La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LUMO DE ORIENTA EŬROPO

Aŭtoro: Vladimir Beekman

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

LA KRUĈO KUN PAPAVOFLOROJ

Saarde Mart
havis du servistojn kaj servistinon
proksime al malgranda Viljandi,

kie belaj arbaretoj,
kaj bonhavaj bienetoj
– [5]

kompreneble en Mulgimaa!
Saarde Mart
havis solan filon, studantan en altlernejo,
baldaŭan advokaton –
ne ĉiu kampulo havas tian filon!
Saarde Mart
havis en ŝranko, heredita de l' patro,
duonlitran kruĉon kun ruĝaj papavofloroj,
el kiu li matene trinkis kun lakto hordean kafon.
La kruĉo de Mart staris en sekura loko –
en kverka vazarŝranko
malantaŭ ŝloŝita pordo.
La filo de Mart lernis en sekura lernejo,
el kiu oni ne eksigos
la filon de Saarde Mart,
eĉ se okazos petolaĵoj
(kun knabinoj aŭ io slmila...).
La bieno de Mart staris en la plej sekura loko –
en Orienta Eŭropo,
apud la elitpopolo.
Unuflanke turkoj,
aliflanke Tanner[6],
amika al fuhrer socialdemokrato,
kaj dorsflanke forta pikdrato
tra Besarabio
kaj Galicio
ĝis la lago Peipsi.

Iun fruaŭtunan matenon,
enmane la kafkruĉo,
Mart malfaldis la gazeton kaj diris:
"Jen, en Polujo jam komenciĝis..."

Tie,
kie belaj arbaretoj,
kaj bonhavaj bienetoj,
Mart'on eĉ la temp' ne tuŝis,
Novbienuloj [7] venis kaj iris.
Venis post la reĝimoŝanĝo el kabanulaj domaĉoj,
kaj iris la sekvintan jaron
en teron, teron, teron!
Kiel la homoj iras ordinare.
Nur iom pli frue...

Kion signifis al Mart la tempo?
Kiam polajn dungitojn li plu ne ricevis,
anstataŭis ilin militkaptitoj.
El provizoj siaj de nutraĵo
li danke ankaŭ la elitpopolon nutris.

La filo montriĝis kapabla.
Alveturis per aŭto,
kunportis marmeladon,
litkovrilojn soldatajn,
barelon da artefarita rumo.
Ĝi havis dolĉan odoron,
ebriigis,
por altrinki taŭgis hordea kafo
kun lakto de propraj bovinoj
el la kruĉo kun papavofloroj –
afero civilizita!

La elitpopolo
– bedaŭrinde! –
tute malsukcesis,
ne restis eĉ dolĉa odoro,
nur rememoro.
La pikdrata barilo
de Galicio ĝis la lago Peipsi –
rubande disŝiriĝis,
ne plu troviĝis riparanto.
La filo kun la elitpopolo forfuĝis,
la familion senzorge forlasis...
Mart ĝin kelkfoje vizitis,
kunportis viandopecegon.
Por la nepo.
Eble li iam fariĝos heredanto tie,
kie belaj arbaretoj,
kaj bonhavaj bienetoj...

Komence ne estis malbone.
Estis ja vendonormoj, sed estis ankaŭ lerta viro
en Mulgimaa.
Mart'on ŝancelis neniu,
ankaŭ ne la novbienuloj,
ĉar ili venis
post somermezo el siaj kabanoj
kaj iris jam antaŭ la venonta rikolto
en teron, teron, teron!
El la tero ne estas reveno
eĉ por postuli justecon...

Iam fruprintempe,
la kvinan jaron post la elitpopolo,
la okan post la novbienuloj,
oni venis el la komunuma domo
kun fusilisto.
Oni diris: Mart devas ekmarŝi...
Per unu vorto – malproksimen, malproksimen!

Sen kafo nun staris la papavoflora kruĉo,
kiun tenante ĉe la buŝo
en iu septembra mateno antaŭ dek jaroj
Mart malfaldis la gazeton kaj diris:
"Jen, en Polujo jam komenciĝis..."
Sed komenciĝis ne ie
en malproksima, servistojn liveranta Polujo,
sed apud la propra korto, tie,
kie belaj arbaretoj,
kaj bonhavaj bienetoj.
Por ke Mart tion komprenu
la novbienuloj devis veni post somermezo
kaj foriri...
Kiel la homoj ordinare foriras.
Nur iom pli frue.

Iuj bedaŭris, kiam Mart estis forkondukita:
al kiu li kaŭzis malbonon ?
Zorgema mastro,
ne mistraktis la teron.
Homojn?
Sed ili sin mem ja proponis,
kaj plejparte ili estis nur poloj!
Kiam Mart revenis, iuj veis:
viktimo de personkulto!
Li estis ja mastro zorgema,
ĉu li mistraktis iun aŭ ne –
kiu tion nun memoras!
Lia bieno estis kvindekhektara...
Ho tempoj, ho tempoj,
io estas putra de Finna golf' ĝis turka limo...

Mart denove elprenis
la papavofloran senansan kruĉon,
kaj trinkis post sep malgrasaj jaroj
trankvile kaj ne hastante
hordean kafon kun lakto de kolĥozaj bovinoj.

El Kanado alvenis en pakaĵo
farmista ĉapo
kaj ruĝrandaj gumbotoj
– li ne forgesis!
La leteroj demandas alude,
kiel statas la hejma bieno
– li ne forgesis!
Ne perdas la esperon.
Verŝajne intencas iam reveni...
Ho, kiel kortuŝe!

Sed la terbatalantoj –
novbienuloj, venintaj el kabanulaj domaĉoj –
ne plu revenos.
La terbatalantoj dormas
sub la herbejoj de mil bienoj
sen orkestroj,
sen florkronoj.
Ne plendu, ĉu vi aŭdas!
Ne ĝenu ilin!
La terbatalantoj dormas...
Ili ja ne povis reveni
de sia tiama vojaĝo,
eksterordinara vojaĝo
en teron, teron, teron...
Ne plendu!

La malnovan papavofloran kruĉon
la nepo rompis dum sia vizito,
certe nevole.
La floroj falinte splitiĝis
kaj de sub la emajlo elŝeliĝis
kamparana "porcelano" – griza fajenco...
Ho, malzorga junularo!

Tiu junularo
konstruas elektrocentralon en la arbaroj ĉe Narva,
por aldoni al la lumo de Orienta Eŭropo
sian radion.
De Finna golf' ĝis turka limo
denove iom plilumiĝis....

Ho junularo!


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.