La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


IMENLAGO

Aŭtoro: Theodor Storm

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Imenlago

Denove jaroj preteriris. – Sur ombra arbarvojo, kiu kondukis malsupren, juna viro kun forta, brunigita vizaĝo paŝis dum varma printempa posttagmezo. Per siaj seriozaj grizaj okuloj li rigardis scivole en la malproksimon, kvazaŭ li atendus fine aliiĝon de la tede unuforma vojo, kiu tamen ne volis finiĝi. Jen ĉaro suprenvenis malrapide.

– He! bona amiko, – vokis la promenanto al la apudiranta vilaĝano, – ĉu tiu ĉi estas la ĝusta vojo al Imenlago?

– Jes, ĉiam rekten, – respondis la viro kaj ŝovis sian rondan ĉapelon.

– Ĉu estas ankoraŭ longa vojo ĝis tie?

– La sinjoro estos baldaŭ tie. Eĉ ne duonan pipon da tabako, kaj vi venos al la lago; la mastra domo staras tute apude.

La kamparulo preterveturis; la alia laŭlongiris pli rapide sub la arboj. Post kvaronhoro la ombro subite ĉesis maldekstre de li; la vojo kondukis al deklivo, el kiu la suproj de centjaraj kverkoj apenau elstaris. Trans tiuj ĉi malkovriĝis vasta, suna pejzaĝo. Profunde sube kuŝis la lago, trankvila, malhelblua, preskaŭ ĉie ĉirkaŭata de verdaj sunlumigataj arbaroj; nur de unu loko ili disiĝis kaj ebligis ĝui profundan perspektivon, ĝis ankaŭ tiu fermiĝis per bluaj montoj. Diametre, meze de la verda foliaro de la arbaroj, io kuŝis supere kiel neĝo; estis florantaj fruktarboj, kaj el inter tiuj elstaris sur alta bordo la estrodomo, blanka kun ruĝaj brikoj. Cikonio ekflugis de la kamentubo kaj rondflugis super la akvo.

– Imenlago! – vokis la iranto.

Preskaŭ ŝajnis, kvazaŭ li nun alvenis la celon de sia vojaĝo; ĉar li haltis kaj transrigardis super la pintoj de la arboj, kiuj staris ĉe liaj piedoj, al la alia bordo, kie la spegulaĵo de la mastra domo naĝis sur la akvo mole balanciĝanta. Tiam li subite daŭrigis sian vojaĝon.

La vojo kondukis preskaŭ krute malsupren de la monteto, tiel ke la sube starantaj arboj donis denove ombron, sed samtempe kaŝis la perspektivon sur la lagon, kiu nur iafoje trabrilis inter la malplenaĵoj de la branĉoj. Baldaŭ ĝi iris denove dolĉe supren, kaj nun malaperis dekstre kaj maldekstre la arbaro; anstataŭ ĝi densfoliaraj vinbermontetoj etendiĝis apud la vojo; ambaŭfianke staris florantaj fruktarboj, en kiuj svarme zumis abeloj. Majesta viro en bruna surtuto venis renkonte al la promenanto. Kiam li preskaŭ atingis la alian, li svingis sian ĉapon kaj vokis per hela voĉo:

– Bonvenon, bonvenon, frato Rejnhardo! Bonvenon sur bieno Imenlago!

– Dio gardu vin, Eriĥo, kaj dankon pro via bonveno! – la alia kontraŭvokis al li.

Tiam ili kunvenis kaj premis al si reciproke la manojn.

– Ĉu ankaŭ vi estas efektive tie ĉi? – diris Eriĥo, kiam li vidis de tiel proksime la seriozan vizaĝon de sia iama kunlernanto.

– Certe mi estas tie ĉi, Eriĥo, kaj vi ankaŭ; sed vi havas eĉ pli gajan mienon, ol vi iam havis.

Ĝoja rideto ĉe tiuj vortoj ankoraŭ pli gajigis la trajtojn de Eriĥo.

– Jes, frato Rejnhardo, – li diris, ankoraŭfoje premante al tiu ĉi la manon, – ĉar de tiu tempo mi ankaŭ gajnis la grandan loton; vi ja scias ĝin.

