La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA MONO DE SINJORO ARNE

Aŭtoro: Selma Lagerlöf

©2026 Geo

La Enhavo

La forkuro de sir Archie

Elseto venis en la gastejan salonon, envolvita en sia longa mantelo, kaj iris al tablo, kie sir Archie sidis trinkante kun siaj amikoj. Multe da gastoj sidis ĉe la tabloj en la gastejo, sed Elseto ne atentis pri ĉiuj miraj rigardoj, kiuj sekvis ŝin, kiam ŝi iris kaj eksidis ĉe la flanko de tiu, kiun ŝi amis. Ŝi pensis nur, ke ŝi volas kunesti kun sir Archie dum la lastaj momentoj, kiam li estas libera.

Kiam sir Archie vidis Elseton veni por preni lokon apud li, li levis sin kaj eksidis kun ŝi ĉe tablo, kiu staris malproksime en la salono, iel kaŝita malantaŭ kolono. Ŝi povis vidi, ke li ne ŝatas, ke ŝi venas al li en gasteja trinkejo, kien junaj fraŭlinoj ordinare ne eniras.

”Mi ne bezonas paroli multajn vortojn kun vi, sir Archie,”

Elseto diris, ”sed vi tamen devas ekscii, ke mi ne povas akompani vin al via lando.”

Kiam sir Archie aŭdis Elseton diri tion, teruro kaptis lin, ĉar li timis, ke la malbonaj pensoj ree ekregos lin, se li perdos Elseton.

”Kial vi ne volas akompani min, Elseto?” sir Archie diris.

Elseto sidis pala kiel mortinto. Ŝiaj pensoj estis tiel konfuzitaj, ke ŝi apenaŭ sciis, kion ŝi respondas al li.

”Ne povas esti bone akompani dungosoldaton,” ŝi diris.

”Neniu scias, ĉu tia homo restos fidela al sia promeso.”

Antaŭ ol sir Archie trovis tempon por respondi, maristo venis en la gastejon.

Li iris al sir Archie kaj diris al li, ke li estas sendita de la estro sur la granda galeaso, kiu kuŝas frostfiksita malantaŭ Trifoliinsulo. Nun la ŝipestro petis, ke sir Archie kaj ĉiuj liaj viroj tiun ĉi vesperon pretigu sian pakaĵon kaj venu sur la ŝipon. La ŝtormo ree komenciĝis, kaj la maro komencis liberi ĝi de glacio malproksime en la okcidento. Povus esti, ke oni antaŭ la tagiĝo havus liberan vojon al Skotlando.

”Vi aŭdas, kion li diras,” sir Archie diris al Elseto. ”Ĉu vi volas akompani min?” ”Ne,” Elseto diris, ”mi ne volas akompani vin.”

Sed interne ŝi tre ekĝojis, ĉar ŝi pensis: ”Nun tamen povos okazi tiel, ke li foriros de tie ĉi, antaŭ ol la gardistaro trovos tempon por kapti lin.”

Sir Archie ekstaris kaj iris al sir Filip kaj sir Reginald kaj rakontis la sciigon. ”lru antaŭ mi al la loĝejo,” li diris, ”kaj ordigu ĉion. Mi ankoraŭ devas paroli kelkajn vortojn kun Elseto.”

Kiam Elseto vidis, ke sir Archie revenas al ŝi, ŝi forige mangestis, kvazaŭ por igi lin foriri.

”Kial vi revenas, sir Archie?” ŝi diris. ”Kial vi ne rapidas al la maro tiel rapide, kiel viaj piedoj povas porti vin?”

Ĉar ŝia amo al sir Archie estis tiel granda. Vere ŝi perfidis lin pro sia kara nutrofratino, tamen ŝi deziris pli ol ion alian, ke li povu forkuri.

”Ne, mi volas unue peti vin ankoraŭ unu fojon, ke vi venu kun mi,” sir Archie diris.

”Vi ja tamen scias, sir Archie, ke mi ne povas akompani vin,” Elseto diris.

”Kial vi ne povas?” sir Archie diris. ”Vi estas tiel sola kaj malriĉa knabino kaj neniu priatentas, kio okazos al vi. Sed se vi venos kun mi, mi faros vin potenca sinjorino. Mi estas altranga viro en mia propra lando. Vi iros vestita per silko kaj oro, kaj vi dancos ĉe la kortego de la reĝo.”

