La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LUMO DE ORIENTA EŬROPO

Aŭtoro: Vladimir Beekman

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

PRI LA AŬTORO

vb

Vladimir Beekman naskiĝis en Tallinn la 23-an de aŭgusto 1929 kiel filo de ŝoforo. En la komenco de la Dua Mondmilito la 12-jara knabo perdiĝis ĉe evakuo survoje al Leningrado, restis ĉe la fronto kiel "filo de regimento" kaj poste ea infanhejmo en Oranienbaŭm. En 1953 li finis en Tallinn la Politeknikan Instituton kiel kemiisto. Li eklaboris kiel estro de la beletristika redakcio en la Estona Ŝtata Eldonejo (1953–1956), poste jam kiel liberprofesia verkisto.

V.Beekman estas en la estona soveta literaturo unu el la plej aktivaj kaj fekundaj aŭtoroj, kies vigla karaktero kaj talento esprimas sin en diversflankaj verkoj. La ĉefa loko en lia vasta verkaro apartenas al poezio. Liaj unuaj versaĵoj aperis en periodaĵoj jam dum la Dua Mondmilito. La unua poemaro "Kanto pri juneco" aperis en liaj studentaj jaroj, en 1952. Poste sekvis ankoraŭ ses versaĵaroj kaj la poemo "Lumo de Orienta Eŭropo" (1963). En 1974 aperis ampleksa kolekto de elektitaj versaĵoj kaj poeraoj "Bubala herbejo".

La poezia verkado de V. Beekman trairis dum la pli ol dudekjara periodo atentindan evoluon: de la juneca patoso de la unuaj versaĵoj la vivsperta poeto transiris al liriko-filozofiaj artaj ĝeneraligoj. La objekto de lia atento fariĝis homo-kreanto kun siaj faroj kaj pensoj. Kun sia karaktera dialektika alproksimiĝo al vivofenomenoj kaj homa naturo V.Beekman estas unu el la plej elstaraj reprezentantoj de la civitana poezio en la estona literaturo.

En la lastaj jaroj li dediĉis sin ankaŭ al romana ĝenro. Elstaras la romanoj "Transitpasaĝero" (1967), "Noktaj aviadistoj" (1975) kaj "Kaj cent mortoj" (1978). En la romanoj li pritraktas postmilitajn seriozajn kaj komplikajn problemojn, diversajn homsortojn, kaŭzitajn de la milito.

Li vojaĝis en multaj landoj (Svedio, Finnlando, Brazilo, Aŭstrio, Nederlando, Kanado, Norvegio, Aŭstralio, Meksikio, Nov-Zelando k. a.). La vojaĝoj, kies impresoj estas priskribataj en multaj vojaĝlibroj kaj publikaĵoj, animas ankaŭ liajn beletrajn verkojn. Li estas konata ankaŭ kiel aŭtoro de multaj infanlibroj. tradukitaj en diversajn lingvojn.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.