La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA MONO DE SINJORO ARNE

Aŭtoro: Selma Lagerlöf

©2026 Geo

La Enhavo

La senpaculino

La postan tagon la ŝtormo estis ĉesinta. Estis nun milda vetero, sed ĝi ne multe degeligis la glacion, kaj la maro estis fermita same kiel antaue.

Kiam Elseto matene vekiĝis, ŝi pensis: ”Vere estas pli bone ke malbonfaranto konvertiĝas kaj vivas laŭ la ordonoj de Dio, ol ke li estu punita kaj mortigita.”

Dum la tago sir Archie sendis al Elseto homon, kiu kunportis al ŝi larĝan brakringon el oro.

Kaj Elseto ĝojis, ke sir Archie volas fari al ŝi grandan ĝojon, kaj ŝi dankis la senditon kaj akceptis la donacon.

Sed kiam li estis foririnta, ŝi ekpensis, ke sir Archie aĉetis al ŝi tiun ringon por la mono de sinjoro Arne. Ŝi ne povis elteni rigardi ĝin, kiam ŝi pensis pri tio. Ŝi forŝiris ĝin de la brako kaj ĵetis ĝin malproksimen de si.

”Kia estos mia vivo, se mi ĉiam devos pensi, ke mi vivas per la mono de sinjoro Arne?” ŝi pensis. ”Se mi metos peceton da manĝaĵo al miaj lipoj, ĉu mi tiam ne devos pensi pri la rabita mono? Kaj se mi ricevos novan vestaĵon, tiam sonos en mia orelo, ke ĝi estas aĉetita por maljuste akirita havo.

Nun mi tamen vidas, ke ne estas eble al mi akompani sir Archie kaj vivi la vivon kune kun li. Mi diros tion al li, kiam li venos al mi.”

Proksime al la vespero sir Archie venis al ŝi. Li estis tute ĝoja, malbonaj pensoj ne estis turmentintaj lin, kaj li kredis, ke tion kaŭzis tio, ke li promesis fari bonon al fraŭlino pro la malbonfaro al alia.

Kiam Elseto vidis lin kaj aŭdis lin paroli, ŝi ne povis diri al li, ke ŝi estas malĝoja kaj volas disiĝi de li.

Ĉiujn dolorojn, kiuj turmentis ŝin, ŝi forgesis, kiam ŝi aŭskultis al sir Archie.

La posta tago estis dimanĉo, kaj tiam Elseto iris en la pre- ĝejon. Ŝi iris tien kaj al la tagmeza diservo kaj al la vespera.

Kiam ŝi dum la diservo sidis kaj aŭskultis al la pastro, ŝi aŭdis iun ĝemeti kaj plori tuj apud si.

Ŝi kredis, ke estas iu el tiuj, kiuj sidas apud ŝi en la benko, kiu ploras, sed rigardante dekstren kaj maldekstren ŝi vidis nur trankvilajn kaj solenajn homojn.

Malgraŭ tio ŝi klare aŭdis, ke iu ploras, kaj ŝajnis al ŝi, ke la plorantino estas tiel proksima al ŝi, ke ŝi povus tuŝi ŝin, nur etendante sian manon.

Elseto aŭdis, kiel suspiris kaj plorĝemetis, kaj ŝi pensis ke ŝi neniam aŭdis ion, kio sonis tiel malgaje.

”Kiu portas en si tian malĝojon, ke ŝi devas verŝi tiel amarajn larmojn?” Elseto pensis.

Ŝi rigardis malantaŭen kaj klinis sin antaŭen super la antaŭan benkon por vidi. Sed ĉiuj sidis silentaj, kaj sur nenies vizaĝo estis larmoj.

Tiam Elseto pensis, ke ŝi tamen ne bezonas miri kaj demandi al si. Ŝi tamen de la unua momento sciis, kiu ploras apud ŝi.

”Kara,” ŝi flustris, ”kial vi ne montras vin al mi, kiel vi faris antaŭhieraŭ? Vi ja tamen scias, ke mi volonte faros ĉion, kion mi povos, por forviŝi viajn larmojn.”

