|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() MARIAMNEAŭtoro: Pär Lagerkvist |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
|
La Edukada Servo |
Por Mariamne komenciĝis nun en ŝia soleco kvieta tempo.
Ŝi komencis mem vivi, ŝajnis kvazaŭ ŝi dumlonge ne faris tion. Ŝi mergiĝis en sin mem, en sian propran esencon, sed tute sen sinatento. Ŝi nur estis, vere estis kaj io, ŝi ne sciis kio, tiriĝis tra ŝia animo kaj ŝia fragila, malvarmeta korpo kiel vento tra arbo.
Fakte ŝi tre malmulte konis sin mem. Estis strange, kiel malmulte ŝi sciis pri si mem, estante tiel neordinara kaj, oni supozeble povas diri, aparta homo. Kaj kiel malmulte ŝi priatentis tion. Aŭ prefere oni diru, kiel malmulte ŝi priatentus tion, se tio envenus ŝian kapon.
Eble estas multe da vero en tio, ke ŝi estis kvazaŭ arbo. Ĉar arbo ja scias nenion pri si mem. Kaj arbo estas sekreto. Eble granda sekreto. Sed ĝi mem nenion scias pri tio. Ĝi estas sekreto ankaŭ por si mem.
Oni povas ankaŭ ekpensi pri tio, kial ŝi ne bezonis templon.
Pri la arboj kaj la floroj kaj la belaj ŝtonoj, kiujn oni povas trovi ĉe la strando, ja estas tute same.
Kiel oni povus konstrui templon por ili?
Ankaŭ ŝi ne bezonis templon.
Ŝi estis kiel la arboj. La vento estas ilia diservo, kiu plenigas ilin kaj kiun ili aŭskultas kelkfoje, ne ĉiam, sed kelkiam.
Interne en si mem ili celebras sian diservon. Tiel estas por ili.
Supozeble ŝi tion aŭskultis dum tiu kvieta, soleca tempo.
Ŝi promenis en tiu parto de la palaco, kiun ŝi klopodis fari hejmo. Ĝi ne tre similis veran hejmon, tion oni ne povas diri.
Ŝia vera hejmo ne plu ekzistis, iam ĝi troviĝis en tiu malgranda urbeto, kiu nun estas ruina. Ĝi estis hela kaj feliĉa hejmo kaj ŝi rememoris tion kun granda ĝojo.
Ŝi rememoris sian patrinon kaj sian patron kaj siajn du fratojn, ili ĉiuj forpasis. Ŝi estis sola. Sed ŝi ja havis siajn parencojn en Jerusalemo, kvankam oni diris, ke ili ŝin malamas. Sed ili ja tamen estis ŝiaj parencoj, ŝi do ja ne estis tute sola.
Kelkajn fojojn venis la maljuna servistino por ŝin viziti kaj tiam ŝi parolis pri ili. Sed neniam pri ilia malamo kontraŭ ŝi, tion ŝi ne volis mencii. Ŝi ankaŭ nenion malbonan diris pri Herodo, kvankam ŝi ja certe multon sciis pri li. Cetere ŝi neniam ion malbonan diris pri iu ajn. Sed ŝi pli ofte vizitis dum ĉi tiu tempo, kiam li ne estis tie.
Foje, kiam Mariamne promenis en la urbo, ŝi venis al puto, kie virinoj prenadis akvon. Ĝi troviĝis sur malgranda placo kaj certe virinoj prenadis akvon tie jam de la mondestiĝo. La placo kaj la puto certe ambaŭ estis tre malnovaj, kiel ĉio en Jerusalemo.
Kiam ŝi nun preterpasis tie, ŝi ekvidis, ke unu el la virinoj estas ŝia proksima parenco, kuzino de ŝi, samaĝa kiel ŝi. Ŝi rapidis manetende al ŝi kaj ŝiaj lipoj jam malfermiĝis por eldiri ŝian nomon. Sed la juna virino sin forturnis kaj, ĉar ŝia kruĉo jam estis plena, ŝi foriris de tie portante ĝin sur sia kapo sen retrorigardo, en la mallarĝan straton kondukantan al ilia hejmo.
Mariamne staris rigardante post ŝi.
Kiam Herodo revenis, li montris mornan humoron. Li ŝin evitis kaj kiam ŝi demandis, kiel li fartis dum la tempo inter la montoj, li respondis, ke li fartis bone kaj ke multajn el ŝia ribelema familio li mortigis, se ŝi eventuale pensas pri tiaj aferoj.
