La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Antaŭen  


MARIAMNE

Aŭtoro: Pär Lagerkvist

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

1

Kiam la granda reĝo Herodo vivis sur la tero, li estis potenca homo kaj alia homo same potenca eble neniam ekzistis. Almenaŭ li mem kredis tion. Kaj eble li pravis. Li estis bildo de homo, kies speco plenigas la teron, sed kiu iam estos viŝita for de ĝi kaj, se ni ĝuste komprenas, ne lasos memoraĵon post si. Sed nun ni lasu tion kaj rakontu pri lia sorto.

Li estis reĝo de la judoj, sed lia popolo ne amis lin. Parte pro lia granda malico kaj parte pro tio, ke li estis idumido kaj tial ne en ĝusta maniero cirkumcidita. Laŭ ilia moro nur parto de la prepucio estis fortranĉita. Liaj multaj malbonagoj kreskigis la malamon kontraŭ li dum lia tuta vivo kaj ĉiuj deziris, ke li mortu. En sia malico li tamen konstruigis templon por la Sinjoro, kiu laŭ pompo superis eĉ tiun de Salomono. Tio tre surprizis la judojn, sed malgraŭ tio, ke ili ne povis fornei la belecon de la templo, ilia malamo kontraŭ li ne malkreskis. Ili opiniis lin la plej kruela kaj plej malpia homo iam vivinta, feĉo de la homaro, kiu plenigis ilin per abomeno, naŭzo kaj timo. Tia estis la juĝo pri li kaj neniu povis nei, ke ĝi estas ĝusta kaj vera.

Kaj li amis Mariamne.

Malgraŭ tio, ke li naskiĝis en Jerusalemo, la dezerto estis lia vera hejmlando, ĉar ĝi estis la lando de liaj prapatroj, kie ili ricevis sian animon. Kvankam nesciante tion, li portis la dezerton ene en si kaj foje sentis la grandan dezertecon, kiu venas el tio. Sed li ankaŭ posedis la sovaĝan ĝojon pri la vivo, kiu karakterizis lian popolon, ĝojon je perforto, sango, lukto, je mortigado kaj je plezuro mem vivi, kiun ĝi estigas, je fuĝ- antoj kaj vunditoj, je virinraboj kaj seksperfortoj kaj je ĉio, kion alportas la milito, kiam ĝi estas sukcesa kaj bone farata, je prospero, oro, potenco, unuvorte je la tuta vivo. Ankaŭ malsukcesoj – ankaŭ tiaj okazis al li – plenigis lin per plezuro, ĉar lia malamo kontraŭ la kulpantoj estis fortega kaj ekscitis lin ĝis furiozo, kiu, fermita en li mem, zorge kaŝita antaŭ aliaj, atendis okazon de venĝo kaj nova lukto. Sed malsukcesoj koncerne virinojn ne plenigis lin per plia vivplezuro, sed per la jam menciita dezerteco en lia interno kaj tio certe havis rilaton kun la malpleno kaj soleco en lia dezertanimo.

Lia korpo estis granda kaj iom peza kaj li havis iom krudajn vizaĝtrajtojn. Li eble ne estis bela viro, sed se oni unufoje vidis lin, oni jam ne forgesis. Almenaŭ lian rigardon oni ne forgesis, kvankam oni ne longe eltenis ĝin, ne pli longe ol necese.

Ĝi estis danĝere serĉa, per ĝi li prijuĝis la homojn kaj li evidente ne ŝatis ilin. La okuloj estis brunaj kun kelkaj helaj makuletoj, iuj diris, ke li havas leonokulojn, tamen leonoj ne havas tiajn okulojn, sed multe pli palajn. Lia vizaĝkoloro estis flaveca, ankaŭ la lipoj iom flavecaj. Tio ne estis sana koloro, sed cetere li ŝajnis plena de forto kaj sano. Pro tio kelkaj kredis, ke li suferas de ia malsano kaj ke li baldaŭ mortos. Sed en tio ili miskredis, li ne mortis.

