La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


MARIAMNE

Aŭtoro: Pär Lagerkvist

©2026 Geo

La Enhavo

9

Pri la vivo de Herodo post la morto de Mariamne estas rakontate, ke li plu vivis tute kiel antaŭe en malico kaj krueleco, ke nenia ŝanĝo okazis en ĝi. Same kiel la amo ne povis vere ŝanĝi lin, la morto de Mariamne ne faris tion. Nur tuj poste, dum mallonga tempo, li ŝajnis iom pli milda kaj la homoj opiniis, ke estis al ili pli bone dum ioma tempo, por la lasta fojo Mariamne ion eldevigis por ili. Poste ĉio reiris al la malnova ordinaro. Poste li resimiliĝis al si.

Jes, propre oni povas diri, ke lia malico kaj krueleco nur des pli kreskis, ju pli li vivis, kaj same lia membloviteco, mempufi ĝo, lia kredo, ke li estas la plej potenca homo vivanta, ke simila al li ne troviĝas.

Kaj vere lia potenco kreskis, li sukcesis plene venki la makabean kontraŭstaron en la montaro kaj poste ekstermi ilin tute, almenaŭ ĉiujn makabeojn havantajn ian ajn signifon.

Per daŭranta teroro li nelimigite regis popolon tute subpremitan.

Sian malbonmoran vivon li ankaŭ daŭrigis kaj lian sanon subminis fine la senmezuraj diboĉoj, al kiuj li sin dediĉis. Sed ili ne rompis lin, krom nur korpe kun la tempo, li restis tamen sama, same nevenkebla kaj danĝera por sia ĉirkaŭo kaj por ĉiuj, kiuj kuraĝis altiri lian malamon aŭ eĉ nur lian malkontenton. Li retenis sian tutan forton. Kaj la malamo kontraŭ li retenis sian.

Malgraŭ ĉio li ja estis maljuna homo, kaj tio komenciĝis videbli.

Maljunulo kun ne multe da restanta vivo. Li tamen daŭrigis sian senmoderan vivon, nenion ŝanĝis, kontentigis siajn malvirtojn kaj pasiojn, kiel li ĉiam faris.

Sed Mariamne li neniam forgesis.

Foje, kiam li vizitis la templon, kiu nun jam longe staris preta en sia tuta pompo, li ekpensis pri la fojo, kiam li vizitis ĝin kun Mariamne. Pri tio, kiel malmulte ŝi ŝajnis atenti pri ĝi, kiel ŝi ŝajnis preskaŭ indiferenta. Estis strange. Ŝajnis, kvazaŭ ŝi ne bezonus templon.

Strange, li pensis en si.

Kaj poste li komencis ĉirkaŭiri en sia templo, en tiu sanktejo, kiun li konstruis por sia propra singloro, por ke lia nomo vivu post li, por ke li fariĝu senmorta. Kiun li konstruigis tiel kosta kaj bela, eble pli bela ol iu alia templo en la mondo. Li refoje ekĝojis pro ĝia oro kaj kupro, ĝia bronzo kaj arĝento, kaj la brilanta marmoro, kiun li je alta kosto venigis defore el fremda lando. Li ĉirkaŭiris tie per siaj pezaj paŝoj, kiuj fariĝis eĉ pli pezaj nun, kiam li estis maljuna. Li aspektis malsana kaj aĝa, sed tio neniom gravis, ĉar neniu ĉeestis, kiu povus rimarki, li tie ĉirkaŭvagis tute sola. Irinte tie longe kaj trovinte tie ĉion tia, kia ĝi devas esti, li revenis al la palaco, al tiu parto de ĝi, kiun Mariamne faris hejmo. Kiam li estis sola, li ĉiam restadis tie. Kaj li ofte estis, ĉar li ofte sentis tedon pri la homoj, per kiuj li sin ĉirkaŭis.

Estis ja vero, ke Mariamne ne bezonis templon. Ŝi havis sian diservon interne en si, kiun ŝi povis aŭskulti iam ajn. Ŝi estis kiel arbo, kiun la vento plenigas per sia sekreta susuro. Tiel estis ĉe ŝi. Ŝi ne bezonis sanktejon por tio.

Sed Herodo bezonis templon. Ĉar li estis dezerthomo. Kaj en la dezerto li levis templon super si mem.

Ĉu nur super si mem? Ĉu nur por glori sin mem?

Tion mi ne povas respondi. Tion mi ne scias.

Kiam lia malsano akriĝis kaj li komencis suferi de teruraj doloroj, li sin direktis al la lando de siaj prapatroj, al la dezertlando sude de la Maro de l’Morto, por serĉi kuraciĝon kaj faciliĝon tie. Tie estis kelkaj varmegaj fontoj, kiuj laŭdire povis doni sanon kaj novan vivon.

Li neniam antaŭe estis tie kaj li vidis kun miro la landon, de kiu venis lia animo, tiujn dezertajn vastojn kaj sovaĝajn, sangoruĝajn dezertmontojn. Estis lando, kiu povis veki teruron, sed ankaŭ plenigi la animon per sovaĝa ĝojo. Sed Herodo nun estis tro malsana kaj tro maljuna por vere ĝin sperti.

Lia korpo trovis neniom da sano tie, la sulfurflava akvo de la varmegaj fontoj neniom malakrigis la dolorojn, ĝi nur intensigis ilin, bruligis lin kiel fajro. Ĝi estis lando de morto, ne de vivo.

Kaj li fariĝis nur pli malsana ol iam.

En mizera stato li revenis al Jerusalemo. Lia ŝvelinta korpo estis turmento por li mem kaj por aliaj kun sia forpuŝa odoro.

Kaj lia humoro estis pro la malsano pli malbona ol iam, lia senkonsideremo sin direktis kontraŭ ĉio kaj ĉiuj en lia ĉirkaŭaĵo, tiel ke fine preskaŭ neniu kuraĝis proksimiĝi al li. Eĉ liaj malnovaj servistoj ektimis proksimiĝi.

Liaj doloroj estis teruraj. Vere frapis lin tio, kion li plej multe timis, morti elinterne, esti prirabata je la vivo de malamiko, kiun li ne povas vidi, ne scias, kiu li estas.

Kaj malgraŭ tiuj suferoj, tiuj doloroj de kiuj ja nur la morto povus liberigi lin, li havis mortotimon, kiu lin akompanis tage kaj nokte. Ne malplej nokte. Ĉiun nokton li antaŭtimegis.

Malsano kaj mortotimo tamen tute ne malhelpis lin ĉiam plu esti plenigita de si mem, de sia grandiozeco, sia supereco, kiel li estis dum sia tuta vivo. Kaj li estis agitita pro tio, ke homo kia li mortos, tute kiel ordinara homo, kaj en plej naŭza maniero. Li ja devus morti kiel dio, sed tion li ne faris. Oni ne povis diri, ke li faris.

De kiu malsano li suferis, ne estas konate. Oni diris, ke vermoj lin manĝis – kion povu signifi tiu ideo – kaj ke tio okazis pro lia granda malico. Por la popolo ja ne estis malfacile tion kredi.

Li nun vivis preskaŭ sola en sia palaco, ĉar ĉiuj homoj tedis lin, same kiel li tedis ilin. Nur unu servisto ankoraŭ restis.

Sed ekster la palaco kompreneble daŭre kiel ĉiam staris multnombre da armitaj viroj por gardi lian vivon. Lia vivo estis tre bone ŝirmata kaj gardata, malgraŭ tio, ke ĉiuj nur esperis lian morton.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.