|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA MONO DE SINJORO ARNEAŭtoro: Selma Lagerlöf |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
|
La Edukada Servo |
La mastrino en la gastejo de la urbodomo iun matenon malfermis la pordojn por balai la ŝtuparon kaj vestiblon.
Tiam ŝi vidis junan knabinon sidi sur unu el la ŝtupoj kaj atendi. Ŝi estis vestita per ĝispieda, griza vesto, kiu per zono estis fiksita ĉirkaŭ la talio. La haroj estis helaj, kaj ili estis nek plektitaj nek kunligitaj surkape sed pendis malsupren ambaŭflanke de la vizaĝo.
Kiam la pordo estis malfermita, ŝi levis sin kaj iris malsupren sur la ŝtuparo en la vestiblon, sed ŝajnis al la mastrino, ke ŝi iras kvazaŭ en dormo. La tutan tempon ŝi tenis la palpebrojn mallevitaj kaj la brakojn forte premitaj al la korpo. Ju pli proksime ŝi venis, des pli miris la mastrino, ke ŝi estas tiel malforta kaj delikata. Ankaŭ ŝia vizaĝo estis bela, sed ĝi estis maldika kaj diafana kvazaŭ ĝi estus farita el rompiĝema vitro.
Kiam ŝi venis al la mastrino, ŝi demandis, ĉu ekzistas ia ofico, kiun ŝi povas prizorgi kaj petis pri dungiĝo.
Tiam la mastrino pensis pri ĉiuj sovaĝoj viroj, kiuj en la vesperoj kutime sidis en la trinkejo trinkante bieron kaj vinon, kaj ŝi ne povis reteni rideton. ”Ne, tie ĉi ne estas ofico por tiel malforta fraŭlino kiel vi,” ŝi diris.
La fraŭlino nek levis la okulojn nek faris la plej etan movon, sed ree ŝi petis pri dungiĝo. Ŝi postulis nek manĝaĵon nek salajron, nur volis havi okupon por prizorgi. ”Ne,” la mastrino diris, ”se mia propra filino estus kiel vi, mi malpermesus tion al ŝi. Mi deziras al vi pli bonan sorton ol oficon ĉe mi.”
La juna fraŭlino malrapide supreniris la ŝtuparon, kaj la mastrino postrigardis ŝin. Tiam ŝi aspektis tiel malgranda kaj senhelpa, ke la mastrino ekkompatis ŝin.
Ŝi revokis ŝin kaj diris al ŝi: ”Eble pli grandaj danĝeroj minacas vin, se vi sola iras sur stratoj kaj stratetoj, ol se vi venas al mi. Vi povas resti ĉe mi hodiaŭ kaj lavi pladojn kaj tasojn, kaj mi tiam vidos, por kio vi taŭgas.”
La mastrino kondukis ŝin al malgranda ĉambro, kiun ŝi farigis malantaŭ la gasteja salono. Ĝi ne estis pli granda ol ŝranko, kaj tie estis nek fenestro nek lumtruo, kaj ĝi ricevis sian lumon nur tra giĉeto en la muro al la trinkejo.
”Restu tie ĉi hodiaŭ,” la mastrino diris al la juna knabino, ”kaj lavu ĉiujn pladojn kaj tasojn, kiujn mi donos al vi tra tiu ĉi giĉeto, kaj tiam mi vidos, ĉu vi povos resti en servo ĉe mi.”
La juna knabino iris en la ĉambreton, kaj ŝi movis sin tiel silente, ke la mastrino pensis, ke estas kvazaŭ mortinto englitus en sian tombon.
Ŝi staris tie la tutan tagon, kaj ŝi nek parolis al iu nek klinis la kapon tra la giĉeto por rigardi la homojn, kiuj iris tien kaj reen en la gasteja salono. Kaj ŝi ankaŭ ne tuŝis la man- ĝaĵon, kiun oni metis al ŝi.
Neniu aŭdis ŝin fari bruon dum la lavado, sed kiam ajn la mastrino etendis la manon al la giĉeto, ŝi transdonis al ŝi freŝlavitajn pladojn kaj tasojn, sur kiuj ne estis eĉ la plej eta makulo.
Sed kiam la mastrino prenis ilin por meti ilin sur la tablojn, ili estis tiel malvarmaj, ke ŝajnis al ŝi, ke ili povas forbruli la haŭton de la fingroj. Kaj ŝi frostotremis kaj diris: ”Estas, kvazaŭ mi prenus ilin el la manoj de la malvarma morto.”
