La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


IMENLAGO

Aŭtoro: Theodor Storm

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Jen staris la infano

Kristnaska vespero alproksimiĝis. Posttagmeze ankoraŭ estis, kiam Rejnhardo sidis kun alia studentoj en la magistrata kelo ĉirkaŭ la malnova kverktablo. La lampoj ĉe la muroj estis jam ekbruligitaj; ĉar tie ĉi malsupre jam krepuski ĝis. Sed nur malmulte da gastoj ĉeestis, la kelneroj apogiĝis senokupe al la murkolonoj. En angulo de la arkaĵo sidis violonisto kaj citroknabino kun graciaj ciganaj trajtoj; ili havis siajn instrumentojn surbaske kaj ŝajnis apatie rigardi antaŭ sin.

Ĉampanokorko krakis ĉe la tablo de la studentoj.

– Trinku, mia bohema amatino! – vokis juna viro de nobela eksteraĵo, transdonante al la knabino plenan glason.

– Mi ne deziras, – ŝi diris, ne ŝanĝante sian sintenadon.

– Kantu! – vokis la junulo kaj ĵetis al ŝi arĝentmoneron en la baskon.

La knabino strekis per la flingroj malrapide tra sia nigra hararo, dum la violonisto flustris ion al ŝi en la orelon. Sed ŝi reĵetis la kapon kaj apogis la mentonon sur sian citron.

– Por tiu ĉi mi ne ludas, – ŝi diris.

Rejnhardo eksaltis kun la glaso en la mano kaj staris antaŭ ŝi.

– Kion vi volas? – ŝi demandis obstine.

– Vidi viajn okulojn.

– Kion miaj okuloj zorgigas al vi?

Rejnhardo rigardis ŝin brilege.

– Mi ja scias, ili estas falsaj!

Ŝi metis sian vangon en la platan manon kaj rigardis lin spione. Rejnhardo levis sian glason al la buŝo.

– Je viaj belaj pekaj okuloj, – li diris kaj trinkis.

Ŝi ridis kaj levis la kapon.

– Donu! – ŝi diris, kaj fiksante siajn nigrajn okulojn al la liaj, ŝi trinkis malrapide la reston.

Poste ŝi ekkaptis akordon kaj kantis per profunda, pasia voĉo:

Hodiaŭ, nur hodiaŭ
Ŝi estas tiel bela;
Morgaŭ, ha! morgaŭ
Ĝi estos malhela;
Nur tiun ĉi horon
Vi estas al mi;
Morti, ha! morti
Mi devas sen vi.

Dum la violonisto en rapida taktmezuro almetis la postmelodion, nova studento venis al la grupo.

– Mi volis iri por vin preni, Rejnhardo, – li diris. – Vi jam foriris; sed la Kristnaska infano venis al vi.

– Ĉu la Kristnaska infano? – diris Rejnhardo, tiu ne plu venas al mi.

– Ho! via tuta ĉambro odoris je abio, kaj brunaj kukoj.

Rejnhardo metis la glason el la mano kaj ekprenis sian ĉapon.

– Kion vi volas? – demandis la knabino.

– Mi ja revenos.

Ŝi sulkigis la frunton.

– Restu! – ŝi vokis mallaŭte kaj alrigardis lin intime.

Rejnhardo malrapidis.

– Mi ne povas, – li diris.

Ridante ŝi lin puŝis per la piedpinto.

– Iru! – ŝi diris. – Vi taŭgas por nenio; vi ĉiuj taŭgas por nenio.

Kaj dum ŝ deturniĝis, Rejnhardo supreniris malrapide la keloŝtuparon.

Ekstere en la strato estis profunda krepusko; li sentis la freŝan vintran aeron en sia varmega frunto. Kelkfoje la hela lumbrilo, de brulanta kristnaskarbo aperis tra la fenestroj, kelkfoje oni aŭdis ek de interne la bruadon de fajfiletoj kaj trumpetoj kaj enĉambre ĝojegantajn infanvoĉojn. Amasoj da almozpetantaj infanoj iris de domo al domo, aŭ suprenirante sur la balustradojn de la ŝtuparoj ili provis rigardi tra la fenestroj al la rifuzita belego. Ofte pordo ankaŭ estis subite malfemata, kaj insultantaj voĉoj elpelis tutan flugantaron de tiaj gastetoj el la hela domo en la malhelan strateton; aliloke malnova kanto de Kristnasko estis kantata en la vestiblo de domo; inter ili estis klaraj knabinaj voĉoj. Rejnhardo ne aŭdis ĝin, ĉar li rapide preteriris tion, el unu strato en alian.

Kiam li venis al sia loĝejo, preskaŭ tute mallumiĝis; li faletante supreniris la ŝtuparon kaj eniris sian ĉambron. Dolĉa bonodoro al li kontraŭjvenis; li sentis sin hejme en la Kristnaska ĉambreto de sia patrino. Per tremanta mano li ekbruligis sian lampon. Jen estis pako surtable, kaj, kiam li malfermis ĝin, elfalis la konataj brunaj festkukoj. Sur kelkaj la komencliteroj de lia nomo estis desegnitaj per sukero; tio povis esti farita nur de Elizabeto. Poste aperis malgranda paketo kun delikata brodita tolaĵo, tukoj kaj gantoj, laste leteroj de la patrino kaj de Elizabeto. Unue Rejnhardo malfermis la lastan. Elizabeto skribis:

”La belaj sukerliteroj certe povas al vi rakonti, kiu kunhelpis fari la kukojn; la sama persono brodis por vi la gantojn. Ĉe ni la Kristnaska vespero estos nun tre silenta; ĉiam mia patrino metas jam je duono de la deka horo la ŝpinradon en la angulon; estas tre silente tiun ĉi vintron, tial ke vi ne ĉeestas.