Ne havante ian ajn difekton, li tamen paŝis multe pli peze per la dekstra piedo ol per la maldekstra. Li kredeble mem ne sciis tion, sed aliaj rimarkis kaj opiniis, ke li pro tio aspektas pli fortika kaj kvazaŭ malbonaŭgura, precipe se oni lin vidas de malantaŭe, kiam li rompis interparolon kaj foriras. Sed tiel ŝajnis eble pro tio, ke li en tiaj okazoj ofte estis kolera kaj ĉar lia foriro sen vortoj ne aŭguris ion bonan.

Preskaŭ ĉiuj renkontoj kun li ŝajnis malbonaŭguraj. Pli bone estus, se oni ne estus vokita al li nek devus vidi lin.

Sanga vojo lin kondukis al la trono, la sankta trono de Davido kaj Salomono, kaj okupinte ĝin lia unua ago estis venĝi sin kontraŭ tiuj, kiuj klopodis malhelpi, ke li ĝin okupu. Li ne forgesis, ke pro siaj perfortaĵoj li foje estis vokita antaŭ la Grandan Konsilantaron, antaŭ la sinedrion, kaj li ne forgesis, kiuj kaŭzis tion. Ili ne longe retenis sian vivon, malgraŭ tio, ke ili estis la plej altranga pastraro de Izrael kaj plej respektataj aĝuloj. Li malestimis la pastrojn kaj malkaŝe mokis ilin kaj la dion, kiun ili adoradis en sia malnova temploruino, kiun ili respektis pro ĝia malnoveco kaj kie oni rajtis ŝanĝi nenion en la konstruaĵo nek en la servado al la Sinjoro. Ankaŭ aliaj, kiuj lin kontraŭstaris aŭ povus kontraŭstari, viktimi ĝis en la buĉado, kiun li okazigis tuj post sia veno al potenco.

Kelkajn jarojn pli poste li, helpate de la romianoj, sieĝis Jerusalemon, sian propran ribeleman ĉefurbon, kaj permesis poste al la senpuraj paganoj prirabi kaj murdadi la stratojn plenaj de kadavroj kaj la sanktejon mem plena de mortigitoj kaj mortiĝantoj. Ne estas strange do, ke lia popolo lin malamis kaj konsideris lin monstro en homa haŭto.

Sed kiel povis okazi, ke tiu sama homo malmultajn jarojn pli poste komencis elkovi planon konstruigi templon por tiu dio, je kiu li ne kredis. Belegan, senkomparan templon.

Kiel tio eblis? Kiel oni povas klarigi tion?

Ĉiuj, kiuj vidis la templon iom post iom konstruiĝi, opiniis – kaj ankaŭ tiuj, kiuj hodiaŭ pensas pri liaj vivo kaj sorto same opinias – ke li tion faris nur el orgojlo kaj vanteco, ĉar li volis superbrili Salomonon mem, sur kies trono, oni diris, li ne rajtus sidi, jes, eĉ superi la famajn templojn en Romo, por glori sin mem, por sia propra gloro li faris ĝin, por ke lia nomo restu post li, por ke li fariĝu senmorta.

Kaj kompreneble tiel estis. Lia gloravido estis senmezura, vere ne konis limojn. Kompreneble tio estis la kaŭzo de lia templokonstruado. Se iu demandus, li mem dirus, ke tiel estas kaj li eĉ surpriziĝus, kial oni bezonus demandi pri tio.

Lia vigla interesiĝo akompanis la konstruadon, li ĉion partoprenis, ĉion zorge prigardis, kaj ofte longe staris en medito rigardante ĝin, sian propran verkon, sin mem.

Kaj ofte, kiam li ne povis dormi, li forlasis la palacon noktomeze kaj iris tien. Je tiu horo kompreneble neniu homo estis tie, li tute sola vagadis en la konstruejo. Sola en sia templo.

