La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen  


LA DIPLOMATO KIU RIDIS

Aŭtoro: Ralph Harry

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

LA DIPLOMATIA PROFESIO

Arkitekto, kuracisto kaj diplomato argumentis pri kies profesio estas la plej antikva.

“Nu, Dio faris la unuan virinon el unu ripo de Adamo. Tio estis la laboro de kirurgo”, diris la kuracisto.

“Vere”, diris la arkitekto, “sed Dio estis arkitekto antaŭ ol li estis kirurgo.

Li faris la mondon el ĥaoso”.

“Ha”, diris la diplomato, “sed el kie venis la ĥaoso?”.

Shirley Temple Black (la nomo signifas “Nigra”), mondfama kiel filmostelo en sia infanaĝo, kandidatis por la Respublika Partio en San-Mateo, distrikto proksima al San-Francisko. Ŝin venkis veterana Demokrato, kio estigis la ĵurnaltitolon: “Bona ŝipo sukeraĵo alfundigita de Usona Marsoldataro”. Shirley, post deĵoro kiel ambasadoro, fariĝis ĉefo de la Ceremoniarsekcio de la Departemento pri Eksterlandaj Aferoj (Ŝtat-Departemento). La diplomatoj bone kondutadis pro timo de “nigra” alrigardo.

La iama ĉefministro de Kanado Mike Pearson estis unu el la pioniraj diplomatoj de sia lando. Kiel juna diplomatia oficisto li deĵoris en Londono je la tempo de la surtroniĝo de Reĝo Georgo VI, kaj oni petis lin roli kiel sidiganto. Li portis por la okazo plenformalan diplomatian uniformon (kun multe da orgalonaĵo) kaj glavon. Tuj antaŭ la komenco de la ceremonio li estis staranta kun reĝina helpantino proksime al la enirejo de necesejo, kiam eliris dukino klare bezonanta helpon. La helpantino demandis ĉu ŝi povas helpi. “Ne”, diris la dukino, “Mi bezonas tiun junulon kun la glavo. Mia kroneto falis en la necesejan pelvon, kaj mi deziras ke li elprenu ĝin”.

Eleanor Roosevelt, la vidvino de Prezidento Franklin D. Roosevelt, estis en la Usona delegitaro ĉe Unuiĝintaj Nacioj, la tagon kiam la Ĝenerala Asembleo la unuan fojon komencis sian programon per momento da silenta preĝado aŭ meditado. Dum lunĉo kun kelkaj amikoj, inter kiuj mi troviĝis, Eleanor rimarkis: “Dum la silento, nevole mi demandis al mi pri kio S-ro Molotov pensadas.” Unu el la grupo komentis: “Do, ni almenaŭ scias pri kio vi pensadis, Sinjorino Roosevelt”.

Kiam grupo da diplomatoj ĉe Unuiĝintaj Nacioj vizitis la hejmon de la familio Rockefeller ĉe la Montetoj Pocantico, mi admiris la belecon de la bieno. “Jes”, respondis unu el la gastigantoj, “ĝi estas tia, kian Dio estus farinta pri la regiono se li havus sufiĉe da mono”.

Ĉarma maljunulinjo gratulis diplomaton pri parolado dum socia okazo ĉe Unuiĝintaj Nacioj. “Ĝi estis belega,” ŝi sentimentale elverŝis, “Mi tre ŝatus havi skribitan kopion”. “Mi bedaŭras”, li respondis, “sed mi faris ĝin ekstemporale, senprepare, kaj mi preferus ke oni ĝin eldonu postmorte”.

“Do”, diris lia admiranto, “Mi ja esperas ke estos baldaŭ”.

La Brita ĵurnalo The Times iam raportis momenton da malstreĉiĝo meze de internacia konferenco. “Vetkuro okazis inter la Brita kaj Rusa Ambasadoroj. La Brita Ambasadoro venkis”. La Rusa gazetaro raportis ke okazis vetkuro inter ambasadoroj: “Je la fino la Rusa Ambasadoro estis dua, kaj la Brita Ambasadoro nur antaŭlasta”.