Tiam li frotis la manojn, kaj vokis plezure:

– Tio estos surprizo! Kiun ŝi ne atendas, eĉ ne en eterneco!

– Ĉu surprizo? – demandis Rejnhardo. – Por kiu?

– Por Elizabeto.

– Elizabeto! Ĉu vi ne diris al ŝi pri mia vizito?

– Nenian vorton, frato Rejnhardo; ŝi ne pensas pri vi, ankaŭ ne la patrino. Mi avertis vin tute sekrete, por ke la ĝojo estu des pli granda. Vi scias, mi ĉiam havis miajn sekretajn planojn.

Rejnhardo ekestis meditema; lia spiro videble malfaciliĝis, ju pli ili proksimiĝis al la bieno. Maldekstre de la vojo nun ankaŭ ĉesis la vinberejoj, ilin anstataŭis longa legomĝardeno, kiu atingis preskaŭ ĝis la lago. Dume la cikonio sin mallevis kaj promenadis nun grave inter la legomobedoj.

– He! – vokis Eriĥo, plaŭdante per la manoj, – jen la altkrura egiptano ŝtelas jam denove miajn mallongajn pizostangojn!

La birdego malrapide sin levis kaj flugis sur la tegmenton de proksima konstruaĵo, kiu kuŝis ĉe la fino de la legoma ĝardeno, kaj kies murojn kovris spaliro de suprenligitaj persikokaj abrikotarboj.

– Jen estas la brandfarejo, – diris Eriĥo, – mi konstruigis ĝin antaŭ du jaroj. Mia karmemora patro siaparte almetigis la ekonomiajn domojn; la loĝdomo estas konstruita jam de mia avo. Tiamaniere oni iom post iom pligrandigas sian bienon.

Tiel parolante ili venis al vasta, libera loko, kiu ĉe la flankoj estis limigita de la kamparaj ekonomidomoj, funde per la estrodomo, ambaŭflanke kunigita kun alta ĝardenmuro; malantaŭ tiu ĉi oni vidis taksusojn. Viroj kun sun- kaj laborvarmaj vizaĝoj trairis la lokon kaj salutis la amikojn, dum Eriĥo al unu kaj al alia vokis ordonon aŭ demandon pri la taglaboro.

– Poste ili atingis la domon; alta, malvarmeta vestiblo akceptis ilin, ĉe kies fino ili maldekstre eniris en iom malhelan apudkoridoron. Tie ĉi Eriĥo malfermis pordon, kaj ili iris al vasta ĝardenhalo, kiun pro la foliaro kovranta la kontraŭajn fenestrojn, jen plenigis sur ambaŭ flankoj verda duonlumo; tie du altaj, vaste malfermitaj flankpordoj lasis enfali la tutan brilon de la printempa suno kaj ebligis vidi la perspektivon de ĝardeno kun rondigitaj bedoj plenaj je floroj kaj altaj krutaj foliarmuroj apartigitaj de rekta larĝa irejo, kiu donis vidon sur la lagon kaj pli malproksimen al la kontraŭaj montoj. Kiam la amikoj eniris, la aerfluo alportis al ili torenton da bonodoro.

Sur teraso antaŭ la ĝardenpordo sidis blanka knabina virinfiguro.

Ŝi levis sin kaj aliris al la enirantoj; sed duonvoje ŝi haltis, kiel enradikita kaj fikse rigardis la fremdulon. Ridetante li etendis al ŝi la manon.

– Rejnhardo! – ŝi vokis, – Rejnhardo! Mia Dio, vi estas tie ĉi! Dum longa tempo ni ne vidis nin.

– Longe ne, – li diris kaj povis nenion diri plu; ĉar aŭdante ŝian voĉon, li sentis en la koro delikatan korpan doloron, kaj, kiam li rigardis ŝin, ŝi staris antaŭ li, la sama gracia, karesa, figuro, al kiu li antaŭ jaroj diris adiaŭ en sia patra urbo.

Eriĥo postrestis ĉe la pordo kun ĝoja vizaĝo.

– Nun, Elizabeto! – li diris, – he! tiun ĉi vi ne atendis, tiun ĉi ne en tuta eterno!

