La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


MARIAMNE

Aŭtoro: Pär Lagerkvist

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

3

La famo diskuris pri tiu nekredebla mildeco ĉe la tirano kaj pri tio, kiu akiris la liberiĝon de la knabo. Estis nekompreneble, sed ĉe la subprematoj vekiĝis malforta espero. Tre multaj havis edzon aŭ filojn aŭ aliajn parencojn suferantajn en liaj prizonkarceroj, se ili ne jam estis mortigitaj aŭ forpasis pro perfortaĵoj, manksuferoj kaj malsato. Pri tio oni sciis nenion.

Ili venis al ŝi kaj petegis ŝin pri helpo, ke ŝi provu akiri gracon ankaŭ por ili.

Ŝi ektimis pro tio, kion ili postulis de ŝi. Kaj pro iliaj viza- ĝoj tiel agititaj kaj senesperaj, kiel ŝi neniam vidis ĉe homoj.

Ŝi certe volus ilin helpi, se ŝi povus. Ilin ĉiujn helpi. Sed kiel ŝi povus? Ili ŝutis siajn petojn sur ŝin, sed ili ne sciis, kion tio signifas por ŝi mem. Kiel ŝi povus diri tion al ili, tion ŝi ja ne povas.

Ŝi ja ankaŭ ne povas iri al li petante gracon por ĉiuj tiuj, tiukaze li certe tre kolerus kaj tute neniun amnestius. Ŝi povus peti por nur unu sola. Tion ŝi ankaŭ diris al ili, klarigis al ili.

Tiam ĉiu volis, ke ŝia filo, ŝia edzo estu elektita. Ĉar tia estas la homo. Estis malfacile por ŝi vidi ĉiujn tiujn suferantajn, plorkonsumitajn vizaĝojn kaj elekti unu el ili.

Farinte sian elekton ŝi nenion diris pri ĝia rezulto kaj tial ĉiu el ili kredis, ke ŝi elektis laŭ ties peto, elektis lin, kiun ŝi aŭ li tiom sopiris revidi.

Kaj kun maltrankvila koro ŝi denove iris la pezan vojon tien, denove al la palaco.

Kiam li ŝin ekvidis, li ekstaris kaj iris al ŝi renkonte kun rideto, kiu klare montris lian ĝojon, ke ŝi revenis. Li silente ŝin rigardis kaj lia rigardo estis serĉa, sed ne malfacile eltenebla.

Ĝi ne estis avida, kiel oni povus kredi aŭdinte ĉion, kion oni diris pri li. Ŝajnis, ke ĝi nur volas ŝin vere vidi, ne nur postuli ŝin, sed kun speco de granda seriozeco kaj preskaŭ kun tenero.

Timon aŭ maltrankvilon ĝi ne kaŭzis.

Estis do ne tiel malfacile, kiel ŝi pensis, kaj sen timo ŝi eldiris sian postulon.

– Ĉu ankaŭ li estas via parenco? li demandis.

– Ne, li ne estas.

Li ŝin serĉe rigardis. Poste li alvokis la komandanton de la prizona gardistaro kaj montriĝis, ke la prizonulo estas juna homo kondamnota al morto.

Kiam la komandanto post mansigno de li denove foriris, li turnis sin al ŝi.

– Kiu junulo li estas? Ĉu vi lin konas?

– Ne.

– Kial vi do tiom klopodas, ke li havu amnestion?

– Ĉar lia patrino min petis pri tio.

– Ĉu. Lia patrino.

Dube li ŝin rigardis.

– Ĉu vi vere ne konas lin?

– Kiel mi povus koni lin. Mi ja ĵus venis al Jerusalemo.

– Jes, li diris trankviligite. Ja veras tio.

Tio estis la unua fojo, ke ŝi rimarkis lian suspektemon, kiu estis malsano, kiun li suferis.

Poste li tute ŝanĝiĝis, li promesis liberigi la prizonulon kaj ili ne plu parolis pri tiu afero. Anstataŭe li montris al ŝi la palacon, unu ĉambron post la alia, relative dezertajn ĉambrojn, ŝi surpriziĝis, ke li tiel loĝas. Kaj pri tio, kiel malmulte da homoj estas tie, nur iuj servistoj. Neniuj virinoj – ŝi aŭdis, ke estas multaj. Estis kvazaŭ li loĝus tute sola en la granda palaco. Krom la prizonuloj malsupre en la prizonkavernoj, kompreneble, kaj tiuj, kiuj gardis ilin.

Kiam ili revenis al la halo, kie li ŝin akceptis, li diris:

– Certe vi komprenas, ke mi amnestias tiujn krimulojn nur, ĉar mi volas revidi vin. El neniu alia motivo. Mi ne devus fari tion. Mi scias.

Kaj ili disiris.

