La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


MARIAMNE

Aŭtoro: Pär Lagerkvist

©2026 Geo

La Enhavo

2

Kaj li renkontis Mariamne.

Li staris sur la vojo al Damasko, nur mallongan distancon ekster la urbopordo, kaj ŝi venis preterpase. Tiel simple estis kaj tamen la momento, kiam tio okazis, estis tre malsimila al la momento tuj antaŭa, kiam tio ankoraŭ ne okazis, kaj nenio estis tiel sama kiel antaŭe, nek la sunlumo, nek la grundo, nek la malaltaj herboj sur la grundo, nek la floroj sur ĝi.

Kiuj floroj estas tiuj, li neniam antaŭe vidis ilin? La herboj estis morditaj de la ŝafoj, sed la florojn ili lasis, ne tuŝis. Ili ja troviĝis tie dum la tuta tempo, sed li ne rimarkus ilin, se ŝi ne estus pasinta.

Nur dum momento li ŝin vidis, sed tiu momento ne similis al alia en lia vivo, similis al nenio ĝis tiam spertita. Li tute ne komprenis, kion li travivas. Nur ke tio estas malsimila, mirinda, malebla klarigi. Kaj tuj poste ŝi estis for. Tuj poste ŝi ne estis tie.

Kaj li kovris siajn okulojn per la mano por ne forgesi, kion li vidis, por tute ne vidi ion alian.

Tiel li neniam pli frue faris. Kaŭzis strangan senton stari tie kun la mano antaŭ la okuloj, homoj ja povus surpriziĝi, sin demandi, kial li staras tiel, sed verŝajne ili kredis, ke li ŝirmas la okulojn kontraŭ la sunlumo. Sed li ne faris. Tiel ne estis.

Sed oni devas rakonti la viditan, la realaĵon malantaŭ tio, kion li travivis, kio lin tiel tuŝis.

Ŝi, kiu pasis, estis juna kaj preskaŭ delikata kaj nekutime hela estante judea virino. Kiel la nobeloj ŝi estis helene vestita kaj angulo de ŝia blanka tolmantelo estis metita sur la kapo, sur la helaj haroj. Estas sufiĉe strange, ke li ne precipe rimarkis, kiel bela ŝi estas, kiel li kutime faris, kiam li vidis virinojn.

Estis, kvazaŭ ŝia beleco ne multe gravus. Kaj ĝin li povis poste rimarki, ekŝati. Ke la beleco ĉe ŝi estis memevidenta kaj kvazaŭ ne havus gravecon, ĉar ŝi mem tiom superis ĝis malpeze kiel birdo kaj ŝiaj sandaloj estis nur maldikaj plandoj kun arĝentaĵo ĉirkaŭ la maleoloj. Ŝi iris kvazaŭ sen pezo.

Tio sin prezentis por liaj okuloj. Sed iamaniere li apenaŭ vidis tion, li estis tro absorbita de la sento, kiun kreis la vido. Ni devas pensi pri tio, kia li estis kaj ke la vidaĵo venis al li kiel revelacio de io, kio estis tre malsimila al li mem, kaj ke laŭ sia kutimo li neniam estis absorbita de io alia ol si mem.

Kial tio okazis al li?

Kaj kial li troviĝis tie, ĝuste tiam, kiam ŝi pasis? Estis pura hazardo. Pura hazardo, ke li ĝuste tiam troviĝis ekster la Damaskvoja pordo. Li ne sciis, kial li iris tien, li ne havis iun gravan kaŭzon por iri tien. Kaj li neniam sen grava kaŭzo kutimis iri al iu ajn loko.

Kial tio ĉi devis okazi al li? Kaj kio vere okazis?

Li ne sukcesis atingi klarecon pri tio.

Malrapide li forprenis la manon de la okuloj kaj vidis la homojn pasi antaŭ si, el kaj en tra la Damaskvoja pordo, frem dajn homojn, tute fremdajn.

