La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen  


LA MONO DE SINJORO ARNE

Aŭtoro: Selma Lagerlöf

©2026 Geo

La Enhavo

La muĝo de la ondoj

La tutan nokton la ŝipestro sur la granda galeaso iris tien kaj reen sur la alta ferdeko super la ŝipanara kajuto. Estis mallume, kaj la ŝtormo siblis ĉirkaŭ li. Ĝi venis kunportante jen neĝon jen pluvon. Ankoraŭ la glacio kuŝis firma kaj portoforta ĉirkaŭ la galeaso, tiel ke la ŝipestro same bone povus trankvile dormi en sia kajuto. Sed li estis surpiede la tutan nokton. Jen kaj jen li metis la manon al la orelo kaj aŭskultis.

Ne estis facile scii, pro kio li atende aŭskultis. Ĉiuj liaj homoj estis surŝipe kaj same ĉiuj vojaĝantoj, kiujn li veturigos al Skotlando. Ili nun ĉiuj kuŝis dormante en la ŝipĉambroj.

Neniuj el ili havis iun interparolon, al kiu la ŝipestro povis aŭskulti.

Kiam la ŝtormo preterflugis la frostfiksitan galeason, ĝi kvazaŭ laŭ malnova kutimo ĵetis sin al la galeaso por peli ĝin antaŭ si trans la maron. Kaj kiam la galeaso ĉiam kuŝis senmova, la ŝtormo fojon post fojo ekskuis ĝin. Tintadis ĉiuj malgrandaj glacipecoj kiuj pendis en la ŝnuregaro. Knaris kaj krakis en la flankoj de la ŝipo. Fortaj klakoj sonis en la mastoj, kiuj estis premataj tiel, ke ili preskaŭ rompiĝis.

Ne estis silenta nokto. Oni aŭdis kvazaŭ malfortan grincadon en la aero, kiam la neĝo siblante alblovis. Kraketado kaj plaŭdado aŭdiĝis, kiam la pluvo estis vipata malsupren.

Sed en la glacio estiĝis unu fendo post la alia, kaj tiam aŭdiĝis tondro, kvazaŭ militŝipoj kuŝus sur la maro kaj deŝargus fortajn pafojn unu kontraŭ la alian.

Sed la ŝipestro ne aŭskultis por aŭdi ion el tio. Li iris sur la ferdeko la tutan nokton, ĝis griza taglumo disvastiĝis sur la ĉielo, sed li tamen ne aŭdis tion, kion li volis aŭdi.

Fine sonis tra la nokto kanteca unutona muĝo, lulanta kaj karesanta sono kiel de malproksima kanto.

Tiam la ŝipestro rapidis trans la remistajn benkojn en la mezo de la galeaso al la alta konstruaĵo en la pruo, kie dormis liaj viroj. ”Leviĝu!” li vokis al ili, ”kaj prenu boatstangojn kaj remilojn! Baldaŭ venos la momento, kiam ni liberiĝos. Mi aŭdas la muĝon de la senglacia akvo. Mi aŭdas la kanton de la liberaj ondoj.” La viroj tuj levis sin el sia dormo. Ili postene staris laŭ la flankoj de la ŝipo, dum la mateno malrapide heliĝis.

Kiam fine tiom heliĝis, ke ili povis vidi tion, kio okazis dum la nokto, ili trovis, ke golfoj kaj markoloj estas senglaciaj ĝis la malproksima maro. Sed en tiu golfo, kie ili estis frostfiksitaj ne estis eĉ unu fendo en la glacio, sed ĝi estis firma kaj nerompita.

Kaj en la akvokolo, kiu kondukis el la golfo turigis sin alta muro de glacio. La ondoj, kiuj libere ludis ekster ĝi, suprenĵetis tien unu glacitavolaĵon post la alia.

Veloj svarmis ekstere en la akvokoloj. Estis ĉiuj fiŝistoj, kiuj estis frostfiksitaj en Marstrand kaj nun forrapidis de tie. La ondoj ĵetis sin alten, kaj glacipecoj ankoraŭ dancis sur la ondoj, sed kredeble ŝajnis al la fiŝistoj, ke ili ne havas tempon atendi trankvilan kaj sendanĝeran maron, sed ili jam komencis sian veturon. Ili staris en la pruo de siaj ŝipetoj kaj akre observis. La malgrandajn glacipecojn ili forigis per remilo, sed kiam la grandaj venis, ili turnis la direktilojn kaj iris flanken.

