La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


IMENLAGO

Aŭtoro: Theodor Storm

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La infanoj

Baldaŭ la ĉarma staturo de knabineto venis al li. Ŝi estis nomata Elizabeto kaj aĝa ĉirkaŭe kvin jarojn; li mem estis dekjara. Ĉe la kolo ŝi portis ruĝsilkan tuketon.

– Rejnhardo! – ŝi vokis, – ni havas libertempon. Hodiaŭ kaj morgaŭ ni ne devas iri en la lernejon.

Rejnhardo metis la kalkultabulon, kiun li jam portis sub la brako, rapide malantaŭ la dompordon, kaj poste ambaŭ infanoj kuris tra la domo en la ĝardenon kaj tra la pordo de la ĝardeno sur la herbejon. Rejnhardo konstruis tie ĉi kun Elizabeto, per pecoj da herbkovro, dometon, en kiu ili volis loĝi dum la somervesperoj; sed benko ankoraŭ mankis. Nun, tuj li komencis labori; najloj, martelo kaj la necesaj bretoj jam estis pretigitaj. Dume Elizabeto iris al la remparo kaj kolektis en sian antaŭtukon la ringforman semon de la sovaĝa malvo, per kiu ŝi volis fari ĉenetojn kaj kolringojn; kaj, kiam Rejnhardo, fine, malgraŭ ke li kurbigis multajn najlojn, tamen fininte sian benkon, nun eliris en la sunbrilon ŝi estis jam malproksime, ĉe la alia rando de la herbejo.

– Elizabeto! – li vokis, – Elizabeto! – kaj tuj ŝi venis kaj ŝiaj bukloj flugis.

– Venu, – li diris, – jen, nun nia domo estas preta. Eniru, ni volas sidi sur la nova benko. Mi rakontos ion al vi.

Tiam ambaŭ eniris kaj sidiĝis sur la novan benkon. Elizabeto prenis la ringetojn el sia antaŭtuko, kaj tiris tjujn ĉi sur longaj fadenoj; Rejnhardo ekrakontis:

– Estis unufoje tri ŝpinvirinoj.

– Ha! – diris Elizabeto, – tion mi ja scias parkere. Vi ankaŭ ne ĉiam rakontu la samon.

Nun Rejnhardo devis delasi la rakonton pri la tri ŝpinvirinoj kaj anstataŭ tiu ĉi li rakontis la fabelon pri la malfeliĉa viro, kiun oni ĵetis en la fosaĵon de la leonoj.

– Nun estis, nokto, – li diris, – ĉu vi scias?, tute malluma, kaj la leonoj dormis. Sed kelkafoje tiuj ĉi oscedis dormante kaj eletendis la ruĝajn langojn; tiam la viro frosttremis, kaj kredis, ke la mateno venas. Jen subite hela brilo estis ĉirkaŭ li, kaj suprenrigardante li vidis antaŭ si anĝelon, kiu faris al li manan signon kaj poste iris rekte en la ŝtonegon.

Elizabeto aŭskultis atente.

– Anĝelo? – ŝi diris. – Ĉu li havis flugilojn?

– Tio ĉi estas nur rakonto, – respondis Rejnhardo, – ja ne ekzistas anĝeloj.

– Ho fi! Rejnhardo! – ŝi diris, rigide alrigardante lian vizaĝon. Sed, kiam li ŝin okulfiksis malbonhumore, ŝi demandis lin dubante:

– Kial do ili ĉiam diras tion, patrino kaj onklino, kaj eĉ en la lernejo?

– Mi ne scias tion, – li rediris.

– Sed vi, – diris Elizabeto ĉu ankaŭ leonoj ne ekzistas?

– Leonoj? Ĉu leonoj ekzistas! En Hindujo; tie la idolpastroj jungas ilin antaŭ la veturilo kaj traveturas kun ili la dezerton.

Kiam mi estos granda, mi mem volas tien iri. Tie estas miloble multe pli bele ol ĉe ni; tie vintro ne ekzistas. Vi ankaŭ devas kuniri. Ĉu vi volas?

– Jes, – diris Elizabeto, – sed patrino ankaŭ devas kuniri, kaj ankaŭ via patrino.

– Ne, – rediris Rejnhardo, – tiuj ĉi estos tiam tro maljunaj; ili ne povos kuniri.

– Sed mi ne havas la permeson sola foriri.

– Ni ja revenos, – diris Rejnhardo fortege, – nur rekte eldiru, ĉu vi volas kun mi vojaĝi? Alie mi iros sola, kaj tiam mi neniam revenos.

La knabineto preskaŭ ekploris.

– Nur ne faru tiel kolerajn okulojn, – ŝi diris, – mi ja volas kuniri en Hindujon.

Rejnhardo ekkaptis kun petola plezuro ŝiajn ambaŭ manojn kaj eltiris ŝin sur la herbejon.

– En Hindujon, en Hindujon, – li kantis, kaj ambaŭ svingi ĝis ronde, tiel ke la ruĝa tuketo forflugis de ŝia kolo.

Sed subite li ŝin delasis kaj diris serioze:

– Nenio do fariĝos el nia plano; ĉar vi ne havas kuraĝon.

– Elizabeto! Rejnhardo! – iu nun vokis de la ĝardenpordo.

– Tie ĉi! Tie ĉi! – respondis la infanoj kaj rapidis hejmen manon en mano.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.