En nord-okcidenta angul' de la hungara ebenaĵo
brilas la lago Ferto,
spegulante Alpojn Aŭstriajn
kaj la palacon Fertod –
malgrandan hungaran Versajlon.
En Fertod loĝas iamaj bienlaboristoj.
En Fertod loĝas homoj.
Sed antaŭe en Fertod loĝis Esterhazy...
Kio estis la imperiestro?
Malproksime li vivis,
malantaŭ la Vienaj arbaroj,
kie naskiĝas fabeloj.
Kio estas dio?
Dio vivis multe pli malproksime,
kaj eble eĉ...
Sed Esterhazy ne dormis.
El ŝvitperloj li premis brilantajn diamantojn
por la koloj de l' favoratinoj,
bredis famajn hungarajn kurĉevalojn
kaj aranĝis
ho, kiajn balojn,
brilajn balojn
en Vieno kaj Budapeŝto.
Kaj sidis la belaj nervozaj virinoj,
kaj belaj nervozaj ĉevaloj
sur la dorsoj de cent mil bienlaboristoj de Esterhazy.
Flugas aŭtune en sudon la gruoj,
for de ĉi tie, de ni.
Mankas por flugo flugiloj al vi,
zorgo hungara, malĝuo...
Flavas la pusto, jam regas enuo,
muĝas la ventofanfar',
lastajn foliojn jam perdis arbar'.
Triste glugluas la gruoj.
Lastan esperon eĉ trafis detruo,
frida kaj fremda la land',
sub la ĉielo plendanta ruband' –
tristaj hungaraj gruoj...
En la deknaŭa jaro
ŝovinistaj puntaĉmentoj de Esterhazy
murdis la ĵusnaskitan liberon,
bote tretante la etulon,
furioze kantante:
"Je la dio de l' hungaroj
diras ni,
ĵuras ni, ke jugon plu ne
tiras ni!"
Strangega kanto.
Ĝia eĥo estis kurioza.
Sub la grandaj kristalaj lustroj de Fertod
tute alie sonis la kanto:
"Je la dio de l' hungaroj
ĵuras ni:
en sklaveco la kampulojn
tenos ni!"
Dio de l' hungaroj dormis
dolĉe, jes.
Hombuĉado dume daŭris
kun sukces'.
Boras bajonet' manplaton
lerte,
ŝiras korpon la pikdrato
lerte...
Kaj malaperis la madjaroj,
ligitaj per pikdrato,
samkiel poste la novbienuloj – en la teron!
En la trezorejon de grafoj Esterhazy
falis ruĝaj juveloj,
rubenoj.
La imperiestron oni ne plu restarigis,
sed Esterhazy...
Sub standard' nacia, kun nacia kanto:
"Je la dio de l' hungaroj
diras ni..."
Dormis la dio madjara.
Flugas aŭtune en sudon la gruoj,
for de ĉi tie, de ni.
Mankas por flugo flugiloj al vi,
zorgo hungara, malĝuo.
Lastan esperon eĉ trafis detruo,
frida kaj fremda la land',
sub la ĉielo plendanta ruband' –
tristaj hungaraj gruoj...
Fine, kune kun la elitpopolo,
Esterhazy estis elpelita
en la jaro, kiam la vintro de Orienta Eŭropo
reblankiĝis
kaj el la striitaj numeroj
naskiĝis novaj homoj –
pli homecaj ol iam ajn.
De l' alta kamentubo
ili revenis hejmen,
parolante komunan lingvon.
Tiam ne restis spaco
por Esterhazy
sur la vasta hungara ebenaĵo.
Adiaŭ, luksaj haloj,
kaj staloj,
kaj baloj...
Ĉevaloj kvazaŭ favoratinoj,
kaj favoratinoj kvazaŭ ĉevaloj...
Kunpreni oni povas oron
–ne teron!
Diamantoj ne plu naskiĝas
el la ŝvito salega,
ne plu falas aldone
en la nobelaran trezorejon
ruĝaj juveloj,
rubenoj...
La teron de Esterhazy bienlaboristoj ricevis.
Sed hakante maljunan arbaron,
radike fiksitan en tero,
disflugis homoj-splitetoj...
Fabrikojn ricevis la laboristaro.
Sed kiu ne tuj batadis
aserte al sia brusto,
ke li estas vere amik' de l' popolo,
iĝis malfavorata kaj suspektinda –
certe li estas malamiko de l' popolo,
kial li do
silentas
kaj meditas...
Al la popolo oni parolis flame
pri komunismo,
pri egaleco,
pri libereco...