Ŝi aŭskultis por respondo, sed respondo ne venis. Ŝi nur aŭdis, kiel la mortintino plorĝemetas apud ŝi.

Elseto provis aŭskulti al tio, kion la pastro diris sur sia katedro, sed ŝi malmulte povis sekvi tion, kion li diris. Kaj ŝi fariĝis malpacienca kaj flustris: ”Mi konas iun, kiu havas pli gravajn motivojn ol iu alia por plori, kaj tio estas mi mem. Se mia nutrofratino ne estus sciiginta al mi, kiuj estas ŝiaj murdintoj, tiam mi povus sidi tie ĉi kun la koro plena de ĝojo.”

Dum ŝi aŭskultis al la plorado, ŝi incitiĝis pli kaj pli, kaj ŝi pensis: ”Kiel mia mortinta nutro fratino povas postuli de mi, ke mi perfidu tiun, kiun mi amas? Neniam ŝi estus konsentinta fari tian agon, se ŝi ankoraŭ estus vivanta.”

Ŝi sidis en la preĝeja benko, sed si apenaŭ povis teni sin trankvila. Ŝi balancis la korpon tien kaj reen kaj tordis la manojn.

”Nun tio verŝajne sekvos min la tutan tagon,” ŝi pensis, ”kaj kiu scias, ĉu ĝi ne sekvos min dum la tuta vivo?”

Sed ĉiam pli profundaj kaj pezaj fariĝis la plorĝemetoj, kiujn ŝi aŭdis apud si, kaj fine ŝia koro tamen estis tuŝata, tiel ke ŝi mem komencis plori.

”Tiu, kiu tiel ploras, certe devas havi terure pezan mal- ĝojon,” ŝi pensis. ”Tiu certe portas suferon pli pezan ol iu vivanto povas kompreni.”

Kiam la diservo estis finita kaj Elseto venis el la preĝejo, ŝi ne aŭdis plu tiun plorĝemadon. Sed dum la tuta vojo hejmen ŝi mem iris plorante pro tio, ke ŝia nutrofratino ne povas trovi ripozon en sia tombo.

Kiam ree estis diservo en la vespero, Elseto denove iris al la preĝejo, ĉar ŝi volis scii, ĉu ŝia nutrofratino ankoraŭ sidas tie plorante.

Kaj tuj kiam Elseto eniris la preĝejon, ŝi aŭdis ŝin, kaj ŝia animo tremis en ŝi, kiam sonis la plorĝemetoj. Ŝi sentis, ke ŝia forto malaperas, kaj ŝi havis volon nur por helpi la mortintinon, kiu senpace iras inter la homoj.

Kiam Elseto venis el la preĝejo, ankoraŭ estis tiel hele, ke ŝi povis vidi, ke unu el tiuj, kiuj iras antaŭ ŝi, faras sangajn piedspurojn sur la neĝo.

”Kiu povas esti tiel malriĉa, ke li iras per nudaj piedoj kaj faras sangajn piedspurojn sur la neĝo?” ŝi pensis.

Ĉiuj, kiuj iris antaŭ ŝi, ŝajnis esti homoj en bona stato. Ĉiuj estis bone vestitaj kaj havis ŝuojn sur la piedoj.

Sed la ruĝaj piedspuroj ne estis malnovaj. Elseto vidis, kiel ili estas farataj en la neĝo de iu, kiu iras antaŭ ŝi.

Estas iu, kiu difektis siajn piedojn sur longaj vojoj,” ŝi pensis.

”Dio faru, ke li ne bezonu iri longe, antaŭ ol li venos sub tegmenton kaj trovos ripozon!”

Ŝi tre volis scii, kiu faris tian pezan iron, kaj ŝi sekvis la spurojn, kvankam ŝi tiam devis foriri de sia propra vojo.