Plene absorbita li mem iris al la pordo kaj trapasis ĝin.

Li provis ekscii, kiu ŝi estas. Sed tio ne estis facila. Ĉar li ne volis malkaŝi sin mem, ne diri, kial li volas ekscii. Kaj li ne volis ŝin priskribi, ne ellasi la bildon, kiun li havis pri ŝi al tiu malnobla hordo el spionoj kaj klaĉuloj, kiu ĉirkaŭis lin, li opiniis, ke tio estus senhonta. Alie ili povus doni informojn pri preskaŭ ĉiu homo en Jerusalemo krom pri la malriĉuloj. Kaj al ili ŝi certe ne apartenas. Li opiniis, ke estus abomene utiligi ilin en ĉi tiu afero, miksi ilin kun ŝi. Kaj ĉu li vere povus propre rakonti pri sia vidaĵo, propre priskribi ŝin?

Daŭris tial longe antaŭ ol li eĉ sciis, kiun li renkontis.

Multfoje li iris al la damaskvoja pordo je la sama horo kiel tiam, staris tie atendante, ke ŝi venu pasante.

Sed ŝi neniam venis.

Li kredis, ke li neniam ŝin revidos.

Tiam li pro iu stranga hazardo informiĝis, kiu ŝi estas. Ke ŝi antaŭ nelonge venis al Jerusalemo, kie ŝi loĝas ĉe kelkaj proksimaj parencoj kaj ke ŝi mem ankoraŭ estas nemulte konata.

Kaj ke ŝi apartenas al la familio de la makabeoj, kies potencon li klopodis frakasi murdante iliajn plej influajn homojn.

Al ilia plej alta klaso ŝi apartenas.

Celante venĝon pro la kruelaĵoj faritaj kontraŭ lia familio unu el ŝiaj parencoj, knabo nur dek du aŭ dek tri jara provis ponardi gardiston ekster la palaco. Li estis kaptita kaj ĵetita en unu el la prizonkarceroj, provizore, ĝis oni havos tempon por li. Eble oni povos per konvenaj rimedoj elpremi el li kelkajn informojn eventuale valorajn.

Tio estis la kaŭzo, kial Herodo en la posta tago je sia granda surprizo ekvidis la junan virinon de la Damaskvoja pordo veni al li per siaj malpezaj birdosimilaj paŝoj kaj vestita tutsame kiel tiam.

Li premis la brakapogilon de sia seĝo ĝis blankiĝo de siaj manoj, sed cetere sukcese evitis montri tion, kio moviĝas en li.

Ŝi venis por peticii gracon por la knabo, ŝia parenco, pro lia juneco, nur infano li ja estas kaj li ne povis juĝi pri sia ago.

Grandan kuraĝon ŝi ja montris alirante la timatan reĝon en tiu maniero prezentante gracpeton al tia persono kiel li. Eĉ pli rimarkinda ŝajnis ŝia kuraĝo, kiam ŝi delikata staris antaŭ li.

Tion li ankaŭ diris al ŝi.

Ŝi tute ne komprenis. Ja estas tute nature, ke ŝi venas, kiam temas pri tiel grava afero, kaj por tio ja ne estas necesa ia kura ĝo. Kion ŝi devus timi?

Tiuj lastaj vortoj strange impresis lin. Ion tian li neniam antaŭe aŭdis.

Iu, kiun li ne timigis…

Li ŝin rigardis. Ŝian senkaŝan vizaĝon kun la pala delikata haŭto multe pli hela ol tiu de aliaj. Sed ŝiaj okuloj kaj okulharoj estis malhelaj kaj ŝia rigardo malhela sed mirinde milda.

Nun li vidis, kiel bela ŝi estas, nur nun li tion rimarkis.