Sur la galeaso la ŝipestro staris sur la altkonstruita ŝipanara kajuto kaj postrigardis ilin. Li komprenis, ke ili havas malfacilan vojaĝon, sed li ankaŭ vidis, ke unu post la alia iel trapasas kaj atingas la maron.

Kaj kiam la ŝipestro vidis la velojn gliti trans la bluan maron, lia sopiro tiel forte atakis lin, ke larmoj preskaŭ venis en liajn okulojn.

Sed lia ŝipo kuŝis senmova, kaj antaŭ li la glacio turigis sin en pli kaj pli altan muron. Ekstere sur la maro naĝis ne nur ŝipoj kaj ŝipetoj, sed kelkfoje alnaĝis ankaŭ blankaj montetoj el glacio. Estis gigantaj tavolaĵoj, kiuj estis ĵetitaj unu sur la alian kaj nun velis suden. Ili brilis blanke kiel arĝento en la matena suno, kaj kelkfoje ili ekfiamis ruĝe, kvazaŭ rozoj estus sternataj sur ili.

Sed meze en la siblanta ŝtormo aŭdiĝis laŭtaj krioj. Jen sonis kiel kantantaj voĉoj, jen kiel tondro de trombono. Estis forta ĝojego en tiuj sonoj. Ili estis tiaj, ke la koro nepre pli libere batis, kiam ili aŭdiĝis. Ili venis de longa vico da cignoj, kiuj alflugis de sude.

Sed kiam la ŝipestro vidis la glacimontojn naĝi suden kaj la cignojn flugi norden, tia sopiro atakis lin, ke li tordis la manojn.

”Ve al mi, ke mi devas kuŝi tie ĉi!” li diris.

”Kiam la glacio rompiĝos en tiu ĉi golfo? Tie ĉi mi devas kuŝi ankoraŭ multajn tagojn kaj atendi.”

Sed kiam li pensis tion, li ekvidis veturantan homon alveni sur la glacio. Li venis el mallarĝa akvokolo en la direkto al Marstrand, kaj li tute sentime veturis sur la glacio, kvazaŭ li ne scius, ke la ondoj ree komencis porti ŝipojn kaj ŝipetojn.

Kiam li alveturis apud la galeason, li vokis supren al la ŝipestro:

”Kara, ĉu vi havas ion por manĝi, kiam vi kuŝas frostfiksita en la glacio? Ĉu vi volas aĉeti de mi salitan haringon aŭ sekigitan moruon aŭ fumaĵitan angilon?”

La ŝipestro ne penis respondi al li. Li pugnis la manon al li kaj blasfemis.

Tiam la fiŝvendisto malsuprenpaŝis de la ŝarĝo. Li prenis fojnofaskon el la sledo kaj metis antaŭ la ĉevalon. Poste li grimpis sur la ferdekon de la galeaso.

Kiam li staris antaŭ la ŝipestro, li diris al li kun granda seriozo:

”Hodiaŭ mi ne venas tien ĉi por vendi fiŝon. Sed mi scias, ke vi estas pia homo. Tial mi venis al vi por peti vin, ke vi rehavigu al mi fraŭlinon, kiun la skoltaj soldatoj hieraŭ kunprenis tien ĉi al la ŝipo.”

”Mi ne scias, ke ili kondukis iun fraŭlinon tien ĉi,” la ŝipestro diris. ”Neniun virinan voĉon mi aŭdis surŝipe en tiu ĉi nokto.”

”Mi estas Torarin fiŝvendisto,” la alia diris, ”ĉu vi ne audis pri mi? Estis mi, kiu vespermangis kun sinjoro Arne en la sama nokto, kiam li estis murdita. De tiam mi havis la adoptfilinon de sinjoro Arne en mia domo, sed la pasintan nokton liaj murdintoj forrabis ŝin, kaj certe ili kunprenis ŝin tien ĉi al la ŝipo.”

”Ĉu la murdintoj de sinjoro Arne troviĝas sur mia ŝipo?” la ŝipestro diris terurite.