Fakte estis tiel, ke li forsendis ĉiujn virinojn el la palaco, ĉiujn ŝminkitajn putinojn kaj ankaŭ ĉiujn obskurajn personojn, virojn kaj virinojn, kiuj ĉirkaŭis lin. Ke li purigis la tutan domon.

Li neniun virinon havis, post kiam li ŝin renkontis.

En tiu maniero ŝi daŭrigis viziti lin, ĉar ĉiuj tiuj mizeraj parencoj de prizonuloj tion petadis kaj ĉar ŝi mem estis plena de kompato por tiuj, kiuj suferas en lia malliberejo. Kelkfoje li decideme neis, estis senceda, kaj iufoje ŝi povis kompreni, ke tiu, por kiu ŝi petas, ne plu vivas. Sed ofte ŝi povis akiri gracon ĉe li, ĉe tiu por ĉiuj aliaj timiga homo, kaj tiam opinii, ke ŝi faris ion bonan oferante sin. Ĉar ofero ĝi estis por ŝi, tion ŝi devis konfesi.

Ŝiaj propraj parencoj malaprobis tiujn vizitojn ĉe la malamata idumido, kiu kulpis la morton de tiom da iliaj proksimuloj.

Ŝi ja loĝis ĉe ili kaj dependis de ili kaj estis por ŝi tre malfacile elteni ĉion, kion ili diris al ŝi, aŭdigis al ŝi. Ĉu ŝi eble ne scias, ke du el la fratoj de ŝia patro viktimiĝis pro la abomena tirano, kiu kun helpo de la romianoj uzurpis la tronon, malgraŭ tio, ke li ne devenas de la juda gento. Kaj certe ŝia propra patro renkontus saman faton, se li ne mallonge antaŭ la murdo de ili mortus nature.

Plej kruela kontraŭ ŝi estis la knabeto, kiu antaŭe estis tiel kortuŝe sindona al ŝi, ĉiam serĉis ŝian societon. Lia vizaĝeto estis tute tordita, dum li superŝutis ŝin per mokaj insultoj kaj montris al ŝi sian malestimon. Sed ŝi tre milde lin rigardis kaj kelkfoje metis sian manon sur lian kapon por kvietigi lin. Ne estis strange, ke li tiel kondutis, ĉar lian patron Herodo kredeble mem mortigis, hakis per sia glavo, eble tiu sama, kiun li ĉiam portadis en la palaco.

Sed aliaj homoj, tiuj, kiujn ŝi helpis, kaj tiuj, kiuj esperis helpon, estis plenaj de dankemo kaj montris al ŝi tion en ĉiu maniero. Iliaj vizaĝoj lumis, kiam ili ŝin renkontis kaj virinoj genufleksis kaj kisis ŝian mantelborderon. Tiuj homoj donis al ŝi grandan ĝojon kaj kaŭzis, ke ŝi ne povis ĉesigi siajn klopodojn kompatigi la koron de la kruela reganto. Sed kompatigeblan koron li verŝajne ne havis, kaj li ja diris, ke li ilin amnestias nur, ĉar ŝi petas lin pri tio, ĉar li volas ŝin revidi.

Estis malfacile por ŝi pensi pri tio, ke li tiel diris. Kio okazos al ŝi sur tiu vojo, kiun ŝi ekiris, sur tiu eble danĝera vojo?

Kaj inter siaj propraj parencoj ŝi fariĝis pli kaj pli sola kaj forlasita. Plej forlasita de la malgranda dura knabo, li, kiu sin ĵetis en ŝian ĉirkaŭbrakon, kiam ŝi unuafoje venis al ili, kiam li unuafoje ŝin vidis.

Kiam ŝi proksimiĝis al la palaco, ŝi tion ĉiam faris kun peza koro. Apud ĉiu enirejo estis duobla gardo kaj ĉe la ĉefenirejo eĉ pli kaj ĉirkaŭ la kastelo bivakis soldatoj armitaj per glavoj kaj aliaj armiloj. Kaj tiu, kiun ili gardis, estis sola viro, kiu ĉirkaŭiras tie en la dezertaj haloj, ankaŭ li kun glavo, ĉar li ĉiam timas pri sia vivo, oni diris.

Ĉu ŝi ĉi tiun fojon povos ion akiri de li, de tiu viro, kiu ŝajnas mem kaptito en sia malica kastelo.

Iun tagon li ŝin demandis, ĉu ŝi volas edziniĝi al li. Li ne diris, ke li ŝin amas, ĉar tion ŝi ja nepre komprenis jam longe, kaj li ne povis eligi tiun rimarkindan vorton trans siaj lipoj. Li ĝin neniam uzis kaj estis hontema pri ĝi. Tio kredeble ne estas vorto por li, tion li sentis.