Ŝiaj lipoj estis pale ruĝaj kaj iom elstaraj kaj tute ne ŝminkitaj kiel ĉe liaj virinoj en la palaco kaj ofte ankaŭ ĉe la nobelinoj en la urbo.

Li do el tiu ĉi buŝo, el ŝia propra buŝo, aŭdis, kiu ŝi estas kaj ceterajn aferojn pri ŝi. Tute sen hezito ŝi informis lin, ke ŝi samkiel la knabo apartenas al la familio de la makabeoj kaj ŝajnis kvazaŭ ŝi fierus pri tio. Certe ŝi sciis, ke ankaŭ ili iam estis reĝoj.

Denove li pensis, de kie ŝi prenas sian kuraĝon. Ĉu povus esti, ke ĝuste ŝia delikateco ŝin faras forta kaj kuraĝa?

Li renkontis ŝian rigardon, hezite, ĉar li sciis, kia estas lia propra rigardo, ke oni kutimas sin forturni de ĝi.

Sed ŝi ne forturnis la sian. Ŝi renkontis lian rigardon tute trankvile kaj nature kaj ne lasis maltrankviligi sin.

– Ni venigos la knabon, li diris.

Gardisto venis kun li. Li estis malgrasa kaj maldika kompare al sia aĝo, havis karbonigrajn harojn kaj nigrajn okulojn, kiuj estis tute sovaĝaj pro malamo. Kiam li ekvidis Herodon, ŝajnis kvazaŭ li volus sin ĵeti sur lin. Ŝin li vidis nur per rapida surpriza rigardo kaj poste ne plu sin turnis al ŝi.

Herodo iom amuzite rigardis la knabon kun rideto, kiu eble tamen ne estis tute sendanĝera.

– Kiel vi povis veni al la ideo fari tiajn stultaĵojn, li diris kaj taŭzis liajn nigrajn harojn.

Poste li palpis liajn brakmuskolojn.

– Kiel forta vi estas? li diris ridetante.

– Lasu lin kuri, li poste diris al la gardisto. Li neniam ripetos tion.

La knabo denove rigardis lin malame kaj poste senemocie kaj senurĝe forlasis la halon. Nur koksvesteton li portis, nenion pli. La dorso estis magra kaj osteca, la malgrandaj skapoloj elstaris.

Herodo sin turnis al ŝi.

– Mi vin vidis jam unu fojon, li diris.

– Ĉu tio vere estas ebla, ŝi respondis.

– Jes. Ekster la Damaskvoja pordo. Tie kreskas floroj, kiuj estas tre belaj, sed mi ne scias, kiel ili nomiĝas. Kaj mi ne vidis, ke ili estas belaj, antaŭ ol vi pasis.

Ŝi nenion respondis, sed metis sian mallarĝan manon antaŭ la sino kvazaŭ por sin ŝirmi. Oni diras, ke tiel virinoj senkonscie faris en ĉiuj epokoj. Ankaŭ ŝi ne estis konscia pri tio, ŝi ne sciis, ke ŝi tiel faris.

– Poste mi plurajn fojojn iris tien kaj esperis, ke vi denove pasos. Sed vi neniam faris.

Nun vi venis. Vi venis al mi. Mi ĝojas pro tio kaj pro tio, ke mi vidas vin denove. Kaj se mi povis iom fari por vi, kio donis al vi iom da kontento, tio ĝojigas ankaŭ min. Se ion alian vi ekdeziros, turnu vin al mi kaj mi faros, kiom mi povos. Mi kredas, ke mi povas ĉion fari por vi.

Ĉu mi do povas esperi vin revidi?

– Jes, ŝi maldecideme respondis kaj unuafoje ŝajnis, kvazaŭ ŝi perdis sian certecon.

Li tion rimarkis.

Ili disiris kaj ŝi tre kviete elpaŝis el la granda halo kaj same kviete la tutan vojon hejmen.

Kiel fatale por ŝi, ke ŝi lin renkontis.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.