”Vi vidas, ke mi estas malforta kaj senpova homo,” Torarin diris. ”Unu el miaj brakoj estas paralizita, kaj tial mi timas ĵeti min en iun danĝeran entreprenon. Mi dum kelkaj semajnoj sciis, kiuj estas la murdintoj de sinjoro Arne, sed mi ne kuraĝis provi venĝi al ili. Sed ĉar mi silentis, ili nun povis forkuri kaj havis okazon kunpreni la fraŭlinon. Kaj nun mi diris, ke mi volas havi nenion pli por penti en tiu ĉi afero. Mi almenaŭ volas provi savi la junan fraŭlinon.”

”Se la murdintoj de sinjoro Arne estas tie ĉi sur la ŝipo, kial la urba gardistaro do ne venas tien ĉi kaj kaptas ilin?”

”Mi petis kaj parolis la tutan nokton kaj matenon,” Torarin diris, ”sed la gardistaro ne kuraĝas iri tien ĉi. Ili diras, ke estas cent dungosoldatoj sur la ŝipo, kaj kun tiuj ili ne kura ĝas eklukti. Tiam mi pensis, ke mi en la nomo de Dio devas veturi sola tien ĉi kaj peti vin, ke vi helpu al mi retrovi la fraŭlinon, ĉar mi scias, ke vi estas pia homo.”

Sed la ŝipestro ne respondis al li pri la fraŭlino. Li pensis nur pri la alia diritaĵo. ”Kiel vi povas scii, ke la murdintoj estas tie ĉi surŝipe?” li diris. Torarin montris al granda kesto el kverko, kiu staris inter la remistaj benkoj.

”Mi tro ofte vidis tiun keston en la hejmo de sinjoro Arne por povi erari pri ĝi,” li diris. ”En ĝi kuŝas la mono de sinjoro Arne, kaj kie estas lia mono, tie certe estas ankaŭ liaj murdintoj.”

”Tiu kesto apartenas al sir Archie kaj liaj du amikoj sir Reginald kaj sir Filip,” la ŝipestro diris.

”Jes,” Torarin diris, kaj fikse rigardis la ŝipestron, ”tiel estas.

Ĝi apartenas al sir Archie kaj sir Filip kaj sir Reginald.”

Dum momento la ŝipestro staris silenta kaj ĉirkaurigardis al ĉiuj flankoj.

”Kiam vi opinias, ke la glacio foriros tie ĉi en la golfo?” li diris al Torarin.

”Estas strange tie ĉi en tiu ĉi jaro,” Torarin diris. ”En tiu ĉi golfo la glacio ordinare frue foriras, ĉar estas forta fluo. Sed kiel nun estas, vi devas gardi vin, ke la glacio ne ŝovu vin sur la bordon, kiam ĝi ekmoviĝos.”

”Mi pensas nur pri tio,” la ŝipestro diris.

Ree li staris silenta dum momento. Li turnis la vizaĝon al la maro. La matena suno brilis alte sur la ĉielo, kaj la ondoj reĵetis ĝian brilon. Tien kaj reen veturis la liberaj ŝipoj, kaj kun ĝojkrioj la marbirdoj alflugis elsude. La fiŝoj tenis sin ĉe la akvosurfaco, ili faris altajn saltojn kaj briletante ĵetis sin supren el la akvo, kvazaŭ ĝojofrenezaj post la mallibereco sub la glacio. La mevoj, kiuj estis ĉasintaj ekstere ĉe la glacirando, grandare venis al la bordo por ĉasi sur la konataj lokoj.

La ŝipestro ne povis elteni tiun vidon. ”Ĉu mi estas amiko de murdintoj kaj malbonfarantoj?” li diris. ”Ĉu mi fermu miajn okulojn kaj ne vidu, kial Dio tenas la pordojn al la maro fermitaj por mia ŝipo? Ĉu mi pereu pro la maljustuloj, kiuj serĉis rifuĝon tie ĉi?”

Kaj la ŝipestro foriris kaj diris al siaj homoj:

”Mi nun scias, kial ni kuŝas enfermitaj, kiam ĉiuj aliaj ŝipoj iras al la maro. Estas pro tio, ke ni havas murdintojn kaj malbonfarantojn surŝipe.” Post tio la ŝipestro iris al la skotaj dungosoldatoj, kiuj ankoraŭ kuŝis dormante en la ŝipĉambro.

