La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA MONO DE SINJORO ARNE

Aŭtoro: Selma Lagerlöf

©2026 Geo

La Enhavo

En la lunlumo

Dekkvar tagojn post la morto de sinjoro Arne venis kel kaj noktoj kun forta, klara lunlumo. Kaj iun vesperon Torarin veturis en la lunlumo. Li haltigis la ĉevalon fojon post fojo, kvazaŭ estus malfacile al li trovi la vojon. Li tamen ne veturis en erariga arbaro sed sur io, kio ŝajnis vasta kaj senarbara ebeno, sur kiu levis sin multaj ŝtonplenaj montetoj.

La tuta regiono estis kovrita per blanka, brila neĝo. Ĝi falis en bona vetero, ĉie samkvante, ĝi ne kuŝis en amasoj aŭ kirlaĵoj. Tiel vaste, kiel okulo povis vidi, estis nur tiu sama kaj plata ebeno kaj la samaj ŝtonplenaj montetoj.

”Grim, mia hundo,” Torarin diris, ”se ni nun vidas tion la unuan fojon, ni certe kredus, ke ni traveturas grandan erikejon.

Sed certe ni mirus pri tio, ke la tero estas tiel ebena kaj la vojo sen ŝtonoj aŭ kavoj. Kia regiono estas, ni dirus, kie estas nek drenfosoj nek bariloj, kaj de kio dependas, ke nek herbo nek arbusto elstaras el la neĝo? Kaj kial ni ne vidas riveretojn aŭ fluetojn, kiuj ĉiam tiras siajn nigrajn sulkojn tra la blankaj kampoj ankaŭ en plej forta malvarmo?”

Torarin trovis grandan plezuron en tiuj pensoj, kaj ankaŭ al Grim ili plaĉis. Ĝi ne movis sin de sia loko sur la ŝarĝo sed kuŝis trankvile kaj palpebrumis.

Sed ĝuste kiam Torarin finis sian parolon, li preterveturis altan stangon, sur kiu branĉofasko estis fiksita.

”Se ni estus fremdaj tie ĉi, Grim, mia hundo,” Torarin diris, ”tiam ni certe demandus nin, kia erikejo estas tio ĉi, kie oni starigas la samajn signojn, kiujn ni uzas sur la maro. ’Ĉu tio vere povas esti la maro?’ ni fine dirus. Sed tio certe ŝajnus al ni tute neebla. Tio ĉi, kio kuŝas tiel firme kaj trankvile, ĉu ĝi povus esti nur akvo? Kaj ĉiuj tiuj rokmontetoj, kiuj nun kuŝas tiel forte kunligitaj, ĉu ili estus nur insuletoj kaj ŝeroj apartigitaj de ŝaŭmantaj ondoj? Ne, certe ni ne povus kredi, ke io tia estus ebla, Grim, mia hundo.”

Torarin ridis, kaj Grim ĉiam kuŝis senmova kaj trankvila.

Torarin veturis plu, ĝis li ĉirkaŭvenis altan rokmonteton.

Tiam li ekkriis, kvazaŭ li estus vidinta ion rimarkindan. Li ŝajnigis grandan surprizon, faligis la kondukrimenojn kaj kunfrapis la manojn.

”Grim, mia hundo, kiu ne volis kredi, ke tio ĉi estas la maro! Jen vi tamen vidas, kio ĝi estas. Ekstaru, kaj vi vidos, ke granda ŝipo kuŝas antaŭ ni! Vi ne volis rekoni la marsignojn, sed pri tio ĉi vi ne povas erari. Nun vi tamen ne povas nei, ke ni veturas sur la maro.”

Torarin haltis ankoraŭ dum momento kaj rigardis grandan ŝipon, kiu kuŝis frostfiksita de la glacio. Ĝi aspektis tute erarveturinta, kuŝante kun la ebena, glata neĝokampo ĉirkaŭ si.

Sed kiam Torarin vidis, ke fumeto eliras el la ŝipanara kajuto, li alveturis kaj vokis la ŝipestron por ekscii, ĉu li deziras aĉeti de lia fiŝo. Nur kelkaj moruoj restis sur la fundo de la veturilo, ĉar en la daŭro de la tago li ĉirkaŭveturis al ĉiuj ŝipoj, kiuj estis frostfiksitaj en la insularo, kaj disvendis sian provizon.

Surŝipe sidis la ŝipestro kun siaj viroj kaj ĝismorte enuis.

Ili aĉetis fiŝon de la vendisto, ne pro bezono sed ĉar ili deziris paroli kun iu.

Kiam ili venis sur la glacion al Torarin, tiu ŝajnigis senkomprenan mienon.

