La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


NI VIVOS!

Aŭtoro: Julian Modest

©2026 Geo

La Enhavo

UNUA AKTO

Sur la scenejo regas mallumo. Bluluma reflektoro lumigas nur la dekstran antaŭan angulon de la scenejo kie estas skribotablo. Ĉe la skribotablo sidas Lidia, vestita en blanka robo, iom pli longa, simila al noktoĉemizo. Proksime ĉe la skribotablo videblas ankaŭ lito.

En la malluma parto de la scenejo estas granda baptovazo. Kelkajn metrojn, antaŭ la baptovazo, estas ĉerko kun arĝenta kruco, sed pro la mallumo la publiko ankoraŭ ne vidas la baptovazon kaj ĉerkon.

Lidia sidas ĉe la skribotablo kaj skribas leteron, pli ĝuste ŝi mallaŭte eldiras la tekston de la letero.

LIDIA -

Krolewska 41.

Varsovio, Polujo la 26-an de majo 1939

Miaj karaj Gesamideanoj,

Jam de kelka tempo via letero kuŝas sur mia skribotablo, sed longe mankas la tempo respondi. Hodiaŭ venis libera horo, mi profitas tion por skribi al vi.

Kiel vi jam scias, mi ne povas viziti vin en via kampara hejmo. Mi estas for de vi, en Polujo, kaj ne antaŭvidas iajn baldaŭajn vojaĝojn. La pensoj feliĉe konas nek limojn, nek pasportojn, nek doganojn, nek la neceson aĉeti bileton – kaj ili vojaĝas super la landlimoj. Kaj en tiu ĉi maniero mi estas en via abelbieno en Provenco.

Multe mi dankas vin pro via deziro, ke mi eventuale disponu la aŭtorajn rajtojn de viaj "Rememoroj"... sed mi preferas, ke ne okazu simila evento! Jes, mi estas pli juna ol vi – sed baldaŭ povos veni tempo, kiam juneco kaj forto restos senpovaj kontraŭ furiozo malkatenita de homaj manoj, kiam la milita monstro malfermos sian faŭkegon. Pli sekuraj vi estos tiam en la izolita bieno en Provenco, ol mi en la ĉefurbo. Sed antaŭ ĉio ni devas memori, ke ni estas ĉiuj en la manoj de Dio. Ni dependas de Li, Li estas nia rifuĝejo kaj ŝildo.

Kun granda intereso mi legis la anglajn broŝurojn, kiujn vi sendis al mi, rilate al la Henry George-Movado. (Ĉu mi iam skribis al vi, ke mi faris paroladon pri Esperanto en la Henry George Klubo en Cleveland, en Usono?) Mi tre dankas vin pro tiuj sendaĵoj.

Pri mi mem mi ne multe povas al vi rakonti. Kiel mi diris antaŭe, mi ne povas fari iajn vojaĝ-planojn. Eĉ al la Kongreso mi ne iros. Mi gvidas nun en Varsovio du Esperanto-kursojn kaj kvankam ili ne estas tiel kontentigaj kiel iafoje okazadis en Francujo, mi estas feliĉa, ke almenaŭ tio estas ankoraŭ farebla. Kiel ajn nigraj estos la nuboj super la ĉielo de la homaro, kiel ajn teruraj tondroj el ĝi pafos – pasos la nuboj kaj denove ekbluos super la mondo la Ĉielo.

Jam certe brave laboras la bonaj laboremaj abeletoj. Ili portu al vi dolĉan mielon, ridetu al vi la suno de Provenco, kantu birdoj kaj murmuru la verdaĵo!

Kun koraj salutoj via Lidia Zamenhof

P.S. Al via lasta letero estis aldonitaj du respondkuponoj. Mi tre dankas vin pro via delikateco - sed tio estas nenecesa. Ne faru tion plu, mi petas!

