La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


MARIAMNE

Aŭtoro: Pär Lagerkvist

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

10

Je tiu tempo okazis, ke stelo lumiĝis en Oriento per brilo, kiu estis pli forta ol tiu de ĉiuj aliaj. Kaj tri saĝuloj el dezertolando longe for vidis la stelon kaj komprenis ĝian mesaĝon.

Kaj ili ekiris por ĝin sekvi. Kaj la stelo haltis super Judolando.

Kaj veninte en Jerusalemon ili elserĉis la reĝopalacon kaj diris al la servisto, kiu malfermis al ili:

– Reĝido naskiĝis, infano, kiu estos mastro de la tuta tero.

Se ĉi tio estas la reĝopalaco, la infano devas esti naskita ĉi tie.

La servisto ektimis kaj petis ilin atendi ekstere, dum li informos sian mastron. Kun granda timo li transdonis al Herodo iliajn strangajn vortojn, ĉar nun fariĝis tiel, ke ĉio, kio okazis, vekis lian koleron.

Sed Herodo ne koleris. Perpleksigite la servisto trovis, ke anstataŭ kolera li ŝajnas preskaŭ timigita. Ion tian li neniam antaŭe vidis ĉe sia mastro. Ordonite de Herodo li rapidis venigi la tri virojn kaj ilin konduki antaŭ lin.

Herodo vere ektimis. Sed kiam la tri viroj alpaŝis ĝis antaŭ li, li denove trankviliĝis. Ĉar li komprenis, ke tiel malriĉe vestitaj homoj certe ne povas havi ian signifan mesaĝon por transdoni. Li tamen demandis ilin, kial ili venis, kian komision ili havas. Kaj ili ripetis siajn vortojn parolitajn al la servisto, ke infano naskiĝis, kiu estos reĝo de Judolando kaj ankaŭ de la tuta mondo.

Herodo demandis, kiel ili povas scii.

Ili diris, ke ili vidis stelon lumiĝi oriente, potencan stelon, kiu nepre signifas, ke reĝo naskiĝis. Kaj ili sekvis la stelon. Kaj ĝi haltis super Jerusalemo kaj tio devas signifi, ke la infano ĉi tie naskiĝis.

Herodo ridetis interne en si pri ilia naiva babilo kaj diris poste, ke ĉi tie en la palaco neniu infano naskiĝis, sekve pri reĝido ne povas temi.

La tri viroj mire rigardis unu la alian kaj povis nenion respondi je tio.

Sed, ĉar Herodo volonte rigardus la stelon, estis decidite, ke ili revenos malfrue en la vespero, kiam ĝi estos bone videbla.

Reveninte en la vespero ili supreniris al la tegmento de la palaco, kie ili plej bone povis vidi la stelon kaj la tutan ĉielvolbon.

Kaj ili montris al Herodo la stelon.

Kun sia maljuna konsumita vizaĝo turnita supren al la noktoĉielo li staris rigardante ĝin. Certe ĝi havas nekutime fortan brilon. Sed la tuta vastega stelĉielo, kiu sin sternis super li, super la reĝopalaco kaj super Judolando kaj super la tuta tero, ŝajnis al li multe pli rimarkinda ol ĝi. Ĝi estis nur parteto de la granda tuto. Kaj certe ĝi baldaŭ estingiĝos. Sed la stelĉielo havanta senfinan dezertecon neniam estingiĝos.

Tiel li pensis en si mem.

Sed la saĝuloj vidis, ke la stelo moviĝas, ke ĝi daŭrigas sian vojon, ke ĝi ankoraŭ ne haltis, kiel ili kredis. Kaj ili haste denove ekvojis kaj eliris en la mallumon por sekvi ĝin.

Sed Herodo restis staranta kaj rigardis la vastegan ĉielvolbon kaj la steloj mergis siajn fridajn lancojn en lian animon.

Kiam la saĝuloj migris jam longe en la nokto de Judeo, ili venis en urbeton, kies nomon ili ne konis. Super ĝi haltis la stelo.

Super kaverno ĉe la rando de la urbeto, kien paŝtistoj kutimis konduki sian gregon, sed nun loĝis tie viro kaj virino kun sia infano, kaj super tiu infano la stelo senmoviĝis. Kaj poste komencis forpaliĝi de la ĉielo kaj ne plu videblis, ĉar fariĝis jam mateno.

Tiam la tri viroj komprenis, ke ili atingis sian celon kaj ke la infano estas la reĝo, kiun ili serĉis, al kiu la stelo volis ilin konduki.

Kaj ili proksimiĝis respektoplene al la kaverno kaj la infano, kaj veninte al la enirejo ili genuis kaj restis kvazaŭ adorantaj en siaj malnovaj, eluzitaj, de la suno paligitaj manteloj, sed ne esprimantaj sian adoron per vortoj. Kaj la infano ĵus veki ĝis, ĉar la suno komencis enlumi, kaj ĝi rigardis ilin per siaj klaraj okuloj.

Kaj ili etendis la donacojn, kiujn ili alportis al la infano.

Ĉar ili estis tre malriĉaj kaj ilia hejmlando estis dezertlando, iliaj donacoj certe estis malgrandiozaj, sed ne pro tio indiferentaj aŭ sensignifaj, kaj ili cetere alportis ilin tute humile.

La unua donis al la infano malgrandan ŝtonon, tre belan ŝtoneton, poluritan tute glata kaj ebena ĉe la marbordo en lia hejmlando, kiu estis dezertlando ĉe la maro.

La dua etendis kardon formitan kiel sceptro, reĝa sceptro, kaj kreskintan en la dezertsablo mem longe for en lia lando.

La tria donis al la infano kruĉon da akvo prenita el fonto en la dezerto de lia hejmlando kaj kiu ja certe devas esti fonto de miraklo, ĉar ĝi elŝprucis el la dezertosablo mem.

Tiuj estis la donacoj, kiujn ili donis al la infano.

Kaj la gepatroj, kiuj ankaŭ estis simplaj homoj kaj ne dorlotitaj per kostaj donacoj, multe dankis ilin.

Kaj ankoraŭ unufoje riverencinte antaŭ la infano kaj antaŭ ĝiaj patro kaj patrino, ili foriris de tie kaj ekiris denove hejmen al sia lando.

Sed kiam Herodo aŭdis, ke la infano, pri kiu la tri saĝuloj el Oriento parolis, naskiĝus en tiu urbeto, li sendis ordonon, ke ĉiuj knabetoj tie kaj en la ĉirkaŭa regiono estu mortigitaj, por ke neniu reĝo aperu inter ili.

Estis sendube neeble, ke reĝo naskiĝu tiamaniere, sed por esti certa, li tamen ordonis tiel.

Oni povus ja pensi, ke estante maljuna kaj malsana kiel li, jes, preskaŭ mortanta, li ja povus tediĝi je malicaj agoj kaj devus esti egale al li, kiu fariĝos reĝo post li. Sed tiel ne estis.

Neniu alia reĝo ol li devus ekzisti. Neniu alia reĝo krom li sur la tuta tero! Tial li faris tiun ordonon, kiu estis la plej terura, kiun li promulgis.

Tio estis lia lasta malbonfaro. Ĉar nun lia propra morto estis proksima.

Sed kiam la murdoj okazis en la urbeto, la infano kaj ĝiaj gepatroj ne plu estis tie.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.