La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Antaŭen  


LA MONO DE SINJORO ARNE

Aŭtoro: Selma Lagerlöf

©2026 Geo

La Enhavo

En la pastrodomo de Solberga

I.

En la tempo, kiam la reĝo Fredriko la dua de Danlando regis la provincon Bohuslän, tiam loĝis en Marstrand malriĉa fiŝvendisto, kiu nomiĝis Torarin. Li estis malforta kaj senaplomba homo. Unu el liaj brakoj estis paralizita, kaj li taŭgis nek por fiŝado nek por remado. Li ne povis gajni sian vivtenon sur la maro kiel ĉiuj aliaj marbordanoj, sed li ĉirkaŭveturis kaj vendis salitan aŭ sekigitan fiŝon al homoj sur la firma tero. Li ne estis hejme multajn tagojn en la jaro, li ĉiam veturis de vilaĝo al vilaĝo kun sia fiŝoŝarĝo.

En la krepuskiĝo iun februaran tagon Torarin veturis sur la vojo, kiu de Kungshäll kondukas al la paroĥo Solberga. La vojo estis soleca kaj senhoma, sed Torarin ne bezonis silenti pro tio. Sur la ŝarĝo li havis apud si plenvaloran amikon, kun kiu li povis paroli. Estis malgranda, nigra hundo kun densa hararo, kiun Torarin nomis Grim. Plej ofte ĝi kuŝis senmova kun la kapo malsuprenpremita inter la kruroj kaj nur palpebrumis al ĉio, kion diris la mastro. Sed kiam ĝi aŭdis ion, kio ne plaĉis al ĝi, tiam ĝi ekstaris sur la ŝarĝo, streĉis sian buŝon aeren kaj hurlis pli terure ol lupo.

”Nun mi rakontos al vi, Grin, mia hundo” diris Torarin, ”ke mi hodiaŭ aŭdis grandajn novaĵojn. Kaj en Kungshäll kaj en Kareby oni diris al mi, ke la maro kovriĝis per glacio. Estis bona kaj kvieta vetero dum kelka tempo, tion plej bone scias vi, kiu veturis ĉiujn tagojn, kaj laŭdire la maro estas glacikovrita ne nur en golfoj kaj markoloj sed eĉ malproksime sur Kattegatt. Nun ekzistas neniu vojo inter la insuletoj por boatoj kaj ŝipoj, estas nur forta, firma glacio ĉie, tiel ke oni povas veturi per ĉevalo kaj sledo ĝis Marstrand kaj la Paternosterŝeroj.”

Ĉion tion aŭdis la hundo, kaj ŝajne ĝi ne malplaĉis al ĝi. Ĝi kuŝis senmova kaj nur palpebrumis al Torarin.

”Ne tre multe da fiŝo restas de nia ŝarĝo,” diris Torarin kvazaŭ persvade. ”Ĉu ni ĉe la plej proksima vojdisiĝo flankenveturu okcidenten al la maro, kion vi opinias? Ni preterveturos la preĝejon de Solberga kaj pluen al Ödsmålskil, poste ne restas multe pli ol kvin kvaronmejloj ĝis Marstrand, mi kredas. Estus granda afero povi veni hejmen unu fojon uzante nek boaton nek pramon.”

Ili veturis trans la longan erikejon de Kareby, kaj kvankam estis kvieta vetero la tutan tagon, malvarma aerfluo glitis trans la erikejon kaj faris la veturon malagrabla.

”Povas ŝajni malvire tiel veturi hejmen meze en la plej bona labortempo”, diris Torarin kaj svingis la brakojn pro la malvarmo. ”Sed ni tamen estis survoje dom multaj semajnoj, vi kaj mi, kaj meritas sidi hejme dum kelkaj tagoj, por ke la frosto fordegelu el la korpo.”