”Karaj,” li diris al ili, ”estu trankvilaj ankoraŭ dum iom da tempo, kiujn ajn kriojn kaj bruon vi aŭdos surŝipe! Ni devas obei la ordonojn de Dio, kaj ne toleri malbonfarantojn inter ni. Se vi obeos min, mi promesas, ke mi enmetos al vi tiun keston, kie estas la mono de sinjoro Arne, kaj vi povos dividi ĝin inter vi.”

Sed al Torarin la ŝipestro diris: ”Iru al la sledo kaj ĵetu vian fiŝon sur la glacion! Vi nun ricevos alian ŝarĝon por veturigi.”

Poste la ŝipestro kaj liaj homoj eniris en la kajuton, kie dormis sir Archie kaj liaj amikoj. Kaj kiam ili ankoraŭ kuŝis en dormo, ili ĵetis sin sur ilin por ligi ilin.

Kaj kiam la tri skotoj provis defendi sin, ili forte batis ilin per hakiloj kaj stangetoj, kaj la ŝipestro diris al ili: ”Vi estas murdintoj kaj malbonfarantoj. Kiel vi povis kredi, ke vi sukcesos eviti vian punon? Ĉu vi ne scias, ke pro vi Dio tenas fermitaj la pordojn al la maro?”

Tiam la tri viroj laŭte vokis siajn kamaradojn, ke ili venu kaj helpu ilin.

”Vi ne voku al ili,” la ŝipestro diris. ”Ili ne venos. Ili ricevis la monon de sinjoro Arne por dividi, kaj ili nun mezuras arĝentan monon per siaj ĉapeloj. Pro tiu mono tiu malbona ago okazis, kaj pro tiu mono la puno nun venos al vi.”

Sed antaŭ ol Torarin trovis tempon ĵeti la fiŝon el la sledo, la ŝipestro kaj liaj viroj venis malsupren al li sur la glacion. Ili kondukis inter si tri virojn, kiuj estis bone ligitaj. Ili estis kompatinde batitaj kaj estis elĉerpitaj pro siaj vundoj.

”Dio ne vane vokis min,” la ŝipestro diris. ”Kiam mi komprenis lian volon, mi tuj obeis al ĝi.”

Ili kuŝigis la kaptitojn sur la sledon de Torarin, kaj tra mallar ĝaj golfoj kaj akvokoloj, kie la glacio ankoraŭ kuŝis firme, Torarin veturigis ilin al Marstrand. Sed dum la posttagmezo la ŝipestro staris sur la alta ŝipanara kajuto de sia ŝipo kaj rigardis al la maro. Ĉio ankoraŭ estis tute sama ĉirkaŭ la ŝipo, kaj la glacimuro antaŭ ĝi daŭre turigis sin pli kaj pli alten.

Tiam la ŝipestro vidis, ke longa vico da homoj venas al lia ŝipo. Estis ĉiuj virinoj en Marstrand, junaj kaj maljunaj. Ili ĉiuj portis funebrajn vestojn, kaj ili kondukis kun si junajn knabojn, kiuj portis portliton.

Kiam ili venis al la galeaso, ili diris al la ŝipestro.

”Ni venis tien ĉi por reporti junan fraŭlinon, kiu estas mortinta. Tiuj murdintoj konfesis, ke ŝi donis sian vivon, por ke ili ne povu savi sin, kaj nun ni, ĉiuj virinoj en Marstrand, venis por reporti ŝin al nia urbo kun ĉiu honoro, kiun ŝi meritas.”

Tiam oni trovis Elseton kaj portis ŝin sur la glacion kaj al Marstrand, kaj ĉiuj virinoj en la urbo ploris pro la juna fraŭlino, kiu amis malbonfarulon kaj donis sian vivon por pereigi tiun, kiun ŝi amis.

Sed laŭ la antaŭeniro de la virinoj ŝtormo kaj ondoj venis post ili kaj rompis la glacion, kie ili ĵus iris, tiel ke ĉiuj pordoj al la maro estis malfermitaj, kiam ili venis al Marstrand kun Elseto.