La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


MARIAMNE

Aŭtoro: Pär Lagerkvist

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

6

Daŭris longe antaŭ ol Herodo revenis en Jerusalemon. Li supozeble ne tre volonte revenis. Sed Mariamne ne konsciis pri tempo, ŝi nur funebris la morton de sia parenceto kaj la manieron, en kiu li mortis. Ŝi estis kreita tia, ke ŝi ne povis kompreni, kiel io tia povis okazi. Tutajn tagojn ŝi sidis rigardante antaŭ si kun senesprimaj okuloj, penante kompreni, kio okazis. Kaj kompreni, kiel tiel povas esti. Kaj ĉiam, ĉiam ŝi vidis antaŭ si la malgrandan duran knabon, lin, kiu kuris rekte inter ŝiajn brakojn, kiam li la unuan fojon ŝin vidis, kiam ŝi eniris ilian domon.

Lia vizaĝo estis tiel pala kaj lia rigardo tiel riproĉa, ŝi opiniis.

Ĉu ŝi kulpas lian morton? Lian fuĝon al la montaro kaj per tio lian morton? Pro tio, ke ŝi fariĝis edzino de la malamata Herodo? Eble tio afliktis lin tiom, ke li fuĝis for de ĉio.

Pri tio ŝi cerbumis.

Kaj pri tio, kial Herodo mortigis la knabon. Kaj kial li mortigis lin en tiel furioza maniero, kiel estis informate, tio estis ja nekomprenebla. Ĉu tio eble povus dependi de tio, ke li neniam iun pardonas, eĉ ne infanon. Tia li estas, tion ŝi sciis, kaj tion li kelkfoje mem rekonis. Eble li repentis la mildecon, kiun li montris liberigante lin kaj koleriĝis, kiam li vidis lin tie inter la malamikoj.

Sed eĉ se tiel, ŝi ja ne estis malpli kulpa. Ŝi estis kulpa ĉiukaze.

Kaj eble ... Eble ... Sed tio tamen ne estus ebla, ĉu?

Ĉu povus do la ago de Herodo esti venĝo pro tio, ke ŝi ne amas lin? Ne sufiĉe, ne tiel, kiel oni volus esti amata.

Ne, tio ja tamen ne estas ebla, ĉu?

Se tiel estus, tiam ŝi ja kulpus en maniero, kiu ...

Ne, ŝi nenion povis kompreni. Nenion.

Sed ŝi ja apartenis al tiuj homoj, kiuj ĉion riproĉas al si.

Kiam Herodo fine revenis en Jerusalemon, li tuj komprenis, ke Mariamne ĉion scias. Ŝia vizaĝo estis ŝanĝita de la funebro sed, sufiĉe strange, en tia maniero, ke ŝi ŝajnis pli bela ol antaŭe.

Ĝi estis eĉ pli pala ol antaŭe, kvazaŭ diafana, ŝia funebro tralumis ĝin elinterne kaj faris ĝin eĉ pli nemateria.

Ŝi ne plu havis larmojn, antaŭlonge ŝiaj okuloj perdis la kapablon plori, sed ili estis plenaj de tiu funebro, kiun ili devus priplori. Strange, ili fariĝis eĉ pli mildaj de tio, kvazaŭ eĉ pli varmaj, dum kontraŭe alies okuloj kaj rigardo verŝajne duri- ĝus post ties sufero. Sed en ŝi la sufero ŝajnis aldoni eĉ pli da mildeco.

Kiam Herodo vidis ŝin ŝanĝita en tiu maniero kaj komprenis, kion li faris al ŝi, komprenis, kion ŝi devis suferi pro li, li falis genue ĉe ŝiaj piedoj kun ĝemado sur siaj lipoj, angorŝvito gutiĝis sur lia frunto kaj li etendis siajn brakojn al ŝi sed sen tuŝi ŝin, kaj rigardis ŝin pete per siaj sangostriaj okuloj. Sen vortoj li petis al ŝi pardonon pro sia malico, pro tio, ke li estas, kia li estas. Al ŝi, kiu povis pardoni ĉion.

Kaj per sia malvarmeta mano ŝi karesis lian frunton, forkaresis la angorŝviton de ĝi, de la frunto de la hombesto, la malsekajn nigreruĝajn harojn de ĝi, ĝis liaj lipoj ĉesis tremi kaj lia rigardo fariĝis malpli ekscitita kaj sovaĝa kaj ŝajnis, ke li iel paciĝis.