Elizabeto rigardis lin per fratinaj okuloj.

– Vi estas tiel bona, Eriĥo! – ŝi diris.

Li prenis karesante ŝian mallarĝan manon en siajn.

– Kaj tial, ke ni nun havas lin, – li diris, – ni ne lasas lin tuj foriri de tie ĉi. Li estis for tiel longe; ni volas lin denove hejmigi. Vidu nur, kiel li havas fremdan kaj noblan mienon!

Timema rigardo de Elizabeto tuŝetis la vizaĝon de Rejnhardo.

– Tio estas nur la tempo, dum kia ni ne estis kune, – li diris.

En tiu momento venis la patrino tra la pordo kun ŝlosilkorbeto ĉebrake.

– Sinjoro Werner! – ŝi diris, rigardinte Rejnhardon, – jen, tiel kara, kiel ne atendita gasto.

Kaj nun la interparolado iris de demandoj al respondoj sian ebenan vojon. La virinoj sidiĝis al siaj laboroj, kaj, dum Rejnhardo ĝuis la manĝaĵojn por li preparitajn, Eriĥo ekbruligis sian marŝaŭman pipon kaj sidis fumante kaj diskutante apud Rejnhardo.

Alian tagon Rejnhardo devis iri kun Eriĥo sur la kamparon, en la lupoloĝardenon, al la brandfarejo. Ĉio estis bonstata; la homoj, kiuj laboris sur la kampoj kaj apud la kaldronoj, havis ĉiuj sanajn kaj kontentajn mienojn. Tagmeze la familio kunvenis en la ĝardenhalo, kaj la tagon oni travivis pli aŭ malpli kune, laŭ la libertempo de la mastroj. Nur la horojn antaŭ la vespermanĝo, kiel ankaŭ la unuajn de la mateno, Rejnhardo restis laborante en sia ĉambro. De jaroj li kolektis, kie li povis ekhavi tiajn, la rimojn kaj kantojn ankoraŭ vivantajn en la popolo, kaj nun li komencis ordigi sian trezoron kaj se eble plimultigi per novaj notoj el la ĉirkaŭaĵo. Elizabeto estis ĉiam dolĉega kaj afabla; la ĉiam konstantan atenton de Eriĥo ŝi åkceptis kun preskaŭ humila danko, kaj kelkafoje Rejnhardo pensis, ke la iama gaja infano tute ne promesis tiel silentan edzinon.

Ekde la dua tago de sia ĉeestado li kutimis fari vespere promenadon laŭlonge de la lago. La vojo preterkondukis sub la ĝardeno. Ĉe la fino de tiu ĉi, sur antaŭiganta bastiono, staris benko sub altaj betuloj; la patrino baptis ĝin la vesperbenko, ĉar la loko frontis kontraŭ la okcidento kaj pro la sunsubirado estis vizitata plejmulte je tiu tempo. El promenado sur tiu ĉi vojo Rejnhardo iufoje vespere revenis, kiam pluvo surprizis lin. Li serĉis rifuĝejon sub tilio staranta ĉe la akvo; sed baldaŭ la pezaj gutoj penetris tra la folioj. Malsekigita, kiel li estis, li sindone rezignis kaj daŭrigis malrapide sian reiron. Preskaŭ mallumiĝis; la pluvo ĉiam pli dense falis. Kiam li alproksimigis al tiu vesperbenko, ŝajnis al li, ke li distingas inter la briletantaj betulotrunkoj blankan figuron de virino. Ŝi staris senmove, kaj, kiel li kredis vidi, kiam li pli proksime alvenis, turnita al li, kvazaŭ ŝi atendus iun. Li konjektis, ke Elizabeto estas tie; sed kiam li plirapidis, por atingi ŝin kaj poste reveni kun ŝi domen tra la gardeno, ŝi sin deturnis rapidete kaj malaperis en la malhelajn flankvojojn. Li ne povis kompreni tion. Li estis preskaŭ kolera pri Elizabeto, kaj tamen li dubis, ĉu estis ŝi; sed li timis demandi ŝin pri tio; ja, li ne iris en la ĝardenhalon, nur por ke li ne vidu eble Elizabeton eniri tra la pordo de la ĝardeno.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.