La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA MONO DE SINJORO ARNE

Aŭtoro: Selma Lagerlöf

©2026 Geo

La Enhavo

La elsenditino

Ok tagojn post sia morto sinjoro Arne estis enterigata en la preĝejo de Solberga, kaj la saman tagon estis juĝa esploro pri la murdo ĉe la juĝa renkontejo sur Branehög.

Sed sinjoro Arne estis bone konata homo en Bohuslän, kaj en lia enteriga tago tiom da homoj kunvenis kaj el la interna lando kaj el la insularo, ke estis, kvazaŭ kiam soldataro kolektas sin ĉirkaŭ sia estro. Kaj sur la kampoj inter la pre- ĝejo de Solberga kaj Branehög paŝis tiom da homoj, ke en la vesperiĝo ne restis eĉ cololarĝa strio da neĝo, kiu ne estis surpaŝita de homoj. Sed malfrue en la vespero, kiam ĉiuj tiuj jam foriris, Torarin fiŝvendisto venis veturante sur la vojo de Branehög supren al Solberga.

Torarin parolis kun multaj homoj en la daŭro de la tago.

Ree kaj ree li estis rakontinta pri la morto de sinjoro Arne. Li ankaŭ estis bone regalita ĉe la juĝa kunvenejo kaj devis kune kun fremdlokaj vojaĝantoj malplenigi multajn bierkruĉojn.

Torarin sentis sin malvigla kaj peza. Li estis ekkuŝinta sur la ŝarĝo. Li estis ĉagrenita pro tio, ke sinjoro Arne estis for, kaj kiam li venis proksime al la pastrodomo, eĉ pli pezaj pensoj komencis turmenti lin. ”Grim, mia hundo,” li diris, ”se mi estus kredinta la antaŭsignon pri la tranĉiloj, mi estus povinta deturni la tutan malfeliĉon. Mi ofte pensas pri tio, Grim, mia hundo. Mi sentas angoron, kvazaŭ mi mem kunhelpis forigi sinjoron Arne el la mondo. Memoru, kion mi nun diras, ke la proksiman fojon, kiam mi aŭdos ion tian, mi kredos kaj agos laŭ tio!”

Dum Torarin kun duonfermitaj okuloj kvazaŭ dormis sur la ŝarĝo, lia ĉevalo iris laŭ propra plaĉo, kaj kiam ĝi venis al la pastrodomo de Solberga, ĝi laŭ malnova kutimo eniris sur la korton kaj al la stalpordo. Torarin tute ne sciis pri tio. Nur kiam la ĉevalo haltis, li ekstaris kaj ĉirkaŭrigardis. Teruro trakuris lin, kiam li rimarkis, ke li troviĝas sur la korto antaŭ domo, kie tiom da homoj estis murditaj antaŭ nur unu semajno.

Li tuj volis preni la kondukrimenojn. Li volis turni la ĉevalon kaj ree elveturi sur la vojon, sed en la sama momento iu batetis lian ŝultron kaj li rigardis post sin. Tiam staris apud li la maljuna Olof ĉevalisto, kiu servis en la pastrodomo tiel longe, kiel Torarin povis memori.

”Ĉu vi tiel urĝe devas forlasi la domon tiun ĉi nokton, Torarin?” la servisto diris. ”Prefere vi venu en la ĉambron. Sinjoro Arne atendas vin.” Mil pensoj venis en la kapon de Torarin.

Li ne sciis, ĉu li sonĝas aŭ maldormas. La ĉevaliston Olof, kiun li nun vidis sana kaj vivanta antaŭ si, li antaŭ unu semajno vidis kuŝi mortinta apud la aliaj kun granda vundo sur la kolo.

Torarin pli firme prenis la kondukrimenon. Ŝajnis al li, ke estus plej bone foriri kiel eble plej rapide. Sed la mano de Olof ĉevalisto ankoraŭ kuŝis sur lia ŝultro, kaj la maljunulo daŭrigis trudi lin.