Pli poste li sen aparta kaŭzo menciis, ke li havis aliajn virinojn tie, virinojn, kiu akompanis la trupojn, kaj kaptitajn makabeajn virinojn, ili havis tute alian karakteron kvankam samfamiliaj.
Mariamne nenion respondis.
Li estis amara pro tio, ke ŝi nenion respondis. Ĉar ŝajnis, kvazaŭ tio ne tre multe ŝin tuŝus. Sed li nenion montris.
Li ne nur estis amara, li ankaŭ estis elreviĝinta. Li atendis ion alian, ke ŝi montru indignon pro tio, kion li diris.
Ke la virinoj, kiujn li ekkonis, nur naŭzis lin, tion li ne menciis.
Tion li ne volis rekoni eĉ al si mem.
Cetere ne estis tiel, ke ili nur naŭzis lin. Ili samtempe ankaŭ kontentigis lin kaj eble ĝuste pro tio, ke ili estis tiel malsimilaj al Mariamne. Ŝi, kiun li amis.
Li havis avidon sperti ion tute alian ol ŝin, ol ŝian puron.
Ankaŭ la tro pura povas tedi.
Sed ja ŝin li amis.
Sed la silento de Mariamne, tio, ke ŝi nenion respondis, venis el tio, ke ŝi kompreneble suferis pro tio, ke li havis aliajn virinojn, kompreneble tio turmentis ŝin, sed ŝi ja nenion alian povis atendi. Ŝi ne povis riproĉi lin pro tio. Tial ŝi ankaŭ ne faris tion.
Nun li neniam plu serĉis ŝian brakumon, ne plu venis proksime al ŝi. Kaj ja estis nature, ke ŝi tamen iom suferis pro tio, sentis mankon de la sama kontentiĝo, al kiu li ŝin kutimigis, estus malvero, se ŝi tion neus, spite al ĉio en li, kio vekis ŝian naŭzon kaj abomenon.
Ŝi ankaŭ pensis, ke tiu afero kun la virinoj povus esti antaŭsigno, ke li eble reprenos sian malnovan vivmanieron, kaj ŝi havis grandan maltrankvilon pro tio. Ke ŝi mem perdis ĉian potencon super li, estis ja evidente. Kio nun okazos?
Baldaŭ montriĝis, ke ŝia maltrankvilo havis kaŭzon.
Famoj cirkulis pri pli dura regado, denove duriĝonta tempo.
Pri viroj kaptitaj aŭ malaperintaj, trenitaj el siaj hejmoj, de sia familio, kaj poste ne montrantaj vivsignon. La teruro denove disvastiĝis en Jerusalemo.
La prizonkarceroj denove pleniĝis kaj oni ja ne sciis, kio okazas tie, sed oni eble povus diveni. Ĉiun tagon Mariamne vivis en timo kaj malĝojo kaj apenaŭ komprenis, kiel elteni.
Ŝi ankaŭ tre maltrankvilis pri tio, ĉu malbono okazis al ŝiaj parencoj, ĉu oni penetris ankaŭ en ilian domon. Sed tio ne okazis, ŝi poste eksciis. Certe oni farus tion, se viroj estus en la domo, sed ne plu estis. Nur virinoj restadis ankoraŭ.
Ankaŭ io alia okazis en la palaco. Herodo ja nun kutimiĝis al alia speco de virinoj, al pli da virinoj, kiel pli frue, kaj liaj proksimaj subuloj denove venigis tiajn en la palacon, ŝminkitajn virinojn, putinojn kaj kunkubinojn, tute kiel antaŭe.
Sed li faris tion ne nur pro sia seksdeziro, sed ankaŭ por humiligi, ofendi kaj malaltigi ŝin, kiun li amis kaj kiu ne amis lin, faris tion pro nura malico. Ĉe li eĉ la amo estis malica.
Sed ne estis facile malaltigi Mariamne. Ŝi havis ion interne, jes ankaŭ ĉirkaŭ si, ion neklarigeblan, kio ŝin faris neatingebla.
Ŝi promenis en tiu domo de malvirtoj kvazaŭ la ĉirkaŭantaj aferoj ŝin ne tuŝus. Ja kompreneble tio ŝin tuŝis, sed humiligita kaj malaltigita ŝi ne sentis sin. Ion tian ŝi entute ne povis senti.
