La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


IMENLAGO

Aŭtoro: Theodor Storm

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

En la arbaro

Tiel la infanoj vivis kune; ŝi estis por li ofte tro silenta, li estis por ŝi ofte tro fortega, sed ne tial unu lasis la alian.

Preskaŭ dum ĉiuj liberhoroj ili estis kune, vintre en la vastetaj ĉambroj de siaj patrinoj, somere en arbaro kaj kampoj.

Kiam Elizabeto iam estis riproĉita de la instruisto, Rejnhardo, kiu ĉeestis, ĵetis kolere sian tabulon surtablen, por ke li direktu sur sin la fervoron de la viro; tamen li ne estis rimarkata.

Sed Rejnhardo perdis ĉian atenton je la geografiaj klarigoj.

Anstataŭ tio li verkis longan versaĵon, en kiu li komparis sin mem kun juna aglo, la instruiston kun griza korniko; Elizabeto estis la blanka kolombo. La aglo promesis preni venkon de la griza korniko, tuj kiam liaj flugiloj estos kreskintaj.

Al la juna poeto la larmoj aperis en la okuloj. Li ŝajnis al si mem tre nobla. Kiam, li venis heimen, li havigis al si pergamenan volumeton kun multe da blankaj folioj. Sur la unuaj pakoj li skribis zorge sian unuan poezion.

Baldaŭ post tio li iris en alian lernejon; tie ĉi li kontraktis multajn novajn kamaradligojn kun knaboj de sia aĝo, sed liaj interrilatoj kun Elizabeto ne estis malhelpataj pro tio. El la fabeloj, kiujn li rakontis pli frue al ŝi kaj rerakontis, li nun komencis noti tiujn, kiuj plaĉis al ŝi plej bone. Skribante, li ofte deziregis versigi kelkajn el siaj pensoj; sed, li ne sciis kial, li ne ĉiufoje, povis sukcesi en tio. Tial li notis ilin precize, kiel li mem aŭdis ilin. Poste li donis la foliojn al Elizabeto, kiu ilin konservis zorgeme en tirkesto de sia juvelujeto; kaj tio kaŭzis al li ĉarman kontentigon, se li kelkafoje aŭdis vespere, ke Elizabeto, dum li apudestis, laŭtlegis tiujn rakontojn al sia patrino el la kajeroj, kiujn li skribis.

Sep jaroj estis pasintaj. Rejnhardo devis por sia plua perfekti ĝado foriri el la urbo. Elizabeto ne povis pensi pri tio, ke nun venos tempo tute sen Rejnhardo. Ŝi tre ĝojis, kiam li ian tagon promesis al ŝi, ke li, kiel ĉiam, notos por ŝi fabelojn kaj sendos tiujn al ŝi kun la letero al sia patrino; ŝi poste ĉiam devos reskribi al li, kiel la rakontoj plaĉis al ŝia gusto. La forvoja ĝo okazis; sed antaŭe ankoraŭ multaj rimoj venis en la pergamenvolumon. Tio ĉi estis sole por Elizabeto sekreto, kvankam ŝi ja estis la kialo de la tuta libro kaj de la plejmultaj kantoj, kiuj iom post iom plenigis preskaŭ la duonon de la blankaj folioj.

Estis dum junio; Rejnhardo devis forvojaĝi la sekvontan tagon. Nun oni volis ankoraŭfoje festi kune gajan tagon. Tiucele oni aranĝis promenadon de pli granda societo en unu el la proksimaj arbaroj. La longan vojon ĝis la rando de la arbaro oni trapasis veturile – poste oni prenis malsupren la provizaĵkorbojn, kaj marŝis pluen. Unue oni trairis abiaron; ĝi estis malvarmeta kaj krepuska; kaj la tero ĉie estis superŝutita de delikataj pintfolioj. Post duonhora irado oni venis el la malhelo de la abioj en freŝan fagaron; ĉi tie ĉio estis luma kaj verda. Kelkafoje sunradio penetris tra la foliriĉaj branĉoj; sciureto saltis de branĉo al branĉo. Sur loko, super kiu pramaljunaj fagoj formis per la kronoj travideblan foliarkaĵon, la societo haltis. La patrino de Elizabeto malfermis unu el la korboj, maljuna sinjoro estis provizaĵestro.