Sed el la partibileto
iuj faris por si pankarton,
kaj nepripensita vorto
venigis nokte al la pordo fermitan kamionon,
veturigontan al reedukado...
Tempojn pasintajn post tempoflu'
ni ne povas kompreni plu. –
Orient-Eŭropon tiam
rodis malfido-rusto.
Amiko fidindis ne ĉiam,
kaj zorgo vivis en pusto,
mordis hungaran bruston.
Oni korojn fidelajn
penis ofendi per kalumnio.
Ne fleksiĝas, sed rompiĝas
fieraj animoj pro tio.
En Orienta Eŭropo
flatemuloj volis homon diigi –
sukcesis lin
krueligi
kaj fiigi.
Sekvante lian plej etan brovmovon
ili parolis pri la viktimoj:
interne putriĝas,
ne havas vivpovon...
Flugis, flugis malgajaj hungaraj gruoj.
Mensogon la popol' ne toleras.
Ekparolis la popol'
kiel mastro efektiva,
por restarigi la justecon.
Sed tiam elrampis el siaj kaŝejoj
ĉiuj pladolekantoj de Esterhazy,
ĉiuj helpantoj de l' kamentub-konstruintoj,
ĉiuj bedaŭrintoj de Saarde Mart,
dungitoj
kaj volontuloj...
Malsaĝajn bubojn
oni flamigis per vortoj de Petofi,
disdonis armilojn: vivu libereco!
De trans la limoj el okcidento
larĝflue invadis aĉaj elementoj.
Kaj kune kun la ekscitita popolo
la stratojn inundis
tavernaj kloakoj kaj mallibereja fekaĵo –
la lasta gvardio de Esterhazy.
"Je la dio de l' hungaroj
diras ni:
liberecon, liberecon
tenas ni!"
Jam vizie vidiĝis tronoj
kaj kronoj.
Jam vidiĝis bienoj kun staloj
kaj baloj.
Virinoj – belaj, kapricaj, dekoltitaj,
ĉevaloj – rapidaj, per medaloj dekoritaj...
La kvindek-sesa jaro –
ankoraŭ unu paŝeton!
Paŝeton ankoraŭ,
kaj iros Janos'oj,
per pikdrato kunligitaj
la vojon de l' novbienuloj de Saarde Mart -
en teron, teron, teron!
El la tero mankas reveno...
"Je la dio de l' hungaroj
ĵuras ni:
de ruĝuloj vivorajton
prenas ni!"
Al komunisto – kuglo!
Al milicisto – arbobranĉo!
Partikomitatano – kun piedoj supren...
Hungario de Esterhazy
sange festis sian propran sepulton.
Por kio la hom' havas koron?
Vi opinias – por pulsado?
Vi opinias -– por jubilado?
Vi opinias – por dolorado?
Ho ne!
Koron oni povas elŝiri el brusto –
vivantan,
pulsantan,
el brusto diŝakita.
Buĉisto la beston ne tiel pritraktas.
Sed tiel faris la kriantoj pri libereco
kun homoj.
"Je la dio de l' hungaroj
ĵuras ni..."
Ebriaj botoj tretis sur kadavro-amasoj.
Tiam Orienta Eŭropo kolektis siajn fortojn.
Forton ĝi ankoraŭ havis,
ĉar la koroj restis fidelaj.
Tiuj koroj,
kiujn ofendis hipokriteco,
trompis mensogoj,
murdis malico,
ankaŭ la koroj ŝiritaj per fer' el la brustoj.
Restis fidelaj al estonteco!
Esterhazy ne fidis la dion madjaran,
sciis – li dormas!
Li fuĝis aliflanken de litno protekta, al Burgenland,
kaj spektas de la piedo de Alpoj Aŭstriaj
trans la trankvilon de la lago Ferto
el siaj restintaj bienoj
al Fertod,
al Hungario,
kie vivas liaj iamaj bienlaboristoj,
forskuintaj de la dorso
belajn virinojn nervozajn,
kaj balojn,
rapidajn, ardajn ĉevalojn,
kaj stalojn,
kaj fondintaj al si patrolandon...
Tiuj, kiuj devus humile lin laŭdi,
laboregi, dum li ilin rajtus
fraŭdi.
El kiuj la plej konsciaj,
pikdrate ligitaj,
devus iri – sen reveno –
en la teron!
Sed en Orienta Eŭropo troviĝas
koroj pli fortaj ol ŝtalo,
koroj venkantaj mensogon,
eĉ post forŝir' el la brusto!
Tiuj koroj
elradias invitan lumon.
Kaj ĉiuprintempe denove revenas
hungaraj gruoj.
|