Sed subite ŝi rimarkis, ke ĉiuj preĝejvizitintoj flankeniris al alia direkto, kaj ke ŝi estas sola sur la strato. Tamen la ruĝaj piedspuroj daŭre desegniĝis antaŭ ŝi.

”Estas mia kompatinda nutrofratino, kiu iras tie,” ŝi tiam pensis, kaj ŝi sciis, ke ŝi la tutan tempon subsentis, ke estas ŝi.

”Ho, mia kompatinda nutrofratino, mi kredis, ke vi tiel facile iras trans la teron, ke via piedo ne tuŝas la grundon. Sed certe neniu vivanto povas kompreni, kiel turmenta via iro estas al vi.”

Larmoj ekvenis en ŝiajn okulojn, kaj suspire ŝi diris: ”Ke ŝi tamen ne povas trovi ripozon en sia tombo! Ve al mi, ĉar ŝi devis vagi tie ĉi tiel longe, ke sango fluas el ŝiaj piedoj!”

”Haltu, mia kara nutrofratino!” ŝi vokis. ”Haltu, por ke mi povu paroli kun vi!”

Sed kiam ŝi kriis tion, ŝi vidis, ke la piedspuroj ankoraŭ pli rapide metas sin sur la neĝon, kvazaŭ la mortintino plirapidigus siajn paŝojn.

”Nun ŝi forkuras de mi. Ŝi ne plu atendas helpon de mi,”

Elseto diris.

La sangaj piedspuroj tute malekvilibrigis ŝin, kaj ŝi elvokis:

”Mia kara nutrofratino! Mi faros ĉion, kion vi volas, por ke vi trovu trankvilon en via tombo.”

Baldaŭ post kiam Elseto diris tiujn vortojn, venis al ŝi altkreska virino, kiu estis postirinta ŝin, kaj metis sian manon sur ŝian brakon.

”Kiu estas vi, kiu iras tie ĉi sur la strato kaj ploras kaj tordas la manojn?” la virino diris. ”Vi similas al malgranda fraŭlino, kiu venis al mi lastvendrede kaj petis pri ofico kaj poste ne revenis al mi. Aŭ ĉu vi estas ŝi?”

”Ne, mi ne estas tiu,” Elseto diris, ”sed se estas tiel, kiel mi kredas, ke vi estas la mastrino en la gastejo de la urbodomo, tiam mi scias, pri kiu fraŭlino vi parolas.”

”Tiam vi diru al mi, kial ŝi foriris de mi kaj ne revenis,” la mastrino diris.

”Ŝi foriris de vi,” Elseto diris, ”ĉar ŝi ne volis aŭdi la parolojn de ĉiuj malbonfarantoj, kiuj sidis en via trinkejo.”

”Multaj sovaĝaj viroj sidas en mia trinkejo, sed malbonfarantoj ne sidas tie,” la mastrino diris.

”Tamen la fraŭlino aŭdis, kiam tri viroj sidis tie kaj parolis unu kun la alia,” Elseto diris, ”kaj unu el ili diris: ’Trinku, mia frato! Ankoraŭ daŭras la mono de sinjoro Arne!’ ”

Dirinte tion Elseto pensis: ”Nun mi helpis mian nutrofratinon kaj diris, kion mi aŭdis. Nun Dio helpu min, tiel ke la mastrino ne kredu miajn vortojn, kaj mi ne havos kulpon.”

Sed kiam ŝi el la mieno de la mastrino komprenis, ke tiu kredas ŝin, ŝi ektimis kaj volis forkuri. Sed antaŭ ol ŝi trovis tempon por fari eĉ unu paŝon, la peza mano de la mastrino firme ekprenis ŝin, tiel ke ŝi ne povis forkuri.

”Se vi aŭdis, ke tiaj vortoj estis dirataj en mia trinkejo, fraŭlino,” la mastrino diris, ”tiam vi ne povas forkuri. Sed vi devas akompani min al tiuj, kiuj havas potencon kaj volon por kapti la murdintojn kaj havigi al ili ilian punon.”