La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA DIPLOMATO KIU RIDIS

Aŭtoro: Ralph Harry

©2026 Geo

La Enhavo

DIPLOMATIAJ KOMUNIKAĴOJ

La raportoj de ambasadoroj al siaj naciaj ĉefurboj povas havi diversajn formojn.

Urĝaj raportoj kaj petoj pri instrukcioj estas telegrafataj aŭ faksataj per la registara radio-teleksa reto, ofte en sekreta kodo aŭ ĉifro. Oni uzas de tempo al tempo la telefonon, sed diplomatoj, kiel bonaj burokratoj, ordinare preferas presitajn tekstojn. Formalaj depeŝoj kaj rutinaj mesaĝoj (memorandoj) kaj leteroj estas portataj en “diplomatiaj sakoj”. Ĉi tiuj, laŭ internacia juro kaj konvencio, estas sanktaj kaj netuŝeblaj, sed la plejmulto de la registaroj sendas siajn diplomatiajn sakojn sub la zorgado de kapitanoj de ŝipoj aŭ de aviadiloj de siaj naciaj kompanioj, aŭ en la manoj de diplomatiaj kurieroj, la tielnomitaj “Mesaĝistoj de la Reĝo [aŭ Reĝino]”.

Junaj Aŭstraliaj diplomatoj en la kvardekaj jaroj kelkfoje havis la taskon ĉifri kaj elĉifrigi telegramojn, kiuj ofte estis fuŝĉifritaj. Ili baldaŭ fariĝis spertaj pri provado de diversaj permutaĵoj de ciferoj, por diveni la signifon. En 1941, kiam oni intertraktadis pri armistico en Sirio, telegramo alvenis kiu raportis ke oni atingis interkonsenton pri armistico. Ĝi finiĝis per fuŝa cifergrupoj “xxxxx jam informita”. La diplomatiaj oficistoj kiuj faris la elĉifradon konsideris la eblecojn, kaj decidis ke la mankanta vorto estas “gazetaro”. Kiam la ministro, Kavaliro Frederick Stewart, ricevis la telegramon, kaj legis ke oni jam informis la gazetaron, li menciis la novaĵon al raportisto de la Gazetagentejo Reuter, kiu, por esti certa ke lia agentejo ricevos la eron, pertelegrafe sendis la informon. Li sola raportis, tiel gajnante “akaparon(scoop) de la novaĵo. La korektaj vortoj en la telegramo estis “De Gaulle”! Post tio la raportisto de Reuter ofte vizitis la oficejon de la Ministro, esperante ricevi alian novaĵakaparon.

La Aŭstralia delegitaro al la Tria Konferenco de U.N. pri la Juro de la Maro (kiun Irlanda kolego iam priskribis kiel “la maran ekvivalenton de la juro de la ĝangalo”) penis spici siajn telegramojn per iom da marakvo.

Post kunveno de la prepara komitato, kiu devis prepari liston de la temoj inkluzivendaj en la Konvencio, la delegitaro raportis al Kanbero: “Ĉar konferenco evoluigis deciditan liston (“decided list” kiu en la Angla povis ankaŭ signifi “signifa kliniĝo”) ĉiuj maristoj forlasis la ŝipon”! Post la unua formala sesio en Nov-Jorko, kiu elektis la prezidanton kaj aliajn ofichavantojn, kaj akceptis provizorajn procedurajn regulojn, ni raportis:

“Konferenco, kun kompleta oficistaro sed nur provizoraj pasadreguloj, finis sian inaŭguran vojaĝon nokte la 15-an de decembro kaj restos endoke ĝis la vojaĝo al Karakaso”.

Oni substrekis al ni, kiam ni estis junaj diplomatiaj oficistoj, ke la diplomatia sako nepre estu uzata nur por oficialaj komunikaĵoj. Oni memorigis pri la fifama okazo kiam pela mantelo estis sendita el Vaŝingtono aŭ Nov-Jorko al Londono en Brita diplomatia sako por, oni asertis, Lordino Astor. Povus esti specialaj cirkonstancoj, kompreneble. Personajn leterojn oni rajtis sendi per la sako, se ne estis sekura poŝt-servo, aŭ je krizokazoj.

Tamen estis striktaj instrukcioj ne uzi la sakon por privataj celoj, super ĉio ne por eviti doganajn aŭ kvarantenajn regulojn.

Unufoje mi intence malobeis la regulojn. Mallonge antaŭ la fino de la Dua Mondmilito, Donald Shand, Aŭstralia terkultivisto el Armidale, en Nova Sud-Kimrio, vizitis la Aŭstralian Altkomisiitejon en Otavo. Li portis malgrandan, bluan saketon el tolo. Li diris ke ĝi entenas grajnojn de hibrida maizo kiun li senpage akiris de la Kanada Eksperimenta Bieno, post malsukceso de akirpenoj en Usono. Li klarigis al mi la gravecon de hibrida maizo, multe pli fekunda ol ordinara maizo, kaj petis ke mi sendu la grajnojn al Aŭstralio en la diplomatia sako por certigi ke ili sekure alvenos. Mi sciis pri tiu plantevoluo kiun patronis Henry Wallace, kaj komprenis ĝian gravon por Aŭstralia agrikulturo. Tial, kvankam estis malpermesite sendi kian ajn plantmaterialon en la sako, mi akceptis plenan respondecon (mi estis 27-jaraĝa) kaj enmetis la grajnojn, samtempe sendante telegramon al la Departemento pri Eksterlandaj Aferoj por ke ili informu la kvarantenajn aŭtoritatojn.