Li komencis paroli kun ili pri la vetero. ”En tempo memorebla ne estis tiel bela vetero kiel en tiu ĉi jaro,” Torarin diris.

”Dum preskaŭ tri semajnoj ni havis kvietan veteron kaj fortan malvarmon. Tian belveteron ni malofte havas en la insularo.”

Sed la ŝipestro, kies galeaso estis plenŝarĝita per haringobareloj, kaj kiu estis frostfiksita en golfo apud Marstrand, ĝuste kiam li volis direkti ĝin al la maro, li rigardis Torarin severe kaj diris:

”Ĉu vi nomas tion bela vetero?”

”Kiel mi do nomu ĝin?” Torarin diris. Li aspektis senkomprena kiel infano. ”La ĉielo estas klara, kvieta kaj blua, kaj la nokto estas same bela kiel la tago. Neniam antaŭe mi povis ĉirkaŭveturi sur la glacio semajnon post semajno. La maro malofte estas glacikovrita tie ĉi, kaj se okazis tiel en iu jaro, tiam past kelkaj tagoj venis ŝtormo kaj disŝiris la glacion.”

La ŝipestro staris malhela kaj malgaja; li ne respondis ion al la babilo de Torarin. Tiam Torarin komencis demandi, kial li ne iras al Marstrand. ”Estas ja nur unuhora iro trans la glacio,”

Torarin diris. Al tio li ankaŭ ne respondis. Torarin komprenis, ke la homo ne volas forlasi la galeason eĉ por momento, pro timo ne esti surloke, kiam la glacio disŝiriĝos.

”Malofte mi vidis iun kun la okuloj tion sopirmalsanaj,” pensis Torarin.

Sed la ŝipestro, kiu tagon post tago estis enfermita inter la insuletoj kaj ne povis hisi la velojn kaj veturi maren, dum la tempo havis multajn pensojn, kaj li diris al Torarin:

”Vi, kiu ĉie ĉirkaŭveturas kaj ĉion aŭdas, kio okazas, ĉu vi scias, kial Dio en tiu ĉi jaro tiel longe fermas la vojojn al la maro kaj tenas nin ĉiujn en mallibereco?”

Kiam li diris tion, Torarin ĉesis rideti, sed li ŝajnigis nekomprenon kaj diris: ”Nun mi ne komprenas, kion vi volas diri.”

”Nu,” diris la ŝipestro, ”mi iam kuŝis en la haveno de Bergen dum tuta monato, kaj ĉiujn tagojn blovis kontraŭvento, tiel ke neniu ŝipo povis eliri. Sed sur unu el la ŝipoj, kiuj kuŝis enfermitaj en la haveno, estis viro, kiu estis ŝtelinta en pre- ĝejoj, kaj li estus savinta sin, se la ŝtormo ne estus blovinta.

Nun oni havis tempon eltrovi, kie li estas, kaj kiam li estis surbordigita, tiam tuj fariĝis bela vetero kaj bona vento. Ĉu vi nun komprenas, kion mi volas diri, kiam mi demandas, ĉu vi scias, kial Dio tenas la pordojn al la maro fermitaj?”

Dum iom da tempo Torarin staris silenta. Ŝajnis, ke li ŝatas respondi per seriozaj vortoj. Sed li forpuŝis tion kaj diris:

”Vi fariĝas pezpensa, kiam vi sidas enfermita tie ĉi inter la insuletoj. Kial vi ne iras al Marstrand? Mi diras al vi, ke tie estas gaja vivo. Tie estas centoj da fremduloj. Ili ne havas alian okupon ol dancadon kaj trinkadon.”

”Kial povas esti tiom da ĝojo tie?” la ŝipestro demandis.

”Ho,” Torarin diris, ”tie estas maristoj, kies ŝipoj estas frostfiksitaj same kiel la via. Tie estas multe da fiŝistoj, kiuj ĝuste finis sian haringokaptadon, kiam la glacio malhelpis ilin iri hejmen. Kaj estas cento da skotaj dungosoldatoj, kiuj elserviĝis kaj nun kuŝas tie ĉi kaj atendas okazon por veturi hejmen al Skotlando. Ĉu vi kredas, ke tiuj iras kun klinitaj kapoj kaj forgesas fari al si gajajn tagojn?”

”Jes, povas esti, ke tiuj povas amuziĝi, sed mi plej ŝatas atendi tie ĉi,” la ŝipestro diris.

Torarin sendis al li rapidan rigardon. La ŝipestro estis alta, malgrasa viro. Liaj okuloj estis helaj kaj akvoklaraj kun melankolia rigardo. ”Tiun viron mi ne povas gajigi kaj ankaŭ neniu alia,” Torarin pensis.