Iun tagon ne estis fiŝo por preparo sur la varfoj, kaj Elseto povis resti hejme. Ŝi sidis sola en la ĉambro kaj ŝpinis. Bona fajro brulis sur la fajrejo, kaj estis sufiĉe lume en la ĉambro.
Meze dum la laboro ŝi eksentis malfortan bloveton, kvazaŭ malvarma vento tuŝun ŝian frunton. Ŝi levis la okulojn kaj vidis tiam, ke ŝia mortinta nutrofratino staras antaŭ ŝi sur la planko. Elseto metis la manon sur la ŝpinilon, haltigante ĝin, kaj senmove rigardis sian nutrofratinon.
Unue ŝi ektimis, sed ŝi pensis: ”Ne decas al mi ektimi mian nutrofratinon. Ĉu ŝi estas mortinta ĉu vivanta, mi tamen estas kontenta renkonti ŝin.”
”Kara,” ŝi diris al la mortintino, ”ĉu vi deziras ion de mi?”
La alia tiam diris al ŝi per voĉo, kiu estis kaj senforta kaj sentona: ”Mia fratino Elseto, mi ricevis oficon en la gastigejo, kaj la mastrino la tutan tagon igis min lavi pladojn kaj tasojn.
Nun vespere mi estas tiel laca, ke mi ne eltenas plu. Mi iris tien ĉi por demandi, ĉu vi ne volas veni kaj helpi min.”
Kiam Elseto aŭdis tion, ŝajnis al ŝi, ke vualo sternas sin sur ŝia komprenpovo. Ŝi ne povis plu pensi aŭ miri aŭ senti timon.
Ŝi povis nur senti ĝojon pro tio, ke ŝi revidas sian nutrofratinon, kaj ŝi respondis: ”Jes, kara, mi volas tuj veni kaj helpi vin.”
Tiam la mortinto iris al la pordo kaj Elseto sekvis ŝin. Sed kiam ili staris sur la sojlo, la nutrofratino de Elseto haltis kaj diris al ŝi: ”Vi surmetu vian mantelon. Ekstere blovas forta ŝtormo.” Kaj kiam ŝi diris tion, ŝia voĉo sonis iom pli klara ol antaŭe kaj malpli sentona.
Elseto tiam prenis sian mantelon de la muro kaj metis ĝin ĉirkaŭ sin. Ŝi pensis: ”Mia nutrofratino ankoraŭ amas min. Ŝi ne volas malbonon al mi. Mi estas feliĉa, kiam mi nur povas sekvi ŝin, kien ajn ŝi volas konduki min.”
Poste ŝi sekvis la mortintinon tra multaj stratoj, de la dometo de Torarin, kiu kuŝis sur ŝtonplena deklivo, ĝis la pli ebenaj stratoj ĉe la haveno kaj la placo.
La mortintino la tutan tempon iris du paŝojn antaŭ Elseto.
Estis forta ŝtormo, kiu hurlis tra la stratetoj tiun vesperon, kaj Elseto rimarkis, ke kiam la vento venas tre forte kaj volas premi ŝin kontraŭ muron, tiam la mortintino starigas sin inter ŝin kaj la venton kaj ŝirmas ŝin per sia malforta korpo, tiom kiom ŝi povas.
Kiam ili fine venis al la urbodomo, la mortintino malsupreniris la gastejŝtuparon kaj mansignis al Elseto, ke ŝi sekvu.
Sed kiam ili iris sur la ŝtuparo, la vento estingis la kandelon en la lanterno, kiu pendis en la vestiblo, kaj ili staris en mallumo.
Tiam Elseto ne sciis, kien ŝi direktu siajn paŝojn, sed la mortintino devis meti sian manon sur la ŝian por konduki ŝin. Sed la mano de la mortintino estis tiel malvarma, ke Elseto ekskuiĝis kaj komencis tremegi pro teruro. Tiam la mortintino forprenis sian manon kaj ĉirkaŭvindis ĝin per la rando de la mantelo de Elseto, antaŭ ol ŝi ree provis konduki ŝin. Sed Elseto sentis la glacian malvarmon tra subŝtofo kaj peltaĵo. Jen la mortintino kondukis Elseton tra longa pasejo kaj poste malfermis pordon por ŝi. Ili venis en malgrandan, malluman ĉambreton, en kiun falis malforta lumo tra giĉeto en la muro. Elseto vidis, ke ili troviĝas en ĉambro, kie ordinare staras la helpknabino de la mastrino por lavi pladojn kaj tasojn, kiujn ŝi bezonas por meti sur la tablojn al la gastoj.