Nun ankaŭ mortis la pasintan dimanĉon la kanabeno, kiun vi donacis al mi; mi tre ploris, ĉar mi lin vartis ĉiam bonege. Tiu ĉi kantis regule posttagmeze, kiam la suno lumigis lian kaĝon; vi scias, la patrino ofte superpendigis tukon por lin silentigi, kiam li kantis tro fortege. Tiel estas nun ankoraŭ pli silente en la ĉambro; nur via malnova amiko Eriĥo nin vizitas kelkafoje.

Iutage vi diris al ni: ’li similas al sia bruna palto’. Pri tio mi nun devas ĉiufoje pensi, kiam li venas tra nia dompordo; sed ne diru ĝin al la patrino, ĉar ŝi facile tediĝas. – Divenu, kion mi donacos por Kristnasko al via patrino! Ĉu vi ne divenas?

Min mem! Eriĥo desegnas min per karba krajono; mi devis jam sidadi antaŭ li trifoje, ĉiufoje unu tutan horon. Estis tute kontraŭ mia volo, ke fremda homo tiel lernu parkere mian vizaĝon. Mi ankaŭ ne volis, sed la patrino vigligis min; ŝi diris, ke estus tre granda plezuro por la bona sinjorino Werner.”

”Sed vi rompas la vorton, Rejnhardo; vi ja sendis neniajn fabelojn. Mi ofte vin kulpigis ĉe via patrino; ŝi diris ĉiam, ke vi havas nun aliajn devojn ol tiajn infana√ojn. Sed mi ne kredas ŝin; certe estas alia kaŭzo.”

Nun Rejnhardo, ankaŭ legis la leteron de sia patrino, kaj kiam li tralegis ambaŭ leterojn, malrapide kunfaldis kaj metis ilin flanken, tiam ekkaptis lin nevenkebla nostalgio. Kelkatempe irante tien kaj reen en sia ĉambro, li parolis mallaŭte kaj poste duonkompreneble al si mem:

Li devojiĝis preskaŭ
Kaj li ne sciis kien;
Jen staris la infano
Kaj montris al li tien!

Post tio li iris al sia skribtablo, elprenis kelke da mono kaj reiris sur la straton. – Dume tie ĉi plitrankviliĝis; la kristarboj estingiĝis, la ĉirkaŭirado de la infanoj ĉesis. La vento balais tra la dezertaj stratoj. Maljunuloj kaj junuloj kunsidis familie en la domoj; la dua parto de la Kristnaska vespero komenci ĝis.

Kiam Rejnhardo venis en la proksimaĵon de la magistrata kelo, li aŭdis el la profundo violonon kaj la kantadon de la citroknabino; jen la kelpordo sonis malsupre, kaj malluma figuro balanciĝis suprenirante la larĝan malbone lumigitan ŝtuparon. Rejnhardo iris en la ombron de la domoj kaj poste preterpaŝis rapide. Baldaŭ li venis al la lumplena butiko de juvelisto. Tie li aĉetis kruceton,el ruĝaj koraloj kaj reiris la saman vojon, laŭ kiu li estis veninta.

Proksime de sia loĝejo li rimarkis en mizeraj ĉifonoj envolvitan knabineton, kiu vane provis malfermi pordegon de domo.

– Ĉu mi devas vin helpi? – li diris.

La infano, redirante nenion, delasis la pezan anson de la pordo. Rejnhardo, jam malfermis ĝin.

– Ne, – li diris, – ili povus vin elpeli; venu kun mi! Mi volas doni al vi kristnaskajn kukojn.

Poste li refermis la pordon kaj ekprenis la manon de la knabineto, kiu silente eniris kun li lian loĝejon.

Forirante, li lasis bruli la lampon.

– Jen vi havas kukojn, – li diris, kaj donis al ŝi la duonon de sia tuta trezoro en la antaŭtukon, sed neniajn kun la sukerliteroj.

– Nun iru domen kaj donu ankaŭ al via patrino!

La infano rigardis lin per timemaj okuloj; ĉar ŝi ŝajne ne kutimis al tia afablaĵo, ŝi ne povis ion rediri. Rejnhardo malfermis la pordon kaj lumigis al ŝi, kaj nun la malgrandulino flugis, kiel birdo, kun siaj kukoj malsupren kaj el la domo.

Rejnhardo ekbruligis la fajron en sia forno kaj metis polvokovritan inkujon sur sian tablon; tiam li sidiĝis kaj skribis, kaj skribis la tutan nokton leterojn al sia patrino kaj al Elizabeto.

La resto de la kristkukoj kuŝis netuŝita apud li; sed la gantojn de Elizabeto li albutonumis, kio tre strange kontrastis lian blankan frisjakon. Tiel li ankoraŭ sidis, kiam la vintra suno falis sur la frostiĝintajn fenestrajn vitrojn kaj montris al li kontraŭe en la spegulo palan seriozan vizaĝon.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.