La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


MARIAMNE

Aŭtoro: Pär Lagerkvist

©2026 Geo

La Enhavo

4

Dum la geedziĝa nokto ŝin timigis la perfortema pasio, kun kiu li ŝin ekkonis. Ŝi ne havis sperton pri amo kaj neniam imagis, ke ĝi povus esti tia. Ŝi klopodis lin sekvi en lia pasiforto, sed neniam antaŭe viro ekkonis ŝin kaj ŝi ne havis sperton kiel samtempe sin submeti kaj lin regi. Nur la mallumo evitigis al li ion rimarki, vidi ŝiajn turmentatajn vizaĝ- trajtojn.

Estis tro perforte kaj dolorige, por ke ŝi povu senti ĝuon tiun fojon.

Sed pli poste ŝi povis, almenaŭ kelkfoje. Ŝi pli kutimiĝis al li kaj ankaŭ sukcesis fari lin konsiderema al ŝi, pli prizorgema.

Ŝiaj propraj instinktoj ja ankaŭ vekiĝis kaj malgraŭ la granda malsimileco inter ili, aŭ eble ĝuste pro tio, ŝi kelkfoje spertis profundan kontentiĝon. Ŝi devis tion konfesi, kiel ajn antipatia ŝi opiniis lin.

Tiel ilia kunvivo fariĝis pli bona ol ŝi kuraĝis esperi. Sed tute kutimiĝi al li ŝi ne povis. Ŝi timis, ke li rimarkos, faris ĉion por ne montri. Sed ne ĉiam tio eblis kaj ŝi ja sciis, kiel suspektema li estas. Ŝi klopodis tute ne pensi pri tio, ne atenti pri tio ĉe li, kio vekis ŝian antipation. Kaj en tio ŝi vere pli kaj pli sukcesis.

Sed ami lin, tion ŝi ne faris, almenaŭ ne laŭ sia kompreno.

Ŝi aranĝis tiel, ke la palaco, almenaŭ parteto de ĝi, fariĝis pli kiel hejmo. La dezertecon ŝi forpelis kaj la ĉambroj, kiujn ŝi elektis por ili, fariĝis loĝeblaj kaj preskaŭ plaĉaj, oni povis vidi, ke ili estas destinitaj por homoj. Vere senti komforton tie ŝi ne povis, sed la ĉambroj tamen havis alian karakteron ol antaŭe. Kelkaj el la grandaj dezertecaj haloj devis resti tiaj kiel antaŭe, sed tio ne estis grava, ŝi ja tamen neniam vizitis ilin.

Kion ŝi ne povis elteni, tio estis la malliberuloj en la kelo sub la palaco. Ne pro tio, ke io estus aŭdebla de tie, aŭ ĉar oni povus iel ajn rimarki ilin, sed pro tio, ke ili estis tie. Ŝi tion diris al li, ke ŝi ne povas elteni scion pri tio, kaj petegis lin forlevi de ŝi tiun ŝarĝon liberigante ilin. Ŝi ja sciis, ke li neniam faros tion pro ili mem. Tial ŝi petis, ke li faru tion pro ŝi.

Pro la kaŭzo, ke ŝi fariĝis lia edzino kaj vivos sian vivon en lia palaco. En prizono ŝi ne volas vivi.

Post kiam ŝi detale klarigis tion, li konsentis. Ĉiuj prizonuloj estis liberigitaj escepte de iuj tre severaj krimuloj, kiuj estis kondamnitaj al morto, kiuj atendis nur tion.

– Tiel ankaŭ ili liberiĝos, li diris sen ia ajn moko, tute serioze.

Tio ja estis rimarkinda okazaĵo kaj kiel fajro la famo pri ĝi kuris tra la urbo. Oni ne kredis, ke ĝi estas vera, sed montri ĝis, ke ĝi estas. Kaj tiuj multaj, kiuj rericevis siajn karulojn, benis la nomon de Mariamne, la nomon de la bona reĝino Mariamne, ŝi, kiu tuŝis la koron de la malica reĝo kaj decidigis lin por tiu ĉi nekomprenebla mildeco.

Benata ŝi estu. Benata ŝi estu.

