La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
IMENLAGOAŭtoro: Theodor Storm |
©2024 Geo |
La Enhavo |
La Edukada Servo |
Post kelkaj tagoj, la suno jam kliniĝis al la okcidento, la familio sidis, kiel kutime je tiu ĉi horo, en la ĝardenhalo. La pordoj estis malfermitaj; la suno staris jam malantaŭ la arbaroj trans la lago.
Oni petis de Rejnhardo la sciigon pri kelkaj popolkantoj, kiujn li posttagmeze ricevis de iu amiko loĝanta sur la kamparo.
Li iris en sian ĉambron kaj revenis baldaŭ kun papera rulo, kiu ŝajne konsistis el nebinditaj, nete surskribitaj folioj.
Oni eksidis ĉetable, Elizabeto apud Rejnhardo.
– Ni legos laŭhazarde, – li diris, – mi mem ankoraŭ ne tralegis la versaĵojn.
Elizabeto disvolvis la manuskripton.
– Jen estas notoj, – ŝi diris, – vi devas kanti tion, Rejnhardo.
Kaj tiu legis nun komence kelkajn tirolajn kantojn, lasante iafoje eksoni la gajan melodion per duonlaŭta voĉo. Komuna gajeco ekposedis la malgrandan grupon.
– Kiu komponis la belajn kantojn? – demandis Elizabeto.
– He, – diris Eriĥo, – tion oni jam sentas el la provaĵoj, tajloroj kaj kombistoj kaj tia gaja kanajlaro.
Rejnhardo diris:
– Tiuj kantoj ne estas komponitaj; ili kreskas, ili falas el la aero, ili flugas tra la lando, kiel fluganta semo, tien ĉi kaj tien, kaj samtempe en mil lokoj oni kantas ilin. Ni trovas en tiuj kantoj nian propran agadon kaj suferon; estas, kvazaŭ ni ĉiuj kunhelpis pri tiuj ĉi kantoj.
Li prenis alian folion:
– Sur altaj montoj mi staris . . .
– Mi konas ĉi tion! – vokis Elizabeto. – Nu, ekkantu, Rejnhardo; mi volas helpi vin.
Kaj nun ili kantis tiun melodion, kiu estas tiel enigma, ke oni ne povas kredi, ke ĝi estas elpensita de homoj; Elizabeto helpis per sia iom basa aldvoĉo al la tenoro.
Dume la patrino sidis diligente ĉe sia kudrado, Eriĥo kunmetis la manojn kaj aŭskultis piege. Kiam la kanto estis finita, Rejnhardo silente metis flanken la folion. – De la bordo de la lago la sonorado de brutarsonoriloj suprenvenis tra la vespera silento; ĉiuj aŭskultis atente, jen ili subite aŭdis klaran voĉon de knabo, kiu kantis:
Sur altaj montoj mi staris
Kaj vidis ĝis valofund’...
Rejnhardo ridetis:
– Ĉu vi aŭdas ĝin? Tiel ĝi iras de buŝo al buŝo.
– Oni kantas ĝin ofte en tiu ĉi regiono, – diris Elizabeto.
– Jes, – diris Eriĥo, – estas Kaspero, mia gardisto; li pelas hejmen la brutaron.
Ili aŭskultis ankoraŭ kelkan tempon, ĝis la sonorado estingi ĝis supre post la farmdomoj .
– Estas pratonoj, – diris Rejnhardo, – ili dormas en arbarfundoj; Dio scias, kiu elpensis ilin.
Li eltiris novan folion.
Jam plimallumiĝis; ruĝa vesperlumo kuŝis kiel ŝaŭmo sur la arbaroj trans la lago. Rejnhardo malvolvis la folion, Elizabeto metis sian manon sur unu paĝon kaj ankaŭ enrigardis.
Tiam Rejnhardo legis:
Mia patrino volis ĝin,
Mi prenu la alian, lin:
Pri kio antaŭe mi revis,
Forgesi la koro devis.
Ho, mi ne volis ĝin!Mian patrinon kulpigas mi,
Ĉar bone ne agadis ŝi;
Kio iam honoriĝis,
Nun peko jen fariĝis.
Kion komencas mi!Anstataŭ ĝojo kaj fier’
Do al mi restis nur sufer’;
Ke vento ĝin forblovu,
Ke mi petmigri povu
Tra bruna erikej’ de l’ter!
