La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


MARIAMNE

Aŭtoro: Pär Lagerkvist

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

11

Herodo estis nun tute sola en la palaco. La lastaj servistoj jam forlasis lin, ne plu eltenis. Kaj, ĉar ili sciis, ke li estas preskaŭ mortanta, ili ne plu timis lin, sed kuraĝis lin forlasi, simple foriri.

En tiu ĉi sia plena soleco li komencis pensi pri Mariamne.

Tion li ofte faris, jes, tre ofte. Ŝin li neniam forgesis, ŝin solan, kiun li amis. Estas ja strange, ke tiu lia amo povis teni sin viva dum lia tuta longa malica vivo. Sed tion ĝi faris. Kiel ĝi povis elteni apud lia malico, estis nekompreneble. Sed tiel estis. Oni ne povis nei tion, ke ĝi tion faris.

Kvankam tute ne influante lian vivon, neniel ĝin ŝanĝante.

Ankaŭ la morto de Mariamne neniel ajn ŝanĝis lin, nek lian vivon. Kaj ankaŭ ne tiu fakto, ke li sciis, ke li mem kulpas ĝin, ke li ŝin mortigis, kvankam li dungis alian viron, viron, kiu tre similis al li, por fari tion, por ne bezoni mem fari tion.

Nenio lin ŝanĝis. Nenio iam ajn povos lin ŝanĝi, ĉar li estis dezerthomo. Kaj en lia dezerto troviĝis nenia fonto de miraklo kun freŝa kaj klara akvo, kiun oni povus alporti en kruĉeto por refreŝigi sin kaj fariĝi alia persono ol oni estas.

Nenio simila troviĝis por li.

Li ankaŭ ne estis kiel Mariamne. Ŝi, kiu ne bezonis templon.

Ŝi, kiu estis kvazaŭ arbo, kiun la vento plenigas per sia sekreta susuro. Li ankaŭ ne estis kiel ŝi.

Nenio tia troviĝis ĉe li.

Li estis si mem. Li estis Herodo. La granda reĝo Herodo.

Kaj nun li mortos.

Sola kaj forlasita li mortos, kiel ni ĉiuj. Ĉar en la morto ni ĉiuj estas solaj, ĉiuj forlasitaj. Nun li mortos, li, same kiel ni iam mortos.

Kaj estis nokto, tiu tempo, kiun li plej multe timis.

La malsano tiom malfortigis lin, ke li apenaŭ povis sin teni staranta. Sed kuŝante li ne volis morti. Ne, tion li ne volas. Ne tiel li, Herodo, mortos.

Kiam li sentis sian mortohoron proksimiĝi, komprenis, ke la neeviteblo nun okazos, li stariĝis kaj ŝanceliĝe iris antaŭen kaj, preskaŭ falante, apogis sin kontraŭ la muro. Mortiĝante li trenis sin tra la palaco, trenis tra la dezertaj haloj sian pezan, ŝvelintan korpon.

Sed lia sola penso estis ĉe ŝi, ŝi, kiun li amis. En sia mortohoro li pensis pri ŝi, ankoraŭ sopiris pri ŝi.

Mariamne! Mariamne! li vokis per laŭta voĉo.

La malplenaj haloj eĥis pro liaj vokoj.

Ŝanceliĝante kaj apogante sin per la mano kontraŭ la muro li vokis foje kaj refoje:

Mariamne! Mariamne!

Kaj la eĥo kavece redonis la nomon de lia mortinta amatino.

En al mallumo de la morto li trenis sin antaŭen, faris la lastajn paŝojn de sia malica vivo.

Fine li falis kaj restis kuŝanta. Provis denove stariĝi, sed ne povis. Li etendis la brakojn en la mallumon antaŭ si kaj refoje, por la lasta fojo li vokis la nomon de sia amatino:

Mariamne! Mariamne!

Post tio la etenditaj brakoj senpove malleviĝis kaj li estis mortinta.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.