Ĉar la hundo ankoraŭ kuŝis trankvile, Torarin ŝajnis firmi ĝi en sia opinio, kaj daŭrigis en pli gaja tono:

”Jen patrino sidis sola en la domo dum multaj tagoj. Certe ŝi sopiras renkonti nin. Kaj en Marstrand estas grandioza vivo nun en la vintro. Stratoj kaj stratetoj, Grim, estas plenaj de fremdaj fiŝistoj kaj komercistoj. En la fiŝistaj bordaj magazenoj estas dancado ĉiuvespere. Kaj kiom da biero fluas en la trinkejo! Tion vi neniel povas kompreni!”

Dirante tion Torarin klinis sin al la hundo por rigardi, ĉu ĝi aŭskultas, kion li diras al ĝi. Sed ĉar la hundo kuŝis tute maldorma kaj faris neniun signon de malŝato, Torarin flankenveturis sur la unuan vojon, kiu kondukis okcidenten al la maro. Li klakvipis la ĉevalon per la kondukrimeno kaj igis ĝin iri rapide.

”Ĉar ni preterveturos la pastrodomon de Solberga,” Torarin diris, ”mi tamen eniros tien kaj demandos, ĉu estas vere, ke la glacio estas sekura ĝis Marstrand. Tie ili tamen devas koni tiun aferon.”

Torarin diris tion per mallaŭta voĉo sen pripensi, ĉu la hundo aŭskultas aŭ ne. Sed la vortoj apenaŭ estis diritaj, kiam la hundo ekstaris sur la ŝarĝo kaj eligis teruran hurlon.

La ĉevalo faris salton alflanke, kaj ankaŭ Torarin ektimetis kaj rigardis malantaŭen por vidi, ĉu lupoj venas post li.

Sed kiam li trovis, ke estas Grim, kiu hurlas, li provis trankviligi ĝin.

”Kara,” li diris al ĝi, ”ĉu ni ne tiomfoje enveturis sur la korton de Solberga! Mi ja ne scias, ĉu sinjoro Arne havas informojn pri la glacio, sed pri tio mi estas certa, ke li donos al ni bonan vespermanĝon, antaŭ ol ni komencos nian marveturon.”

Sed liaj vortoj ne povis trankviligi la hundon. Ĝi streĉis sian buŝon supren kaj hurlis pli kaj pli terure Tiam Torarin preskaŭ ektimis. Estis nun preskaŭ malhele, sed Torarin tamen povis vidi la preĝejon de Solberga kaj la vastan ebenon ĉirkaŭ ĝi, kiu estis ŝirmata de larĝaj arbaraj altaĵoj sur la interna flanko kaj marflanke de rondaj, senarbaj rokmontetoj. Kiam li antaŭenveturis tute sola sur la vasta, blanka ebeno, ŝajnis al li, ke li estas sensignifa kaj malgranda rampuleto, kaj el la malhelaj arbaroj kaj la solecaj montetoj proksimiĝas grandaj monstroj kaj sorĉestaĵoj ĉiuspecaj, kiuj kuraĝas iri sur senarbaran terenon, post kiam malheliĝis.

Kaj sur la tuta ebeno la malriĉa Torarin estis la sola, kiun ili povis ataki.

Sed samtempe li provis silentigi la hundon. ”Kara, kion vi havas kontraŭ sinjoro Arne? Li estas la plej riĉa homo en la lando. Li estas de alta deveno, kaj se li ne estus pastro, li estus fariĝinta granda estro.”

Sed li ne sukcesis silentigi la hundon per tio. Tiam elĉerpi ĝis la pacienco de Torarin, kaj li prenis la hundon je la nukhaŭto kaj ĵetis ĝin de la ŝarĝo.

La hundo ne sekvis lin, kiam li pluveturis, sed staris senmova sur la vojo kaj hurlis, ĝis Torarin enveturis tra malhela pordega volbo kaj venis sur la korton de la pastra domo, kiu estis ĉirkaŭita de kvar longaj vicoj de malaltaj lignaj domoj.