Torarin cerbumis tien kaj reen por trovi pretekston. ”Ne estis mia intenco veni kaj ĝeni sinjoron Arne tiel malfrue en la vespero,” li diris. ”La ĉevalo flankeniris tien ĉi sen mia scio.

Mi nun pluveturos por havigi al mi tranoktejon. Se sinjoro Arne volas renkonti min, mi ja povos reveni morgaŭ.”

En tiu momento Torarin klinis sin antaŭen kaj ekbatis la ĉevalon per la kondukrimeno por igi lin ekmoviĝi.

Sed en la sama momento la servisto staris apud la kapo de la ĉevalo, kaptis la bridon kaj devigis ĝin resti senmova. ”Ne estu obstina, Torarin,” la servisto diris. ”Sinjoro Arne ankoraŭ ne ekkuŝis, li sidas kaj atendas vin. Kaj vi ja bone scias, ke vi povas ricevi same bonan tranoktejon tie ĉi kiel aliloke en la paroĥo.”

Tiam Torarin volis respondi, ke li ne povas kontentiĝi loĝi en sentegmenta domo. Sed antaŭ ol li diris ion, li jetis rigardon supren al la loĝodomo. Tiam li vidis la malnovan loĝdomon stari same netuŝita kaj granda kiel antaŭ la brulo. Tamen Torarin ankoraŭ en la mateno vidis la nudajn ĉevronojn elstari en la aeron.

Li vidis kaj vidis kaj frotis siajn okulojn, sed tamen la pastrodomo staris sendifekta kun pajlo kaj neĝo sur la tegmento.

Li vidis fumon kaj fajrerojn flirti supren tra la tegmenta truo. Kaj li vidis lumon filtriĝi sur la neĝon tra la nebone fermitaj fenestrolukoj.

Tiu, kiu vaste veturas sur malvarma vojo, ne konas pli bonan vidaĵon ol la lumon, kiu elŝtelas sin el varma ĉambro.

Sed je tiu vido Torarin sentis eĉ pli grandan timon ol antaŭe.

Li vipis la ĉevalon, ke ĝi levis sin kaj stampfis. Sed ĝi ne sukcesis iri eĉ unu paŝon de la stalpordo.

”Vi kuniru internen, Torarin,” diris la ĉevalisto. ”Mi kredas, ke vi ne havos ion por pripenti en tiu ĉi afero.”

Nun Torarin ekmemoris, kion li survoje promesis al si mem. Li, kiu ĵus staris sur la ŝarĝo kaj fervorege svingis la kondukrimenon, tuj fariĝis malobstina kiel ŝafido. ”Jen, Olof ĉevalisto, jen mi nun estas,” li diris kaj saltis de la ŝarĝo. ”Estas vere, ke mi ne volas havi ion por pripenti en tiu ĉi afero.

Konduku min nun al sinjoro Arne!”

Sed kiam Torarin iris trans la korton al la domo, li faris la plej pezajn paŝojn en sia tuta vivo.

Kiam la pordo malfermiĝis, li fermis la okulojn por ne rigardi en la ĉambron. Sed li provis kolekti kuraĝon pensante pri sinjoro Arne. ”Li donis al vi multfoje bonan manĝon. Li aĉetis vian fiŝon, ankaŭ kiam lia provizejo estis plena. Li ĉiam estis bonkora al vi dum la vivo, kaj certe li ankaŭ ne volas fari malbonon al vi post la morto. Eble li volas peti servon de vi.

Vi ne forgesu, Torarin, ke oni devas montri dankemon ankaŭ al la mortintoj.”

Torarin malfermis la okulojn kaj rigardis en la ĉambron.

