|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA MONO DE SINJORO ARNEAŭtoro: Selma Lagerlöf |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
|
La Edukada Servo |
Sur la interna, alinsulara flanko de la Marstrandinsulo, kiu estas ŝirmita de girlando da insuloj kaj insuletoj, estis la urbo kun ĉiuj siaj domoj kaj konstruaĵoj. Tie movis sin homoj sur stratoj kaj stratetoj, tie estis la haveno, plena de boatoj kaj ŝipoj, tie oni peklis haringon kaj senintestigis fiŝon, tie kuŝis preĝejo kaj tombejo, tie kuŝis konsilantara domo kaj vendoplaco, kaj tie estis multaj altaj arboj, kiuj somere balanciĝis kun verda foliaro.
Sed sur tiu duono de la Marstrandinsulo, kiu kuŝas okcidente kaj marflanke kaj estas ŝirmita nek de insuloj nek de rokinsuletoj, tie estas nur dezertaj, nudaj rokoj kaj disŝiritaj montlangoj, kiuj elstaris en la maron. Tie estas erikaj tufoj kun brunaj suproj, pikaj densaĵoj el dornarbustoj, kavoj por lutro kaj vulpo kaj nestoj por molanaso kaj mevo, sed neniuj vojetoj, neniuj domoj kaj neniuj homoj.
La kabano de Torarin kuŝis alte sur la dorso de la insulo, tiel ke la urbo estis sur unu flanko kaj la sovaĝejo sur la alia.
Kaj kiam Elseto malfermis sian pordon, kuŝis antaŭ ŝi larĝaj, nudaj rokplataĵoj, de kiuj ŝi povis rigardi malproksimen okcidenten ĝis la malhela rando, kie la maro estis senglacia.
Ĉiuj maristoj kaj fiŝistoj, kiuj estis frostfiksitaj en Marstrand kutimis preteriri la kabanon de Torarin por supreniri la rokojn kaj rigardi, ĉu la golfoj kaj akvokoloj ankoraŭ ne komencis deĵeti sian glacian kovraĵon.
Elseto multfoje staris en la pordo, kaj postrigardis tiujn, kiuj iris supren. Ŝia koro suferis post la granda doloro, kiu trafis ŝin, kaj ŝi pensis: ”Ŝajnas al mi, ke ĉiuj estas feliĉaj, kiuj havas ion, kion ili sopiras. Sed mi posedas nenion en la tuta mondo, kion mi povas sopiri.”
Iun vesperon Elseto vidis, ke alta viro, kiu portas larĝrandan ĉapelon kun granda plumo, staras sur la rokplataĵoj kaj rigardas okcidenten trans la maron kiel ĉiuj aliaj. Kaj Elseto tuj vidis, ke la viro estas sir Archie, la estro de la skotoj, kiu parolis kun ŝi sur la varfoj.
Kiam li preteriris la kabanon, irante hejmen al la urho, Elseto ankoraŭ staris en la pordo, kaj ŝi ploris.
”Kial vi ploras?” li demandis kaj haltis antaŭ ŝi.
”Mi ploras, ĉar mi havas nenion, al kio mi povas sopiri,”
Elseto diris. ”Kiam mi vidis vin stari sur la roko, kaj rigardi al la maro, mi pensis: ’Certe sur la alia flanko de la maro li havas hejmon, al kiu li veturos’.”
Tiam la koro de sir Archie moliĝis, kaj li diris: ”Dum longaj jaroj neniu parolis kun mi pri mia hejmo. Dio scias, kiel nun statas sur la bieno de mia patro. De tie mi veturis, kiam mi estis deksepjara, por servi en fremdaj armeoj.”
Poste sir Archie iris en la ĉambron al Elseto, kaj li komencis paroli kun ŝi pri sia hejmo. Kaj Elseto sidis senmova kaj longe aŭdis la parolon de sir Archie. Ŝi sentis sin feliĉa pro ĉiu vorto, kiun diris sir Archie.
Sed kiam venis la tempo, kiam sir Archie volis foriri, tiam li petis Elseton pri permeso kisi ŝin.
