La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


MARIAMNE

Aŭtoro: Pär Lagerkvist

©2026 Geo

La Enhavo

7

La pliboniĝanta stato en la lando kaj la pli trankvila rilato inter la du en la palaco ja ne povis daŭri kiom ajn longe.

Herodo komencis denove ĉiam pli maltrankviliĝi, denove fariĝis simila al si, oni eble povus diri. Li forglitis en sian mondon, fermita en si kaj suspektema, kaj ŝi rimarkis, ke ŝi perdas sian potencon super li.

Kaj ŝi sciis, de kio tio dependas. Ĉifoje ŝi cetere eksciis tion de li mem.

Fine li denove foriris al militado, iris al la trupoj inter la montoj, kie li ĉiam sentis sin plej komforta.

Mariamne ne tre malĝojis pro tio, ĉar lastatempe fariĝadis por ŝi ĉiam pli malfacile. Li jam komencis malkaŝe riproĉi ŝin, ke ŝi ne amas lin, konstante paroli pri tio. Antaŭe li ja klopodis kaŝi tion, kaŝi sian humiliĝon, kiel li nomis ĝin, ne rekoni ĝin, teni ĉion en si mem. Sed nun li male rekte diris tion, senkurbe kontraŭ ŝia vizaĝo. Ke li tre bone scias, ke ŝi ne amas lin, ke li rimarkas tion ĉiufoje, kiam ili kunestas, kaj ke ŝi mem scias tion same bone kiel li kaj montras tion eĉ tro klare, precipe kiam ŝi afektas deziron pri li, ŝajnigas sin plena de sekspostulemo malgraŭ tio, ke ŝi tute ne estas, sentas absolute nenion, ŝajnigas ardon kaj fajron, kiujn ŝi neniam kapablus senti, neniam trasperti en sia malvarmeta korpo, en tiu pala kaj suferanta korpo, kie ĉio estas malvarmeta, manoj, sino, koro, ĉio.

Ŝi rigardis lin per siaj malgajaj, malhelaj okuloj, tute ne forturnante sian sinceran rigardon, kaj kiam li ne plu povis elteni ĝin, li forrapidis, forkuregis de ŝi kaj liaj propraj sangostriaj okuloj estis tute sovaĝaj, kiam li ekkaŭris sur benko en alia ĉambro kun bateganta koro.

Tiel ili disiris. Antaŭ ol li foriris al la montoj.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.