Unufoje li superŝutis ŝin per senbridaj riproĉoj pro tio, ke ŝi toleras tion, ke ŝi ne lasas sin influi de tio, kio okazas ĉirkaŭ ŝi, kaj pro tio, ke ŝi ne akuzas lin pro lia malvirta vivo.
Kial ŝi ne faras tion! Kiel ŝi povas ne fari! Kiel…!
Sed meze dum sia sovaĝa parolado li subite silentiĝis kaj forturnis sian sangostrian rigardon kaj ŝi ne bezonis respondi.
Li ŝin forlasis kaj daŭris longe antaŭ ol ili renkontiĝis. Oni fakte povas diri, ke tiu fojo estis ilia lasta renkontiĝo. Se oni ne kalkulas tiun fojon, kiam ŝi estis mortanta, kiam li tro malfruis, ĉar ŝi preskaŭ jam mortis.
Daŭris tamen ankoraŭ longe ĝis tiam, sed ili evitadis unu la alian.
Inter Mariamne kaj tiuj virinoj estis cetere bona rilato, oni povas diri. Ili ja kulpis pri nenio, ŝi ja ne povis ilin akuzi. Tion ŝi ankaŭ ne faris. Kaj ankaŭ ili ne malrespektis ŝin. Eble ŝia karaktero ne povis, je certa grado, ne impresi ankaŭ ilin. Kaj eble ili ŝin kompatis. Opiniis ŝin pli kompatinda ol sin mem.
Cetere ili sin tenis en aliaj partoj de la palaco, dum ŝi mem loĝis en tiu parto, kiun ŝi ekipis kiel iaspecan hejmon. Pri ĝi ŝi povis ĉiam mem mastri.
Sed unu el ili, kaptita makabea virino, kiu lokiĝis tie pro ia fortikmembra beleco, elverŝis foje, kiam ili renkontiĝis, sian senmezuran malamon kaj malestimon sur ŝin.
– Mi estas kaptitino, ŝi kriis, devigita min doni al li, tiu honta tirano, tiu abomena idumido. Sed vi vin donis al li propravole kaj pro tio vi fariĝis reĝino kaj tion vi verŝajne kredas nobla. Mi ne estas reĝino! Mi estas perfortita malamiko kaj pri tio mi povas fieri. Sed pri kio vi povas fieri! Ĉu vi povas diri! Fi!
Herodo eksciis tion de la aliaj virinoj, eksciis, kiel ŝi kondutis kontraŭ Mariamne. Li mem ŝin punis kaj kun sia tuta konata perfortemo, kiam li koleris, li ŝin draŝis. Eĉ ne flustron ŝi ellasis. Sed li tamen lasis ŝin resti en la palaco, kvankam ĉiuj kredis, ke li ne faros tion. Ĉar li ŝatis, ke ŝi neniam submetas sin, ke ŝi neniam cedas, ke li ĉiam devas perforti ŝin.
Malgraŭ ĉio li do ne toleris, ke iu mistraktu Mariamne.
La maljuna servistino dum longa tempo ne venis kaj Mariamne sin demandis pro kio. Tio ne laŭ neceso ion signifus, kelkfoje daŭris iom longe inter la fojoj. Ŝi pensis, ke ŝi certe venos. Certe ŝi baldaŭ venos.
Sed ŝi ne venis.
Nun jam pasis semajnoj, jes, pluraj semajnoj. Mariamne vere maltrankviliĝis. Kio estas la kaŭzo? Kaj neniun ŝi povis demandi, al kiu ŝi povus sin turni?
Ĉu la familio eksciis, ke la maljunulino ŝin vizitis kaj nun malhelpas ŝin plu fari tion? Aŭ kio povus esti la kaŭzo? Ŝi ne komprenis.
Tiam ŝi fine informiĝis de unu el la putinoj en la palaco, ke tiu maljunulino, kiu kutimis veni, ne plu estas. Nenecese do, ke ŝi tiel atendas.
Mariamne tre agitiĝis. Demandis, kiel ŝi povas scii tion. Jes, ŝi aŭdis tion.
Ĉu ŝi volas diri, ke ŝi mortis? Tion ŝi ne tute certe scias, sed ŝi estas for kaj tial ŝi kredeble mortis, ili kutime mortas.
De alia flanko Mariamne poste ricevis konfirmon, ke tiel vere okazis. Ke ŝi vere mortis. Kaj ke ŝi estis forviŝita, ĉar Herodo ŝin suspektis mesaĝulino inter Mariamne kaj la makabeoj, al kiuj apartenis ŝia familio. Ke li do eĉ suspektis Mariamne pri rilatoj kun liaj malamikoj. Ŝi informiĝis pri tiu dan- ĝera afero.
