La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
IMENLAGOAŭtoro: Theodor Storm |
©2024 Geo |
La Enhavo |
La Edukada Servo |
Post preskaŭ du jaroj Rejnhardo sidis antaŭ sia lampo meze de libroj kaj paperoj, atendante amikon, kun kiu li faris komunajn studojn. Iu suprenvenis la ŝtuparon.
– Envenu! – La mastrino estis.
– Jen letero por vi, sinjoro, Werner!
Poste ŝi foriris.
Rejnhardo ne skribis, ekde sia vizito en la hejmo, al Elizabeto kaj ankaŭ ne plu ricevis de ŝi leteron. Tiu ĉi ankaŭ ne estis de ŝi, tio estis la skribmaniero de lia patrino. Rejnhardo malfermis kaj legis, kaj baldaŭ li legis jenon:
”En via aĝo, mia kara infano, ĉiu jaro havas preskaŭ sian propran vizaĝon: ĉar la juneco ne lasas sin plimalriĉigi. Tie ĉi ankaŭ multo aliiĝas, kio unue certe doloros vin, se mi ĉiam ĝuste komprenis vin. Eriĥo ricevis fine hieraŭ de Elizabeto la jesvorton, post kiam li petis, dum la pasinta kvaronjaro, dufoje sensukcese ŝian manon. Ŝi tute ne povis decidiĝi pri tio; nun fine ŝi tamen faris ĝin; ŝi estas ankoraŭ tro juna. Oni diras, ke la edziĝo baldaŭ okazos, kaj la patrino tiam foriros kun ili.”
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.