|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA MONO DE SINJORO ARNEAŭtoro: Selma Lagerlöf |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
|
La Edukada Servo |
Kiam sir Archie iris for trans la glacion, li ankoraŭ portis Elseton sur sia brako.
Sir Filip kaj sir Reginald iris apud li. Ili volis rakonti al li, kiel ili eksciis pri la embusko, kaj kiel ili sukcesis veturigi la pezan monkeston al la galeaso kaj kolekti la samlandanojn, sed sir Archie ne aŭskultis al ili. Li ŝajnis interparoli kun tiu, kiun li portis sur sia brako.
”Kiun vi kunportas kun vi?” sir Reginald demandis.
”Estas Elseto,” sir Archie respondis. ”Mi kunprenos ŝin al Skotlando. Mi ne volas postlasi ŝin tie ĉi. Tie ĉi ŝi ne fariĝus io alia ol malriĉa fiŝlaboristino.”
”Jes, tio ŝajnas kredinda,” sir Reginald diris.
”Tie ĉi oni donus al ŝi vestojn nur el kruda lano,” sir Archie diris, ”kaj ŝi dormus en mallarĝa kuŝejo el malmolaj tabuloj.
Sed mi pretigos al ŝi kuŝejon el la plej molaj kusenoj, kaj ŝian ripozejon mi farigos el marmoro. Mi volvos ĉirkaŭ ŝin la plej multekostajn felojn, kaj sur ŝiajn piedojn mi metigos ŝuojn kun juvelaj bukoj.”
”Vi intencas al ŝi grandan honoron,” sir Reginald diris.
”Mi ne povas lasi ŝin resti tie ĉi hejme,” sir Archie diris, ”ĉar kiu tiam donus al si tempon memori pri tia malriĉa kompatindulino? Post nur kelkaj monatoj ĉiuj forgesus ŝin.
Neniu venus al ŝia loĝejo, neniu vizitus ŝin en ŝia soleco. Sed kiam mi iam atingos mian hejmon, mi tie konstruigos belan loĝejon. Tie ŝia nomo staros enĉizita en malmola ŝtono, por ke neniu forgesu ĝin. Tie mi mem iros al ŝi ĉiun tagon, kaj tie ĉio estos tiel bele aranĝita, ke homoj venos vojaĝante de malproksime por viziti ŝin. Tie kandeloj kaj lampoj brulos tage kaj nokte, kaj tie sonos kantado kaj muziko, kvazaŭ tie estus senfina festeno.”
La ŝtormo fortege venis kontraŭ ilin, dum ili iris sur la glacio.
Ĝi ŝire malfiksis la mantelon de Elseto kaj flirtigis ĝin kiel flagon.
”Ĉu vi volas helpi min porti Elseton dum momento,” sir Archie diris, ”dum mi volvas ŝian mantelon ĉirkaŭ ŝin?”
Sir Reginald prenis Elseton sur siajn brakojn, sed en la sama momento tia teruro kaptis lin, ke li lasis ŝin gliti el siaj manoj sur la glacion. ”Mi ne sciis, ke Elseto mortis!” li diris.