Tio estis tro absurda. Ŝi povis nenion kompreni.
Ne eblas, ke li povu ion tian kredi.
Estis por ŝi ankaŭ vere malfacile kompreni, ke la maljunulino mortis. Ŝi profunde ŝin funebris, ĉar ŝi tre ŝatis ŝin, sed ĉu ŝi vere iam diris tion al ŝi? Ŝi ne povis per sia penso kapti, ke ŝi neniam plu venos. La maljunulino ĝis tiam estis la sola homo intima kun ŝi, nun ŝi estis tute sola.
Dum tutaj tagoj ŝi sidis pensante pri ŝi. Pri ŝia maljuna sulka vizaĝo, kiu aspektis tiel severa malgraŭ tio, ke ŝi ne estis.
Ne, ŝi ne estis severa. Estis nur tiel, ke ŝi neniam ridetis. Kial ŝi ne faris tion, de kio tio dependas, neniu sciis.
Kaj nun ŝi estis for.
Jes, estis vero, ke li suspektis ŝin rilati kun la makabeoj, liaj malamikoj. Ke la multaj vizitoj de la maljunulino ĉe ŝi igis en li la suspekton. Tial li nun forpasigis ŝin.
Sed la danĝero ne pasis, li diris al si.
Kiel multaj perforteme vivantaj homoj li tre timis pri sia vivo. malgraŭ tio, ke li multajn aliajn homojn mortigis, li havis timon morti mem. Li ne timis morton en batalo, dum tiu ekscitiĝo, kiu regas en batalo, en tia situacio troviĝis eĉ ne grajno da timo en li. Sed timo antaŭ la morto pro malsano, morto elinterne, dum rabas la vivon nevidebla malamiko, kiun oni ne konas. Kaj timo esti murdita, trapikita de malantaŭe per ponardo sub la skapolo, sub la maldekstra skapolo, eble tio lin iam frapos, tio estas tre imagebla, tio povos okazi kiam ajn.
Se konspiro ekzistas kontraŭ lia vivo, se oni imagus tion, kiel valore estus por la konspirantoj, se unu el ili troviĝus proksime de li, tute sen suspekto, ĉiam troviĝus proksime, en lia propra domo. Ĉu li ne devas pensi pri tio?
Ĉu li kredis tion? Ĉu li vere kredis tion? Ne, tion li kredeble tamen ne faris. Li estis tre suspektema, sed tiom suspektema, ke li kredus, ke Mariamne volas lin mortigi, ne, tiom suspektema li ja tamen ne estus. Ke ŝi povus konspiri kontraŭ lia vivo? Ne, tio ja tamen ne estus ebla?
Sed li sukcesis konvinki sin, ke jes.
Li tre zorge kaŝis antaŭ si mem, kio propre movas liajn pensojn, kiuj nun okupis lin ĉiam pli. Kaj eĉ malpli li sciis, aŭ pli ĝuste, rekonis al si mem tiujn malklarajn instinktojn, kiuj nun ekmoviĝis funde de lia animo. Malsupre en la feĉo de lia animo.
La popolo ankoraŭ same multe amis Mariamne, almenaŭ la plimulto. Kiam ŝi venis promenanta sur la stratoj, kio tamen ne okazis tiel ofte nun kiel antaŭe, ili daŭre montris, kiom kara ili tenas ŝin. Malgraŭ tio, ke ŝi tute ne povis plu ion fari por ili, absolute nenion povis eldevigi. Tamen ili ŝin amis.
Malgraŭ tio, ke ŝi ne plu ridetis al ili, neniam plu ridetos al ili.
Ili sciis, kiel ŝi suferas, kial ŝi ĉiam aspektas malgaja, ili ĉion sciis. Ili sciis, kial ŝi ŝanĝiĝis, kial ŝi ne plu similas al si. Sed ili tamen ŝin amis. Kial ŝi neniam plu povas rideti, neniam plu ridetos al ili. Ili tamen ŝin amis.
Mariamne la arĝentvestita.
Li nun estis decidiĝanta, ĉu li plu povos elteni tion, ke ŝi vivas, ke ŝi ne mortis. Tio estis malfacila por li, sed li ja devis decidiĝi, fine fari decidon.
