La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


IMENLAGO

Aŭtoro: Theodor Storm

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Hejme

Kiam estis Pasko, Rejnhardo vojaĝis hejmen. Matene post sia alveno li vizitis Elizabeton.

– Kiel vi grandiĝis, – li diris, – kiam la bela, gracia knabino ridante iris renkonte al li.

Ŝi ruĝigis, sed ŝi rediris nenion; sian manon, kiun li prenis ĉe la bonveno en la sian, ŝi provis dolĉe eltiri. Dubante, li ŝin rigardis, tion ŝi neniam faris pli frue; ĉifoje estis, kvazaŭ io fremda ekstarus inter ambaŭ. Tio ankaŭ persistis, kiam li jam apudestis pli longe, kaj li revenis ĉiam tagon post tago. Sed tuj, kiam ili kunsidis, okazis pauzoj, kiuj estis por li doloraj, kaj pri kiuj li tiam timeme provis antaŭzorgi. Por havi dum la libertempo certan interparoladon, ii komencis instrui al Elizabeto la botanikon, pri kiu li sin okupis okaze, dum la unuaj monatoj de sia universitata vivo. Elizabeto, kiu estis preta sekvi lin pri ĉio, kaj ankaŭ ĝenerale lernema, konsentis rapideme.

Nun ili faris diversfoje, dum la semajno, ekskursojn al la kamparo aŭ sur la erikejon, kaj kiam ili tagmeze alportis domen la verdan botanikan skatolon plenan de herboj kaj floroj, tiam Rejnhardo revenis post kelke da horoj, por dividi kun Elizabeto la komunan trovitaĵon.

Tiuintence li eniris iuposttagmeze la ĉambron, kiam Elizabeto staris apud la fenestro provizante je freŝa salato orumitan kaĝon, kiun li alitempe ne vidis tie. En la kaĝo sidis kanario, kiu svingis siajn flugiletojn kaj kiu kriadante piketis la fingron de Elizabeto. Iam la birdo de Rejnhardo pendis de tiu loko.

– Ĉu mia malfeliĉa kanabeno ŝanĝiĝis post sia morto en oran kanarion? – li demandis gaje.

– La kanabenoj ne havas tian kutimon, – diris la patrino, kiu ŝpinante sidis en la apogseĝo. – Via amiko Eriĥo sendis ĝin hodiaŭ matene de sia bieno por Elizabeto.

– De kia bieno?

– Ĉu tion vi ne scias? Kion do?

– Ke Eriĥo de unu monato ekokupas la duan bienon de sia patro ĉe la Imenlago?

– Sed vi diris al mi nenion pri tio.

– Ho, – diris la patrino, – vi informiĝis ankaŭ per neniu vorto pri via amiko. Li estas tre kara, komprenema juna viro.

La patrino eliris por prepari la kafon; Elizabeto turnis al Rejnhardo la dorson, ankoraŭ sin okupante pri la kaĝo.

– Mi petas, nur momenton, – ŝi diris, – tuj mi estos preta.

Tial ke Rejnhardo tute kontraŭ sia kutimo ne respondis, ŝi sin turnis. En liaj okuloj estis subita esprimo de malĝojo, kiun ŝi neniam rimarkis tie.

– Kio mankas al vi? – ŝi demandis alproksimiĝante.

– Ĉu al mi? – li diris senpense kaj reve ripozigis siajn okulojn en la ŝiaj.

– Vi havas tiel malĝojan mienon.

– Elizabeto, – li diris, – mi ne povas toleri la flavan birdon.

– Mirante ŝi rigardis lin; ŝi ne komprenis lin.

– Vi estas tiel stranga, – ŝi diris.

Li ekkaptis ŝiajn ambaŭ manojn, kiujn ŝi lasis trankvile en la liaj. Baldaŭ la patrino revenis.

Post la kafo tiu ĉi sidiĝis ĉe sia ŝpinrado; Rejnhardo kaj Elizabeto iris en la apudĉambron por ordigi la kreskaĵojn. Nun palisetoj estis komputataj, floroj kaj folioj zorgeme etendataj kaj du ekzempleroj de ĉia speco metataj por sekigi inter la foliojn de granda foliegaro. Estis suna posttagmeza silento: nur apude la ŝpinrado de la patrino zumis, kaj de temp’ al tempo oni aŭdis la mallaŭtan voĉon de Rejnhardo, kiam li nomis la klasordojn de la kreskaĵoj aŭ korektis la neĝustan prononcadon de la latinaj vortoj de Elizabeto.

– De antaŭ nelonge la konvalo ankoraŭ mankas al mi, – ŝi nun diris, kiam la tuta trovitaĵo estis klarigita en ordo.

