La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


IMENLAGO

Aŭtoro: Theodor Storm

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Elizabeto

La sekvintan posttagmezon Rejnhardo kaj Elizabeto migris trans la lago jen tra la arbaro, jen sur la alta antaŭeniĝanta bordorando. Elizabeto ricevis de Eriĥo la komision, dum lia kaj de la patrino forestado konigi al Rejnhardo la plej belajn perspektivojn de la ĉirkaŭaĵo, precipe ekde la alia flanko, de la bordo sur la bienon mem. Nun ili iris kune de unu loko al alia. Fine Elizabeto laciĝis kaj eksidis en la ombron de superpendantaj branĉoj, Rejnhardo staris kontraŭ ŝi apogiĝante al arbotrunko. Jen li aŭdis pli profunde en la arbaro la kukolon vokantan, kaj subite li ekpensis, ke tio estis iam tiel same. Strange ridetante li rigardis ŝin.

– Ĉu ni volas serĉi fragojn? – li demandis.

– Nun ne estas fragosezono, – ŝi rediris.

– Sed ĝi baldaŭ venos.

Elizabeto skuis silente la kapon; poste ŝi levis sin kaj ambaŭ daŭrigis sian promenadon; kaj, kiam ŝi iris ĉe lia flanko, lia rigardo ĉiam denove turniĝis al ŝi; ĉar ŝi gracie paŝis, kvazaŭ ŝi leviĝus de siaj vestoj. Ofte li postrestis laŭintence unu paŝon por ŝin rigardi tute kaj plene. Tiel ili alvenis al libera loko, surkreskita de erikoj, kun vasta perspektivo en la landon.

Rejnhardo sin klinis kaj prenis ion el la herboj surtere kreskantaj. Kiam li denove rigardis supren, lia vizaĝo montris la esprimon de pasia doloro.

– Ĉu vi konas tiun ĉi floron? – li demandis.

Mirante ŝi rigardis lin.

– Estas eriko. Mi ofte kolektis ilin en la arbaro.

– Hejme mi havas malnovan libron, – li diris, – mi iam zorgeme skribis en ĝi ĉiuspecajn kantojn kaj rimojn; sed tio jam de longe ne plu okazis. Inter la folioj ankaŭ kuŝas eriko, sed tiu estas nun velkinta. Ĉu vi scias, kiu ĝin donis al mi?

Mute ŝi ekbalancis la kapon; sed ŝi direktis malsupren la okulojn kaj rigardis nur la herbon, kiun li tenis en la mano.

Tiel ili staris longe. Kiam ŝi malfermis la okulojn, kontraŭ li, li vidis, ke ili estas plenaj de larmoj.

– Elizabeto, – li diris, – jen malantaŭ tiuj bluaj montoj kuŝas nia juneco. Kie ĝi restis?

Ili parolis nenion plu; mute ili iris malsupren al la lago. La aero estis sufoka, okcidente leviĝis nigra nubaĵo.

– Fulmotondros, – diris Elizabeto, rapidigante sian paŝon.

Rejnhardo silente balancis la kapon, kaj ambaŭ rapidiris laŭlonge de la bordo, ĝis ili alvenis al la boato. – Dum la transveturo Elizabeto lasis ripozi sian manon sur la rando de la boato. Remante li rigardis ŝin; sed ŝi rigardis preter li malproksimen.

Poste lia rigardo glitis malsupren kaj restis sur ŝia mano; kaj la pala mano, malkaŝis al li tion, pri kio ŝia vizaĝo silentis. Li vidis sur ĝi tiun delikatan signon de sekreta doloro, kiu tiel ofte gravuriĝas sur belaj virinaj manoj, kiuj kuŝas nokte sur malsana koro. – Kiam Elizabeto sentis liajn okulojn ripozi sur ŝia mano, ŝi lasis ĝin gliti malrapide super la rando de la boato en la akvon.

Veninte al la farmejo, ili trovis antaŭ la mastra domo ĉaron de tondilakrigisto; viro kun nigraj desuprenpendantaj bukloj movis diligente la radon kaj zumis inter la dentoj ciganan melodion, dum jungita, spireganta hundo kuŝis apude. En la domvestiblo staris vindita per ĉifonoj knabino kun belaj, neregulaj trajtoj kaj tenis petadante la manon al Elizabeto.

Rejnhardo metis manon en sian poŝon; sed Elizabeto antaŭiris lin kaj skuis rapide la tutan enhavon de sia monujo en la malfermitan manon de la almozulino. Tiam ŝi rapide sin deturnis, kaj Rejnhardo aŭdis, kiel ŝi ploregante supreniris la ŝtuparon.

Li volis ŝin reteni, sed li pripensis kaj postrestis ĉe la ŝtuparo.

