La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA DIPLOMATO KIU RIDIS

Aŭtoro: Ralph Harry

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

LA LINGVO DE LA DIPLOMATIO

Unu el la problemoj de la diplomatio estas manko de komuna lingvo. Oni kelkfoje pretendas ke la Angla estas la internacia lingvo. Dum la Dua Mondmilito, “Basic English(simpla Angla kun limigita vortaro, kompilita de Charles K. Ogden) havis kelkajn subtenantojn kaj donis al ĝi impulson Winston Churchill. Sed Baza Angla devis esti lernita, eĉ de parolantoj de la norma Angla lingvo, preskaŭ kiel aparta lingvo, kaj ĝi estis ofte maleleganta. Esperantistoj asertis ke la frazo de Churchill: “Sango, Ŝvito kaj Larmoj” fariĝus en Baza Angla “ruĝa korpakvo, blanka korpakvo kaj okullavaĵo”!

Fakte oni ofte bezonas interpretistojn de la diversaj variaĵoj de la Angla. La Angla lingvo parolata en Londono, Vaŝingtono, Otavo kaj Kanbero, sen mencii aliajn ĉefurbojn de la antaŭe Angleparolanta Imperio, varias rilate la vortaron, la prononcon kaj la parolmanieron – kio povas konduki al amuzo se ne al miskompreno.

La Aŭstraliaj pilotoj kiuj deĵoris en Kanado dum la Dua Mondmilito ofte spertis lingvajn malfacilaĵojn. Unu vesperon mi ricevis telefonan vokon de la Kanada Departemento pri Eksterlandaj Aferoj. Oni demandis ĉu speciala nutraĵo estus necesa por la grupo da Ĉinoj venantaj el Aŭstralio. Mi sciis ke estas kelkaj en Aŭstralio naskitaj Ĉinoj en la armfortoj, sed mi ne aŭdis pri grupo venonta al Kanado kun la Aerarmeo.

Kiam mi enketis ĉe la Aerarmea Misio oni diris ke ili scias nenion pri Ĉinoj. La grupo kiu venas konsistas el normalaj “trainees(trejnatoj). Laŭ la Aŭstralia parolmaniero tio estis “trajniz” kiu tre similas al “ĉajniz(Ĉinoj)!

Alian fojon, raporto aperis en la Ottawa Journal, tre precizema ĵurnalo, pri Aŭstralianoj en Kanado. La raporto enhavis faktojn ne antaŭe eldonitajn. La Kanada ĵurnalisto kiu verkis la artikolon diris ke li ricevis la informaĵon de la Aŭstralia Aerarmea Misio. La Aŭsa oficiro kiu respondecis pri disdonado de informaĵoj diris ke li tute ne parolis al ĵurnalisto.

La nura persono al kiu li donis tiun informaĵon estas la “Auditor General(Ĉef-Kontrolisto de Kontoj). En la Kanada elparolmaniero “Ottawa Journal” tre similas al “Auditor General” en la Aŭstralia!

Angloj kaj Nordamerikanoj kelkfoje rigardas la Aŭstralian kiel formon de la Londona “cockney”, ĉefe pro la fakto ke en la Aŭstralia oni prononcas la sonon “ej” kiel “aj”. Fakte estas multaj diferencoj, sed tio estas ĉefa trajto de “Strine” (la Aŭstraliana dialekto).

Kolonelo W.R. Hodgson, kiam li estis Aŭstralia reprezentanto en Nov-Jorko, penis kontakti Kanadajn amikojn nomatajn “Beamish”. La telefonfraŭlino ne povis kompreni lian Aŭstralian prononcon. Li ripetis la nomon – Beamish, kaj literumis BI I AJ EM AJ ES EĈ. La fraŭlino ripetis BI I AJ EM AJ ES EĈ. Ne, diris la kolonelo, mi ripetos: Bi kiel Baltimore, AJ, la unua litero de la alfabeto… La fraŭlino interrompis: “Sed, Sinjoro, AJ [en la norma Angla, la nomo de la litero I] ne estas la unua litero de la alfabeto, tiu estas EJ [la norma nomo Anglalingva de la litero A]”.

Infanoj de diplomatoj rapide lernas fremdajn lingvojn. Ili ankaŭ bone aŭdas la sonojn de lingvaj nuancoj. La Aŭstralia konsilisto en la ambasado en Bonno reiris al Aŭstralio post trijara deĵoro en Germanio. La provizora ĉefurbo situis apud la Rejno, rivero grandega sed kies akvo estis tiam tiel poluita ke ĵurnalo foje eldonis foton kiu, ĝi asertis, estis rivelita per trempo en la Rejnakvon.

Baldaŭ post la reveno de la familio al Aŭstralio, la eta knabo, Mikelo, kiu studis en la Angla lernejo en Bonno, estis prenita viziti la avon, farmiston. Estis varmega tago kaj Mikelo petis trinkaĵon. Lia avo montris al li akvocisternon, klarigante ke ĝi enhavas puran “rainwater(pluvakvon).

Je lia surprizo Mikelo rifuzis trinki eĉ guton, malgraŭ sia evidenta soifego. Feliĉe estis limonado en la fridujo. Kiam li reiris hejmen, Mikelo, priskribante la ekskurson, diris: “Kaj, Paĉjo, Avĉjo havas grandan cisternon de akvo el la Rhine (Rejno) – sed mi ne trinkis eĉ guton!