Ankoraŭfoje la ŝipestro komencis paroli kun li seninstige.

”Tiuj skotoj,” li diris, ”ĉu ili estas bonaj homoj?”

”Ĉu eble estas vi, kiu veturigos ilin al Skotlando?” Torarin diris.

”Jes,” diris la ŝipestro, ”mi havas ŝarĝon al Edinburgo, kaj unu el ili ĵus estis tie ĉi kaj priparolis kun mi, ke mi kunprenu ilin. Sed mi ne ŝatas veli kun tiaj sovaĝuloj surŝipe, kaj mi petis tempon por pripensi. Ĉu vi kredas, ke mi povas riski akcepti ilin?”

”Mi aŭdis pri ili nur tion, ke ili estas kuraĝaj homoj. Certe vi povas akcepti ilin.”

Sed en la sama momento, kiam Torarin diris tion, lia hundo ekstaris sur la ŝarĝo, streĉis la buŝon aeren kaj komencis hurli.

Torarin tuj interrompis sian laŭdon al la skotoj.

”Kio nun estas, Grim, mia hundo?” li diris. ”Ĉu ŝajnas al vi, ke mi tro longe staras sur la glacio kaj forbabilas la tempon?”

Li pretigis sin por pluveturo. ”Nu, fartu do bone tie ĉi ĉemare!” li diris.

Torarin veturis al Marstrand tra la mallarĝa akvokolo inter Trifoli-insulo kaj Bovin-insulo. Kiam li estis tiom proksime, ke li povis vidi Marstrand, li rimarkis, ke li ne estas sola sur la glacio.

En la klara lunlumo li vidis altan viron kun fiera teniĝo iri trans la neĝon. Li vidis, ke li portas plumornamitan ĉapelon kaj riĉe broditan veston kun larĝaj pufoj.

”Jen,” Torarin diris al si mem, ”tie iras sir Archie, la estro de la skotoj, kiu hodiaŭ vespere estis sur la galeaso por mendi transveturon al Skotlando.”

Torarin estis tiel proksime al la viro, ke li atingis lian longan ombron, kiu glitis antaŭen post li. Lia ĉevalo ĝuste metis siajn hufojn sur la ĉapelplumojn de la ombro.

”Grim”, Torarin diris, ”ĉu ni demandu lin, ĉu li volas veturi kun ni al la urbo?”

La hundo tuj komencis levi sin, sed Torarin tiam metis la manon sur ĝian dorson. ”Estu trankvila, Grim, mia hundo!

Mi vidas, ke vi ne ŝatas la skotojn.”

Sir Archie ne rimarkis, ke iu estas tiel proksima al li. Li iris antaŭen sen rigardi malantaŭen. Torarin singarde flankenveturis por preteriri lin.

Sed en la sama momento Torarin post la skota sinjoro rimarkis ion, kio similis al ankoraŭ unu ombro. Li vidis ion, kio estis alta kaj maldika kaj griza, kaj kio ŝvebis antaŭen super la tero sen fari piedsignojn sur la vojo kaj sen knarigi la blankan neĝon.

La skoto iris antaŭen per longaj paŝoj. Li rigardis nek dekstren nek maldekstren. Sed la griza ombro glitis antaŭen tiel proksime post li, ke ŝajnis, ke ĝi volas flustri ion en lian orelon.

Torarin malrapide veturis antaŭen, ĝis li estis sampaŝe kun ili. Li tiam vidis la vizaĝon de la skoto en la klara lunlumo. Li iris kun kuntiritaj brovoj kaj aspektis incitita, kvazaŭ absorbita de penso, kiu malplaĉas al li.

Ĝuste kiam Torarin preterveturis lin, li turnis sin kaj rigardis post sin, kvazaŭ li rimarkus la ĉeeston de iu.

Torarin klare vidis, ke post sir Archie ŝteliras juna knabino en ĝispieda griza vesto, sed sir Archie ne vidis ŝin. Kiam li turnis la kapon malantaŭen, ŝi staris senmove trankvila, kaj la ombro de sir Archie sternis sin sur ŝin kaj kaŝis ŝin.

Sir Archie tuj returnis sin kaj daŭrigis sian iron, kaj ree la knabino rapidis antaŭen kaj iris, kvazaŭ ŝi flustrus en lian orelon.

Sed kiam Torarin vidis tion, kaptis lin timo pli granda ol li povis elteni. Li laŭte ekkriis, kaj vipis sian ĉevalon tiel, ke ĝi ŝvitegante kaj en plena galopo venis al la pordo de lia kabano.