II.

En la pastrodomo de Solberga sidis la pastro, sinjoro Arne, kaj vespermanĝis en la rondo de siaj domanoj. Ĉeestis neniu fremdulo krom Torarin. La pastro estis maljuna, grizhara homo, sed tamen li estis ankoraŭ forta kaj altstatura. Lia edzino sidis apud li. Ŝin la jaroj malbone traktis. Ŝiaj kapo kaj manoj tremis, kaj ŝi estis preskaŭ surda. Sur la alia flanko de sinjoro Arne sidis la helppastro. Li estis juna kaj pala kaj aspektis ĉagrenita, kvazaŭ li ne povus porti ĉiun saĝon, kiun li kolektis dum la studjaro en Wittenberg.

Tiuj tri sidis ĉe la alinterna ekstremo de la tablo, kvazaŭ iel apartigite. Ĉe la longflankoj sidis Torarin kaj poste la servistoj.

Ili ankaŭ estis maljunaj homoj. Estis tri servistoj, ili havis kalvajn kapojn, la dorsoj estis kurbaj, kaj la okuloj palpebrumis kaj larmetis. La servistinoj estis nur du. Ili estis iom pli junaj kaj viglaj ol la servistoj, sed tamen ili ŝajnis kadukaj kaj plenaj de malsanetoj de maljuneco.

Ĉe la alia ekstremo de la tablo sidis du infanoj. Unu estis nepino de sinjoro Arne, ŝi estis nur dekkvarjara. Ŝi estis helhara kaj havis delikatan korpon, la vizaĝo ne estis preta ankoraŭ, sed ŝajnis, ke ŝi povos fariĝi bela. Alia malgranda knabino sidis apud ŝi. Ŝi estis malriĉa orfino, kiu ĉiam vivis en la pastra domo. Tiuj du sidis proksime unu al la alia kaj ŝajne granda amikeco kunligis ilin.

Ĉiuj manĝis dum profunda silento. Torarin rigardis de unu al alia, sed neniu havis emon paroli dum la manĝo. Ĉiuj maljunaj pensis: ”Estas granda beno ricevi manĝaĵon kaj ne suferi aŭ malsati, kiel ni multfoje faris en nia vivo. Dum ni man- ĝas ni devas pensi nur pri la boneco de Dio kaj danki lin pro ĝi.”

Ĉar Torarin ne povis paroli kun iu, liaj rigardoj migris tien kaj reen en la ĉambro. Ili flugis de la granda forno, kiu estis masonita en multaj ŝtupoj ĉe la enirejo, al la alta baldakenlito en la plej malproksima angulo de la ĉambro. La rigardoj iris de la murfiksaj benkoj, kiuj sekvis la murojn ĉirkaŭ la ĉambro, supren al la truo en la tegmento, tra kiu la fumo eliris kaj la vintra malvarmo enfluis.

Kiam la fiŝvendisto Torarin, kiu loĝis en la plej malgranda kaj malriĉa dometo en la insularo, rigardis ĉion tion li pensis: ”Se mi estus potenculo kiel sinjoro Arne, mi ne estus kontenta loĝi en malnovega domo kun nur unu ĉambro. Mi konstruus al mi domon kun altaj frontonoj kaj multaj ĉambroj, kiel faras urbestroj kaj la anoj de la urba konsilantaro en Marstrand.”

Sed plej ofte Torarin sendis siajn rigardojn al granda kverka kesto, kiu staris ĉe la piedo de la baldakena lito. Li tiel ofte rigardis ĝin, ĉar li sciis, ke sinjoro Arne en ĝi konservas sian arĝentan monon, kaj li aŭdis, ke la moneroj estas tiel multaj, ke ili plenigas la keston ĝis la rando. Kaj Torarin, kiu estis tiel malriĉa, ke li preskaŭ neniam havis arĝentan moneron en sia poŝo, diris al si mem: ”Mi tamen ne volus havi tiujn monerojn.