Elseto povis videti, ke sur benketo staras akvokuvo, kaj en la giĉeto staris multaj pokaloj kaj vazoj, kiuj bezonis lavon.
”Ĉu vi volas helpi min hodiaŭ vespere pri tiu ĉi laboro, Elseto?” diris la mortintino.
”Jes kara,” Elseto diris, ”vi scias, ke mi volas helpi vin pri ĉio, kion vi deziras.”
Kaj je tio Elseto demetis la mantelon. Ŝi suprenfaldis la robmanikojn kaj komencis labori.
”Ĉu vi volas esti tre silenta kaj trankvila tie ĉi, Elseto, por ke la mastrino ne rimarku, ke mi havigis helpon al mi?” ”Jes, kara,” Elseto diris, ”tion mi certe volas.”
”Jes, do adiaŭ, Elseto!” diris la mortintino. ”Nun mi ankoraŭ petas vin pri nur unu afero. Kaj tio estas, ke vi post tio ĉi ne tro multe koleros al mi.”
”Kio estas tio, ke vi diras adiaŭ al mi?” Elseto diris. ”Volonte mi venos ĉiujn vesperojn kaj helpos al vi.”
”Ne, post hodiaŭ vi certe ne bezonos veni,” la mortitino diris. ”Mi pensas, ke vi hodiaŭ nokte helpos min tiel, ke mi povos plenumi mian komision.”
Dum ili tiel parolis, Elseto jam klinis sin super la laboron.
Dum momento ĉio estis silenta, sed poste ŝi sentis malfortan bloveton sur la frunto, same kiel kiam la mortintino venis al ŝi en la kabano de Torarin. Ŝi tiam levis la okulojn kaj rimarkis, ke ŝi estas sola. Ŝi komprenis, kio sentiĝis kiel malforta vento sur ŝia frunto, kaj ŝi diris al si mem: ”Mia mortinta nutrofratino kisis mian frunton, antaŭ ol ŝi foriris.”
Elseto nun unue pretigis sian laboron. Ŝi lavis ĉiujn pelvetojn kaj kruĉojn kaj viŝis ilin. Poste ŝi iris al la giĉeto por rigardi, ĉu oni metis novajn tien. Ŝi ne trovis iujn, kaj ŝi tiam restis ĉe la giĉeto kaj rigardis en la gastejan salonon.
Estis tia momento en la tago, kiam gastoj ordinare ne venis al la gastejo. La mastrino ne sidis ĉe sia servotablo, kaj neniu el ŝiaj servistoj estis en la ĉambro. La solaj, kiuj troviĝis tie, estis tri viroj sidantaj ĉe la ekstremo de granda tablo. Ili estis gastoj, tamen ŝajnis tre hejmecaj tie, ĉar unu el ili, eltrinkinte sian pokalon, iris al la servotablo, plenigis ĝin el unu el la grandaj bareloj kun biero kaj vino, kiuj kuŝis tie, kaj ree eksidis por trinki.
Elseto staris tie, kvazaŭ ŝi estus veninta el fremda mondo.
Ŝiaj pensoj estis ĉe la mortinta nutrofratino, kaj ŝi ne povis klare percepti, kion ŝi vidas. Longa tempo pasis antaŭ ol ŝi rimarkis, ke la tri viroj ĉe la tablo estas bone konataj al ŝi kaj karaj. Ĉar tiuj, kiuj sidis tie, estis sir Archie kaj liaj du amikoj sir Reginald kaj sir Filip.
Dum la lastaj tagoj sir Archie ne venis al Elseto, kaj nun ŝi ekĝojis vidante lin. Ŝi tuj volis voki al li, ke ŝi estas tute proksime, sed tiam ŝi ekpensis, ke estas strange, ke li ne plu venas al ŝi, kaj ŝi restis silenta. ”Eble li ekamis alian,” Elseto pensis. ”Eble li nun pensas pri ŝi.”
Ĉar sir Archie sidis iom for de la aliaj. Li sidis silenta kaj fiksrigardis antaŭ sin, sen trinki. Li ne partoprenis la interparolon, kaj kiam liaj amikoj diris ion al li, li plej ofte ne respondis.
