En la mola sablo restas
spuroj de promen',
larĝaj dunoj, softaj ondoj –
bordo de sukcen'.
Suda bord' de Balta Maro,
golf' en dunobend',
el la maro sunsplitetojn
ĵetas ŝtorma vent'.
Somermeze blu' profunda
sub ĉiela pal',
sed aŭtune senvarie
grizas mara ŝtal'.
Mildaj, varmaj maraj ventoj,
supre nub-tavol',
ne tro varmaj la someroj,
vintroj sen rigor',
Pacaj, gajaj maraj bordoj,
en la akvo, jen,
retofostoj; ŝipoj staras
antaŭ la haven'.
Sukcenecaj sunradioj
brilas sur la ond'.
Ĉu troviĝas lok' pli paca
en la vasta mond'?
En la mola sablo restas
spuroj de promen',
larĝaj dunoj, softaj ondoj –
bordo de sukcen'.
Tia estis la antaŭtago.
Fiŝistoj revenis de la maro.
Vasto senlima,
senventa silento.
Nur ĉe la Pruslanda bordo
vidiĝis grizaj militŝipoj –
pli multaj ol kutime.
Kaj tion,
ke la elitpopolo decidis
ĉi tiun nokton antaŭ septembro
ekmarŝi
por konkeri al si vivospacon,
ankoraŭ ne sciis la fiŝistoj
nek la eksservisto Jan de Saarde Mart –
soldato en la fortikaĵo Westerplatte.
Orienta Eŭropo dormis la lastan trankvilan nokton
anticipe por pluraj jaroj.
Purpure subiris la fruaŭtuna suno
okcidente,
malantaŭ la duoninsulo Hel.
En la rodo senzorgaj ŝipoj dormis.
En la hazardludejo de Zoppot
apud la libera urbo Danzig
kolektiĝis somerfinaj ludistoj kiel ĉiam
en la kazino...
Nur negocistoj de Konigsberg
ne venis ĉi-vespere.
Ekscite glasoj tintis en bufedo,
kaj la krupiero
devis ripete alvoki
la sinjorojn,
ke ili pligrandigu
la vetaĵon.
La ruleto ekturniĝis:
nigro – ruĝo, ruĝo – nigro...
Sinjoroj
– la lastan fojon –
pligrandigu la vetaĵon!
Nigro – ruĝo, ruĝo – nigro...
Kies banko?
Fortuno vivu! Ĉampanon!
Sinjoroj
– lastan fojon –
pligrandigu la vetaĵon!
Kuraĝulojn Fortuno favoras...
Turniĝas ruleto.
En la libera urbo Danzig
jam antaŭ la mateno kolektiĝas
sturmtaĉmentoj.
Kaj en Silezio
insidas ĉirkaŭ radiostacio Gleiwitz
en polaj uniformoj energiaj SS-anoj.
Kun ili du malliberuloj en polaj uniformoj
el koncentrejo,
ĉi tie mortpafotaj.
Akra estas la Tessar-optiko!
Morgaŭ Goebbels skuos
antaŭ la nazo de ĵaketvestita monda ĵurnalistaro
bildojn pri pol-uniformaj kadavroj en Gleiwitz.
Kaj Hitler anoncos
tremante pro justa kolero,
ke la kaliko pleniĝis...
Sed tion ankoraŭ ne scias
la fiŝistoj de Gdynia, dormantaj antaŭ nova streĉa labortago,
nek soldato Jan en la fortikaĵo Westerplatte,
nek la malfrusomeraj ludistoj en Zoppot.
Sinjoroj,
pligrandigu la vetaĵon –
la lastan fojon!
Ĉu la ruleto scias?
Nigro – ruĝo, ruĝo – nigro...
Tagiĝis en Orienta Eŭropo
nigre
kaj ruĝe.
Germanaj kiraskrozistoj
bombardas egalmaniere
marfortikaĵon kaj fiŝistajn kabanojn.
Ili ne havas tempon por elekti,
kaj eĉ ne volas.
La elitpopolo hastas!
Nigra, nigra, nigra
estas la fum' incendia –
nigra, amara.
Ruĝa estas la fajro
kaj ruĝa estas
la sango!
La fiŝistoj ne surmariĝis...
Soldato Jan en la fortikaĵo Westerplatte
fronte staris nudabruste.
Oni diris, ke li defendas Polujon.
Oni diris, ke venos helpo.
Nur necesas persisti
la unuan tagon...
El Varsovio per radio
venis flamigaj patriotaj paroladoj,
"Jeszcze Polska nie zginęła..."[8]
Pala ĉielo – tra nigra fumo,
blanka sablo – tra sanga nebulo.
La tero fumas kaj tremas.
Nigraj fulmoj
en marfortikaĵo kaj fiŝistaj kabanoj.
Ĉu vere oni trovis iam ĉi tie sukcenon
kaj silenton?