Legante Rejnhardo palpesentis nerimarkeblan tremadon de la papero; kiam li finis, Elizabeto senbrue reŝovis sian seĝon kaj malsupreniris silente en la ĝardenon. Rigardo de la patrino sekvis ŝin. Eriĥo volis postiri, sed la patrino diris:
– Elizabeto havas ion por fari ekstere. – Tial Eriĥo ne iris.
Sed ekstere la vespero sin kuŝigis pli kaj pli super ĝardeno kaj lago, la noktpapilioj zumantaj rapide preterflugis ĉe la malfermitaj pordoj, tra kiuj la bonodoro de la floroj kaj arbetaĵoj penetris ĉiam pli forte; de la akvo suprenvenis la kvakado de la ranoj, najtingalo kantis sub la fenestroj, alia pli profunde en la ĝardeno. La luno vidiĝis super la arboj. Rejnhardo rigardis ankoraŭ kelkatempe la lokon, kie la gracia figuro de Elizabeto malaperis inter la foliarvojoj; poste li kunrulis sian manuskripton, salutis la ĉeestantojn kaj iris tra la domo malsupren al la akvo.
La arbaroj staris silente kaj ĵetis sian mallumon sur la lagon, dum ilia mezo kuŝis en sufoka lunkrepusko. Kelkafoje mallaŭta murmuretado jen tremis tra la arboj; sed ne estis vento, estis nur la spirado de la somernokto. Rejnhardo ĉiam iris laŭlonge de la bordo. Kiam en kelka distanco de la tero li povis ekvidi blankan akvolilion, subite la deziro ataketis lin, vidi ĝin de pliproksime; li sin senvestigis kaj eniris la akvon.
Tiu ĉi estis ebena; akvaj kreskaĵoj kaj ŝtonoj vundis liajn piedojn, kaj li ankoraŭ ne estis en sufiĉe profunda akvo por naĝi.
Jen subite mankis sub li la tero, la akvoj kunkirlis super li, kaj daŭris kelke da tempo, ĝis kiam li revenis al la supraĵo. Nun li movis manojn kaj piedojn kaj ĉirkaŭnaĝis ronde, ĝis li certe sciis, de kie li eniris. Baldaŭ li ankaŭ denove vidis la lilion; ĝi kuŝis sola inter grandaj blankaj folioj. Li alnaĝis malrapide kaj levis kelkafoje la brakojn el la akvo, tiel ke la malsuprenfluetantaj gutoj brilis en la lunlumo; sed ŝajnis, kvazaŭ la interspaco inter li kaj la floro restus la sama; nur la bordo kuŝis, se li rigardis malantaŭen, en ĉiam malpli perceptebla bonodoro post li. Dume li ne forlasis sian entreprenojn, sed naĝis fortike en la sama direkto. Fine li estis tiel proksime de la floro, ke li povis klare diferencigi la arĝentajn foliojn en la lunlumo; sed samtempe li sentis sin implikita en reto, glataj trunketoj atingis lin el la fundo kaj volviĝis ĉirkaŭ liaj nudaj membroj.
La nekonata akvo kuŝis nigre ĉirkaŭ li; malantaŭ si li aŭdis la saltadon de fiŝo; subite fariĝis al li tiel malplaĉe en la fremdå elemento, ke li perforte disŝiris la konfuzaĵon de la kreskaĵoj kaj per senspira rapido renaĝis al la bordo. Kiam li rerigardis de tie sur la lagon, la lilio kuŝis kiel antaŭe malproksime kaj sola super la malluma profundo. – Li vestis sin kaj reiris malrapide domen. Kiam li iris el la ĝardeno en la halon, li trovis Eriĥon kaj la patrinon, kiuj preparis por la sekvanta tago malgrandan negocvojaĝon.
– Kie vi estis ankoraŭ tiel malfrue en la nokto? – kontraŭvokis al li la patrino.
– Ĉu mi? – li rediris, – mi volis viziti la akvolilion; sed tio ne prosperis al mi.
– Vere neniu homo komprenos tion! – diris Eriĥo. – He, kion vi havis kun la akvolilio?
– Mi konis ĝin iam, – diris Rejnhardo, – sed estas jam antaŭlonge.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.