– Ĉiuj ĉirkaŭ min, vi junaj birdoj! – li vokis, – kaj aŭskultu precize, kion mi diros al vi. Por la matenmanĝo ĉiu el vi nun ricevas du sekajn panetojn; la butero restis dome, ĉiu mem devas serĉi por si la pluan manĝaĵon. Sufiĉe da fragoj estas en la arbaro, kompreneble nur por tiu, kiu scias ilin trovi. Kiu estas mallerta, devas manĝi seke sian paneton; tiel okazas ĉie en la vivo. Ĉu vi komprenis mian paroladeton?

– Jes! – kriis la gejunuloj.

– Ja vidu, – diris la maljunulo, – ĝi do ankoraŭ ne estas la fino. Ni maljunuloj jam sufiĉe nin peladis en nia vivo; tial ni nun restas dome, tio estas, tie ĉi sub ĉi tiuj larĝaj arboj, por senŝeligi la terpomojn, ni faras fajron, preparante la tablon, kaj kiam tagmezo estos, la ovoj certe ankaŭ estos kuiritaj. Pro tio vi ŝuldas al ni la duonon de viaj fragoj, por ke ni ankaŭ povu provizi la tablon per deserto. Kaj nun iru orienten kaj okcidenten kaj estu honestaj!

La junuloj vidigis ĉiuspecajn friponajn vizaĝojn.

– Haltu! – vokis ankoraŭ unufoje la maljunulo. – Tion mi certe ne devas diri al vi, ke tiu, kiu trovos neniajn, ankaŭ devos transdoni neniajn; sed, tion ja skribu al vi post viajn delikatajn orelojn, de ni maljunuloj li ankaŭ ricevos nenion. Kaj nun vi havas por tiu ĉi tago sufiĉe da bonaj instruoj; se vi nun havos ankoraŭ fragojn, tiel vi sukcese trapaŝos hodiaŭ la vivon.

La junuloj estis de la sama opinio kaj komencis pare serĉi fragojn en la arbaro.

– Venu, Elizabeto, – diris Rejnhardo, – mi konas fragujaron; vi ne devas manĝi sekan panon.

Elizabeto kunligis la vordajn rubandojn de sia pajlĉapelo kaj pendigis ĝin al la brako.

– Jes, venu, – ŝi diris, – la korbo estas preta.

Tiam ili iris en la arbaron, plu kaj plu; tra malseketaj nepenetreblaj arbarombroj, kie ĉio estis silenta, nur malvideble super ili en la aero kriantaj falkoj. Post tio la vojo denove kondukis tra densa dorna arbetaĵo, tiel densa, ke Rejnhardo devis iri unue, por fari vojeton, tie ĉi rompante branĉon, tie flankenfleksante volverampaĵon. Sed baldaŭ li aŭdis malantaŭ si, ke Elizabeto vokis lian nomon. Li sin turnis.

– Rejnhardo! – ŝi vokis, – atendu do, Rejnhardo!

Li ne povis ŝin vidi; fine li rigardis ŝin iom malproksime batali kun la arbetoj; ŝia gracia kapeto elnaĝis apenaŭ super la pintoj de la filikoj. Nun li returnen iris ankoraŭ unufoje kaj kondukis ŝin tra la konfuzo de la herboj kaj arbetoj al libera loko, kie bluaj papilioj flugetis inter la solecaj arbarfloroj.

Rejnhardo viŝis la malseketajn harojn el ŝia varmega vizaĝeto; li volis surmeti al ŝi la pajlan ĉapelon kaj ŝi ne volis; sed poste li petis ŝin kaj nun ŝi permesis.

– Sed kie viaj fragoj estas? – fine ŝi demandis, haltante kaj profunde spirante.

– Tie ĉi ili estis, – li diris, sed la bufoj antaŭvenis nin, aŭ la musteloj, aŭ eble la elfoj.

– Jes, – diris Elizabeto, – la folioj ankoraŭ trovigas; sed tie ne parolu pri elfoj. Venu do, mi tute ne estas laca; ni volas serĉi plu.

Antaŭ ili estis rivereto, trans tiu ĉi denove la arbaro. Reinhardo levis Elizabeton sur sia brako kaj ŝin portis. Post mallonga tempo ili denove iris el la ombra foliaro en grandan maldensejon.

– Tie ĉi fragoj devas esti, – diris la knabino, – ĝi bonodoras tiel dolĉege.

Scrĉante, ili iris tra la suna loko; sed ili trovis neniajn.