Soldato Jan en la fortikaĵo Westerplatte
per ĉifono vindis la vunditan kapon.
Oni diris, ke rezisti necesas
kelke da tagoj nur...
Radio Varsovia konfirmis:
"Jeszcze Poiska nie zginęła..."
Sed la germanaj kiraskrozistoj,
la tankoj germanaj,
la kugloj germanaj
malon konfirmis.
Brue rapidegis al la fortikaĵo
nigraj aviadiloj.
Grince sin ŝraŭbis tra la septembra mateno
pezartileriaj obusoj.
Pecon post peco ili ŝiradis
la vivan karnon.
Kiu aŭskultus, kiu aŭskultus
la kanton de akvoj malĝojaj ?...
Estis lumo kaj sereno,
helis marsurfac',
ore flavis la sukceno
Sur la sabla plaĝ'.
Estis lumo kaj sereno,
trembrilanta mar',
ne turmentis ĉi terenojn
sangoverŝa far'.
Maromuĝon pinarbaro
sorbis sur la bord'...
Sed aperis de la maro
senatende mort'.
Kaj ekiĝis zorgoplena
akvo de la mar',
plumbopluvo abomena
dancis sur ondar'.
Regis iam vivo vigla,
flavis la sukcen...
Flamoj nun kaj fumo nigra –
morto kaj malplen'.
Unue falis la batalionestro,
poste la rotestro.
Restis la plotonestro,
ankaŭ li vundita.
Sed oni diris: necesas rezisti
kelkajn tagojn,
ĝis alvenos helpo...
Helpo ne venis.
Malplenis la dunborda laca maro.
Junaj subleŭtenantoj –
la lasta nobelsango de Polujo –
ĉe Kutno kondukis siajn ulanojn
kavaleri-kolone ataki tankojn.
Tie restis la kavaleriaj plotonoj,
plu neniu estis, kiu irus
helpi al Westerplatte...
Sovaĝe henante ĉevaloj kuradis
sur ebenaĵoj de Polujo.
Boatotabulojn albordigis
la akvo de l' sukcena bord'.
La tankoj daŭrigis la veturadon...
Malantaŭ la varmeta akvo
dormetis la bordoj danaj
kaj atendis indiferente
sian vicon.
Varsovia radio kantis:
"Jeszcze Polska nie zginęła...",
sed jam delonge ĝi pereis,
tirinte sian loton malgajan kaj malgloran.
Kaj ĝian ĉerkon portis
ne bastoŝuoj kotaj pro vilaĝa vojo,
sed klakantaj sur palaca pargeto
lakledaj botoj.
Soldato Jan en fortikaĵo Westerplatte
kontraŭstaris tutan semajnon
per nura fusilaĉo en la mano
al la tankoj,
kun sanga ĉifono ĉirkaŭ la kapo.
Donu iom da aero,
por la okuloj iom da mondo,
granda, freŝiga, kolora –
ion alian krom nigro kaj ruĝo!
La sepan tagon lin
plu ne portis la piedoj.
En kazematoj pro brulo rompiĝis ĉeftraboj.
"Jeszcze Polska..."
stertoris radio el la lasta baterio.
Komprenis Jan, ke jen la fino,
la homo ne povas vivi
nur inter mortintoj kaj fero.
Jan pene ekstaris,
el la fortikaĵruinoj elvenis
kaj iris
renkonte al la tankolavango,
antaŭ la dolorantaj okuloj
du lastaj suferigaj koloroj –
nigro kaj ruĝo.
La tankoj daŭrigis la vcturadon.
Samtempe sidis
en centoj da duonlumaj kafejoj
miloj da palvizaĝaj junuloj,
suĉadis malfortan kafon
kaj lanĉis en la tabakfumon
etajn problemojn
kaj mortenaskitajn pensojn.
"Ĉu vi aŭdis –
N. pentris bildon
kun tre originalaj koloroj,
nigro kaj ruĝo!
Kaj tiel profunda ideo – nur nigro kaj ruĝo..."
Sed tankoj daŭrigis la veturadon,
por fari el la junuloj de la kafejoj
perfidulojn
aŭ sensencajn martirojn.
Dudek jarojn poste
kelkaj palvizaĝaj junuloj,
al kiuj dume kreskis jesuobarbo,
sidis ankoraŭ en duonlumaj kafejoj,
ĵetante en tabakfumon
mortenaskitajn mikroproblemojn.
"Ĉu vi aŭdis –
N. pentris teruran bildon
en tute originalaj koloroj,
nigro kaj ruĝo...
Juna genio!..."
Junuloj,
viŝu el la okuloj la tabakfumon
kaj rigardu la lumon de Orienta Eŭropo!
Per nigro kaj ruĝo
en Orienta Eŭropo oni ne ludas.
Por ke ne plu necesu skribi:
TANKOJ DAŬRIGIS LA VETURADON.
|