Sed ŝiaj parencoj sentis naŭzon kaj malamon kontraŭ ŝi sen mezuro kaj limo pro tio, kion ŝi faris, post tio ke ŝi fariĝis edzino de la abomenata kaj vomiga uzurpanto. Kia humiliĝo por ilia familio, kiu estis de vere reĝa sango. Kia honto. Neniam eblos tion pardoni kaj ĉiuj rilatoj inter ili ĉesis. Jes, ili eĉ povus deziri ŝian morton, nur por ke ŝia kaj ilia honto forviŝi ĝu.

Sed pri tio ŝi nenion sciis kaj ne kredus tion, se oni rakontus al ŝi.

La popolo, kontraŭe, almenaŭ la plimulto, plene adoris ŝin post la liberiĝo de la prizonuloj kaj pro esperoj, kiujn ili havis pri ŝia bona influo al la tirano. Se iu ŝanĝo povus okazi, tio estus merito por ŝi, nur por ŝi. Kaj ili fidis ŝin pri ĉio.

Sed ili ŝin adoris ankaŭ pro ŝi mem, ne nur pro ŝiaj bonfaroj.

Pro ŝia karaktero, ĉar ŝi ŝajnis tiel diferenca de ĉiuj aliaj.

En tiu kruela kaj severa tempo ŝi estis milda kaj kvieta al ĉiuj renkontatoj, kiujn ĉiujn ŝi rigardis per sia malhela rigardo.

Tuj, kiam ŝi sin montris sur la stratoj, ŝi estis amata, amo ŝin alfluis. Kaj ŝi estis konata de ĉiuj, tuj rekonita. Tio ankaŭ dependis de tio, ke ŝi preskaŭ ĉiam estis same vestita. Kvankam nun reĝino, ŝi estis vestita tute kiel antaŭe, relative simple, ŝajnis, sed kredeble ne estis. Ŝiaj vestoj ofte estis broditaj per arĝentfadenoj, ŝia mantelo havis arĝentan borderon, ankaŭ la zono ofte estis el arĝento. Kaj ŝiaj sandaloj ĉiam havis arĝentaĵon ĉirkaŭ la maleoloj.

La pala arĝento konvenis al ŝi, konvenis al ŝia speco de beleco, kvazaŭ apartenis al ĝi. Se ŝi portis ornamaĵojn, ili ĉiam estis el arĝento, neniam el oro. La reĝo havis fortan deziron, precipe dum la unua tempo, ŝin superŝuti per multekostaj juveloj, per ĉiaj gemaj ŝtonoj de la oriento, arte facetitaj kaj poluritaj por ornami virinojn. Sed ŝi ĉiujn malakceptis. Ŝi ne volis ŝanĝiĝi, ĉar ŝi fariĝis reĝino, ŝi volis resti, kia ŝi estis kaj vestiĝi kiel ŝi, ne multe pensante pri tio, jam elektis.

La popolo amis vidi ŝin ĝuste tia. Tiuj, kiuj ŝin renkontis sur la stratoj, ekhavis ion brilan en siaj okuloj, kiam ili rekonis ŝian belan staturon. Kaj tiuj virinoj, kiuj genuis antaŭ ŝi kaj kisis ŝian mantelborderon, ne povis imagi ŝin alia. Ĉiuj ŝin amis ĝuste tia.

Ili nomis ŝin Mariamne la arĝentvestita.

Iun vesperon, kiam maljuna servistino de ŝiaj parencoj sekrete ŝin vizitis en la palaco, ŝi eksciis, ke la malgranda durkora knabo rifuĝis al la montoj al makabea bando, kiu sin tenadis tie.

Ŝi sin demandis, ĉu lia fuĝo povus havi konekson kun tio, ke ŝi edziniĝis al la malamato. Ŝi esperis, ke ne. Sed ĉiuvespere ŝi kuŝis pensante pri li estanta en la montaro kaj vidis lian malgrandan turmentatan vizaĝon antaŭ si.