Elseto timtremis pro tio, ke li restas ĉe ŝi, kiam ankoraŭ estas eble al li forkuri. Apenaŭ ŝi trovis trankvilon respondi lin: ”Vi nun foriru, sir Archie! Vi ne restu pli longe por peti min.”

”Mi volas diri ion al vi, Elseto,” sir Archie diris kaj parolis al ŝi per pli kaj pli mola voĉo. ”Kiam mi unue vidis vin, mi pensis nur, ke mi logu kaj kaptu vin. Mi unue promesis al vi kastelon kaj oron nur ŝerce, sed de la antaŭhieraŭa vespero mi havas honestan intencon por vi. Kaj nun estas mia volo kaj intenco fari vin mia edzino. Vi povas fidi al mi, je mia honoro kiel nobelo kaj soldato.”

En la sama momento Elseto aŭdis, ke armitaj homoj paŝas sur la placo antaŭ la gastejo. ”Se mi nun akompanas lin,” ŝi pensis, ”tiam li povas sin savi. Mi tiras lin en pereon, se mi neas. Estas pro mi, ke li restas sidanta tie ĉi tiel longe, ke la gardistaro povos kapti lin. Sed mi tamen ne povas akompani tiun, kiu murdis ĉiujn miajn.”

”Sir Archie,” Elseto diris, esperante ke ŝi povos timigi lin.

”Ĉu vi ne aŭdas, ke armitaj homoj paŝas trans la placon?”

”Jes, mi aŭdas,” sir Archie diris, ”verŝajne estis batalo en iu trinkejo. Vi ne estu maltrankvila, Elseto! Estas nur iuj fiŝistoj, kiuj komencis disputi pri vetero kaj vento.”

”Sir Archie,” Elseto diris, ”ĉu vi ne aŭdas, ke ili haltas antaŭ la urbodomo?”

Elseto tremis en la tuta korpo, sed sir Archie ne rimarkis tion, sed estis tute trankvila.

”Diru, kie ili alie haltu?” sir Archie diris. ”Ili ja devas konduki la malpacigantojn tien ĉi por meti ilin en la arestejon de la urbodomo. Ne aŭskultu al tio, Elseto, sed aŭskultu al mi, kiu petas vin akompani min trans la maron!”

Sed Elseto ankoraŭfoje provis timigi lin.

”Sir Archie,” ŝi diris, ”ĉu vi ne aŭdas, ke la soldatoj venas malsupren sur la gasteja ŝtuparo de la urbodomo?”

”Jes, mi aŭdas,” sir Archie diris, ”certe ili venas por malplenigi kruĉon da biero, post kiam ili metis siajn kaptitojn en sekuran lokon. Ne pensu pri ili, Elseto, sed pensu pri tio, ke morgaŭ vi kaj mi sur la libera maro veturos al mia patrolando!”

Sed Elseto estis pala kiel mortinto, kaj ŝi tiel tremis, ke ŝi apenaŭ povis paroli.

”Sir Archie,” ŝi diris, ”ĉu vi ne vidas, kiel ili parolas kun la mastrino tie ĉe la servotablo? Certe ili demandas al ŝi, ĉu iu el tiuj, kiujn ili serĉas, troviĝas tie ĉi.”

”Verŝajne ili parolas kun ŝi, ke ŝi miksu al ili iun fortan kaj varmigan trinkaĵon en tiu ĉi ŝtorma nokto,” sir Archie diris.

”Vi ne tremu tiel, Elseto. Vi povas akompani min sen timo.

Mi diras al mi, ke se mia patro nun volus edzigi min al la plej nobla fraŭlino en nia lando, mi rifuzus. Veturu kun mi trans la maron sen timo, Elseto! Vi vojaĝu kun la plej granda feliĉo kaj ĝojo.”

Pli kaj pli da soldatoj kolektiĝis ĉe la pordo, kaj Elseto ne povis plu elteni pro timpremo. ”Mi ne povas elteni tion, ke ili venos kaj kaptos lin,” ŝi pensis. Ŝi klinis sin al sir Archie kaj flustris al li:

”Ĉu vi ne aŭdas, sir Archie, ke la soldatoj demandas la mastrinon, ĉu la murdintoj de sinjoro Arne estas tie ĉi en la salono?”