Ŝi nenion respondis. Kaj li ankaŭ ne postulis tion. Ŝi bonvolu pensi pri tio dum kelka tempo, li diris preskaŭ submeti- ĝeme.

Kiel ventetis ŝia spirado inter la duonapertaj, palaj lipoj, kiam ŝi ĉifoje lin forlasis. Kiel ŝi rapidis antaŭen tra la stratoj per siaj birdofacilaj paŝoj, kun sia malkvieta koro! Rapidis? Kien ŝi rapidu? Ŝi havis tute nenion, tute nenian lokon al kiu rapidi.

Ŝi komencis iri malpli rapide. Komencis iri tre malrapide, sen celo. Kaj ŝi klopodis regi sin. Pensi. Pensi pri tio, kiel ŝi agu. Ekzistis neniu, kiu povus helpi ŝin. Ŝi devis decidi tute sola. Pri si mem. Ŝi kutimis tion. Tion ŝi devis diri al si. Sed nun estis multe pli malfacile ol iam antaŭe.

Ĉu ŝi oferu sin eĉ ĝis tio, ke ŝi partoprenos lian vivon? Lian timigan vivon. Ŝi ne povos fari tion el propraj motivoj, devos esti pro alies. Ĉu ŝi povos atingi ian bonon per tio. Transdonante sin al li. Ian bonon por ĉiuj tiuj mizeraj suferantaj homoj, kiuj ŝin petegas, kiuj ŝin fidas. Por ĉiuj tiuj, kiujn li suferigas.

Ĉu si povus ian bonon fari donante sin al li? Tiel ŝi sin demandis foje kaj refoje. Ĉu ŝi povus fari lian animon pli milda kaj liajn agojn ne tiom malicaj? Ĉi ŝi povus? Ĉu ŝi povus lin ŝanĝi?

Li efikis forpuŝe al ŝi. Sed ŝi tamen ne konsideris lin tiel, kiel ĉiuj aliaj. Ŝi ne povis nei, ke ŝi pro ĉiuj tiuj vizitoj ekhavis iaspecan senton por li, por la de ĉiuj malamata, juste malamata.

Ŝi lin kompatis. Kion tiu sento signifas, ne estis facile diri. Ŝi ne povis klarigi ĝin al si mem kaj ankaŭ ne volis tion.

Ŝi facile sentis kompaton kaj eble ankaŭ por li ŝi sentis tion.

Sed nur kompato ĝi eble ne estis.

Lin ami ŝi neniam povos, tion ŝi sciis. Por tio li estis al ŝi tro forpuŝa. Sed kompaton ŝi povis senti. Kaj kiam ŝi sentis tion, ŝi ankaŭ sentis bezonon sin oferi, ŝi rimarkis. Ĉu ŝi sin oferu ankaŭ por li?

Pri amo ŝi sciis nenion. Ŝi kredis, ke ŝi nur oferas sin.

Kie ŝi vere troviĝas? En kiu strato? Ŝi opiniis, ke ŝi ĝin rekonas.

Ĉu ĝi ne kondukas al la Damaskopordo? Jes, tie ŝi ja vidas la pordon.

Ĉu tien ŝi iru?

Ŝi faris tion kaj poste mallongan distancon sur la vojo, restis tie kelkan tempon. Sur la kampo apud la vojo troviĝis neniaj floroj. Ne plu. Oni povis vidi, ke ili troviĝis, sed ili jam velkis.

Tiam ŝi reiris hejmen.

Post kelka tempo ŝi iris al la palaco kaj diris al li, ke se li tion deziras, ŝi konsentas edziniĝi al li. Li fariĝis tre feliĉa pro tio.

Malgraŭ tio, ke li kredeble ne kutimis senti feliĉon kaj tial kredeble ankaŭ ne kutimis ĝin esprimi, ĝin montri.

Ŝi donis al li sian manon, ĝi estis tiel mallarĝa kaj malgranda en lia, ke ambaŭ ridetis iomete, kvankam ili estis tiel seriozaj.

Ili staris tie unu antaŭ la alia, tiel malsimilaj kiel eblas pensi, ŝi gracila kaj fragila, kun tiu delikata vizaĝo, kiun ŝi heredis de multaj generacioj, kiu estis bela kvazaŭ de antikva belo, kaj li kun sia granda, peza korpo, kun vizaĝo ankaŭ peza kaj malbela, kun krudaj trajtoj.

Li ne ŝin ĉirkaŭbrakis, nenio tia, neniaj alproksimiĝoj ajnaspecaj, kaj ŝi estis pro tio dankema al li. Sed poste, kiam ŝi sin trovis survoje for de tie, ŝi pensis, ke eble estas maljuste de ŝi, ke ŝi estas dankema pro tio.

Ŝi apartenis al tiuj homoj, kiuj ĉiam demandas sin, ĉu ili faris maljuston.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.