Certe estis vero, ke ŝi bone influis la reĝon. Li vere boniĝis kaj lia regado fariĝis pli milda, lia krueleco malkreskis aŭ almenaŭ fariĝis malpli evidenta. Oni ne povis nei, ne povis ne rimarki tion. Kaj ke Mariamne kaŭzis tion, neniu povis dubi.

Ankaŭ tiuj, kiuj ŝin malestimis pro ŝia interligo kun la abomena idumido, rekonis tion.

Ĉiuj, escepte de ŝia propra parencaro, kiu restis neŝanĝita en sia mortiga malamo.

Foje li ŝin akompanigis al la templo. Li volis montri ĝin al ŝi, sian propran templon. Ili longe promenis tie kaj li ĉion klarigis al ŝi, kia ĝi estos kaj ke ĝi estos eĉ pli bela ol tiu de Salomono.

Ŝi aŭskultis, sed ŝajnis, kvazaŭ ŝi ne multe atentas pri tio, kion ŝi vidas. Ŝajnis, kvazaŭ tio nenion signifas por ŝi. Eble ŝi ne bezonis templon.

Ŝi ja estis tre malmulte memblovita homo. Tiel oni ne povis diri pri li, kiu konstruigis tiun sanktejon por si. Ŝi estis turnita en sin mem, vivis en si mem. Sed en tute alia maniero ol li. Eble ŝi fakte ne estis religiema. Aŭ ŝi estis, ne sciante.

Samkiel ŝi estis bona sen konscio pri tio, ne pensante pri tio. Ĉu eble estis tiel?

Ĉu eble ŝi ne bezonis templon?

Dum siaj noktaj templovagadoj li ne akompanigis ŝin. Li iris tien sola kelkfoje, ĉirkaŭvagis tie en la mallumo.

Kial li faris? Li mem ne sciis. Tio ja ne havis sencon. Tamen li iris tien. Sufiĉe longe li ĉirkaŭvagis en la mallumo. Poste li staris dum horeto sub la flama noktoĉielo, suprenrigardis al ĝi.

Konekso inter li kaj tio, kio estas dia, ne ekzistis. Lia interno estis kiel dezerto kaj la steloj profundigis siajn fridajn lancojn en lian animon.

Parton de sia vivo li ĉiam tenis por si, ne permesis al ŝi informi ĝi pri ĝi. Ne nur pri noktaj templovagadoj, sed pri tute aliaj aferoj. Li ne havis la kutimon sin konfidi. Kaj li neniam sin konfidis al ŝi. Ili neniam sin konfidis reciproke, tio ne konvenus al ili, al neniu el ili.

Ankaŭ ŝi havis la kutimon decidi pri si mem kaj li lasis al ŝi fari tion. Ĉiu el ili sin koncernis pri siaj aferoj kaj la alia ne sin miksis en tio.

Sed li ĉiam multe pli bone sciis, kion ŝi faras, ol ŝi pri li. Li havis tre grandan observemon, interalie pro sia suspektemo.

Kaj krom tio li ja havis sian bone organizitan spionaron.

Ekzemple, li tre bone sciis, ke la maljuna servistino de ŝiaj makabeaj parencoj ŝin vizitas.

Ŝi maltrankviliĝus, se ŝi scius, ke li scias.

Li estis sufiĉe amara pro tio, ke la knabo, kiun li liberigis, fuĝis inter la montojn al iu loko de la makabeoj. Estis vere stulta ago de li liberigi lin, tion li neniam devus esti farinta.

Longe li estis amara pro tio, kvankam tio neniom gravis.

Sed al Mariamne li nenion diris.

Lia perfortema deziro je ŝi ne malkreskis. Ŝi malfacile povis elteni tion, ĉar li tiom postulis. Lia forto ŝajnis senfina, dum ŝia bezono de tenero estis tiel granda, ke li ne kontentigis ĝin.

Ŝi ja klopodis kaj ankaŭ sukcesis igi lin pli komplezema al ŝi, sed li ne ĉiam estis. Li ankoraŭ plu atentis pli multe pri si mem kaj estis tro perfortema en la amo kiel en ĉio alia. Foje ŝi preskaŭ kredis, ke lia korpo ŝin sufokos.

