La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
LUMO DE ORIENTA EŬROPOAŭtoro: Vladimir Beekman |
©2024 Geo |
La Enhavo |
La Edukada Servo |
La poemo "Lumo de Orienta Eŭropo" naskiĝis el la percepto de la komuna sorto, kiu unuigas la popolojn de la orienta parto de nia kontinento, kiom ajn malsamaj ili estas laŭ siaj deveno, lingvo, temperamento kaj kutimoj. La historio plurfoje donis al ni dolorajn lecionojn, kiam ni penis vivi ĉiu aparte, fermante la okulojn por la zorgoj de la najbaro. Jam venis tempo por ĉerpi saĝon el tiuj lecionoj. Ĉu ne ĉi tiu rekono gvidis la popolojn de Orienta Eŭropo ĉe la elekto favore al la nova, socialisma evoluvojo post la ruliĝado de la du sangaj militoj de nia jarcento tra iliaj hejmlokoj ?
Povas okazi, ke leganto de ĉi tiu libro, ne tre bone konanta la historion de la orient-eŭropaj popoloj en la lastaj jardekoj, havas malfacilaĵojn por kompreni iujn detalojn, ĉar krom la ĝenerale konataj historiaj eventoj en la poemo respeguliĝas ankaŭ kelkaj suflĉe konkretaj cirkonstancoj. Mi volonte uzas la eblecon por proponi mian helpon al malproksima leganto, kiun mia verko pere de Esperanto nun atingas. Al mi ŝajnas, ke antaŭ ĉio tio estas necesa pri la lokoj koncernantaj la estonajn cirkonstancojn, kiujn multaj legantoj de la poemo ne povas sufiĉe bone koni – pri mia malgranda popolo kaj ĝia farto oni scias en la mondo malmulte.
En la ĉapitro "Kruĉo kun papavofloroj" temas pri la servisto de Saarde Mart, la polo Jan, kaj pri novbienuloj. La afero estas tia, ke en Estonio de la tridekaj jaroj, la tiutempa malgranda burĝa respubliko, kie senlaboreco estis ordinara afero, same ordinaraj estis ankaŭ kamplaboristoj, venintaj por serĉi laboron el Pollando, kie senlaboreco estis eĉ pli granda. Tio estis la plej malmultekosta laborforto, kiun bonhavaj terposedantoj volonte uzis, per tio malaltigante ankaŭ la salajrojn de la lokaj estonaj kamplaboristoj.
Post la revolucio en junio 1940, kiam Estonio fariĝis socialisma respubliko, en la estona vilaĝo okazis agrara reformo, per kiu oni donis teron al multaj miloj da etbienuloj kaj senteruloj, kiuj ĝis tiam devis farmi teron aŭ serĉi laboron ĉe grandbienuloj. Oni eknomis ilin "novbienuloj", kiu vorto naskiĝis en la estona lingvo kune kun la agrara reformo.
Tragika fariĝis la sorto de multaj novbienuloj. Post malpli ol unu jaro komenciĝis agreso de la hitlera Germanio kontraŭ Sovet-Unio kaj Estonio estis okupata de faŝista armeo. Uzante la militan situacion kaj reĝimŝanĝon la eksproprigitaj terposedantoj komencis sangan venĝadon, formis armitajn bandojn kaj senjuĝe venĝis al la novbienuloj; laŭ la logiko de la historio ili fariĝis fidelaj lakeoj de la okupantoj. El tiuj tagoj en la estonaj arbaroj kaj paŝtejoj restis miloj da sennomaj tomboj. Post la frakaso de la faŝista militmaŝino tiuj kunlaborintoj de la okupantoj fuĝis kun siaj mastroj, por savi sin de justa rekompenco, el Orienta Eŭropo malproksimen, en okcidenton.
La ideo de la poemo "Lumo de Orienta Eŭropo" konsistas en senkondiĉa rekono de la neceso pri internacia interkomprenado kaj kunlaboro. Pro tio ne estas hazarda la turniĝo al Esperanto-motivo kaj L. L. Zamenhof en la poemo. Mi estas tute certa, ke la ideo krei lingvon por universala interkomunikado devis naskiĝi ĝuste en Orienta Eŭropo. Kial – tion argumentas jam la poemo mem.
Al mi kiel al la aŭtoro estas speciale agrable konstati, ke ĝuste ĉi tiu mia verko trovas en tiu ĉi eldono la vojon en la Esperantan mondon, kie mankas baroj kaj limbarieroj sur la interkomunikada vojo de la homoj el malsamaj popoloj kaj rasoj.
Vladimir Beekman
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.