Poetoj pri ĉio en la mondo kantis.
Sed ĉu oni povas tro laŭdi
la landon de sia naskiĝo
kaj la teron de sia tombo,
en kiu estos la fino
de via rondiro en la naturo,
ne plu korektebla nek ripetebla,
kaj kiun poezio de homa racio
nomas "la vivo"!
Evitas mi rokmontojn –
rokmontoj estas al mi neproprecaj,
praarbaroj estas al mi fremdecaj,
de fore mi admiras vulkanojn, kaskadojn –
vulkanoj, kaskadoj ja belaj, severaj, lontanaj.
Mi estas ido de ebenaĵo,
mia hejmo – Orienta Eŭropo.
Pri ĝi mi kantos.
Orienta Eŭropo –
senfina malgajo de ebenaĵo,
lando de melankolia pensado.
La tero glata kiel maro,
la maro inter la bordoj kiel rivero,
la riveroj kvietaj kiel lagoj,
la lagoj senmovaj kiel marĉoj.
Arbaroj, marĉoj, vilaĝoj,
urboj ŝtonpavimaj –
polvoplenaj en foirtagoj,
ordinare senhomaj kaj ventaj.
Fore de grandurba lukso,
de novaj terenkonkeroj,
de famo pri vireco kaj belo,
fore de l' caro kaj dio,
sed proksirne al sia najbaro...
En Orienta Eŭropo,
de Finna golf' ĝis turka limo,
la piedoj pastlo-vestitaj [1],
paŝis laborante kampulo,
aspergis estonan herbejon,
samkiel ankaŭ montodeklivojn Balkanajn
oni aspergis per sala homŝvito,
sengrasa kiel akvo en Mazuriaj lagoj.
Ĉi tie
fibrandon drinkis nupto- kaj baptofestantoj
pro lupe mordanta enuo.
En la glason de supre falis
pro tediĝo mortintaj muŝetoj.
Per fingro for la fiaĵon!
Drinkado sovaĝa, kaj interbatado
per bastono kaj ŝtono.
Ĝis sango.
Tiel tio estis.
Ĉi tie
pro terparceleto oni procesis,
per magra lakto trinkigis bovidojn,
per kvaso – la infanojn.
Por ŝerco malica najbaran puton oni fiigis.
Ankaŭ tiel estis.
Sed ĉi tie
Romanov'oj kaj Radzivill'oj,
Bat'a kaj grafoj Esterhazy,
reĝo Carol kaj la bulgara caro –
unu iom pli frue, alia pli malfrue –
faske kunligite
estis senditaj...
Per unu vorto – ien malproksimen.
Kaj ankaŭ Mogri Mart[2]
el Mulgimaa[3]
estis ligita al la fasko.
Ankaŭ tiel estis.
Mi scias nun:
la salo de la Tero estiĝas ĉi tie,
en Orienta Eŭropo.
|