Dumlonge li ŝin ne vidis. Li preskaŭ komencis rigardi ŝin kiel fremdan virinon. Fremdan virinon, kiu konstante troviĝas en lia proksimeco, en lia propra domo. Li devis pensi pri tio.
Malgraŭ tio, ke li neniam ŝin vidas, ŝi ĉiam konstante troviĝas tie. Li devas tion ne forgesi. Kaj eble ŝi konstante sin tenas en sekreta rilato kun liaj malamikoj. Li devas decidiĝi. Li ne povas plu prokrasti la decidon. Ne plu. Eĉ ne unu tagon plu. Eĉ ne unu. Li devas fari decidon.
Kaj tio, ke li dumlonge ne ŝin vidis, faciligis al li fari decidon.
Li do soldis viron, kiu ŝin murdu. Kaj farinte tion, konsentinte kun la viro, li sentis sin pli bonhumora.
Li sentis sin pli trankvila nun, kiam li fine decidiĝis.
La soldita murdanto estis viro, kiun li ofte antaŭe uzis por similaj taskoj. Similaj? Similaj?
Li estis alta fortika homo kiel li mem. Kial li estis? Kial li similis al li mem?
Kial li uzis ĝuste lin? Kial iun, kiu similas al li mem? Trovi ĝis ja multaj aliaj. Kial li ne uzis iun el ili? Kial ĝuste lin? Lin, kiu similas al li mem?
Nu jes, li ja kutimas volonte lin uzi. Sed troviĝis ja ankaŭ aliaj. Kial ĝuste tiun? Lin, kiu similas al li mem?
Li rajdis ekster Jerusalemon, relative longan distancon. Li rajdis tute malrapide, ĉar li ne havis difinitan celon. Estis bela tago, aŭtuna tago. Kun klara aero kaj sen nuboj. La ĉielo estis serena, tute serena. La suno montris la horon. Li ofte rigardis la ĉielon.
Sen aparta kaŭzo, laŭvide, li turnis la ĉevalon, turnis reen al Jerusalemo. Kaj post mallonge – komence ne, sed post mallonge – li komencis rapidigi sian rajdon. Ne tre rapide, ne kun granda diferenco, sed tamen pli rapide. Kaj kiam ne restis longa distanco ĝis la urbopordo, li komencis rajdi iom rapide, jes, tre rapide, pelis la ĉevalon, kiom li povis.
Veninte al la palaco, al la pordo de la palaco, li nur ĵetis la bridrimenojn, nur forlasis la ĉevalon kaj rapidis supren laŭ la ŝtuparo.
Kiam li envenis ŝian ĉambron, li ŝin trovis tie kuŝanta kaj sanga, kun du vundoj, unu en la brusto kaj unu en la kolo. Ŝi ankoraŭ vivis kaj spiris, kvankam preskaŭ nerimarkeble. La okuloj estis fermitaj, sed kiam ŝi rimarkis lian ĉeeston, ŝi malfermis ilin kaj rigardis lin.
– Amata, amata, li flustris kaj sin klinis super ŝi.
– Amata, amata…
Ĉu ŝi lin aŭdis? Aŭ ĉu ŝi lin ne aŭdis?
Neniam li tion ekscios.
Ŝi ne povis paroli kaj ŝi senhelpe movis sian manon. Poste ŝi metis ĝin en lian, sian mallarĝan maneton en lian.
Ĉu ŝi ne scias…? Ĉu ŝi ne scias…? Jes, ŝi ja devas…
Aŭ ĉu ŝi scias, sed tamen faris tiel…?
Tamen tiel…?
Li kaŭriĝis, staris tie surgenue kaj ne komprenis kion fari, tute ne kion fari.
Amata, nur tion li povis diri.
Kaj denove ŝi fermis la okulojn. Ŝi spiris iom pli profunde kaj post tio ŝi mortis. Tiam li komprenis, ke ŝi mortis.
Li sin klinis super ŝi.
– Amata, amata, li ripetis denove kaj refoje.
Sed ŝi ne aŭdis tion.
Daŭris iom, sed ne tre longe, antaŭ ol li kaptis ŝian murdinton.
Li sin ĵetis kontraŭ lin en plena furiozo, ponardis lin per sennombraj furiozaj pikoj, lia tuta granda korpo estis plena de pikvundoj.
Malgraŭ tio, ke la viro estis same forta kaj granda kiel li mem, li eĉ ne iom kontraŭluktis, allasis sin ponardi.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.