Tiam li vidis la grandan ĉambron tute tia, kian li antaŭe vidis ĝin. Li rekonis la altan masonitan fornon kaj la teksitajn murtapiŝojn, kiuj pendis sur la muroj. Sed li multfoje rigardis de muro al muro kaj de planko al tegmento, antaŭ ol li kuraĝis rigardi al la tablo kaj la benko, kie kutime sinjoro Arne sidis.

Fine li rigardis ankaŭ tien, kaj tiam li vidis sinjoron Arne mem sidi plenviva meze antaŭ la tablo kun la edzino kaj la helppastro ĉe la flankoj, kiel li vidis lin antaŭ ok tagoj. Ŝajne li ĵus finis sian manĝon, li estis forŝovinta la pelveton, kaj la kulero kuŝis antaŭ li sur la tablo. Ĉiuj maljunaj servistoj kaj servistinoj sidis ĉe la tablo, sed nur unu el la junaj knabinoj.

Longe Torarin staris senmova ĉe la pordo kaj rigardis tiujn, kiuj sidis ĉe la tablo. Ili ĉiuj aspektis korpremitaj kaj ĉagrenitaj, kaj ankaŭ sinjoro Arne sidis kun pezaj pensoj kiel la aliaj kaj apogis la kapon sur la mano.

Fine Torarin vidis, ke sinjoro Arne levas la kapon.

”Ĉu vi enkondukas iun fremdulon en la ĉambron, Olof ĉevalisto?”

”Jes,” la servisto respondis, ”estas Torarin fiŝvendisto, kiu hodiaŭ ĉeestis la juĝan kunvenon sur Branehög.”

Ŝajnis, ke sinjoro Arne ekaspektis pli gaja, kaj Torarin aŭdis lin diri: ”Do venu antaŭen, Torarin, kaj donu al ni novaĵojn de la juĝokunveno! Jen mi sidis kaj atendis vin la duonan nokton.”

Ĉio tio sonis tiel reale kaj nature, ke Torarin sentis sin pli kaj pli sentima. Li tute kuraĝe iris trans la plankon al sinjoro Arne. Li demandis sin, ĉu ne estis malbona sonĝo, ke sinjoro Arne estis murdita, kaj ĉu la vero ne estas, ke li vivas.

Sed dum Torarin iris trans la plankon, li laŭ malnova kutimo sendis rigardon al la baldakena lito, kie la granda monkesto ĉiam staris. Sed la ferogarnita kesto ne estis plu sur sia loko, kaj kiam Torarin vidis tion, teruro ree trakuris lin. ”Nun Torarin diru al ni, kio estis la rezulto de la juĝokunveno hodiaŭ,” diris sinjoro Arne.

Torarin provis fari laŭordone kaj rakontis pri la juĝokunveno kaj la esploro, sed li povis regi nek sian langon nek siajn lipojn sed parolis malbone kaj balbute.

Sinjoro Arne ankaŭ tuj interrompis lin: ”Diru al mi nur la plej gravan, Torarin! Ĉu oni trovis kaj punis niajn murdintojn?”

”Ne, sinjoro Arne,” Torarin tiam respondis kun kolektita kuraĝo. ”Viaj murdintoj kuŝas sur la fundo de Hakefjordo.

Kiamaniere iu povos venĝi al ili?”

Kiam Torarin donis tiun respondon, sinjoro Arne ekflamis de sia malnova humoro, kaj li forte frapis la tablon per la mano. ”Kion vi diras, Torarin? Ĉu la provincestro en Bohus ne estis tie ĉi kun leĝistoj kaj skribistoj kaj faris juĝokunvenon, kaj ĉu neniu povis diri al li, kie li povos trovi miajn murdintojn?”

”Ne, sinjoro Arne,” Torarin respondis, ”tion neniu inter la vivantoj povas diri al li.”

Dum momento sinjoro Arne sidis kun kuntiritaj brovoj kaj rigardis malgaje antaŭ sin. Poste li ankoraŭfoje turnis sin al Torarin.