– Ne, – diris Rejnhardo, – estas nur la bonodoro de la eriko.

FrambuJoj kaj prunelujoj ĉie ĉirkaŭstaris, forta odoro de erikoj, kiuj alternante kun mallonga herbo kovris la liberajn terspacojn, plenigis la aeron.

– Tie ĉi estas silento, – diris Elizabeto, – kie la aliaj povas esti?

Rejnhardo ne pripensis la returnan vojon.

– Atentu, de kie blovas la vento? – li diris kaj levis sian manon.

Sed nenia vento venis.

– Silentu, – diris Elizabeto, – al mi ŝajnas, ke mi aŭdas, kiel ili parolas. Voku unufoje.

Rejnhardo vokis tra la kaverna mano:

– Venu tien ĉi!.

– Tien ĉi! – oni revokis.

– Ili respondas! – diris Elizabeto kaj aplaŭdis per siaj manoj.

– Ne, estis nenio, estis nur la eĥo.

Elizabeto ekkaptis la manon de Rejnhardo.

– Mi timas! – ŝi diris.

– Ne, – rediris Rejnhardo, – tio ne devas esti. Tie estas belege. Eksidu en la ombro inter la herboj. Ni volas ripozi mallongan tempon; ni jam trovos la aliajn.

Elizabeto sidiĝis sub superpendanta fago kaj ĉien aŭskultis atente.

Rejnhardo sidis kelkajn paŝojn de ŝi sur arboŝtipo kaj rigardis ŝin silente. La suno staris rekte super fli, arda tagmezvarmego estis; orbrilaj i stalbluaj muŝetoj flirtis en la aero, svingante la flugiletojn; eie ärkaŭ ŝi delikata vibrado kaj zumado, kaj kelkafoje oni aŭdis profunde.en la arbaro la marteladon de la pigoj kaj la pepegadon de la aliaj arbaraj birdoj.

– Aŭskultu, – diris Elizabeto, – oni sonorigas.

– Kie? – demandis Rejnhardo.

– Malantau ni. Ĉu vi aŭdas? Tagmezo estas.

– Tiel estas malantaŭ ni la urbo, kaj se ni trairas en tiu direkto, ni devas trovi la aliajn.

Nun ili returnis; ili ĉesigis serĉi fragojn, ĉar Elizabeto laciĝis. Fine la ridado de la societo trasonis inter la arboj, poste ili ankaŭ vidis blankan tukon lumetantan surtere, tio estis la tablo, kaj sur ĝi kuŝis la fragoj en granda amaso. La maljunulo havis buŝtukon en la butontruo kaj daŭrigis por la junularo siajn moralajn paroladojn, dum li fervore ektranĉis rostaĵon.

– Jen estas la postiĝintoj, – vokis la junuloj, kiam ili vidis Rejnhardon kaj Elizabeton tra la arboj.

– Tien ĉi! – vokis la maljunulo, – malplenigu la tukojn kaj ĉapelojn! Nun montru, kion vi trovis!

– Malsaton kaj soifon! – rediris Rejnhardo.

– Se tio estas ĉio, – respondis la maljunulo kontraŭlevante al ili la plenigitan tasegon, – vi ankaŭ devas ĝin konservi. Vi konas la interkonsenton; tie ĉi ne estas furaĝo por senokupuloj.

Sed fine ili povis petegi ion, kaj oni mankis; samtempe la turdo kantis el la juniperujoj.

Tiel la tago pasis. Sed Rejnhardo trovis ion; kvankam ne estis fragoj, tamen ĝi kreskis en la arbaro. Veninte domen, li skribis en sian malnovan pergamenvolumon:

La vento nun mutiĝas
Ĉi tie al montet’:
Sub branĉoj helverdantaj
Jen sidas la infancet’.

Ŝi en odoro pura,
Ŝi sidas en eter’;
La bluaj muŝoj zumas
Kaj brilas tra la aer’.

L’arbar’ silenta estas,
Ŝi vidas kun prudent’;
Nun ridas la kukolo.
Leviĝas mia sent’.

En ŝiaj brunaj bukloj
Fluetas sunradi’;
De la arbarreĝino
L’okulojn havas ŝi.

Tiel ŝi ne nur estis lia protektatino; ŝi estis por li ankaŭ la esprimo de ĉiu ĉarmo kaj mirindaĵo en lia leviĝanta vivo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.