|
Ĉu vi vidis, kiel luno
sidas sur pinto de aviadila alo?
Hela lumradio sur metalo
rekte vian koron celas.
Blua malhelo ĉirkaŭe
muĝas endormige,
paceme.
Kaj ondas malsupre krepusko,
estingas lag-okulajn reflektojn,
estingas ridon
sur verdbuŝaj arbarvizaĝoj,
kaj lacigas
svage brilantajn, plumbajn riverojn.
Tamen vi ja ne povas
turni la rigardon de l' tenebra tero,
foje vidinte, kiel luno
sidas sur pinto de aviadila alo.
Tie sube Orienta Eŭropo
la tero ebena kiel maro,
la maro inter la bordoj kiel rivero,
la riveroj kvietaj kiel lagoj,
la lagoj senmovaj kiel marĉoj.
Kaj la marĉoj grandaj,
kaj arbaroj,
kaj alndensejo,
kie feble vegetas fajreto.
Kaj elektrostacioj ĉe torfomarĉoj
panbule distranĉitaj.
Kaj elektrostacioj ĉe bordoj riveraj,
trinkantaj ilian forton.
Malsupre kvazaŭ helaj rojoj –
vojoj.
Lampirodancaj vicokurboj –
urboj.
Kaj la tero jam estas luma,
ĉar fajreroj ĉie dissemitaj.
Kaj la tero ankoraŭ malluma,
ĉar lumoj dronas en tenebro.
Ĵus en lumo de fajro-okuloj
trajnoj malfruaj ekveturis,
ekflugos noktaj aviadiloj.
Ili nin veturigos
en mallumon de longaj vojoj,
renkonte al nekonataĵo.
Pasaĝeroj en nokta aviadilo!
Indiferente ne fermu la okulojn –
ĉar soleco en blua malpleno
pligrandiĝos.
La okulojn ne fermu!
Oni diras, ke pro tio
iufoje noktaj aviadiloj
la celon ne atingas...
Iuj perdiĝis sur longaj aerlinioj
super montoj kaj oceanoj,
kaj oni diras
– atestantoj ja mankas! –,
ke noktaj aviadiloj
pereas en momento,
kiam la lasta pasaĝero
dormeme siajn okulojn fermas...
Pasaĝeroj en nokta aviadilo!
Rigardu la lunon,
sidantan surpinte de l' alo aviadila.
Laŭ la blanka metalo
iras radio-rekta vojo
de l' luno en vian okulon
kaj ankaŭ koron.
Ne fermu la okulojn kaj koron!
Vi vidas, kiel solecaj
estas ankoraŭ la urbaj lumaroj
en mallumo ĉion volvanta!
Antaŭ jardekoj
ili estis eĉ malpli multaj.
Lenin havis en la deksepa jaro
en Smolnyj
unu ĉambron
kaj ununuran tablolampon
petrolan, kiam elektro mankis.
Elektro plej ofte mankis...
En la tuta Ruslando,
en la tuta Orienta Eŭropo
ne sufiĉis lumo
eĉ por Lenin...
La lumo dormis.
Kaj Lenin ĝin vekis
per sia tablolampo,
en kiu intermite lumis
karbofadena malforta ampolo
kaj petrolo distilita en fabriko de Nobel [4].
Fajroj-lampiroj
svarme disrampis
ĉe la grandaj someraj arbaroj,
ĉe la grandaj trankvilaj riveroj,
en Polesje, Valdaj kaj ĉe Volĥov.
Ili estis malmultaj.
Nun ili plias, sed tamen ankoraŭ malmultaj.
Sed lumoj plunaskiĝas konstante
en la tuta Orienta Eŭropo –
tiel, kiel volis Lenin.
Naskiĝis lumo
por la regiono de pratempo malluma.
Ĝi devis eklumi
sub malalta plafono de arbaraj vilaĝoj,
en aŭtuno de marĉ-insuloj,
en malpuro de ŝtonpavimaj antaŭurboj,
por ke ĝi flamu
kaj voku
kaj veku
la homon.
Tiel, kiel volis Lenin.
Pasaĝeroj en nokta aviadilo,
dormeme ne fermu la okulojn!
Ĉar eble vi tiam vidos
lampon en nord-oriento,
en kiu intermite ankoraŭ brulas
karbofadena malforta ampolo
kaj en la fabriko de Nobel distilita petrolo.
Pasaĝeroj en nokta aviadilo
super Orienta Eŭropo
onidire kelkfoje tion vidas,
se la okuloj estas malfermitaj.
|