Tiam Elseto diris ne kaj forrapidis al la pordo, sed sir Archie baris ŝian vojon kaj devigis ŝin.
Sed en la sama momento la pordo malfermiĝis, kaj la mastrino tre rapide envenis.
Tiam sir Archie retiris sin de Elseto. Li nur prezentis sian manon al ŝi por diri ĝis revidon kaj forrapidis.
Sed la patrino de Torarin diris al Elseto: ”Estis bone de vi, ke vi sendis sciigon al mi. Ne decas, ke juna fraŭlino sidas sola en ĉambro kun tia homo, kia estas sir Archie. Tion vi ja scias, ke dungosoldato posedas nek honeston nek konsciencon.”
”Ĉu mi sendis sciigon al vi?” Elseto tiun mirigite demandis.
”Jes,” respondis la maljunulino, ”kiam mi staris sur la varfo ĉe la laboro, venis malgranda fraŭlino, kiun mi antaŭe ne vidis, kaj diris, ke vi salutis kaj petis, ke mi venu hejmen.”
”Kiel aspektis la fraŭlino?” Elseto diris.
”Mi ne tiom rigardis ŝin, ke mi povas diri al vi, kia ŝi aspektis,” la maljunulino diris, ”sed tion mi rimarkis, ke ŝi tiel facile paŝis sur la neĝo, ke neniu sono estis aŭdebla.”
Kiam Elseto aŭdis tion, ŝi fariĝis tute pala kaj diris: ”Tiam certe estis unu el la anĝeloj de la ĉielo, kiu portis al vi la sciigon kaj kondukis vin hejmen.”
Alian fojon sir Archie sidis en la dometo de Torarin kaj parolis kun Elseto.
Ili estis solaj. Ili parolis bonhumore unu kun la alia kaj estis tre gajaj.
Sir Archie parolis kun Elseto pri tio, ke ŝi akompanu lin al Skotlando. Tie li konstruos kastelon al ŝi kaj faros ŝin altranga kastelsinjorino. Li diris al ŝi, ke ŝi havos cent paĝiinojn sub si, kaj ke ŝi dancos ĉe la kortego de la reĝo.
Elseto silentis, aŭskultante al ĉiu vorto, kiun sir Archie diris al ŝi, kaj ŝi kredis ĉiujn. Kaj sir Archie pensis, ke neniam li renkontis knabinon, kiun li tiel facile ensorĉis, kiel Elseton.
Subite sir Archie eksilentis kaj rigardis malsupren sur sian maldekstran manon.
”Kio estas, sir Archie, kial vi ne parolas plu?” Elseto demandis.
Sir Archie krampfe fermis kaj malfermis la manon kaj turnis ĝin tien kaj reen.
”Kio estas, sir Archie?” Elseto demandis. ”Ĉu via mano ekdoloris?”
Tiam sir Archie kun timigita vizaĝo turnis sin al Elseto kaj diris: ”Ĉu vi vidas la harojn, Elseto, kiuj estas vinditaj ĉirkaŭ mia mano?”
Kiam li komencis paroli, la juna knabino nenion vidis, sed antaŭ ol li finis, ŝi vidis strion el helaj delikataj haroj vindi sin kelkfoje ĉirkaŭ la mano de sir Archie.
Kaj la juna knabino terurite eksaltis kaj elkriis: ”Sir Archie, kies haroj estas vinditaj ĉirkaŭ via mano?”
Sir Archie konsternite kaj ŝanceliĝe rigardis al ŝi. ”Mi sentas, Elseto, ke tio ĉi estas veraj haroj. Malvarmete kaj mole ili kuŝas ĉirkaŭ la mano. Sed de kie ili venis?”
La knabino fikse rigardis la manon per okuloj, kiuj ŝajne preskaŭ povus fali el la kapo.
”Tiamaniere la haroj de mia nutrofratino estis vinditaj ĉirkaŭ la mano de tiu, kiu mortigis ŝin,” ŝi diris.
Sed nun sir Archie komencis ridi. Li rapide retiris sian manon.
”Jen,” li diris, ”vi kaj mi, Elseto, timigas nin kiel infanetoj.