Oni diras, ke sinjoro Arne prenis ilin el la grandaj mona ĥejoj, kiuj troviĝis en la lando en la malnova tempo, kaj ke la maljunaj monaĥoj antaŭdiris, ke tiu mono kaŭzos malfeliĉon al li.”

Ĝuste kiam Torarin sidis kun tiuj pensoj, li vidis la maljunan mastrinon meti la manon al la orelo por pli bone aŭdi.

Poste ŝi turnis sin al sinjoro Arne kaj demandis lin: ”Kial ili akrigas tranĉilojn en Branehög?”

La silento en la ĉambro estis tiel granda, ke ĉiuj ekskuiĝis kaj timigite ekrigardis, kiam la maljuna virino demandis tion.

Kiam ili vidis, ke ŝi sidas senmova kaj aŭskultas al io, ili tenis siajn kulerojn senbrue kaj penis aŭdi.

Dum momento estis tute mortsilente en la ĉambro, sed dume la maljunulino pli kaj pli maltrankviliĝis. Ŝi metis la manon sur la brakon de sinjoro Arne kaj demandis lin: ”Mi ne scias, kial ili en tiu ĉi vespero akrigas tiel longajn tranĉilojn en Branehög?”

Torarin vidis, ke sinjoro Arne karesas ŝian manon por trankviligi ŝin. Sed li ne respondis al ŝi, sed manĝis trankvile kiel antaŭe.

La maljuna virino daŭrigis sian aŭskultadon. Larmoj venis en ŝiajn okulojn pro teruro, kaj ŝiaj manoj kaj kapo tremis pli kaj pli forte.

Tiam la du knabinetoj, kiuj sidis ĉe la ekstremo de la tablo, komencis plori pro timo.

”Ĉu vi ne aŭdas la skrapadon kaj fajladon?” demandis la maljunulino. ”Ĉu vi ne aŭdas la sibladon kaj grincadon?”

Sinjoro Arne sidis senmove kaj karesis la manon de sia edzino. Tiel longe, ke li silentis, neniu alia kuraĝis diri ion.

Sed ĉiuj kredis, ke la maljuna mastrino aŭdas ion, kio estas terura kaj malfeliĉiga. Ĉiuj sentis, ke la sango frostiĝas en iliaj vejnoj. Neniu ĉe la tablo metis manĝaĵon en la buŝon krom la maljuna sinjoro Arne mem.

Ili pensis pri tio, ke la maljuna mastrino estas tiu, kiu dum multaj jaroj zorgis pri la hejmo. Ŝi ĉiam restis hejme kaj kun prudento kaj bonkoreco gardis infanojn kaj servistojn, bienon kaj brutaron, tiel ke ĉio bonkreskis. Nun ŝi estis eluzita kaj mortmaljuna, sed tamen estis kredeble, ke ŝi pli frue ol iu alia rimarkus, se iu danĝero minacus la domon.

La maljuna virino pli kaj pli timis. Ŝi kunfaldis siajn manojn kaj komencis senhelpe plori tiel forte, ke grandaj larmoj falis sur la ŝrumpintajn vangojn. ”Ĉu vi tute ne atentas pri tio, Arne Arneson, ke mi tiel timas?” ŝi plendis.

Sinjoro Arne nun klinis sin al ŝi kaj diris: ”Mi ne scias, kio timigas vin.”

”Mi timas la longajn tranĉilojn, kiujn ili akrigas en Branehög.” ŝi diris. ”Kiel vi povas aŭdi, ke ili akrigas tranĉilojn en Branehög?” diris sinjoro Arne kaj ridetis. ”Tiu bieno kuŝas ja kvaronmejlon de tie ĉi. Prenu ree vian kuleron, kaj ni finu nian vespermanĝon!”