Je akceptofesto dum Konferenco de Ĉefministroj de la Komunregnaro, Winston Churchill demandis al la ĉefministro de Pakistano ĉu li ŝatus trinki glason da viskio. La pakistanano klarigis ke li neniam trinkas alkoholon.

“Kio? Neniam?” komentis Churchill, “Bona Dio… mi intencas diri Bona Alaho!”

Dum alia Konferenco de la Komunregnaro la diskutado turniĝis al Egiptio. “Mi estis en Egiptio kiel junulo”, memoris Churchill, “mi memoras la felahojn laborantajn sub la varmega suno, ĝenatajn de la muŝoj. Kaj mi aŭdacas diri, ke se mi reirus al Egiptio hodiaŭ, mi trovus la samajn felahojn kaj la samajn muŝojn… aŭ iliajn posteulojn”.

La Krono de Sankta Stefano de Hungario estis portita al Usono dum la Dua Mondmilito. Antaŭ kelkaj jaroj oni decidis resendi la kronon al Budapeŝto. Sed laŭ kredebla rakonto spertuloj rimarkis ke la ŝtonoj estas sintezaj. Tio kreis problemon por la Ŝtat-Departemento. Se ĝi sendus la kronon tia kia ĝi estas, oni eble asertus ke Usono anstataŭigis la veran per falsaĵo. Do, preciza kopio estis farita per veraj gemoj. La Hungaraj spertuloj sciis ke la originala krono kiun la Usonaj soldatoj prenis havis sintezajn ŝtonojn, sed ili ne povis protesti kontraŭ la anstataŭigo, ĉar oni eble dirus ke la Hungara popolo estis mokata en la pasinteco. Do la Hungara registaro akceptis la duplikatan kronon. Tiel, laŭ la rakonto, la originalo restis en Usono, sed oni povis nenion fari pri la afero.

Papo Paŭlo VI iam deĵoris kiel Papa Nuncio en Germanio. Amiko memorigis lin ke en la fruaj tridekaj jaroj li estis raportinta ke oni ne serioze konsideru Hitler. “Ha”, diris Lia Papa Moŝto, “tio estis antaŭ ol mi fariĝis neeraripova”.

Clare Booth Luce, edzino de Henry Luce, la riĉega magazineldonisto, mem fama verkisto, fariĝis Usona ambasadoro en Romo. Ricevate de la Papo, Clare parolis serioze kaj longe pri la stato de l’ mondo kaj la rolo de la Eklezio. Kiam lia Papa Moŝto sukcesis intermeti vorton, li diris mallaŭte: “Mi samopinias, Sinjorino Luce. Ankaŭ mi estas katolika”.

Kelkaj diplomatoj komprenas la Anglan pli bone ol ili agnoskas.

Huang Hua, la Ĉina ambasadoro ĉe Unuiĝintaj Nacioj, estis revokita al Pekino por fariĝi Ministro pri Eksterlandaj Aferoj. Antaŭ ol foriri el Nov-Jorko, li telefonis al Ambasadoro Scranton, la Usona reprezentanto, por diri “Ĝis revido”. Li petis pardonon pro la interrompo dum la Dankotaga Festo, sed klarigis ke li devas iri tuj. “Bonvolu doni miajn salutojn al la meleagro,” fine li diris.

Ambasadoro ĉe Unuiĝintaj Nacioj iam esprimis dubojn pri la valoro de kelkaj oratoraĵoj. Li diris: “Mi opinias ke multaj el ni ĉe U.N. vere kredas ke ni povas solvi la problemojn de la mondo per laŭta kaj persista oratorado.

Tio ne estas pli sukcesa ol penado malimpliki trafikan konfuzon per hupado de la korno.”

Ambasadoro estis stariĝonta por fari oratoraĵon kiam lia edzino flustris:

“Memoru, karulino, ke parolado por esti senmorta ne devas esti eterna”.

FINO


<<  |  <


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.