Elseto aŭdis, ke la aliaj provas gajigi lin. Ili demandis, kial li ne trinkas. Ili eĉ konsilis al li iri por interparoli kun Elseto por ree gajiĝi.
”Ne pensu pri mi,” sir Archie diris. ”Estas iu alia pri kiu mi ĉiam pensas. Ĉiam mi vidas ŝin antaŭ mi, kaj ĉiam ŝia voĉo sonas en miaj oreloj.”
Kaj Elseto vidis, ke sir Archie fiksrigardas rekte al unu el la dikaj kolonoj, kiuj subportis la gastejan plafonon. Nun ŝi ankaŭ vidis, kion ŝi antaŭe ne rimarkis, ke ŝia nutrofratino staras apud tiu kolono kaj rigardas al sir Archie. Ŝi staris tie tute senmova en sia griza vesto, kaj ne estis facile distingi ŝin, kiam ŝi premis sin al la kolono. Elseto staris tre silenta kaj rigardis en la ĉambron. Ŝi rimarkis, ke ŝia nutrofratino levis siajn okulojn, kiam ŝi rigardis al sir Archie. Dum la tuta tempo, kiam ŝi estis kun Elseto, ŝi iris kun mallevitaj okuloj.
Kaj ŝiaj okuloj estis la sola, kio estis terura ĉe si. Ili estis senvivaj kaj senbrilaj, kaj la lumo ne plu reflektiĝis en ili.
Post momento sir Archie ree komencis lamenti. ”Mi ĉiam vidas ŝin. Ŝi sekvas min, kien ajn mi iras,” li diris.
Li sidis kun la vizaĝo al la kolono, kie staris la mortintino, kaj fiksrigardis al ŝi. Sed Elseto komprenis, ke li ne vidas la mortintinon. Li ne parolis pri ŝi sed pri iu, kiu ĉiam estis en liaj pensoj.
Elseto restis ĉe la giĉeto kaj sekvis ĉion, kio okazis. Ŝi pensis, ke ŝi antaŭ ĉio alia volas ekscii, kiu ĉiam estas en la pensoj de sir Archie.
Subite ŝi rimarkis, ke la mortintino eksidis sur la benko apud sir Archie kaj flustras en lian orelon.
Sed sir Archie ankoraŭ ne sciis, ke ŝi estas tiel proksime, kaj ke ŝi sidas kaj flustras en lian orelon. Li rimarkis ŝian ĉeeston nur pro la terura angoro, kiu ekpremis lin.
Elseto vidis, ke sir Archie metis sian kapon en la manojn kaj ploris, kiam la mortintino estis flustrinta al li dum kelkaj momentoj. ”Ho, ke mi neniam estu trovinta la fraŭlinon!” li diris. ”Mi pentas nur tion, ke mi ne lasis la fraŭlinon vivi, kiam ŝi petis min.”
La du aliaj skotoj ĉesis trinki kaj ekrigardis timigite al sir Archie, kiu tiamaniere forlasis ĉian virecon kaj donis lokon al pento. Ili dum momento sidis sendecidaj, sed poste unu el ili iris al la servotablo, prenis la plej grandan trinkokruĉon kaj plenigis ĝin per ruĝa vino. Poste li iris al sir Archie, batetis sur lian ŝultron kaj diris: ”Trinku, mia frato! La mono de sinjoro Arne ankoraŭ daŭras. Tiel longe, ke ni havas monon por havigi al ni tian vinon, ni ne bezonas esti viktimoj de malgajo.”
Sed en la sama momento, kiam jenaj vortoj estis diritaj:
”Trinku, mia frato! La mono de sinjoro Arne ankoraŭ daŭras,”
Elseto vidis, ke la mortintino levas sin de la benko kaj malaperas.
Kaj sammomente Elseto vidis antaŭ si tri virojn, kiuj havis grandajn barbojn kaj vilajn vestojn kaj kiuj batalis kontraŭ la domanoj de sinjoro Arne. Kaj nun ŝi ekkonis, ke ili estis la tri viroj, kiuj sidis en la gastejo: sir Archie, sir Filip kaj sir Reginald.
Elseto iris el la ĉambro, kie ŝi staris kaj lavis la pokalojn de la mastrino, kaj silente fermis la pordon post si. En la mallarĝa pasejo ekster ĝi ŝi haltis. Ŝi apogis sin kontraŭ la muron kaj tie staris senmova preskaŭ unu horon.