La maljunulino provis trankviligi sian timegon. Ŝi prenis sian kuleron kaj movis ĝin al la laktopelveto, sed tiam la mano tiel tremis, ke ĉiuj aŭdis, kiel la kulero klakpuŝis kontraŭ la randon. Ŝi tuj remetis ĝin sur la tablon. ”Kiel mi povus manĝi?” ŝi diris. ”Ĉu mi ne aŭdas, kiel grincadas? Ĉu mi ne aŭdas, kiel fajlas?”

En la sama momento sinjoro Arne forŝovis la laktopelveton kaj kunfaldis siajn manojn. Ĉiuj aliaj faris same, kaj la helppastro komencis diri la tablopreĝon.

Kiam tiu estis finita, sinjoro Arne rigardis ĉiujn, kiuj sidis ĉe la tablo, kaj kiam li rimarkis, ke ili estas palaj kaj timas, tiam li ekkoleris.

Li komencis paroli kun ili pri la tempo, kiam li ĵus venis al Bohuslän por prediki la luteran kredon. Tiam li kaj liaj servistoj devis forkuri antaŭ la papanoj kiel pelataj bestoj. ”Ĉu ni ne vidis malamikojn embuski, kiam ni iris al la domo de Dio? Ĉu ni ne estis forpelataj el la pastrodomo kaj devis forkuri al la arbaro kiel eksterleĝuloj? Ĉu decas al ni tute maltrankvili ĝi kaj perdi nian kuraĝon pro malbona antaŭsigno?”

Kiam sinjoro Arne parolis, li aspektis kiel batalulo, kaj la aliaj ekhavis novan kuraĝon aŭdante lin.

”Estas ja vere,” ili pensis. ”Dio ŝirmis sinjoron Arne en la plej grandaj danĝeroj. Li tenas sian manon super li. Li ne permesas, ke lia servisto pereos.”

III.

Tuj kiam Torarin elveturis sur la vojon, lia hundo Grim venis kontraŭ lin kaj saltis sur la ŝarĝon. Kiam Torarin vidis, ke la hundo atendas ekster la pastrodomo, li ree maltrankviliĝis.

”Kara, kial vi staras tie ĉi en la pordego la tutan vesperon?

Kial vi ne iras en la ĉambron kaj ricevas vespermanĝon?” li diris al la hundo. ”Ĉu io malbona povas atendi sinjoron Arne?

Povas esti, ke mi vidis lin la lastan fojon. Sed ankaŭ tia batalulo kiel li tamen devas iam morti. Li ja estas preskaŭ naŭdekjara.” Li direktis la ĉevalon sur vojon, kiu preter la bieno Branehög kondukas al Ödsmålskil.

Kiam li alvenis al Branehög, li vidis, ke sledoj staras sur la korto, kaj ke lumstrioj elglitas tra la fermitaj pordetoj en la muro.

Tiam Torarin diris al Grim: ”Tie ĉi homoj ankoraŭ maldormas.

Mi volas enveturi kaj demandi, ĉu oni hodiaŭ vespere akrigis tranĉilojn en tiu ĉi domo.”

Li enveturis sur la korton, sed malfermante la pordon de la domo li vidis, ke estas festeno tie. Sur la benkoj laŭ la muroj sidis maljunuloj trinkantaj bieron, kaj sur la planko iris la gejunuloj ludante kaj kantante.

Torarin tuj vidis, ke neniu tie ĉi intencas ordigi siajn armilojn por sangaj faroj. Li volis fermi la pordon kaj foriri, sed la mastro postvenis lin. Li petis Torarin, ke li restu kiam li nun jam alvenis, kaj kuntiris lin en la ĉambron.

Sufiĉe longe Torarin sidis tie kun agrablaj sentoj, parolante kun la kamparanoj. Ili estis tre gajaj, kaj Torarin tre ĝojis, ke li povis forpeli ĉiujn malhelajn pensojn.