Tiam sir Archie ĵetis rigardon internen en la ĉambron kaj rigardis la soldatojn, kiuj parolis kun la mastrino. Sed li ne ekstaris por forkuri, kiel atendis Elseto, sed li klinis sin profunde kaj rigardis en la okulojn de Elseto. ”Ĉu estas vi, Elseto, kiu rekonis kaj perfidis min?” li demandis.

”Mi faris tion pro mia kara nutrofratino, por ke ŝi trovu pacon en sia tombo,” Elseto diris. ”Dio scias, kiel suferige estis al mi fari tion. Sed nun forkuru, sir Archie! Ankoraŭ estas tempo. Ili ankoraŭ ne baris ĉiujn pordojn kaj vestiblojn.”

”Vi lupido!” sir Archie diris. ”Kiam mi unue vidis vin sur la varfoj, mi pensis, ke mi devas mortigi vin.”

Sed Elseto metis sian manon sur lian brakon.

”Forkuru, sir Archie! Mi ne povas sidi trankvile kaj vidi, ke ili venas kaj kaptas vin. Se vi ne volas forkuri sen mi, mi en la nomo de Dio akompanos vin. Sed ne restu plu tie ĉi pro mi, sir Archie! Ĉion, kion vi volas, mi faros por vi, se vi nur savos vian vivon.”

Sed sir Archie estis tre kolera, kaj li parolis moke al Elseto.

”Nun, fraŭlino, vi neniam iros en orbroditaj ŝuoj tra grandaj kastelaj salonoj. Nun vi dum via tuta vivo restos tie ĉi en Marstrand kaj senintestigos fiŝojn. Neniam vi ricevos edzon, kiu havas kastelon kaj feŭdon, Elseto. Via edzo estos malriĉa fiŝisto, kaj via domo estos kabano sur nuda insuleto.”

”Ĉu vi ne aŭdas, ke ili postenigas gardistojn ĉe ĉiuj pordoj kaj mallevas lancojn antaŭ la enirejoj?” Elseto demandis.

”Kial vi ne rapidas de tie ĉi? Kial vi ne forkuras sur la glacion, kaj kaŝas vin sur iu ŝipo?”

”Mi ne forkuras, ĉar mi ŝatas sidi kaj paroli kun Elseto,” sir Archie diris. ”Ĉu vi pripensas, ke nun ĉiu ĝojo finiĝis por vi, Elseto? Ĉu vi pripensas, ke mi nun ne povas esperi plu malkulpigi mian krimon?”

”Sir Archie,” flustris Elseto kaj time levis sin, ”nun la soldatoj estas pretaj. Nun ili venas por kapti vin. Vi rapide forkuru!

Mi venos al vi sur la ŝipon, se vi nur forkuros.”

”Vi ne bezonas timi, Elseto,” sir Archie diris.

”Ni ankoraŭ havas iom da tempo por interparoli. La soldatoj ne intencas ĵeti sin sur min tie ĉi, kie mi povas defendi min. Ili intencas kapti min en la mallarĝa gastejŝtuparo.

Tie ili intencas trapiki min per siaj longaj lancoj. Estas ja tio, kion vi ĉiam deziris al mi, Elseto.”

Sed ju pli timigita montris sin Elseto, des pli trankvila fari- ĝis sir Archie. Ŝi ankoraŭ petis, ke li forkuru, sed li ridis al ŝi.

”Vi ne estu certa pri tio, fraŭlino, ke la soldatoj povos kapti min. Mi estis en pli grandaj danĝeroj ol tiu ĉi, kaj savis min.

Estis pli malbone por mi antaŭ kelkaj monatoj en Svedlando.

Estis kelkaj kalumniantoj, kiuj diris al la reĝo Johano, ke lia skota regimento ne estas fidela al li. Kaj la reĝo kredis al ili. Li enfermigis la tri gvidantojn en la turo, kaj iliajn soldatojn li sendis el sia lando kaj gardigis ilin, ĝis ili estis sur la alia flanko de la limo.”

”Forkuru, sir Archie, forkuru!” Elseto petis.