Rejnhardo prenis el la poŝo blankan pergamenan volumeton.

– Jen konvalo por vi, – li diris, elprenante la duonsekigitan kreskaĵon.

Vidante la surskribitajn foliojn, Elizabeto demandis – Ĉu vi denove verkis fabelojn?

– Ne estas fabeloj, – li respondis, al ŝi donante la libron.

Estis nur versaĵoj, la plejmultaj apenaŭ plenigis unu paĝon.

Elizabeto turnis unu folion post la alia; ŝi legis ŝajne nur la surskribojn. – Kiam la instruisto riproĉis ŝin. – Kiam ili devoji ĝis en la arbaro. Kun la Paskofabelo. – Kiam ŝi skribis al mi unuafoje; tiel sonis preskaŭ ĉiuj. Esplorante, Rejnhardo ŝin rigardis, kaj dum ŝi foliumis ĉiam plu, li rimarkis kiel delikata ruĝeco naskiĝis sur ŝia klara vizaĝo kaj iom post iom ĝin tute kovris. Li volis vidi ŝiajn okulojn; sed Elizabeto ne rigardis supren kaj fine metis la libron silente antaŭ lin.

– Ne tiel redonu ĝin al mi! – li diris.

Ŝi prenis brunan branĉeton el la lada skatolo.

– Mi volas enŝovi vian preferatan herbon, – ŝi diris al li donante la libron enmanen.

* * *

Fine la lasta tago de libertempo alvenis kaj, sekve, la mateno de la forvojaĝo. Laŭ siaj petoj Elizabeto ricevis de la patrino la permeson akompani sian amikon ĝis la poŝtveturilo, kiu staris je kelke da stratoj de ŝia loĝejo. Kiam ili iris el la dompordo, Rejnhardo donis al ŝi la brakon; tiel li paŝis silente apud la gracia knabino. Ju pli proksimen ili venis al la celo, des pli li sentis, ke li devus, antaŭ ol li dirus adiaŭ por tiel longe, sciigi al ŝi ion necesan, ion, de kio dependus ĉiu valoro kaj ĉiu ĉarmo de lia estonta vivo, kaj tamen li ne povis trovi la savantan vorton. Tio timigis lin; li iris ĉiam pli malrapide.

– Vi alvenos tro malfrue, – ŝi diris, – la deka jam sonoris ĉe Sankta Mariano.

Sed tamen li ne plirapidis. Fine li diris balbutante:

– Elizabeto, de nun vi ne vidos min dum du du jaroj … Ĉu vi certe ankoraŭ amos min tiel same, kiel nun, kiam mi revenos?

Ŝi ekbalancis la kapon kaj afable rigardis en lian vizaĝon.

– Mi ankaŭ defendis vin, – ŝi diris post malgranda paŭzo.

– Ĉu min? Kontraŭ kiu vi bezonis fari ĝin?

– Kontraŭ mia patrino. Ni parolis hieraŭ vespere, post kiam vi foriris, ankoraŭ longan tempon pri vi. Ŝi opiniis, ke vi ne plu estas tiel bona, kiel vi estis.

Rejnhardo silentis momenton; sed tiam li ekprenis ŝian manon, tenis ĝin en sia kaj serioze rigardante ŝiajn infanokulojn, li diris:

– Mi certe estas ankoraŭ tiel bona, kiel mi estis: tion kredu firme! Ĉu vi kredas ĝin, Elizabeto?

– Jes, – ŝi diris.

Li liberigis ŝian manon kaj iris rapide kun ŝi tra la lasta strato. Ju pli proksimen la adiaŭo venis, des pli gaja estis lia vizaĝo; li iris apud ŝi preskaŭ tro rapide.

– Kion vi havas, Rejnhardo? – ŝi demandis.

– Mi havas sekreton, belan! – li diris kaj rigardis ŝin per lumaj okuloj. – Kiam mi revenos post du jaroj, vi ekscios ĝin.

Dume ili alvenis al la poŝtveturilo; restis ankoraŭ ĝuste sufiĉe da tempo. Ree Rejnhardo ekprenis ŝian manon.

– Adiaŭ! – li diris, – adiaŭ, Elizabeto. Ne forgesu ĝin.

Ŝi konsente skuis la kapon.

– Fartu bone! – ŝi diris.

Rejnhardo eniris la veturilon, kaj la ĉevaloj ektiris. Kiam la veturilo ruliĝis ĉirkaŭ la angulo de la strato, li ankoraŭfoje rigardis ŝian karan vizaĝon, dum ŝi reiris malrapide la vojon.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.