Sed Torarin ne estis la sola, kiu venis malfrue al la festo en tiu vespero. Multe pli poste viro kaj virino trapaŝis la pordon.

Ili estis malriĉe vestitaj, kaj ili senkuraĝe haltis en la angulo inter la pordo kaj la forno. La mastro tuj iris al la du gastoj.

Li prenis ilin, unu per ĉiu mano, kaj kondukis ilin al la interno de la ĉambro. Poste li diris al la aliaj: ”Ĉu ne estas vere, kiel oni diras, ke tiuj, kiuj havas la plej mallongan vojon, plej malfrue alvenas? Tiuj estas miaj plej proksimaj najbaroj. Ne ekzistas pli da terposedantoj sur Branehög ol ili kaj mi.”

”Pli bone diru, ke vi estas la sola!” diris la viro. ”Vi ne povas nomi min terposedanto. Mi estas nur malriĉa karbigisto, al kiu vi permesis konstrui domon sur via tero.”

La viro eksidis apud Torarin, kaj ili komencis interparoli.

La veninto rakontis al Torarin, kial li venis tiel malfrue al la festeno. Estis pro tio, ke al ilia kabano venis gastoj, kiujn ili ne kuraĝis forlasi. Estis tri tanistaj submajstroj, kiuj estis ĉe ili la tutan tagon. Kiam ili alvenis matene, ili estis elĉerpitaj kaj malsanaj. Ili diris, ke ili erariris en la arbaro dum tuta semajno.

Sed manĝinte kaj dorminte ili baldaŭ reakiris forton, kaj vespere ili demandis, kiu domo estas la plej granda kaj riĉa en tiu ĉi regiono. Tien ili volis iri por serĉi laboron. La edzino respondis al ili, ke la pastra domo, kie loĝas sinjoro Arne, estas la plej eminenta domo. Tiam ili tuj eltiris longajn tranĉilojn el siaj dorsosakoj kaj komencis akrigi ilin. Ili okupis sin pri tio sufiĉe longe, kaj dume ili aspektis tiel sovaĝaj, ke la karbigisto kaj lia edzino ne kuraĝis iri de la hejmo. ”Mi ankoraŭ vidas ilin antaŭ mi, kiel ili sidas kaj grincas per siaj tranĉiloj,” diris la viro. ”Ili aspektis teruraj, ili havis grandajn barbojn, kiujn ili ne tondis aŭ ordigis dum multaj tagoj, kaj ili estis vestitaj per vilaj feljakoj, kiuj estis disŝiritaj kaj kotplenaj. Mi kredis, ke estas tri monstroj, kiuj venis en nian ĉambron. Mi ekĝojis, kiam ili fine foriris.”

Kiam Torarin aŭdis tion, li rakontis al la karbigisto pri tio, kion li travivis en la pastrodomo.

”Tamen do estis vere, ke ili hodiaŭ vespere akrigis tranĉilojn en Branehög,” diris Torarin kaj ridis. Li estis multe trinkinta pro tio, ke li venis al la domo tiel malgaja kaj sentopremita.

Li devis laŭpove provi konsoli sin mem. ”Nun mi ree ĝojas,” li diris, ”kiam mi eksciis, ke la antaŭsigno, kiun la pastroedzino aŭdis, estis nur kelkaj tanistoj, kiuj pretigis siajn ilojn.”

IV.

Longe post noktomezo du viroj eliris el la ĉambro sur Branehög por meti jungilaron sur sian ĉevalon kaj veturi hejmen.

Kiam ili venis sur la korton, ili vidis brulegon flagri supren al la ĉielo en la nordo. Ili tiam tuj rapidis ree en la ĉambron kaj vokis: ”Ekstaru! Ekstaru! La pastrodomo de Solberga estas brulanta!”

