanan lingvon, Herr Standartenführer.
SCHULZ – Ĉu vi ne eraras, Hauptsturmführer? En via dosiero estas menciite, ke de 1931 ĝis 1935 vi partoprenis en iu suspektinda Nacisocialisma Movado, kiu disvastigis kaj propagandis lingvon artefaritan.
ADLER - Jes. Mi lernis Esperanton, ĉar mem Nietzsĉe en siaj verkoj skribis pri estonta lingvo universala.
SCHULZ – Sed ne pri lingvo elpensita de judo, Hauptsturmführer Adler. Vi certe bone konas la vortojn de Führer, kaj mi ne devas klarigi al vi, ke la judoj delonge esperis, ke per unu lingvo universala (ekzemple Esperanto!) ili povus pli facile regi la popolojn kaj la mondon.
ADLER – En 1935 mi mem eksiĝis el la Nacisocialisma Esperanto-Movado.
SCHULZ - Kaj en 1936 estis likviditaj ĉiuj Unuiĝoj de Lingvoj Artefaritaj. Tamen via memeksiĝo ne signifas, ke vi tute forgesis la nomon de la judo Zamenhof. Sed vi, Hauptsturmführer Adler, ne nur unufoje montris, ke vi estas brava, fidela soldato kaj vi diligente servas al nia Führer kaj al la partio. Vian partoprenon en la Nacisocialisma Esperanto-Movado mi rigardas junula enlogiĝo, momenta entuziasmo de junulo, kiu ne komprenis la grandan danĝeron de tiu ĉi juda lingvo.
Via dosiero kuŝas en mia tirkesto kaj neniu ekscios, ke iam vi estis membro de la Nacisocialisma Esperanto-Movado.
ADLER – Mi dankas, Herr Standartenführer.
SCHULZ - Cetere, kiu tago estas hodiaŭ?
ADLER - La 28-a de septembro, Herr Standartenführer.
SCHULZ - La 28-a de septembro 1939. Nia armeo jam dudekok tagojn estas en Pollando. Kion vi entreprenis por establi la Novan ordon ĉi tie, Hauptsturmführer Adler?
ADLER - Mi agas laŭ la ordonoj, Herr Standartenführer.
SCHULZ - Eminente. Hodiaŭ ni ricevis specialan ordonon rekte de la ĉefo de la Sekureca Polico kaj Sekureca Servo, Reinhard Heydrich.
ADLER Mi aŭskultas, Herr Standartenführer.
SCHULZ Mi opinias, ke vi plej bone povas plenumi tiun ĉi ordonon, Hauptsturmführer Adler.
ADLER - Mi aŭskultas, Herr Standartenführer.
SCHULZ – Devos esti arestitaj; la filo de Zamenhof, Adam Zamenhof, ĉefdoktoro de Varsovia Juda Hospitalo, lia edzino Wanda Zamenhof – kuracistino, kaj ilia filo Ludvig Zamenhof, la du filinoj de Zamenhof – Sofia Zamenhof – ankaŭ kuracistino kaj Lidia Zamenhof – laŭ profesio, juristino.
ADLER – Mi aŭskultas, Herr Standartenführer.
SCHULZ - Ni devas jam tute ĉesigi tiun ĉi iluzion pri lingvo internacia. Delonge pasis la tempo de nekuraceblaj Paneŭropaj miksrasuloj.
ADLER - Mi aŭskultas, Herr Standartenführer.
(Adler salutas kuj foriras. Schulz restas sola)
SCHULZ – Esperanto! Ankoraŭ unu juda elpensaĵo. Nur la judoj kapablas elpensi sennombrajn idiotaĵojn por frenezigi la mondon. Jesuo inventis la kristanismon; Marx - komunismon kaj tiu ĉi mizera doktoro – Esperanton. Kiel li imagis, ke iam la tuta mondo parolos lian artefaritan lingvaĉon kaj ĝi unuigos la judaron por regi la popolojn? Aŭ ĉu Esperanto ne estas la plej nesuspektinda kondukilo de la bolŝevismo? Ĉu ne tre similaj estas la verda kaj la ruĝa steloj? Fiaĵo kiu celas ŝablonigon de la homaro kaj sennaciecigon. Sed, ĉi tie, en la nesto de la judaro, mi elradikigos tiun ĉi herbaĉon. La mondo forgesos, ke iam ĝi ekzistis.
Mallumo
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.