Ĉirkaŭvagis tie en la mallumo per sia peza paŝado.

Kaj kiam li forlasis ĝin por reiri al la palaco, li volonte restis dum horeto rigardante la grandan astroĉielon super ĝi kaj lasis al la steloj profundigi siajn lancojn en lian solecan dezertanimon, pri kiu li nenion sciis.

Ĉar li estis agema homo, homo direktita al la ekstero, al la ekstera okazado. Li neniam pensis pri si mem. Li nur estis tia, kia li estis.

Kun profunda malfidemo la judoj rigardis tiun templokonstruadon de tre peka homo, kulpa je tiom da sangaj faroj kaj ne vere el juda gento kaj ne ĝustamaniere cirkumcidita. Ili estis agititaj pro tio, ke li konstruigas domon al la Sinjoro. Kiel la Sinjoro povas permesi tion?

Nu, certe ĝi ŝajnas fariĝi bela kaj multekosta templo kun muroj el marmoro, fremda ŝtono portita de fore, de tute alia lando, kaj ornamita per oro kaj arĝento, per kupro kaj Korinta bronzo, plej multekosta el ĉio. Sed ĉu la Sinjoro vere volas loĝi tiel? Ĉu li vere volas tion? Ĉu ne ĉio ĉi fremda kaj tro luksa propre estas por li abomenaĵo.

Ĉu li ne preferus, se oni nepre devas konstrui lian templon, ke ĉiuj ŝtonblokoj estu hakitaj el la montoj ĉirkaŭ lia propra urbo, el liaj propraj montoj. Ĉu li ne volus tion?

Lia volo ne estas facile ekkonebla. Sed se entute eblas ion scii pri la Sinjoro, oni devas kredi, ke li tiel volas ĝin.

Kaj certe li ankaŭ ne deziras, ke ĝi estu tiel luksa interne kaj ekstere, tiel riĉa kaj ornamita, sed pli simila al la malnova templo kaj al li mem.

Oni ne certe sciis tion. Oni neniam povis tute certe scii pri la deziro de la Sinjoro. Sed la ĉefpastro, kiuj el ĉiuj estis plej proksima al li, opiniis, ke kiom ajn kosta kaj bela estos ĉi tiu nova konstruaĵo, certe la Sinjoro same kiel liaj servantoj preferus, ke ĉio restu kiel antaŭe.

Tamen li ne faligis la novajn murojn, kion li povus fari, se li plene malaprobus ĉi tiun templokonstruadon de malbonulo.

Kaj tio eble dependis de tio, ke la malnova templo ne per unu fojo estis malkonstruita, sed nur pecon post peco anstataŭata de la novaj muroj. Tiel ankaŭ estis en la interno, la servado al la Sinjoro povis daŭri nemalhelpate, kvankam iom perturbata de la konstrulaboro, kompreneble, sed ĝi ne estis interrompita.

Tion la pastroj kaj la popolo timis plej multe el ĉio, ĉar nenio estas pli necesa ol ĉiun tagon servi al la Sinjoro.

Oni devas konfesi, ke Herodo mem aranĝis la aferojn tiel, ke li mem ordonis, ke la konstruprocedo estu tia. Sufiĉe stranga faro, konfesinde, de tiu krima homo kaj profananto de ĉio sankta.

Sed oni devas mencii, ke tio tute ne ŝanĝis ilian opinion pri li kaj ili ankaŭ ne havis kaŭzon ŝanĝi ĝin. Por ili li restis sama kiel antaŭe kaj liaj malicaj agoj en Jerusalemo kaj aliloke daŭre vekis teruron ĉie, kie liaj solduloj moviĝis. La pli multaj el ili estis fremdoriginaj kaj tute senrespektaj kontraŭ la loĝantoj de la lando, la popolo de la Sinjoro. Per helpo de ili li povis reteni sian potencon kaj resti sur sia trono. Ili alte taksis lin, ĉar li permesis al ili ĉion ajn, ili povis rabi kaj murdi kaj inter liaj malamikoj kaj inter tiuj, kiuj eventuale estus malamikoj, kaj ili povis konfiski iliajn propraĵojn por si kaj sia mastro.