Estis multe da homoj ĉe la festeno, kaj tiu, kiu havis ĉevalon, saltis sur ĝian dorson kaj rapidis al la pastrodomo, sed preskaŭ same rapide alvenis tiuj, kiuj devis kuri tien per propraj, viglaj kruroj.

Kiam la homoj venis al la pastrodomo, ili vidis neniun homon, sed ĉiuj ŝajnis dormi, kvankam la fajrego flagris alten al la ĉielo. Tamen neniu el la domoj brulis, sed granda amaso da branĉetoj kaj pajlo kaj ligno, kiu estis kunĵetita apud la muro de la malnova pastrodomo. Ĝi ne estis brulinta longe.

La flamoj ankoraŭ nur nigrigis la bonajn trunkojn de la muro kaj degeligis la neĝon sur la tegmento. Nun ili tamen ekmordis la pajlon de la tegmento.

Ĉiuj tuj komprenis, ke estas brulkrimo. Ili komencis demandi sin, ĉu sinjoro Arne kaj liaj domanoj vere dormas, aŭ ĉu malfeliĉo okazis al ili. Sed antaŭ ol la savantoj eniris la brulantan domon, ili per longaj stangoj forŝovis de la muro la brulantan ŝtiparon kaj grimpis sur la tegmenton kaj forŝiris la pajlon, kiu jam komencis fumi kaj preskaŭ ekbrulis.

Poste kelkaj viroj iris al la pordo por eniri kaj veki sinjoron Arne, sed kiam la unua el ili venis al la sojlo, li paŝis flanken kaj donis lokon al tiu, kiu venis post li. Tiu faris paŝon antaŭen, sed kiam li etendis la manon al la anso, tiam li flankeniris kaj donis lokon al tiuj, kiuj staris post li.

Ŝajnis al ili terure malfermi tiun pordon, ĉar larĝa sangofluo elglitis sub la sojlo, kaj la anso estis makulita de sango.

Tiam la pordo malfermiĝis antaŭ ili, kaj la helppastro de sinjoro Arne elvenis. Li ŝanceliĝe iris antaŭen al la viroj, li havis profundan vundon sur la kapo, kaj li estis plena de sango.

Li staris rekta dum momento kaj levis sian manon por peti silenton. Poste li diris per stertora voĉo:

”En tiu ĉi nokto sinjoro Arne kaj ĉiuj liaj domanoj estis murditaj de tri viroj, kiuj grimpis suben tra la truo en la tegmento kaj estis vestitaj per vilaj feloj. Ili saltis sur nin kiel sovaĝaj bestoj kaj mortigis nin.” Pli li ne povis. Li falis antaŭ la piedojn de la viroj kaj estis senviva.

Nun homoj iris en la domon kaj trovis ĉion tiel, kiel diris la helppastro.

La granda kverka kesto, en kiu sinjoro Arne konservis sian monon, estis for, kaj la ĉevalo de sinjoro Arne estis prenita el la stalo kaj lia sledo el la veturilejo.

Sledspuroj kondukis de la domo trans la herbejojn de la bieno kaj ĝis la maro, kaj dudek viroj rapidis antaŭen por kapti la murdintojn. Sed la virinoj iris prizorgi la mortintojn kaj portis ilin el la sangomakulita ĉambro eksteren sur la puran neĝon.

Tiam ne estis tie ĉiuj el la domanoj de sinjoro Arne, unu mankis. Estis la malriĉa knabino, kiun sinjoro Arne prenis en sian domon. Estiĝis granda miro, ĉu ŝi eble sukcesis forkuri, aŭ ĉu la rabistoj kunprenis ŝin.

Sed kiam ili zorge traserĉis la tutan ĉambron, ili trovis ŝin tie, kie ŝi kaŝis sin inter la granda forno kaj la muro. Ŝi kaŝis sin tie dum la batalo kaj estis tute nedifektita, sed ŝi estis tiel premita de timo, ke ŝi povis nek rakonti nek respondi.