Orienta Eŭropo –
senfina malgajo de ebenaĵo,
lando de melankolia pensado.
La tero glata kiel maro,
la maro inter la bordoj kiel rivero,
la riveroj kvietaj kiel lagoj,
la lagoj senmovaj kiel marĉoj...
Orienta Eŭropo...
Marĉ', arbaro –
por laboro
ursa fort' necesis.
Ofte la modestan vivon
mort' pro ftizo sekvis.
Oni devis suferadi,
vivolonge revi –
eble iam ĝi vekiĝos,
nur atendu
fide!
Vekiĝis ĝi en grizega
aŭtuno ventoplena
super la plurmilionaj tomboj
kaj akvoplenaj tranĉeoj.
Ĝi prenis al si kiel matenstelon
simplan lampon
en fenestro de antaŭaj nobelfraŭlinoj.
Sed estis ĝi lamp' artifika,
brulanta per petrol', kiam mankis elektro -
kaj lumis konstante.
KONSTANTE!
De matenstelo ĝis taglumo
estas longa vojo...
Sur ĝi povas aperi
bajonetoj
kaj pikdrato.
Apud tiu voj' elitpopolo
povas starigi altan kamentubon.
De tiu voj' oni povas ekspedi novbienulojn
en teron, teron, teron.
Irantojn sur tiu vojo
oni povas mortpafi, pendigi,
el iliaj brustoj elŝiri vivantajn korojn!
Sed Orientan Eŭropon reendormigi
post la lampo de Lenin
oni plu ne povos.
Radziwill'oj, timigitaj de la sorto de Romanov'oj,
kaj eĉ malgrandaj estonaj Pats'oj [11]
el gento de Mulgimaa
tiris pikdraton kiel lanfadenon
de Galicio ĝis la lago Peipsi.
Nanoj kuriozaj –
kion ili sciis pri la vojo?
Ili havis tro mallongajn piedojn
por marŝi!
Ili nur glatigis
sur la malgrandaj pufaj ventroj
siajn frakojn kaj uniformojn
kaj ŝraŭbis al la brusto
ordenojn pugnograndajn.
Kaj kompreneble pagis salajron al la juĝistoj.
Ili havis tro malgrandajn kapojn
por pensi.
Kelkaj el ili provis fine
engluti restaĵojn
sub la sangaj festentabuloj de l' elitpopolo.
Sed ankaŭ la elitpopolon
oni baldaŭ repelis tien, de kie ĝi venis,
kaj eĉ pli malproksimen...
Malaperis la partioj –
potkampuloj [12],
domposedantoj,
liberaloj,
socialdemokratoj.
Postrestis mi:
Jaan, Janis kaj Ionas,
Jan, Janka kaj Ion,
Ivan kaj Janos.
Komuna sufero donis al mi komunan lingvon,
komuna ĉielo donis al mi komunan stelon.
La lamp', kiun ekbruligis Lenin,
lumas
KONSTANTE.
Indiferente ne fermu la okulojn,
nin survoje embuskas danĝer',
noktaj aviadiloj ankoraŭ
en la aer'.
Ĵus ĝi vekiĝis – Eŭrop' Orienta,
ekfloronta en pompa lumeg'
tamen nur post prizorg' atenta
kaj fleg'.
Urbojn ventplenajn kun ŝtona pavimo
fari pli gajaj–jen nia dev',
homajn korojn nobligi sen limo –
la rev'...
Indiferente ne fermu la okulojn,
malsukcesos ja blinda irad'!
Jam Orient-Eŭropon kunligas
unu lingvo...
Nefermu la okulojn kaj koron –
interfratiĝo estas tiu lingvo!
1962
|