Unu tagon en 1957, kiam mi estis la Aŭstralia Komisiito en Singapuro, mia sekretario informis min ke estas sinjoro el Armidale kiu deziras paroli kun mi. Estis Don Shand. Li demandis ĉu mi memoras iun bluan saketon. Mi diris ke mi ofte min demandis ĉu la grajnoj de maizo kreskis. “Nu”, diris Shand, “mi vizitetas vin por informi ke mi ĵus subskribis kontrakton nome de Aŭstraliaj kreskigantoj de maizo pri vendo de 100 000 tunoj da maizo al la Japanoj… kaj ĉio elvenis el tiu eta sako”.

Alian fojon mi senintence enmiksiĝis en malobeon al la sakreguloj.

Dum vizito al Kanado, mi menciis al la Aŭstralia Komerckomisiito ke mia edzino, kiu antaŭe estis Kanadanino, nur malfacile akiras tiun Kanadan dolĉaĵon acersiropo. La Komisiito promesis akiri unu-du litrojn, kaj mi konsentis pagi la koston, inkluzive la transportkostojn. Dum kelkaj monatoj mi ricevis nenian informon pri la siropo kaj preskaŭ perdis esperon, sed unu matenon kolego telefonis el la ĉambro kie oni malfermas la diplomatiajn sakojn. “Estas pakaĵo da dokumentoj ĉi tie por vi el la diplomatia sako alveninta el Otavo – kaj ili estas treege gluecaj!”

Mia edzino havis talenton por la solvo de komunikilaj problemoj laŭ diplomatiaj metodoj. Kiam ni estis en Singapuro, ŝi deziris viziti Honkongon, kiu havis bonan reputacion inter la virinoj kiel bonaĉetejo. Mi malfidis la teorion ke ju pli oni elspezas en Honkongo des pli oni ŝparas.

Tamen mi diris ke mi konsentus iri al Honkongo se ni povus aranĝi senkostan transporton. La postan vesperon dum bankedo ŝi informiĝis de sia najbaro, generalo, ke estas de tempo al tempo senpaga kajuto sur militŝipo, kiun oni povus disponigi al ni. Akceptante la neevitablan vojaĝon, sed dezirante eviti kamforlignajn kestegojn kaj grandajn Persajn tapiŝojn, mi aranĝis ke ni revenos el Honkongo per aviadilo de la flugarmeo, kiu strikte limigas la pakaĵaron transportatan por pasaĝeroj.

Kiam nia trupŝipo alvenis al Honkongo, juna Aŭstralia militŝipa oficiro enŝipiĝis, serĉante Sinjorinon Harry. Mi diris ke mi estas Sinjoro Harry, Komisiito de Aŭstralio en Singapuro, kaj demandis ĉu li deziras paroli al mi. Li respondis, ke liaj instrukcioj estas sin prezenti al Sinjorino Harry.

Li transdonis al ŝi la salutojn de la Kapitano de ŝipo de la Reĝa Aŭstralia Mararmeo, tiam en la haveno, kaj diris ke se ŝi havas kelkajn objektojn tro pezajn por la Flugarmeo, la Mararmeo tre volonte portos ilin al Singapuro por ŝi!

Kutime oficialaj ŝtataj vizitantoj portas kun si donacojn por interŝanĝi kun donacoj kiujn ili ricevas en la gastiga lando. La elekto de taŭgaj donacoj estas unu el la diplomatiaj artoj.

La Aŭstralia Ministro pri Eksterlandaj Aferoj, D-ro H.V. Evatt, dum vizito al Otavo estis gasto en Rideau Hall, la rezidejo de la Ĝeneralguberniestro. Li menciis ke Aŭstralio produktas oranĝojn, kiuj estis tre maloftaj en Kanado dum la milito. Li promesis sendi kesteton da Aŭstraliaj oranĝoj por iliaj guberniestraj moŝtoj. Sed kiam la oranĝoj alvenis al Vankuvero, post la vojaĝo trans Pacifiko, ili plejparte jam putris. Dua ekspedo suferis la saman sorton. Sed D-ro Evatt ne estis venkita. Li sendis kesteton da oranĝmarmelado!

image-009

Donacoj kelkfoje kunhavas liverproblemojn. Kiam la Usona ambasadoro en Aŭstralio, William Crook, vizitis Vjetnamon en 1968, li faris viziton al la aviadilportanta ŝipo Coral Sea (Korala Maro). La kuiristo estis bakinta grandegan kukon en la formo de la Aŭstralia flago, portotan al Aŭstralio kiel dankogeston de Usonaj maristoj gastigitaj dum sia libertempo en Aŭstralio. Oni aranĝis ke la kuko estos transdonita ceremonie al la Ĉefministro de Aŭstralio, Johano Gorton, sed oni devis nuligi la ceremonion, ĉar riveliĝis ke mankas granda porcio de la kuko. Anstataŭante ĝin estis letereto ŝmirita per sukeraĵo kiu tekstis: “La fantomo denove frapis!”


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.