Li ja neniam havis tian virinon kiel ŝi, lia pasio verŝajne dependis ankaŭ de tio. De tio, ke ŝi estis tute nova sperto por li, io tute mala. Kaj lia kapablo ŝin kompreni, intimiĝi kun ŝiaj tute alikvalitaj kaj malpasiaj sentoj dependis ankaŭ de tio.

Amon li neniam antaŭe travivis, li ĝin ne konis. Ĝi ankaŭ estis tute fremda al lia vera naturo. Li ŝin amas, tion li sciis, sed li ne sciis, kiel tio devus konkretiĝi. Kaj lia amo lin ne ŝan- ĝis.

Sed la deziron pri ŝi li komprenis kaj li kredis, ke ĝi sufiĉas kaj ke ĝi estas la amo.

Ŝi ofte estis tro ellacigita por kapabli ion senti, sed spite al tio ŝi faris ĉion eblan por lin renkonti, por lin kontentigi. Parte pro tio, ke ŝi timis nei al li ion ajn kaj parte ĉar ŝi volis, ke li ĉe ŝi trovu liberiĝon de ĉio, de sia sovaĝa instinkto, de siaj senmoderaj deziroj, de ĉio.

Kiam ŝi poste karesis lian frunton, li kvietiĝis, kaj okazis kvazaŭ ŝi donus al granda peza besto ripozon. Ŝi ŝatis scii, ke ŝi tion faras por li. Ĉar iasence ŝi ja ŝatis lin, certe ŝi faris.

Kompatis lin kaj iom ŝatis lin.

Kiom malica li propre estas? Ja ne tiom, kiom antaŭe, ĉu?

Kaj al ŝi li ja neniam estis malica.

Sed ŝi volis fari lin bona al ĉiuj.

En tia disvolviĝo de ilia kunvivo ja tamen ne eblis ne rimarki la streĉitecon en ŝia amo al li kaj ke ŝi ne sentas la samon kiel li. Kun aliaj virinoj li sin ne koncernis pri tiaj aferoj, se nur li mem kontentiĝis, povis fari laŭ sia volo. Sed rilate al ŝi la afero estis tute alia. Li suferis pro tio, sed nenion volis montri, tenis tion ĉe si mem. Nenion li volis montri, nenion li volis konfidi el tio, kion li sentis. Ne estis facila afero por viro kia li travivi tian humiliĝon, sed antaŭ ĉio li volis nenion forkonfidi.

Ke li vere suferas, oni ne povis dubi. Li fariĝis ĉiam pli fermita en si kaj kovanta kaj lia rigardo ŝin timigis, ŝi ne kura- ĝis ĝin renkonti. Kaj ankaŭ li evitis rigardi ŝin. Ŝi ja sciis, de kio tio dependas, sed ne kuraĝis paroli kun li pri tio. Kaj kion ŝi povus diri? Ne estas facile por du kunvivantoj paroli pri tia afero. Kaj ilia plena manko de konfidemo inter si faris tion malebla. Ŝi penis eĉ pli kontentigi lin kaj montri al li, ke ankaŭ ŝi vere bezonas lin, ke ne nur li bezonas ŝin. Sed tio nur kreskigis lian suspektemon kaj lian ĉiam atentan observadon pri ŝi kaj nur eĉ pli faris ĉion evidenta al li kaj ankoraŭ pli fatala por ili ambaŭ.

Ĉiam pli silentiĝis inter ili kaj li kiom eble plej evitis montri, ke li ŝin bezonas, kvankam estis malfacile devigi sin al tio.

Fine li ne plu proksimigis sin al ŝi, ne plu ŝin postulis.

Sian amon al ŝi li montris en tiu maniero.

La bataloj en la montaro ekflagris denove. En Jerusalemo ne multaj sciis, sed tiuj, kiuj havis konektojn kun la bando de makabeoj en la nordo ja konis la aferon. Kaj Herodo, kiu akceptis kurierojn de la tuta lando, kompreneble sciis ĉion kaj kie tiuj bataloj komenciĝis. Ĉifoje ne liaj soldatoj iniciatis la lukton, sed ili estis atakitaj de la makabeoj. Liaj trupoj estis laŭdire malfortaj en tiu regiono ĝuste nun kaj tial la makabeoj ekatakis.