(Lidia lasas la skribilon kaj ekdormas ĉe la skribotablo. Por momento la tuta scenejo dronas en mallumo kaj tuj poste lumiĝas per ruĝa lumo la centra parto de la scenejo kie videblas vico da homoj kiuj pene iras en rondo de la baptovazo al la ĉerko kaj reen. La homoj estas vestitaj en blankaj noktoĉemizoj kaj iliaj movoj estas movoj de frenezuloj. Lidia staras en la mezo de la rondo kaj timeme kuras de unu flanko al alia, sed ŝi ne povas eskapi tiun ĉi vivan homan rondon.)

LIDIA - (terurite krias) – Kie estas panjo? Kie estas mia panjo?

(Nur ridegoj respondas al ŝi)

LIDIA – (krias) – Kie estas panjo? Kies estas mia panjo?

(La homoj en la blankaj noktotemizoj prenas la manojn unu de la alia, kaj komencas salti kaj krii)

LA HOMOJ – Ni konstruos unu grandan rondon familian.

(En tiu ĉi momento la ĉerko malfermiĝas kaj el ĝi eliras flegistino. Lidia alkuras ŝin demandi)

LIDIA – Kie mi estas? Bonvolu diri, kie mi estas?

(Sed la flegistino freneze alrigardas ŝin, kaj komencas tondre ridi)

La tuta scenejo denove dronas en mallumo. Aŭdiĝas nur obtuzaj foraj kaj frenezaj ridoj. La bluluma reflektoro lumigas denove la skribotablon ĉe kiu dormas Lidia. Lidia subite vekiĝas kaj komencas krii.

LIDIA - (krias) - Dio mia! Dio mia!

(En la ĉambron kuras Sofia kaj Wanda)

SOFIA - Lili, kio okazis? Kial vi krias?

WANDA - Lili, ĉu vi ankoraŭ ne dormas?

LIDIA - (ankoraŭ maltrankvila) - Mi sonĝis. Mi sonĝis teruran sonĝon...

WANDA - Ĉu mi portu akvon?

LIDIA - Ne. Ne. Dankon.

SOFIA - Kion vi sonĝis?

LIDIA - Mi serĉis panjon... kaj mi trovis min en grandega hospitalo, pli ĝuste frenezulejo, kie la frenezuloj saltis, kriis, ridis... Mi vane provis eliri, ne eblis... kaj kiam mi perdis ĉiun esperon, de ie aperis flegistino. Mi alkuris ŝin, sed ankaŭ en ŝiaj okuloj mi vidis – frenezecon.

Mi ektimis...

SOFIA - Lili, trankviliĝu.

LIDIA - Ne pri mi mem mi ektimis. Terurigis min la penso, ke tiuj kiuj devas zorgi pri la hospitalo, estas same frenezaj kiel la pacientoj. Mi komencis voki la Nomon de Dio...

SOFIA - Lili, trankviliĝu. Ni ĉiuj estas ĉi tie.

LIDIA - Pardonu min. Mi ne deziris veki vin. Iru dormi, Sofia, Wanda. Morgaŭ frue vi devos vekiĝi. Vi havos multan laboron en la malsanulejo. Iru dormi. Jam mi sentas min pli trankvila.

SOFIA - Mi restos kun vi, Lili.

LIDIA - Dankon, Sofi. Sed, Wanda, ne maltrankviliĝu, iru. Eble Adam kaj Ludoviko ankaŭ vekiĝos.

WANDA - Ĉu vere vi jam pli bone fartas, Lili?

LIDIA - Jes, Wanda, iru kaj pardonu min.

WANDA - Bonan nokton, Lili.

LIDIA - Dankon, ankaŭ al vi.

(Wanda foriras. En la ĉambro restas nur Sofia kaj Lidia)

SOFIA - Lili, kuŝu, jam estas tre malfrue.

LIDIA - Jes, Sofi, mi kuŝos, sed tiu sonĝo ege maltrankviligis min.

SOFIA - Lili, ne pensu plu pri ĝi.