Ŝi lasis lin finplori ĉe si kaj ŝi ankaŭ lasis lin veni al ŝi, por ke ŝi pacigu lian maltrankvilon kaj pelan instinkton. Ŝi klopodis esti kiel antaŭe, kiel ajn malfacile por ŝi. Eble ŝi tiel povos konservi iom el sia influo sur lin, ŝi pensis. Se ŝi povos konservi tion, tio estos, ĉar li trovos kontentiĝon ĉe ŝi, tion ŝi ja sciis. Tial ŝi malgraŭ ĉio volis, ke li serĉu ŝian sinon. Estis ja ankaŭ tiel, ke ŝi bezonis lin, kiom ajn ŝi klopodis eviti pensojn pri tio. Li vekis ŝian sensvivon kaj unu fojon vekita ĝi daŭrigis postuli sian kontentiĝon. Sed ŝiaj sensoj ne postulis tute la samon kiel liaj. Kaj liajn postulojn ŝi ĉiam plu tute ne povis kontentigi.

Mirigis ŝin, ke ŝi post tio, kio okazis, povis percepti ian ajn plezuron, kiam li serĉis ŝian sinon. Sed ŝi perceptas tion, ŝi devis konfesi tion. Ŝi riproĉis sin mem pro tio. Kiel ŝi sin riproĉis pro ĉio. Kaj en la mallumo ŝi vidis la palan vizaĝon de la knabeto kun la malgajaj okuloj, kiuj eĉ pli grandiĝis nun post lia morto.

Herodo vere nun trankviliĝis por kelka tempo, tion ŝi efikis, kaj oni ne aŭdis, ke io aparte indigniga okazis, almenaŭ ne en Jerusalemo. Ne laŭ ŝia scio. Sed ŝiaj kontaktoj kun la ekstera mondo ja ne estis multaj. Ili plejparte konsistis el tio, ke la maljuna servistino ŝin kelkfoje vizitis. La familio ne sciis pri ŝiaj venoj, se ili scius, ili estus tre koleraj kaj tio certe signifus certan danĝeron por ŝi. Ŝi tamen venis. Ĉar malgraŭ tio, ke ŝi neniam per vortoj menciis tion, ŝi ekŝatis Mariamne dum la mallonga tempo, kiam ŝi loĝis en ilia domo. Kaj Mariamne ekŝatis ŝin. La maljunulino havis sulkan, severan vizaĝon, sed same severa kiel la aspekto ŝi kredeble ne estis. Estis nur tiel, ke ŝi neniam ridetis. Kial ŝi ne faris tion, oni ne sciis, verŝajne neniu sciis. Sed kelkaj homoj ja neniam faras tion, precipe maljunuloj, kiuj traspertis la tutan vivon.

Ŝi rakontis ion pri tio, kio okazis en la domo de la parencoj kaj kion ili diris pri la okazintaĵoj en Jerusalemo kaj en la provinco. Ŝi propre estis neparolema kaj ne tiom por paroli ŝi venis, kiom por sidi dum kelka tempo ĉe Mariamne.

Kaj Mariamne tre ĝojis kaj estis dankema, ĉar ŝi venis. Parte ĉar ŝi volonte revidis ŝin kaj parte ĉar ŝi tiamaniere iom kontaktiĝis kun la mondo kaj povis iom demandi pri siaj parencoj, kiujn ŝi tiom ŝatis. Malgraŭ tio, ke ili ŝin malamis. Sed tion ŝi ne volis kredi.

Siajn promenojn en la urbo kaj ofte ekster ĝi ŝi daŭrigis kiel antaŭe. Ne estis kutime, ke virino movis sin tiel, sed por ŝi tio estis natura kaj ŝi havis kutimon al tio. Ŝi ja ne naskiĝis en Jerusalemo, sed en tre malgranda urbeto, kiu apartenis al ŝia familio, tiu, kiu ne plu ekzistis. Ankaŭ la urbo ne plu ekzistis.

Kiam ŝi laste ĝin vidis, ĝi estis nur kelkaj fumantaj ruinoj.

Dum tiuj promenoj ŝi ja renkontis multajn homojn, sed ili ja estis fremduloj kaj ŝi ne intime rilatis kun ili. Tamen ofte okazis, ke ili ŝin rekonis kaj ridetis al ŝi, eble ŝi sukcesis ion akiri por iu parenco ilia. Kaj la ŝanĝo nun okazinta, kiu sugestis, ke ĉiuj vivas en pli milda epoko, ĝin ili plene atribuis al ŝi.

Kaj tial ili ridetis al ŝi, tuj kiam ili vidis kaj rekonis ŝin kaj ĉiam pli multaj genuis antaŭ ŝi kaj kisis ŝian mantelborderon.

Mariamne la arĝente vestita.

Sed ili miris pri tio, kiel ŝi ŝanĝiĝis. De kio tio povas dependi?

Kaj pri tio, ke ŝi ne plu ridetas al ili kiel antaŭe.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.