Oni rimarkis en la palaco pro ĉiuj tiuj kurieroj, ke io grava okazis, ankaŭ Mariamne ne povis ne rimarki tion. Tial ŝi ne surpriziĝis, kiam li klarigis, ke li devas forlasi Jerusalemon por kelka tempo, ke lia ĉeesto necesas aliloke, li ne diris kie.

Ili adiaŭis unu la alian kaj ŝi longe tenis lian manon en sia. En siaj ambaŭ manoj ŝi ĝin tenis, en siaj malvarmetaj manoj.

Kiel ĉiam li sentis faciliĝon forirante de la palaco kaj Jerusalemo.

Ne malpli ol iam li sentis tiel, sentis kvazaŭ liberiĝon.

Kiam li kun sia sekvantaro kaj aldonaj trupoj, kiujn li venigis kun si, alproksimiĝis al la montoj kaj sentis la freŝan venton de tie, tiam li kvazaŭ denove trovis sin mem, sian malnovan personon, la personon de siaj gepatroj, malgraŭ ĉio, kio koviĝis en li kaj maltrankviligis lin.

Nur li sidis surĉevale, kaj li rajdis antaŭ la aliaj, antaŭ la gvardio kaj la trupoj kaj tiamaniere sola. Sed ili kutimis al tio, li neniam multe rilatis kun ili, nek kun la trupoj nek kun la oficiroj. Malgraŭ tio li estis, kiel dirite, tre ŝatata de siaj soldatoj.

Kompreneble tio dependis de tio, ke li permesis al ili agi kiom ajn senbride, rabi kiom ajn ili volis. Sed verŝajne ili ankaŭ aprecis, ke li sin tenis flanke kaj sola en tiu maniero, sen ligo kun ili, kredeble tia ili preferis gvidanton, komandanton.

Li ne estis unu el ili, ne devus esti.

Jam longa tempo pasis, dum li ne militis kun ili, kaj ili ŝatis revidi lin ĉe si. Sed lia humoro estis tre morna kaj premata, tion ili rimarkis.

Kiam ili atingis la montojn, ili unuafoje kontaktiĝis kun siaj kunbatalantoj renkontante gardiston en ravino, kiun ili laŭmarŝis.

Ili informiĝis, kie estas la trupoj. En valo pli alte ili estis trovitaj, kelkaj fajroj brulis en la valo, ĉar tiel alte estis malvarme en tiu sezono. La oficiro surpriziĝis de la neatendita vizito, certe li ja petis aldonajn trupojn, sed ne atendis, ke Herodo mem venos kun ili. Li devis informi pri ĉio, kio okazis ekde la komenciĝo de la bataloj kaj Herodo silente aŭskultis.

Poste li faris riproĉojn pri multo farita, kaj kiam la komandanto defendis sin dirante, ke liaj taĉmentoj estis nesufiĉaj, li respondis, ke la trupoj certe sufiĉus, se li nur uzus ilin en ĝusta maniero. Li estis malbonhumora kaj montris tion senkaŝe. La komandanto, kiu estis iom aĝa viro kutimiĝinta al li kaj lia foje ĝene varia temperamento, komprenis, ke li malĝuste prijuĝis pro malbonhumoro. Herodo tiel bone konis la batalojn en la montaro kaj la eblajn malfacilaĵojn en ĝi, ke li ne juĝus tiel, se nenio alia efikus sur lin.

Dum ili interparolis venis gvatisto kurante de altaĵo, kie li gardis, kaj kriis jam el longa distanco, ke la malamikoj jam trapasas la orientan intermontan pasejon. Tiu pasejo estis unu el la enirejoj al la valo.

Herodo tuj mem prenis komandon kaj rapide eldiris siajn ordonojn. Li preferus renkonti la malamikojn en la pasejo, se tio estus ebla, sed povus okazi, ke ne estus. Antaŭ ol la trupoj ordiĝis kaj la helpaj taĉmentoj estis lokitaj ĝustamaniere inter ili, la makabeoj jam penetris la orientan parton de la valo kaj disvastiĝis tie. Sed tie ili estis haltigitaj de la kontraŭuloj kaj baldaŭ la lukto estis en plena vervo kaj ambaŭ partioj levis siajn batalkriojn.