Estis nur kelkaj fortaj sunradioj, kiuj enfalis tra la fenestro.”
Sed la juna knabino komencis plori kaj diris:
”Nun ree ŝajnas al mi, ke mi kuŝas sur la forno kaj vidas la murdistojn en ilia agado. Ho, mi tamen longe esperis, ke ili ne trovos mian karan nutrofratinon, sed fine unu el ili venis kaj tiris ŝin de la forno, kaj kiam ŝi volis forkuri, li vindis ŝiajn harojn ĉirkaŭ sian manon kaj firmtenis ŝin. Sed ŝi kuŝis surgenue antaŭ li kaj diris: ’Vidu mian junecon! Indulgu min, por ke mi vivu tiel longe, ke mi komprenos, kial mi venis en la mondon! Mi nenion malbonan faris, kial vi do volas mortigi min? Kial vi malpermesas al mi vivi?’ Kaj li ne aŭskultis al ŝi sed mortigis ŝin.”
Dum Elseto diris tion, sir Archie staris kun tiritaj brovoj kaj rigardis flanken.
”Jes, se mi iam renkontus tiun viron…,” Elseto diris. Ŝi staris antaŭ sir Archie kun pugnitaj manoj.
”Vi ne povas renkonti tiun viron,” sir Archie diris. ”Li mortis.”
Sed la knabino ĵetis sin sur la benkon kaj plorĝemis.
”Sir Archie, sir Archie, kial vi igis min pensi pri la mortintoj?
La tutajn vesperon kaj nokton mi nun devos plori. Foriru de mi, sir Archie, ĉar nun mi povas pensi nur pri la mortintoj!
Nun mi devas pensi pri mia nutrofratino, kiel bonkora ŝi estis al mi.”
Kaj sir Archie ne povis konsoli ŝin, sed lin forpelis larmoj kaj ĝemoj, kaj li iris al siaj trinkfratoj.
Sir Archie ne povis kompreni, kial lia kapo ĉiam estas tiel plena de pezaj pensoj. Li ne forgesis ilin, kiam li parolis kun Elseto, kaj ankaŭ ne, kiam li sidis kaj trinkis kun siaj kamaradoj.
Se li dancis en la bordmagazenoj ĝis la fino de la nokto, li ne povis forigi ilin, kaj li ne povis forkuri de ili, se li iris multmejle eksteren sur la glacikovrita maro.
”Kial mi ĉiam memoras tion, kion mi ne volas?” sir Archie diris al si mem. ”Estas al mi, kvazaŭ iu ĉiam ŝtelirus malantaŭ mi, kaj flustrus en mian orelon.”
”Estas al mi, kvazaŭ iu farus reton ĉirkaŭ mi,” diris sir Archie, ”por kapti ĉiujn miajn pensojn kaj lasi nur tiun solan.
Mi ne povas vidi la ĉasiston, kiu metas la reton, sed mi aŭdas liajn paŝojn, kiam li ŝteliras post mi.”
”Estas al mi, kvazaŭ pentristo irus antaŭ mi kaj pentrus ĉion, kion mi rigardas, sed ĉiam la saman bildon,” diris sir Archie. ”Se mi turnas la rigardojn al la ĉielo aŭ al la tero, mi tamen vidas nur unu aferon.”
”Estas al mi, kvazaŭ ŝtonhakisto sidus ĉe mia koro kaj tie enbatus unu solan malĝojon,” diris sir Archie. ”Mi ne povas vidi tiun ŝtonhakiston, sed tage kaj nokte mi aŭdas, kiel lia martelego martelas kaj batas. ’Vi ŝtonkoro, vi ŝtonkoro’ li diras, ’nun vi devas cedi. Nun mi enmartelos en vin malĝojon’.”
Sir Archie havis du amikojn, sir Filip kaj sir Regibald, kiuj ĉiam akompanis lin. Ili malĝojis pro tio, ke li ĉiam estas malgaja kaj ke nenio donas al li feliĉon.