Ili similis al li kaj tial estis tre fidelaj al li.

Ĉiuj bone konis ĉion ĉi kaj kiel sanga nebulo ĝi ĉirkaŭis lin, lian pezan staturon, kiun oni malofte vidis sed ĉiam sentis, ĉu li estis en la palaco ĉu en nekonata loko en sia regno, kie ĝuste tiam supozeble io malica estis okazonta.

Nemultaj eniris la palacon kaj oni ne bone estis informitaj pri tio, kio okazas tie. Sed oni asertis, ke la vivo tie estas obscena kun paganaj virinoj el nekonataj triboj kaj nekonataj, humiligaj malvirtoj. Kaj ke li mem estas la plej malvirta el ĉiuj.

Ne strange, oni flustris inter si – liaj spionoj povus troviĝi ĉie – ne strange, ĉar lia origino ja estas tiu lando de ĉiuj malvirtoj, kie iam situis Sodomo kaj Gomoro, kaj kiun poste la Sinjoro mem dezertigis.

Ili fakte ne multon sciis pri tio. La vero estas, ke kun virinoj li estis kruela kaj perforta kaj sin koncernis pri neniu krom si mem. Lia malestimo al virinoj estis malkaŝa kaj brutala kaj sian perfortemon li montris ankaŭ kun ili. Estante orienta princo li ĉiam tenis virinojn ĉe si kaj liaj adjutantoj provizis novajn al li por komplezi kaj por mem transpreni ilin, kiam li trovis ilin tedaj. Kaj ofte ili tre frue tedis lin. Post kiam li kontentigis sin per ili, li ekenuis. Kelkfoje tamen povis okazi, ke li retenis iun dum relative longa tempo. Tio vekis surprizon ĉe la ĉirkaŭantaro kaj por kelka tempo kaŭzis ian ŝanĝon en la palaco. Sed li amis neniun. Kaj neniu amis lin.

Oni ja povus diri, ke ĝi estis malvirta vivo. Sed eble ne pro tiu kaŭzo, kiun la popolo pensis. Eble ĝi estis peka plejparte pro sia ĝojomanko. La vivo ja devas esti malplena kaj senĝoja, se eĉ la amo estas malica.

Supozeble tamen ankaŭ krueleco alportas iaspecan ĝojon.

Tiel daŭris kaj la templokonstruado kaj la vivo en la palaco, la vivo, kiun oni opiniis peka kaj kiu ankaŭ estis peka, sed pro alia kaŭzo. Kaj liaj solecaj noktaj vagadoj en la templo, lia propra templo.

Kaj la stelnokto super la sankta lando, kies reĝo li estis.

Sed dum longaj periodoj li forestis de sia ĉefurbo, sovaĝe rajdante antaŭ siaj solduloj por batali, por subfrapi siajn kontraŭulojn, tiujn, kiuj eble intencus forrabi de li la potencon kaj mem potenciĝi. Tiu vivo surĉevala konvenis al li pli bone ol io alia. Ĝi estis vivo simila al la vivo de liaj prapatroj, kiun ili vivis en siaj sudaj dezertoj rabekskursante en Judeon kaj atakante la karavanojn tien direktitajn. Ĝi estis severa kaj kruela vivo kaj li sentis ilian sovaĝan sangon en sia korpo kaj ilian sovaĝan ĝojon pri la ekzistado. Pri la vivo, kia ĝi reale estas, pri la vivo de liaj prapatroj, pri tiu, kiu donis al li lian animon.

Sed la judoj diris:

Li estas dezerthomo. Tial ni devas elteni ĉi tion.


<<  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.