”Vi ne estu maltrankvila pro mi, Elseto,” sir Archie diris kaj ridis krude. ”Hodiaŭ vespere mi ree similas al mi mem, nun mi ree havas mian malnovan humoron. Nun mi ne vidas plu la junan fraŭlinon antaŭ miaj okuloj. Do mi certe trapasos la malfacilaĵojn. Mi rakontos al vi pri la tri viroj, kiuj sidis en la malliberejo de reĝo Johano. Iun nokton, kiam la gardistoj estis ebriaj, ili ŝteliris el la turo kaj forkuris. Poste ili kuris al la limo. Sed tiel longe, ke ili iris en la lando de la sveda reĝo, ili ne kuraĝis malkaŝi, kiuj ili estas. Kiam ili ne povis trovi alian eliron, Elseto, ili havigis al si vestojn el vila felo kaj diris, ke ili estas tanistaj submajstroj, kiuj iras tra la lando por serĉi laboron.”

Nun Elseto komencis rimarki, kiel sir Archie ŝanĝiĝis rilate al ŝi. Kaj ŝi komprenis, ke li malamas ŝin, de kiam li eksciis, ke ŝi malkaŝis lin.

”Ne diru tiel, sir Archie!” Elseto diris.

”Kial vi perfidis min, kiam mi plej bone kredis vin?” sir Archie diris. ”Nun mi ree estas tia, kia mi antaŭe estis. Nun mi konsideras la vivon de neniu. Kaj nun vi vidos, ke ree ĉio sukcesos al mi, kiel pli frue. Ĉu ni ne estis en malbona situacio, mi kaj miaj kamaradoj, kiam ni fine estis trairintaj Svedlandon kaj venis tien ĉi al la bordo? Ni ne havis monon por aĉeti al ni decajn vestojn. Ni ne havis monon por havigi al ni transveturon al Skotlando. Ni ne povis trovi alian eliron ol perforte atingi rimedon en la pastrodomo de Solberga.”

”Ne plu parolu pri tio!” Elseto diris.

”Tamen jes, nun vi aŭdos ĉion.” sir Archie diris. ”Estas afero, kiun vi ne konas, nome ke unue, kiam ni venis en la pastrodomon, ni iris al sinjoro Arne, vekis lin kaj diris al li, ke li donu al ni monon. Se li farus tion, ni farus neniun malbonon al li. Sed sinjoro Arne ekbatalis kontraŭ ni, kaj tiam ni devis mortigi lin. Kaj mortiginte lin ni devis mortigi ĉiujn liajn domanojn.”

Elseto ne interrompis lin plu, sed fariĝis senenhave kaj malvarme en ŝia koro. Ŝi frostotremis, kiam ŝi vidis kaj aŭdis lin, ĉar kiam li parolis, li ekhavis kruelan kaj sangosoifan aspekton. ”Kion mi volis fari?” ŝi pensis. ”Ĉu mi estis freneza amante tiun, kiu murdis ĉiujn miajn? Dio pardonu al mi mian pekon!”

”Kiam ni kredis, ke ĉiuj estas mortintaj,” sir Archie diris, ”ni eltrenis la pezan monkeston el la domo. Poste ni faris fajron ĉirkaŭ ĝi, por ke ĉiuj homoj kredu, ke sinjoro Arne brulmortis.”

”Mi estas aminta lupon el la arbaro,” Elseto diris al si mem. ”Kaj lin mi volis savi de puno!”

”Sed ni veturis sur la glacion kaj fuĝis eksteren al la maro,” sir Archie daŭrigis. ”Ni ne timis tiel longe, ke ni vidis la fajron flami al la ĉielo, sed kiam ni vidis ĝin malfortiĝi, ni ektimis.

Ni komprenis, ke homoj alvenis, kiuj estingis la fajron, kaj ke oni persekutos nin. Tiam ni reveturis al la bordo, kie ni estis vidintaj riveran elfluon kun malforta glacio. Ni levis la monkeston de la sledo kaj veturis antaŭen, ĝis la glacio rompiĝis sub la ĉevalo. Tiam ni lasis ĝis droni kaj mem kuris flanken. Se vi estus io alia ol fraŭlino, Elseto, vi komprenus, ke tio estis brave kaj rapide farita afero. Ni kondutis, kiel decas al viroj.”

