|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA MONO DE SINJORO ARNEAŭtoro: Selma Lagerlöf |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
|
La Edukada Servo |
La malriĉan knabinon, kiu estis savita el la sangelverŝo, Torarin kunprenis al Marstrand. Li tiel ekkompatis ŝin, ke li proponis al ŝi loĝi en lia mallarĝa kabano kaj dividi la panon kun li kaj lia patrino.
”Tio estas la sola, kion mi povas fari por sinjoro Arne,” pensis Torarin, ”kiel rekompencon por tio, ke li tiomfoje aĉetis mian fiŝon kaj gastigis min ĉe sia tablo.”
”Kiel ajn malaltranga kaj malriĉa mi estas,” pensis Torarin, ”estas tamen pli bone por la knabino, ke ŝi akompanu min al la urbo, ol ke ŝi restu tie ĉi inter la kamparanoj. En Marstrand estas multaj riĉaj urbanoj kaj la juna knabino eble povos servi ĉe unu el ili kaj trovos bonan vivtenon.”
Veninte en la urbon la knabino la unuajn tagojn sidis plorante de mateno ĝis vespero. Ŝi ĝemis pro sinjoro Arne kaj liaj domanoj kaj plendis, ke ŝi perdis ĉiujn, kiuj estis proksimaj al ŝi. Plej ŝi plendis pro sia nutrofratino kaj diris, ke ŝi deziras, ke ŝi ne estu kaŝinta sin, ĉar tiam ŝi estus povinta sekvi ŝin en la morton.
La patrino de Turarin diris nenion pri tio tiel longe, ke la filo restis hejme. Sed kiam li ree foriris sur siajn veturojn, ŝi iun matenon diris al la knabino:
”Mi ne estas tiel riĉa, Elseto, ke mi povas doni al vi nutraĵon kaj vestojn, por ke vi povu sidi kun la manoj sur la sino kaj gardi vian doloron. Venu kun mi al la varfoj kaj lernu prepari fiŝojn.”
Tiam Elseto iris kun ŝi al la varfoj kaj staris la tutan tagon inter la aliaj fiŝlaboristinoj kaj laboris.
Sed plej multaj virinoj sur la varfoj estis junaj kaj gajaj. Ili komencis paroli kun Elseto kaj demandis ŝin, kial ŝi estas tiel malgaja kaj silenta.
Tiam Elseto komencis rakonti al ili, kian aventuron ŝi ĉeestis antaŭ nur tri tagoj. Ŝi parolis pri la tri rabistoj, kiuj eniris en la domon tra la tegmenta truo kaj murdis ĉiujn, kiuj estis proksimaj al ŝi. Kiam Elseto rakontis tion, nigra ombro falis sur la tablon, kie ŝi laboris. Kaj kiam ŝi levis sian rigardon, staris antaŭ ŝi tri junaj altrangaj sinjoroj, kiuj portis larĝajn ĉapelojn kun longaj plumoj kaj velurajn vestojn kun grandaj pufoj, broditaj per silko kaj oro. Unu el ili ŝajnis esti la plej altranga. Li estis tre pala, la barbo estis razita, kaj la okuloj kuŝis profunde. Ŝajnis, ke li ĵus estis malsana. Sed cetere li ŝajnis esti gaja kaj kuraĝa kavaliro, kiu ĉirkaŭiras sur la sunplenaj varfoj por doni okazon al la homoj rigardi liajn belajn vestojn kaj lian belan vizaĝon.
Elseto ĉesigis kaj sian laboron kaj sian rakonton. Ŝi staris kun malfermita buŝo kaj grandaj okuloj kaj rigardis lin. Kaj li ridetis al ŝi.
”Ni ne venis por timigi vin, fraŭlino,” li diris, ”sed ni petas vin, ke vi permesu ankaŭ al ni aŭskulti vian rakonton.”
La malriĉa Elseto! Dum sia tuta vivo ŝi ne vidis tian viron.
Ŝajnis al ŝi, ke ŝi ne povas paroli antaŭ li. Ŝi nur silentis kaj rigardis malsupren sur sian laboron.
Tiam la fremdulo ankoraŭfoje komencis: ”Ne lasu timigi vin, fraŭlino! Ni estas skotoj, kiuj servis sub la reĝo Johano de Svedlando dum plenaj dek jaroj, sed nun ni elserviĝis kaj intencas veturi hejmen. Ni venis al Marstrand por serĉi ŝipon al Skotlando, sed kiam ni alvenis, ĉiuj markoloj kaj fjordoj estis kovritaj per glacio, kaj jen ni devas resti ĉi tie kaj atendi.
Ni havas neniun okupon, kaj tial ni iras sencele sur la varfoj por renkonti homojn. Ni tre ĝojus, fraŭlino, se vi permesus al ni aŭskulti vian rakonton.” Elseto komprenis, ke li parolas tiel longe, por ke ŝi povu regajni sian trankvilon. Fine ŝi pensis: ”Vi tamen montru, ke vi ne estas tro simpla por paroli kun alta sinjoro, Elseto. Vi estas fraŭlino de bona deveno kaj ne fiŝista knabino.”
”Mi parolis nur pri la granda sangelverŝo en la pastrodomo de Solberga,” diris Elseto. ”Estas tiel multaj, kiuj povas rakonti pri tio.”
”Jes,” diris la fremdulo, ” sed mi ne sciis antaŭe, ke iu el la domanoj de sinjoro Arne savis sian vivon.”