”Kio mankas al vi?” ili diris. ”Kial viaj okuloj tiel brulas, kaj kial viaj vangoj estas tiel palaj?” Sir Archie ne volis diri al ili, kio turmentas lin. Li pensis: ”Kion miaj kamaradoj dirus pri mi, se ili trovus, ke min regas nevirecaj sentoj? Ili ne obeus min plu, se ili ekscius, ke min turmentas pento pro faro, kiu estis necesa.”
Kiam ili ĉiam pli altrudis sin, li diris al ili por erarigi ilin:
”Okazas tiel strange al mi en tiuj ĉi tagoj. Estas fraŭlino, kiun mi volas gajni, sed mi ne povas kapti ŝin. Ĉiam io baras mian vojon.”
”Povas esti, ke la fraŭlino ne amas vin?” diris sir Reginald.
”Mi certe kredas, ke ŝia penso turnas sin al mi,” sir Archie diris, ”sed estas io, kio gardas ŝin, tiel ke mi ne povas kapti ŝin.”
Tiam sir Reginald kaj sir Filip komencis ridi, kaj ili diris:
”Tiun knabinon ni certe havigos al vi.”
Vespere Elseto iris sola sur la strateto. Ŝi venis laca de la laboro, kaj ŝi pensis: ”Tiu ĉi vivo estas kruda, kaj ĝi donas neniun ĝojon al mi. Min naŭzas la fiŝodoro, kiun mi sentas la tutan tagon. Min naŭzas, kiam mi aŭdas la aliajn virinojn ŝerci kaj ridi per tiel malmolaj voĉoj. Min naŭzas la malsataj mevoj, kiuj flugas super la tabloj kaj volas ŝiri la fiŝpecojn el miaj manoj. Se iu nur venus kaj kondukus min de tie ĉi! Tiam mi akompanus lin al la fino de la mondo.”
Kiam Elseto iris sur la plej malluma parto de la strateto, sir Reginald kaj sir Filip elvenis el la ombro kaj salutis ŝin.
”Fraŭlino Elseto,” ili diris. ”Ni portas al vi sciigon de sir Archie. Li kuŝas malsana hejme en la loĝejo. Li sopiras al interparolo kun vi kaj petas, ke vi akompanu nin hejmen al li.”
Elseto komencis timi, ke sir Archie povas esti tre malsana, kaj ŝi tuj returnis sin kaj sekvis la du skotajn sinjorojn, kiuj volis konduki ŝin al li.
Sir Filip kaj sir Reginald iris unu ĉe ĉiu flanko de ŝi. Ili ridetis unu al la alia kaj pensis, ke nenio povus esti pli facila ol ensorĉi Elseton.
Elseto tre rapidis. Ŝi preskaŭ kuris malsupren sur la strateto.
Sir Filip kaj sir Reginald devis fari longajn paŝojn por povi sekvi ŝin.
Sed kiam Elseto tiel rapidis, io komencis ruliĝi antaŭ ŝiaj piedoj. Estis io, kio ĵetiĝis antaŭ ŝi, kaj ŝi preskaŭ faletis super ĝi.
”Kio ruliĝas kaj moviĝas antaŭ miaj piedoj?” Elseto pensis.
”Ŝajnas ke estas ŝtono, kiun mi piedbate malfiksis el la tero, kaj kiu ruliĝas malsupren sur la deklivo.”
Ŝi havis tian urĝon veni al sir Archie, ke malplaĉis al ŝi esti malhelpata de tio, kio ruliĝas tuj antaŭ ŝiaj piedoj. Ŝi piedbatis ĝin flanken, sed ĝi tuj revenis kaj ruliĝis antaŭ ŝi malsupren sur la strateto.
Elseto aŭdis, ke sonas kiel arĝento, kiam ŝi piedbatis ĝin flanken, kaj ŝi vidis, ke ĝi lumas kaj briletas.
”Ne estas ordinara ŝtono,” Elseto pensis. ”Mi kredas, ke estas arĝenta monero.” Sed ŝi havis tian urĝon veni al sir Archie, ke ŝi opiniis, ke ŝi ne havas tempon levi ĝin de la strato.