LIDIA - Ne, Sofi. Nun mi komencas kompreni la signifon, de la sonĝo, kaj ne la sonĝo terurigis min, sed ĝia signifo. Ĉu vi ne pensas, Sofi, ke tiu hospitalo estis la mondo? La malsanuloj, jam en volvitaj en mortotukoj kaj ankoraŭ freneze saltantaj, estis la popoloj de la mondo, kaj tiuj, kiuj devis zorgi pri tiu granda hospitalo, la mondo, estis mem frenezaj.

Domaĝe, ke mi vekiĝis. Mi povis tamen iri kaj vidi la ĉefan kuraciston.

SOFIA – Lili, mi petas vin, ne pensu plu pri tio. Kuŝu. Ekstere estas bela maja nokto.

LIDIA – Dankon, Sofi. Iru ankaŭ vi dormi. Bonan nokton.

SOFIA - Bonan nokton, Lili. Dormu trankvile.

LIDIA – Sofi, ĉu vi ne pensas, ke ĉi nokto estas tre silenta? Kia profunda silento regas ekstere!

SOFIA – Lili! Mi petas vin, ne pensu plu pri tio. Ankaŭ vi scias, ke nenio malbona okazos. Ja neniu deziras militon, kaj post du monatoj ni ĉiuj kune vojaĝos al Berno, al la Kongreso.

LIDIA – Kia stranga koincido. La unua Esperanto-kongreso en kiu mi partoprenis ankaŭ estis en Berno.

SOFIA – Jes, la Naŭa Kongreso de Esperanto same okazis en Berno kaj tiam vi estis nur naŭjara.

LIDIA – Antaŭ la Kongreso mi ankoraŭ ne parolis Esperanton, kaj panjo serioze avertis min, ke, se mi ne eklernos la lingvon, ŝi kaj paĉjo ne prenos min al Berno.

SOFIA – Kaj dum ses semajnoj vi ellernis Esperanton. Kiel mirindan progreson vi faris, Lili.

LIDIA – Tiam vi kun Adam studis en Lozano, kaj ni ĉiuj renkontiĝis en Berno.

SOFIA - Jes, en Berno ni ĉiuj kongresis, kaj paĉjo jam ne staris antaŭ la kongresanoj, sed sidis inter ili en la salono, ĉar kiel en la antaŭa kongreso li diris, Esperanto jam ne dependas plu de unu sola homo, aŭ aro da homoj.

LIDIA – Sed nun unu sola persono kun kelkaj aliaj, kiuj portas svastikojn sur siaj nigraj soldataj uniformoj, minacas neniigi Esperanton por ĉiam.

SOFIA – Mi petas vin – ne pensu pri tio.

LIDIA – Ne, Sofi. Mi sentas, ke ĉijare ni ne povos veturi al Berno kaj plu neniam ien ajn mi veturos.

SOFIA – Lili! Kara Lili! Vi veturos kaj denove vi instruos Esperanton kiel iam. Vi vojaĝos al Nederlando, Francujo, Svedujo, Usono. Denove venos sennombraj leteroj per kiuj nekonataj samideanoj invitos vin instrui kaj prelegi en diversaj malproksimaj landoj.

LIDIA – Sofi, ĵus mi skribis leteron al miaj provencaj amikoj. Nun la rozoj en ilia bieno floras kaj eble la tuta aero sorĉe odoras. Printempe vespere, kiel agrable estas promeni tie kaj longe rigardi la profundan stelplenan ĉielon.

(Aŭiĝas foraj tondroj)

LIDIA – (timeme) Sofi, ĉu vi ne aŭdas pafojn?

SOFIA – Estas tondroj. Pluvos. Benitaj estas la majaj pluvoj.

LIDIA – (pli timeme) – Ŝtormo, Sofi. Proksimiĝas ŝtormo. Kia obskuro tegas la urbon kaj kiel profunda estas la silento. Silentas stratoj, domoj, homoj. Kvazaŭ la tuta urbo timeme atendas ŝtormon... kaj plu neniu povas fari ion...

(La tondroj plifortiĝas. Lidia timeme ĉirkaŭbrakas Sofian)

Mallumo


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.