Tiam Elseto ankoraŭfoje rakontis pri la sovaĝa traktado de la rabistoj. Ŝi rakontis, kiel la maljunaj servistoj kolektis sin ĉirkaŭ sinjoro Arne por defendi lin, kaj kiel sinjoro Arne mem ekkaptis sian glavon de sur la muro kaj paŝis al la rabistoj, sed tiuj venkis ilin ĉiujn. Kaj la maljuna edzino de la pastro levis la glavon de sia edzo de la planko kaj iris kontraŭ la rabistojn, sed ŝin ili nur priridis kaj faligis per lignoŝtipo.
Kaj ĉiuj aliaj virinoj rampe kaŝis sin sur la forno, sed kiam la viroj estis mortintaj, la murdantoj venis kaj eltiris kaj mortigis ilin. ”La lasta, kiun ili mortigis,” diris Elseto, ”estis mia kara nutrofratino. Ŝi tiel humile petis por sia vivo, kaj du el ili volis lasi ŝin vivi, sed la tria diris, ke ĉiuj devas morti, kaj li puŝis sian tranĉilon en ŝian koron.” Tiel longe, ke Elseto parolis pri murdo kaj sango, la tri viroj staris senmovaj antaŭ ŝi. Ili ne interŝanĝis eĉ unu rigardon, sed iliaj oreloj streĉi ĝis pro la aŭskulto, kaj iliaj okuloj fajreris, kaj kelkfoje iliaj lipoj disiĝis tiel, ke la dentaroj ekbrilis.
La okuloj de Elseto estis plenaj de larmoj, eĉ ne unu fojon ŝi levis la rigardon, dum ŝi parolis. Ŝi ne vidis, ke la viro antaŭ ŝi havas okulojn kaj dentojn kiel lupo. Nur finparolinte ŝi viŝis siajn okulojn kaj suprenrigardis al li.
Sed kiam li renkontis la rigardon de Elseto, lia vizago tuj ŝanĝiĝis.
”Ĉar vi tiel bone vidis la murdintojn, fraŭlino”, li diris, ”vi verŝajne tuj rekonus ilin, se vi ilin renkontus?”
”Mi vidis ilin nur en la lumo de la brulantaj ŝtipoj, kiujn ili eltiris el la forno por fari lumon al si dum la murdado,” diris Elseto, ”sed Dio estas potenca, kaj certe mi rekonus ilin.
Kaj mi preĝas al Dio ĉiutage, ke mi renkontu ilin.”
”Kion vi volas diri per tio, fraŭlino?” la fremdulo demandis.
”Ĉu ne estas vere, ke la murdemaj migrantoj estas mortintaj?”
”Jes, mi bone scias tion,” Elseto diris. ”La kamparanoj, kiuj persekutis ilin, sekvis iliajn spurojn de la pastrodomo ĝis truo en la glacio. Ĝis tie ili sur la glata glacio vidis spurojn de sledoj, de ĉevalhufoj kaj de homoj, kiuj portis malmolajn, ferogarnitajn ŝuojn. Sed de la truo neniu spuro kondukis plu trans la glacion, kaj tial la kamparanoj kredis, ke ili ĉiuj estas mortintaj.”
”Ĉu vi ne kredas, Elseto, ke ili mortis?” la fremdulo demandis.
”Jes, mi ja kredas, ke ili dronis,” Elseto diris, ”kaj tamen mi preĝas ĉiutage al Dio, ke ili estu sin savintaj. Mi diras al Dio tiel: ”Estu tiel, ke ili veturigis nur la ĉevalon kaj la sledon en la truon, sed ke ili savis sin mem.”
”Kial vi volas tion, Elseto?” demandis la fremdulo.
La delikata knabino Elseto ĵetis sian kapon malantaŭen, kaj ŝiaj okuloj brilis. ”Mi volas ja, ke ili vivu, por ke mi trovu ilin kaj kaptu ilin. Mi volas, ke ili vivu, por ke mi povu ŝiri la koron el ilia brusto. Mi volas, ke ili vivu, por ke mi vidu iliajn korpojn dishakitaj en kvar partojn kaj fiksitaj sur la radoj.”(Malnovtempa ekzekuto; oni dishakis la korpon en kvar partojn kaj metis tiujn sur kvar kuŝantajn radojn).
”Kiel vi havus fortojn por ĉio tio?” la fremdulo diris. ”Vi estas ja nur tiel malforta, malgranda fraŭlino.”
”Se ili vivus,” Elseto diris, ”mi certe venigus punon sur iliajn kapojn. Prefere mi mortus ol lasus ilin forkuri. Ili estas fortaj kaj potencaj, tion mi scias, sed de mi ili ne savus sin.”
Tiam la fremdulo ridetis al ŝi, sed Elseto frapis per la piedo.
”Se ili vivus, tion mi bone memorus, ke ili forprenis de mi mian hejmon, tiel ke mi nun estas nur malriĉa knabino, kiu devas stari sur malvarma varfo kaj senintestigi fiŝojn. Mi memorus, ke iIi mortigis ĉiujn, kiuj estis proksimaj al mi, kaj plej multe mi memorus lin, kiu tiris mian nutrofratinon de la forno kaj mortigis ŝin, kiu estis tiel bonkora al mi.”
Sed kiam la malgranda kaj malforta fraŭlino montris tian koleron, la tri skotaj soldatoj komencis ridi. Ili estis tiel ridemaj, ke ili foriris, por ke Elseto ne ofendiĝu pro ili. Ili transiris la havenan lokon kaj laŭiris mallarĝan strateton, kiu kondukis al la vendoplaco. Sed longe post ilia malapero, Elseto aŭdis, ke ili ridas per plena gorĝo, moke kaj akre.