Dum ŝi staris tie, ŝi pensis: ”Mi ne povas perfidi lin. Li estu farinta kion ajn malbonan, sed mia koro estas plena de amo al li. Mi ne povas sendigi lin al la radoj. Mi ne povas vidi, ke oni forbrulos de li manon kaj piedon.”
La ŝtormo, kiu furiozis la tutan tagon, kreskis kaj fariĝis pli kaj pli forta dum la paso de la vespero, kaj Elseto aŭdis ĝian fortan muĝon, kiam ŝi staris tie en la mallumo.
”Nun la unua printempa ŝtormo venis,” ŝi pensis. ”Nun ĝi potence venis por liberigi la maron kaj rompi la glacion. Post kelkaj tagoj ni havos senglacian akvon, kaj tiam sir Archie foriros de tie ĉi, kaj neniam li revenos. Li ne plenumos pliajn malbonfarojn en tiu ĉi lando. Al kio do utilas, se oni kaptos kaj punos lin? Nek la vivantoj, nek la mortintoj havus iun ĝojon pro tio.”
Elseto volvis la mantelon pli bone ĉirkaŭ sin. Ŝi pensis ke ŝi iros hejmen kaj silente eksidos ĉe sia laboro sen malkaŝi la sekreton al iu ajn.
Sed antaŭ ol ŝi levis la piedojn por foriri, ŝi jam forlasis sian intencon kaj restis.
Ŝi staris silenta kaj aŭdis la ŝtormon muĝi. Ŝi pensis, ke baldaŭ estos printempo. La neĝo malaperos, kaj la tero vestos sin per verdo.
”Dio kompatu min, kia printempo estos al mi!” Elseto pensis. ”Neniu ĝojo kaj neniu feliĉo povas flori por mi post la malvarmo de tiu ĉi vintro.”
”Estis antaŭ nur unu jaro,” ŝi pensis. ”Tiam mi estis tiel feliĉa, kiam la vintro finiĝis kaj la printempo venis. Mi memoras unu vesperon, ĝi estis tiel bela, ke mi ne povis resti hejme ĉe la domo. Tiam mi prenis la manon de mia nutrofratino, kaj ni iris en la terenon por preni verdajn foliojn por ornami la fornon.”
Ŝi memorigis al si, kiel ŝi kaj ŝia nutrofratino iris laŭ verda vojeto. Kaj tie apud la vojeto ili vidis malgrandan junbetulon, kiu estis dehakita. Vidante la lignon oni povis konkludi, ke ĝi estas hakita antaŭ pluraj tagoj. Sed nun ili vidis, ke la kompatinda dehakita arbo komencis verdiĝi, kaj ke ĝiaj folioj trabreĉis la burĝonojn.
Tiam ŝia nutrofratino haltis kaj klinis sin super la arbon.
”Ho, kompatinda arbo,” ŝi diris, ”kian malbonon vi faris, ĉar vi ne povas morti, kvankam vi estas dehakita? Kial vi devas eligi viajn foliojn, kvazaŭ vi ankoraŭ vivus?”
Tiam Elseto ridis al ŝi kaj respondis: ”Certe ĝi tiel dolĉe verdas por ke tiu, kiu hakis ĝin, vidu kian malbonon li faris kaj pentu.”
Sed ŝia nutrofratino ne ridis. Al ŝi venis larmoj en la okulojn.
”Estas granda peko faligi arbon dum la foliiĝo, kiam ĝi estas tiel plena de forto, ke ĝi ne povas morti. Estas terure por mortinto, kiam li ne povas ripozi en sia tombejo. Tiuj, kiuj mortis, ne povas atendi multan bonon, nek amo nek feliĉo povas atingi ilin. La sola bono, kiun ili ankoraŭ deziras, estas dormi en silenta trankvilo. Ĉu mi ne ploru, kiam vi diras, ke la betulo ne povas morti pro tio, ke ĝi pensas pri siaj mortigintoj? Tamen estas la plej kruda sorto por iu, de kiu oni prenis la vivon, ke li ne povas dormi trankvile, ĉar li devas persekuti siajn murdintojn. La mortintoj ne povas celadi al io alia ol dormado en trankvilo.
Kiam Elseto memorigis al si tion, ŝi komencis plori kaj tordis siajn manojn.
