|
Blanka vintro. Neĝoŝtormoj
ofte siblas post la pord'.
Frida vent' eligas larmojn,
pinĉas vangojn frostomord'.
Neĝamasoj mure altaj
strabas domojn en sieĝ'.
Arboj en la blankaj paltoj
arke klinas sin sub neĝ'.
Akre grincas brila pado
dum paŝado sub la pland',
kvazaŭ disk' el kupra lado
suno sur la ĉielrand'.
Sed jam morgaŭ vent' humida
vintran froston pelos for;
fuĝos for nebulo frida –
de l' veter' ŝanĝiĝis mor'.
Humidaĵon mar' elspiras
sur montetojn de la neĝ'.
Akvogutojn al si tiras
trezorej' de l' akvoreĝ'...
Neĝ' fariĝos diafana,
baldaŭ bluos firmament',
kaj elmetos frostomano
pendglaciojn al tegment'.
Blanka vintro. Neĝoŝtormoj
ofte siblas post la pord'.
Frida vent' eligas larmojn,
pinĉas vangojn frostomord'.
En tiu vintro falis nigra neĝo en Orienta Eŭropo.
La elitpopolo venis.
La elitpopolo ŝatis nigron -
nigran uniformon,
nigran feron,
nigran tombon.
En tiu vintro falis nigra ncĝo en Orienta Eŭropo.
Homoj ĉiam volis paroli
komunan lingvon.
En la ŝtonpavima Bjalistoko,
en Orienta Eŭropo,
kreis Ludoviko Lazaro Zamenhof,
malgranda juda kuracisto
kaj granda idealisto,
tutmondan lingvon.
En Bjalistoko lingvaj baroj malhelpis
kiel ĉie en Orienta Eŭropo –
iom da unu, iom da alia lingvo,
neniu komuna.
Tajloro Mendele nebule divenis,
ke muelist-helpanto Jan veŝton mendas.
Masonisto Ivan ne komprenis taglaboriston Ionas,
tial ili interbatiĝis
kaj baraktis sur la sterka foirplaco
tute ebriaj.
Komizo Janka apude vagaĉis
kaj ilin incitis
en sia nekomprenebla lingvo,
ĝis ambaŭ lin ekbatis...
La Bjalistoka doktoro volis lingvon
ekde la blua krepusko de l' blanka vintro
ĝis la flame-brula sudo.
Ĝi interpacigus ĉie la homojn,
eĉ en Orienta Eŭropo...
Sed Orienta Eŭropo
estis malproksime de la mond-potenculoj,
malproksime de la caro kaj dio –
tute apud la najbaro...
Najbaroj ne parolas komunan lingvon,
ĝis ekdevigas malfeliĉo.
La malfeliĉo venis –
la elitpopolo.
Tankoj bruis sur la ŝtonoj, kaj tondris
marŝtamburoj.
La elitpopolo ŝatis nigron
kaj "Ordnung"[9].
Al ĉiuj sama sorto –
striitaj vestoj.
Al ĉiuj sama nacieco –
OST![10]
La kaduka tajloro Mendele,
la nejuna muelist-helpanto Jan,
la barbhava masonisto Ivan,
la kurba taglaboristo Ionas
kaj la kalva komizo Janka
estis pelataj malantaŭ pikdraton –
for la vestaĵon!
Striita kostumo la ĝusta
kun numero surbrusta.
Lernu nun komunan lingvon!
La elitpopolo
konstruis laŭ pedante netaj desegnaĵoj
gaskamerojn
kaj gigantan kamentubon.
Komunan kamentubon
por ĉiuj.
Kamentubo ne sentas kompaton,
ĝi estas ŝtona.
Obstino de najbaro?
Ĉesu!
Kunsento?
Ĉesu!
Amo?
Ĉesu!
En ĉio regu ordo!
Ludoviko Lazaro Zamenhof
estis juda idealisto
kaj naivulo!
La plej bona argumento ja restas fusiltubo -
la elitpopolo ne eraras.
Hej, vi ĉiuj,
vi, kiuj estas OST!
Ek! inter nigrajn uniformojn,
al nigra kamentubo,
tie vi trovos lingvon komunan,
ĉiuj senescepte...
Ĉiuj!
Tiu ordono
eĥis super blankaj neĝkampoj.
Meze de helo senfina –
nigraj uniformoj,
nigra fero,
nigra fumo.
Kaj la komuna lingvo de Orienta Eŭropo
en komuna kamentubo...
En tiu vintro falis nigra neĝo,
grandaj flokoj pezaj kaj grasaj.
Kaj la vintro de Orienta Eŭropo ree blankiĝis
nur tiam,
kiam, per nigra neĝo surŝutita,
la elitpopolo estis pelita tien,
de kie oni ne revenos...
Bona doktoro Zamenhof
certe estis idealisto –
ja iom.
Mi,
Jaan, Janis kaj Ionas,
Jan, Janka kaj Janos,
Ivan kaj Ion,
parolas ja komunan lingvon,
sed ĝi ne estas Esperanto.
Pardonu min, bona doktoro Zamenhof,
ne havis mi tempon por lerni Esperanton.
Mi devis gardostari
en ĉiuj marĉoj, montaroj, arbaroj,
por ke ree blankiĝu la nigra vintro.
Kaj nun mi parolas de Finna golf' ĝis turka limo
lingvon, kiun instruis al mi tiu kamentubo.
Ĝi estas la lingvo de komuna sorto.
Lingvo de interfratiĝo.
Lingvo de neforgeso.
Ĝi estu mia gepatra lingvo.
|