La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Antaŭen  


IMENLAGO

Aŭtoro: Theodor Storm

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La maljunulo

Posttagmeze de malfrua aŭtuno bone vestita maljunulo rapidete malsupreniris la straton. Li verŝajne revenis domen el promenado, ĉar liaj bukŝuoj, je pasinta modo, estis polvoplenaj. La longan bastonon kun ora butono li portis sub la brako; per siaj malhelaj okuloj, en kiuj la tuta juneco ŝajne rifuĝis kaj kiuj strange kontrastis la neĝblankajn harojn, li trankvile rigardis ĉirkaŭen aŭ al la urbo, kiu kuŝis antaŭ li en la bonodoro de la vespersuno. – Preskaŭ li ŝajnis fremdulo; nur malmulte da pasantoj salutis lin, kvankam kelkaj el ili estis nepre devigataj rigardi en tiujn ĉi seriozajn okulojn. Fine li haltis antaŭ domo kun alta fasado kaj, ankoraŭ unufoje rigardadinte la urbon, li eniris la vestiblon de la domo. Je la sono de la pordsonorilo la verda kurteno de rigardfenestro direktita al la vestiblo ŝoviĝis en la ĉambro, kaj la vizaĝo de maljuna virino vidiĝis malantaŭe. La viro faris al ŝi signon per sia bastono:

– Ankoraŭ nenian lumon! – li diris kun iom suda akcento, kaj la mastrino refaligis la kurtenon.

La maljunulo trairis nun la vastan vestiblon, ĉambregon, kie kverkaj ŝrankoj kun porcelanaj vazoj staris de la muroj; tra la kontraŭa pordo li iris en vestibleton, de kie mallarĝa ŝtuparo kondukis al la supraj ĉambroj de la malantaŭa domo.

Suprenirinte tiun ŝtuparon malrapide, li supre malŝlosis pordon kaj tiam eniris grandan ĉambron. Tie ĉi regis sekreta silento; unu muro estis preskaŭ kovrita per libroŝrankoj, sur la aliaj pendis figuraĵoj de homoj kaj de landoj. Antaŭ tablo, verde kovrita, sur kiu kuŝis kelke da malfermitaj Iibroj, staris peza apogseĝo kun ruĝa velurkuseno. Metinte ĉapelon kaj bastonon en la angulon, la maljunulo sidiĝis en la apogseĝon kaj kun ligitaj manoj ŝajnis ripozi de sia promenado. – Dum li tiel sidadis, iom post iom vesperiĝis; fine lunradio falis tra la fenestrajn vitrojn sur la pentraĵojn de la muro, kaj, dum la hela strio malrapide movigis antaŭen, la okuloj de la viro sekvis ĝin malarbitre. Nun ĝi aliris portreteton simple, nigre enkadrigitan.

– Elizabeto! – diris mallaŭte la maljuna viro; kaj, kiam li elparolis la vorton, la tempo ŝanĝiĝis: li estas en sia juneco.


<<  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.