”Mia nutrofratino ne trovas trankvilon en sia tombo,” ŝi diris, ”se mi ne malkaŝos mian amaton. Se mi ne helpos ŝin pri tio, ŝi devas vagi sur la tero sen ripozo kaj trankvilo. Mia kompatinda nutrofratino, ŝi povas deziri al si nur trankvilon en la tombo, kaj tion mi ne povas doni al ŝi sen sendi mian amaton al la radoj.”
Sir Archie venis el la kela salono kaj iris tra la mallarĝa pasejo.
Nun la lanterno, kiu pendis de la plafono, ree estis lumigita, kaj en ĝia lumo li vidis, ke juna fraŭlino apogas sin kontraŭ la muro.
Ŝi estis tre pala kaj staris tute senmove, kaj sir Archie ektimis kaj pensis: ”Jen fine staras antaŭ miaj okuloj la mortintino, kiu persekutas min ĉiujn tagojn.”
Kiam sir Archie preterpasis Elseton, li metis sian manon sur ŝian por ekscii, ĉu vere estas mortintino, kiu staras tie. Kaj la mano estis tiel malvarma, ke li ne povis diri, ĉu ĝi apartenas al mortinto aŭ vivanto.
Sed kiam sir Archie tuŝis la manon de Elseto, ŝi retiris ĝin, kaj tiam sir Archie rekonis Elseton.
Li kredis, ke ŝi venis pro li, kaj li tre ĝojis vidi ŝin. En la sama momento penso trakuris lin: ”Nun mi scias, kion mi faru por ke la mortintino paciĝu kaj ĉesu persekuti min.”
Li prenis la manojn de Elseto inter la siajn kaj metis ilin al siaj lipoj. ”Dio benu vin, Elseto, pro tio ke vi hodiaŭ venis al mi!” li diris.
Sed la koro de Elseto estis plena de doloro. Pro larmoj ŝi ne povis paroli eĉ tiom, kiom ŝi bezonis por diri al sir Archie, ke ŝi ne venis por renkonti lin.
Sir Archie longe silentis, sed la tutan tempon li tenis la manojn de Elseto inter la siaj. Kaj ju pli longe li staris tiel, des pli serena kaj bela fariĝis lia vizaĝo.
”Elseto,” sir Archie diris, kaj li parolis tre solene. ”Dum pluraj tagoj mi ne venis al vi, ĉar pezaj pensoj turmentis min.
Ili neniam lasis min trankvila, kaj mi kredis, ke mi komencas perdi mian mensosanon. Sed hodiaŭ vespere fariĝis pli bone al mi, kaj mi ne vidas plu antaŭ miaj okuloj tiun bildon, kiu turmentis min. Kaj kiam mi trovis vin tie ĉi, mia koro diris al mi, kion mi faru por liberiĝi por ĉiam de la turmento.”
Li klinis sin por ke li povu rigardi en la okulojn de Elseto, sed ĉar ŝi staris kun mallevitaj palpebroj, li daŭrigis: ”Vi estas kolera al mi, Elseto, pro tio ke mi ne venis al vi dum pluraj tagoj. Sed mi ne povis veni al vi, ĉar kiam mi vidis vin, mi ankoraŭ pli estis memorigata pri tio, kio turmentas min.
Kiam mi vidis vin, mi devis ankoraŭ pli multe pensi pri fraŭlino, kontraŭ kiu mi malbone agis. Cetere, Elseto, mi malbone agis kontraŭ multaj homoj, sed mia konscienco persekutas min nur pro tio, kion mi faris kontraŭ la juna fraŭlino.”
Kiam Elseto ankoraŭ silentis, li ree prenis ŝiajn manojn, metis ilin al siaj lipoj kaj kisis ilin.
”Aŭskultu jen, Elseto, kion mia koro diris al mi, kiam mi ekvidis, ke vi staras tie ĉi kaj atendas min! ’Vi malbone agis kontraŭ fraŭlino’ ĝi diris al mi, ’tial vi al alia rebonigu la suferojn, kiujn vi kaŭzis al ŝi. Vi prenu ŝin kiel edzinon, kaj vi estu tiel bona al ŝi, ke ŝi neniam sentos malĝojon. Vi havu al ŝi tian fidelon, ke vi amos ŝin pli en via lasta vivotago ol en via edziĝotago’.”