Nun Elseto sidis trankvila. Ŝi sentis brulvundan doloron en sia koro. Sed sir Archie malamis ŝin kaj ĝojis turmentante ŝin. ”Poste ni prenis niajn zonojn, fiksis ilin al la kesto kaj komencis tiri. Sed kiam la kesto faris postsignojn en la glacio, ni iris sur la bordon, debranĉis piceon kaj metis branĉojn sub la keston. Poste ni deprenis niajn ŝuojn kaj foriris trans la glacion sen lasi spurojn malantaŭ ni.”

Sir Archie haltis por ĵeti mokan rigardon al Elseto.

”Kvankam ĉio tio bone sukcesis al ni, ni tamen estis en malbona situacio. Kien ajn ni venus en niaj sangomakulitaj vestoj, oni rekonus kaj kaptus nin. Sed jen aŭskultu, Elseto, por ke vi povu diri tion al ĉiuj, kiuj volas klopodi persekuti nin, por ke ili komprenu, ke ni ne estas facile kapteblaj. Aŭdu, kiam ni venis irante sur la glacio al Marstrand, ni renkontis niajn samlandanojn kaj kamaradojn, kiujn la reĝo Johano sendis el sia lando. Ili ne estis povintaj forlasi Marstrand pro la glacio, kaj ili helpis nin en nia mizero, donante vestojn al ni. De tiam ni sendanĝere ĉirkaŭiris tie ĉi en Marstrand. Kaj neniu danĝero nun minacus nin, se vi ne estus malfidele perfidinta min.”

Elseto sidis senmova. Estis tro granda malĝojo por ŝi. Ŝi apenaŭ povis senti sian koron bati.

Sed sir Archie salte ekstaris kaj kriis:

”Kaj ankaŭ neniu malbono okazos al ni en tiu ĉi vespero.

Tion vi mem vidos, Elseto.”

En la sama momento li ekprenis Elseton per ambaŭ siaj manoj kaj levis ŝin. Kaj kun Elseto kiel ŝildo antaŭ si sir Archie kuris tra la gasteja salono al la elirejo. Kaj la soldatoj, kiuj postene gardis ĉe la pordo, etendis siajn longajn lancojn al li, sed ili ne kuraĝis uzi ilin, timante ke ili vundos Elseton.

Kiam sir Archie venis sur la mallarĝan ŝtuparon kaj en la vestiblon, li etendis antaŭ si Elseton en la sama maniero. Kaj ŝi pli bone ŝirmis lin ol la plej bona kiraso, ĉar la soldatoj, kiuj staris tie, ne povis uzi siajn armilojn. Tiamaniere li kuris grandan parton de la ŝtuparo, kaj Elseto sentis la liberajn ventojn de la ĉielo blovi kontraŭ ilin.

Sed Elseto ne plu sentis amon al sir Archie, sed ĝismortan malamon, kaj ŝi pensis nur pri tio, ke li estas malbona murdinto.

Kaj kiam ŝi nun vidis, ke ŝi ŝirmas lin per sia korpo, tiel ke li preskaŭ povas savi sin, ŝi etendis sian manon kaj tiris al si unu el la lancoj tenataj de la soldatoj kaj direktis ĝin kontraŭ sian koron. ”Nun mi volas tiel servi al mia nutrofratino, ke tiu komisio baldaŭ estos plenumita,” Elseto pensis. Kaj je la posta paŝo, kiun sir Archie faris supren sur la ŝtuparo, la lanco penetris en la koron de Elseto.

Sed tiam sir Archie jam staris plej supre sur la ŝtuparo. Kaj la soldatoj retiris sin, kiam ili vidis, ke unu el ili vundis la fraŭlinon. Kaj li preterkuris ilin.

Kiam sir Archie venis sur la placon, li aŭdis soldataran krion el iu strateto kaj vokokriojn en skota lingvo: ”Al helpo! Al helpo! Por Skotlando! Por Skotlando!”

Estis sir Filip kaj sir Reginald, kiuj estis kolektintaj la skotojn kaj nun venis por helpi lin. Kaj sir Archie kuris kontraŭ ilin kaj kriis per laŭta voĉo: ”Tien ĉi! Tien ĉi! Por Skotlando! Por Skotlando!”