La knabino staris ankoraŭ en la vestiblo, senmove, tenante enmane la ricevitan almozon.

– Kion vi volas ankoraŭ? – demandis Rejnhardo.

Ŝi ektimis.

– Mi volas nenion plu, – ŝi diris; poste turnante la kapon al li kaj fikse lin rigardante per flankaj rigardoj, ŝi iris malrapide al la pordo.

Li elvokis ian nomon, sed ŝi ne plu aŭdis ĝin; kun mallevita kapo, kun krucigitaj brakoj sur la brusto, ŝi paŝis tra la korto:

Morti, ha! morti
Mi, devas sen vi!

Malnova kanto zumis al li en orelon, lia spiro haltis kelkatempe; tiam li sin deturnis kaj iris en sian ĉambron.

Li sidiĝis por labori, sed pensoj ne venis. Poste li penadis unu horon sensukcese, fine li malsupreniris en la familioĉambron.

Neniu ĉeestis, sole malvarmeta, verda krepusko; sur la kudrotablo de Elizabeto kuŝis ruĝa rubando, kiun ŝi portis posttagmeze ĉirkaŭ la kolo. Li prenis ĝin en la manon, sed ĝi doloris lin, do li remetis ĝin sur la tablon. Li havis nenian ripozon, li malsupreniris al la lago kaj deligis la boaton; li transremis kaj iris ankoraŭ unufoje ĉiujn vojojn, kiujn li estis irinta kun Elizabeto. Kiam li revenis hejmen, mallumiĝis; sur la korto renkontis lin la veturigisto, kiu kondukis la ĉevalojn sur la herbejon, ĉar la vojaĝantoj ĵus revenis. Enirinte la vestiblon, li aŭdis Eriĥon irantan tien kaj reen en la ĝardenhalo. Li ne eniris; li haltis momenton, kaj poste supreniris mallaŭte la ŝtuparon al sia ĉambro. Tie ĉi li metis la apogseĝon apud la fenestron; li faris, kvazaŭ li volus aŭskulti la najtingalon, kiu kantis malsupre en la taksusmuroj, sed li aŭdis nur la batadon de sia koro. Sub li en la domo ĉiuj iris ripozi; la nokto preterfluis; li ne sentis ĝin. Tiel li sidis multe da horoj. Fine li ekstaris kaj sin ŝovis en la malfermitan fenestron. La nokta roso fluetis inter la folioj, la najtingalo jam ĉesis kanti. Iom post iom la profunda bluo de la malluma ĉielo ankaŭ venkiĝis ekde oriento per palflava lumeto; freŝa vento sin levis kaj tuŝetis la varmegan frunton de Rejnhardo. La unua alaŭdo ĝojegante suprenflugis en la aeron. Subite Rejnhardo sin turnis kaj iris al la tablo, li palpserĉis krajonon, kaj, kiam li trovis ĝin, li sidiĝis por skribi kelkajn liniojn sur blanka paperfolio. Tion fininte, li prenis ĉapelon kaj bastonon, kaj postlasante la paperon, li malfermis singardeme la pordon kaj malsupreniris en la vestiblon. – La matena krepusko plenigis ankoraŭ ĉiujn angulojn; la granda domkato, sterniĝinta sur pajlmato, ĝibigis la dorson al lia mano, kiun li senpense kontraŭtenis. Sed ekstere en la ĝardeno jam fajfis la paseroj surbranĉe, kaj diris al ĉiuj, ke la nokto forpasis. Jen li aŭdis, ke pordo moviĝas supre en la domo, iu malsupreniris la ŝtuparon, kaj, kiam li ekvidis, Elizabeto staris antaŭ li. Ŝi metis la manon sur lian brakon, ŝi movis la lipojn, sed li aŭdis nenian vorton.

– Vi ne revenos, – fine ŝi diris, – mi scias ĝin, ne mensogu; vi neniam revenos.

– Neniam, – li diris.

Ŝi lasis fali sian manon kaj diris nenion plu. Li iris tra la vestiblo al la pordo; tiam li sin turnis ankoraŭ unufoje. Ŝi staris senmove sur la sama loko kaj rigardis lin per nevivaj okuloj.

Li faris unu paŝon antaŭen kaj etendis la brakojn al ŝi.

Poste li sin deturnis perforte kaj eliris tra la pordo. – Ekstere kuŝis la mondo en freŝa matenlumo, la rosoperloj, kiuj pendis en la araneaĵoj, briletis en la unuaj sunradioj. Li ne rigardis malantaŭen, rapide forirante; kaj pli kaj pli malaperis post li la silenta bieno, kaj antaŭ li aperis la granda, vasta mondo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.