Elseto staris same kiel antaŭe kun mallevitaj okuloj. Tiam sir Archie metis sian manon sur ŝian kapon kaj levis ĝin. ”Mi devas scii, Elseto, ĉu vi aŭdas kion mi diras,” li diris.
Tiam li vidis, ke Elseto ploras tiel forte, ke grandaj larmoj falas sur la vangojn.
”Kial vi ploras, Elseto?” sir Archie diris.
”Mi ploras, sir Archie,” Elseto diris, ”pro tio ke mi en mia koro portas tro grandan amon al vi.”
Tiam sir Archie movis sin ankoraŭ pli proksimen al Elseto kaj metis sian brakon ĉirkaŭ ŝian talion. ”Ĉu vi aŭdas, kiel la ŝtormo muĝegas ekstere?” li diris. ”Tio signifas, ke la maro baldaŭ senglaciiĝos, kaj ke ŝipoj ree povos transveturi al mia hejmlando. Nun diru al mi, Elseto, ĉu vi volas akompani min tien, por ke mi povu al vi rebonigi tion, kion mi malbonfaris al iu alia.”
Sir Archie komencis flustri, al Elseto pri la dolĉa vivo, kiu atendas ŝin, kaj Elseto komencis pensi: ”Ho, se mi ne scius pri la malbono, kiun li faris! Tiam mi akompanus lin kaj vivus feliĉa kun li.”
Sir Archie venis pli kaj pli proksime al ŝi, kaj kiam ŝi levis siajn rigardojn, ŝi ekvidis, ke lia vizaĝo estas klinita super ŝi, kaj ke li volas kisi ŝian frunton. Tiam ŝi ekmemoris pri la mortintino, kiu ĵus estis ĉe ŝi kaj kisis ŝin. Ŝi forŝiris sin de sir Archie kaj diris: ”Ne, sir Archie, mi neniam akompanos vin.”
”Tamen,” sir Archie diris, ”vi devas akompani min, se ne mi estos tirata en pereon.”
Li komencis flustri pli kaj pli amajn vortojn al la knabino, kaj ŝi ree pensis: ”Ĉu ne estus pli plaĉe al Dio kaj homoj, se li povus rebonigi sian malbonan vivon kaj fariĝi justema homo?
Al kiu utilos, se oni punos kaj mortigos lin?”
Kiam Elseto komencis pensi tiel, venis du viroj, kiuj intencis eniri en la kelon. Kiam sir Archie rimarkis, ke ili ĵetas scivolajn rigardojn al li kaj la knabino, li diris al ŝi:
”Venu, Elseto, kaj mi akompanos vin hejmen! Mi ne volas, ke iu vidu, ke vi venis al mi en la kelo.”
Tiam Elseto levis la okulojn, kvazaŭ ŝi subite ekmemorus, ke ŝi havas alian taskon por plenumi ol aŭskulti al sir Archie.
Sed ŝia koro turmentis ŝin, kiam ŝi pensis pri malkaŝo de lia krimo. ”Se vi transdonos lin al la ekzekutisto, tiam mi rompi ĝos,” ŝia koro diris al ŝi. Kaj sir Archie pli bone kuntiris la mantelon ĉirkaŭ ŝi kaj kondukis ŝin sur la straton. Poste li akompanis ŝin ĝis la dometo de Torarin. Kaj ŝi rimarkis, ke ĉiufoje, kiam la muĝeganta ŝtormo venas tro forte kontraŭ ili, li starigas sin antaŭ ŝin kaj protektas ŝin.
Kiam ili iris, Elseto pensis dum la tuta tempo: ”Mia mortinta nutrofratino ne sciis pri tio, ke li volas malkulpigi sian krimon kaj fariĝi bona homo.”
Sir Archie ankoraŭ flustris la plej dolĉajn vortojn en la orelon de Elseto. Kaj ju pli longe Elseto aŭskultis al li, des pli certa fariĝis ŝia konvinko.
”Certe mia nutrofratino vokis min, por ke mi aŭskultu al sir Archie, kiam li flustras tiajn vortojn en mian orelon,” ŝi pensis. ”Tiom ŝi amas min. Ŝi ne deziras al mi malfeliĉon sed feliĉon.” Kaj kiam ili haltis antaŭ la kabano, sir Archie ankoraŭ unu fojon demandis Elseton, ĉu ŝi volas akompani lin trans la maron. Kaj Elseto respondis, ke se Dio helpos, ŝi akompanos lin.