Sed ree ĝi ruliĝis antaŭ ŝiaj piedoj, kaj ŝi pensis: ”Vi venos pli rapide, se vi klinos vin kaj levos ĝin. Vi povas forĵeti ĝin malproksimen, se estas nenio.”
Ŝi klinis sin kaj levis ĝin. Estis granda arĝenta monero, kiu brilis blanke en ŝia mano.
”Kion vi trovis sur la strato, fraŭlino?” sir Reginald diris.
”Ĝi brilas tiel blanke en la lunlumo.”
Ili ĝuste tiam preteriris unu el la grandaj bordmagazenojn, kie fremdaj fiŝistoj loĝis, kiam ili restis en Marstrand por sia laboro. Antaŭ la enirejo pendis korna lanterno, kiu ĵetis malfortan lumon sur la straton.
”Montru al ni, kion vi trovis, fraŭlino!” diris sir Filip kaj haltis sub la lanterno.
Elseto tenis la moneron alte kontraŭ la lanterno, kaj apenaŭ ŝi estis ekrigardinta ĝin, kiam ŝi komencis krii: ”Tiu estas unu el la moneroj de sinjoro Arne! Mi rekonas ĝin. Tio estas unu el la moneroj de sinjoro Arne!”
”Kion vi diras, fraŭlino?” demandis sir Reginald. ”Kial vi diras, ke tio estas unu el la moneroj de sinjoro Arne?”
”Mi konas ĝin,” Elseto diris. ”Mi ofte vidis sinjoron Arne teni ĝin en sia mano. Jes, estas unu el la moneroj de sinjoro Arne.”
”Ne kriu tiel laŭte, fraŭlino!” sir Filip diris. ”Jen jam venas homoj, kiuj alkuras por ekscii, kial vi krias.”
Sed Elseto ne aŭskultis al sir Filip. Ŝi vidis, ke la pordo de la bordmagazeno estas malfermita. Meze sur la planko brulis fajro, kaj ĉirkaŭ ĝi sidis multaj viroj en malrapida kaj trankvila interparolo.
Elseto enkuris al ili. La moneron ŝi tenis alte levita.
”Ekatentu, ĉiuj homoj!” ŝi vokis. ”Nun mi scias, ke la murdintoj de sinjoro Arne estas en la vivo. Jen! Mi trovis unu el la moneroj de sinjoro Arne!”
Ĉiuj viroj turnis sin kontraŭ ŝin. Ŝi tiam vidis, ke ankaŭ Torarin fiŝvendisto sidas tie en la rondo.
”Pri kio vi krias, fraŭlino?” nun demandis Torarin. ”Kiel vi povas diferencigi la monerojn de sinjoro Arne de aliaj moneroj?”
”Certe mi povas diferencigi tiun ĉi moneron de ĉiuj aliaj,”
Elseto diris. ”Ĝi estas malnova kaj granda, kaj ĝi havas eltranĉaĵon ĉe la rando. Sinjoro Arne diris, ke ĝi estas el la tempo de la malnovaj norvegaj reĝoj, kaj neniam li fordonis ĝin por pagi iun aĉeton.”
”Nun vi rakontu, kie vi trovis ĝin,” diris iu alia el la fiŝistoj.
”Mi trovis ĝin sur la strato, ruliĝantan antaŭ miaj piedoj,”
Elseto diris. ”Tie certe unu el la murdintoj perdis ĝin.”
”Povas esti vera, kion vi diras,” Torarin diris, ”sed kion ni povas fari al tio? Ni ne povas trovi la murdintojn nur pro tio, ke vi scias, ke ili iris sur unu el niaj stratoj.”
La fiŝistoj trovis, ke Torarin parolis saĝe. Ili ree eksidis ĉirkaŭ la fajro.
”Vi venu hejmen kun mi, Elseto!” Torarin diris. ”Nun ne estas tempo por fraŭlino kuri sur stratoj kaj placoj.
Kiam Torarin diris tion, Elseto rigardis post sin al siaj akompanantoj. Sed sir Reginald kaj sur Filip jam ŝtele foriris, sen ke ŝi rimarkis tion.