”Mi scias, ke vi estas sindona al mi, Torarin. Ĉu vi do povas diri al mi, kiel mi povu trovi venĝon al miaj murdintoj?”

”Mi bone povas kompreni, sinjoro Arne,” Torarin tiam diris, ke vi deziras venĝi vin al tiuj, kiuj tiel senkompate prenis vian vivon. Sed neniu inter ni, kiuj vivas sur la tero, povas helpi vin pri tio.”

Ricevinte tiun respondon sinjoro Arne komencis malgaje cerbumi.

Estis longa silento. Post iom da tempo Torarin kuraĝis vortigi deziron.

”Mi nun plenumis vian deziron, sinjoro Arne, kaj diris, kio estis la rezulto de la juĝokunveno. Ĉu vi ankoraŭ volas demandi al mi pri io, aŭ ĉu vi permesas al mi foriri?”

”Vi ne foriru, Torarin,” diris sinjoro Arne, ”antaŭ ol vi ankoraŭfoje diros al mi, ĉu ne iu el la vivantoj povas venĝi nin.”

”Se ĉiuj viroj en Bohuslän kaj Norvegio kunvenus por ven- ĝi al viaj murdintoj, ili ne estus kapablaj trovi ilin,” Torarin diris.

Tiam sinjoro Arne diris:

”Ĉar la vivantoj ne povas helpi nin, ni devas helpi nin mem.”

Kaj poste li komencis per laŭta voĉo diri Patronian, ne norvege sed latine, kiel estis kutimo diri ĝin en la lando antaŭ lia tempo. Kaj je ĉiu vorto de la preĝo, kiun li elparolis, li per la fingro montris al unu el tiuj, kiuj sidis kun li ĉe la tablo. Tiamaniere li montris al ili multfoje, ĝis li venis al amen. Sed kiam li diris tiun vorton, li etendis la fingron al la juna knabino, kiu estis lia nepino.

La juna knabino tuj ekstaris de la benko, kaj sinjoro Arne diris al ŝi: ”Vi scias, kion vi devas fari.”

Tiam la juna knabino plendis dirante: ”Ne sendu min tiucele.

Estas tro malfacila komisio por tiel malforta knabino kiel mi.”

”Vere vi devas iri,” diris sinjoro Arne. ”Estas ĝuste, ke vi iru, ĉar vi havas plej multe por venĝi. De neniu oni forrabis tiom da vivojaroj kiom de vi, kiu estas la plej juna inter ni.”

”Certe mi ne postulas venĝon al iu homo,” diris la knabino.

”Vi tuj iru,” sinjoro Arne diris. ”Kaj vi ne estas sola. Vi scias, ke inter la vivantoj estas du, kiuj sidis kun ni ĉe la tablo tie ĉi antaŭ ok tagoj.”

Sed kiam Torarin aŭdis sinjoron Arne diri tion, li kredis kompreni, ke sinjoro Arne elektas lin por batali kontraŭ malbonfarantoj kaj murdistoj, kaj li elkriis:

”Je la dia kompato mi petas vin, sinjoro Arne –––”

En la sama momento ŝajnis ai Torarin, ke kaj sinjoro Arne kaj la pastrodomo malaperis en nebulon kaj li mem malsupreni ĝis profunden, kvazaŭ ii estus falinta de sveniga alto, kaj je tio li perdis la konscion.

Kiam li ree vekiĝis, la matenhelo jam montris sin. Li tiam vidis, ke li kuŝas sur la tero apud la pastrodomo de Solberga.

La ĉevalo staris apud li kun la ŝarĝo, kaj Grim bojis kaj hurlis super li.

”Ĉio estis nur sonĝo,” Torarin diris, ”nun mi komprenas tion. La domo estas senhoma kaj detruita. Mi vidis nek sinjoron Arne nek iun alian. Sed la sonĝo tiel timigis min, ke mi falis de la ŝarĝo.”