La makabeoj sciis nenion pri la helpaj taĉmentoj venintaj kaj surpriziĝis pri la superforto renkontanta ilin. Sed ili luktis kun ĉiom da tiu mortmaltimo kaj fanatika sovaĝeco, kiuj karakterizis ilin. Se ne estus veninta helpe Herodo kun siaj novaj nelacaj trupoj, nenio malhelpus ilin venki kaj eble ekstermi la tutan armeon enfermitan en la valo. Nun finiĝis alie kaj ili trovis sin atakataj de soldatoj, kiuj kuris kontraŭ ilin en nombro ŝajne senlima, kiom ajn granda. La mortado ambaŭflanke estis signifa, sed inter la makabeoj multe pli fatala, ĉar nun ili estis tiel malsuperaj al la kontraŭuloj.

Herodo mem luktis unualinie, kiel li ĉiam faris. Sed ŝajnis, ke li faras tion sen sia kutima batalemo. Kaj se iu emis al bataloj, li faris tion. Sed ne ĉifoje, ŝajnis. Li ŝajnis senverva kaj malbonhumora, ne tia kiel aliam. Li batalis nur kiel ordinara soldato, oni povus diri, kaj sen tiu furiozo, kiu kutimis karakterizi lin. Estis tre malsimile al li.

Tamen, la batalo disvolviĝis tiel, kiel ĝi devis pro ilia supernombro en trupoj. La makabeoj havis tiom da mortigitoj kaj ilia lukto estis tiel senespera, ke ili, malgraŭ sia granda kura ĝo, devus kompreni tion. Kaj rimarkiĝis pli kaj pli, ke ili tion faras, malgraŭ tio, ke ili ne volas kapitulaci.

Ĉe la fino de la batalo okazis, ke malgranda gracila knabo aperis inter la plenkreskintoj, inter la makabeoj, armita per glavo certe malpli granda ol alies, sed tamen tro granda kaj peza por li. Tio aspektis stranga.

Sed eĉ pli strange estis, ke Herodo, kiam li ekvidis la knabon, iris rekte kontraŭ lin kaj frapis lin kolere per sia glavo sur la maldekstran ŝultron tra la brusto ĝis la koro.

Tiuj, kiuj troviĝis proksime, surpriziĝis pro la intenso, kun kiu li mortigis la knabon, kiu ja estis nur infano kaj ne taŭga kontraŭulo por Herodo. Sed kompreneble la knabo ja estis militanto kiel la aliaj kaj devis akcepti la riskon morti kiel ĉiuj el ili. Mortinta li aspektis tre senhelpa kun sia malgranda magra vizaĝo kaj li estis tute sangmakulita sur la tuta korpo, sed ne sur la vizaĝo. Strange, ke ili tenis infanojn inter siaj trupoj.

Tio neniam antaŭe okazis.

Poste Herodo ŝajnis sufiĉe ekzaltita kaj spiradis forte. Li rapide okulumis la kuŝantan knabon, sed poste ne rigardis en tiu direkto.

Kiam tio okazis, la batalo fakte jam finiĝis. La makabeoj grandparte retiriĝis tra la pasejo kaj nur malgranda taĉmento restis por ŝirmi la returniron. Ankaŭ tiuj lastaj poste sin savis fuĝante.

La kadavroj restis kuŝantaj sur la batalkampo, kie okazis ilia malvenko, kaj inter ili estis tiu de la knabo.

La soldatoj de Herodo zorgis pri siaj vunditoj, sed tiujn de la malamiko ili lasis, ĉar tia ĉiam estis la moro en ambaŭ partioj.

Poste ili retiriĝis al siaj bivakaj fajroj, kolektiĝis ĉirkaŭ ili.

La tago proksimiĝis al sia fino. La soldatoj eksidis kaj purigis siajn armilojn. Ankaŭ Herodo purigis sian glavon.

Post tio venis la krepusko.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.