En Ĝenevo, aldone al la Franca, mi lernis iom da Itala kaj sufiĉe da Svisgermana por partopreni en lotludo, en kiu mi gajnis la unuan premion, grandegan Svisgermanan kolbasegon. Mi ankaŭ faris kelkajn interesajn kontaktojn pere de la internacia lingvo Esperanto. Tamen, eĉ uzante tiun majstroverkon de logiko kaj simpleco, oni ja povas erari. Esperantisto en Aŭstrio skribis invitante min fariĝi baptopatro al lia filino. Mi respondis dirante ke estus granda honoro, sed mi ne estas certa ke mi povus adekvate plenumi la devojn de bopatro (!). Post tio mi ricevis leteron de la mistifikita Aŭstro, kiu diris ke estus granda honoro por lia filino edziniĝi kun mia filo, sed ke en moderna Aŭstrio la geedziĝoj ne estas aranĝataj de la gepatroj.

Post la liberigo de Francio, Winston Churchill estis parolonta al homamaso da Francaj civitanoj. Li komencis: “Estu avertitaj. Mi nun parolos la Francan, entrepreno sen precedento, kiu estos severa provo de la amikeco inter Anglio kaj Francio.”

Aŭstralio havas kelkajn bonegajn lingvistojn en sia diplomatia servo.

En 1965 la stabo de la Aŭstralia ambasado en Bruselo inkluzivis spertulon pri komerco, kiu parolis la Nederlandan sen fremda prononcmaniero (ĉar li estis de Nederlanda deveno!). Unu tagon mi vizitis la Komisionon de la Eŭropa Ekonomia Komunumo. Mi paroladis kun oficisto de la Komisiono kiam la Nederlandparolanta diplomato alproksimiĝis en la koridoro.

Mi prezentis mian kolegon, kiu poste plendegis: “Vi detruis miajn informfontojn, sinjoro. Ili ja ĉiuj kredadis ke mi estas de la Nederlanda misio!”

M. Briand de Francio iam diris ke en la fruaj tagoj de la Ligo de Nacioj li aŭdis la Francan parolatan en Ĝenevo en kvardek du diversaj lingvoj.

Internaciaj organizoj, kompreneble, uzas sistemojn de interpretado.

En la fruaj jaroj de la Ligo de Nacioj, multe de la interpretado estis farata “sinsekve”. La interpretistoj faris notojn pri tio kion diris la parolanto kaj, de tempo al tempo, post partoj de longaj paroladoj, aŭ je la fino de malpli longaj, donis la interpreton. La paŭzoj por interpretado donis al la oratoroj tempon por pensi pri sia venonta vortosalvo, kaj al aliaj delegitoj por prepari siajn komentojn. Kelkfoje la interpretaĵoj estis pli elegantaj stile ol la originalo, kvankam vere sperta interpretisto kapablis redoni la vortojn kaj stilon de la parolinto, kune kun la neperfektaĵoj.

Tamen, interpretistoj ja devas atenti, tradukante proverbojn. Dum debato en la Internacia Labor-Organizo negra Usona delegito parolis.

Poste Ruso faris deklaron, kiun oni interpretis: “Nun ni scias ke estas negro en la lignostako”. Tuj la negro leviĝis indignegante pri tiu rasaludo, kaj estis akra streĉeco ĝis la interpretisto klarigis ke fakte la vortoj en la Rusa lingvo estis: “nun ni scias ke estas pinta ponardo en la ingo”.

En la lastaj jaroj “sinsekva” interpretado estas anstataŭigita en kunvenoj per “samtempa” interpretado, kiam la interpretistoj, en vitraj ĉambretoj, parolas en mikrofonojn, kaj la delegitoj aŭskultas la elektitan oficialan lingvon per kapaŭskultiloj. Tamen oni devas uzi interpretistojn de la antaŭa stilo por privataj konversacioj, kaj interpretistoj estas eraremaj.

Iam mi renkontis delegiton el la Mongola Popola Respubliko kaj ni interŝanĝis informojn, pere de lia interpretisto, pri niaj landoj. Mi diris ke mi kredas ke Mongolio estas granda kaj seka lando. Mi komentis ke Aŭstralio estas la plej seka el ĉiuj kontinentoj, kaj ne havas grandajn riverojn similajn al Misisipo, Amazono aŭ Gango. La ambasadoro konfirmis ke Mongolio estas tre seka, kvankam kompreneble ne entute dezerto. Mi diris ke mia lando havas kelkajn dezertojn, sed ke ni havas ĉirkaŭ 120 000 000 da ŝafoj (en la Angla “sheep” [prononcata: ŝip]). La interpretisto ludis sian rolon kaj estis iom da diskutado inter li kaj la ambasadoro. Fine la interpretisto sin turnis denove al mi: “La ambasadoro ne povas kompreni,” li diris, “kiel, se ne estas riveroj en Aŭstralio, vi povas havi 120 milionojn da ŝipoj”!

Jean Rey, “Ministro pri Eksterlandaj Aferoj” de la Eŭropa Ekonomia Komunumo, informis grupon dum lunĉo en la Sveda ambasado en Bonno en 1966, ke Euratom, la organizo de la Komunumo pri atoma energio, jam eksperimentis pri komputiloj por tradukado. Kiam la maŝino estis petita traduki en la Francan la Anglan esprimon, “The spirit is willing but the flesh is weak(“La spirito estas volema, sed la korpo estas malforta”) la rezulto estis: “La viskio estas bona sed la viando estas malbona”.

La argumentadoj en Unuiĝintaj Nacioj ofte havas maldolĉan tonon.

La oratoroj diras vundajn verojn, aŭ pikajn duonverojn. Tamen la debatoj estas kutime en ĝentila formo. Oni komencas ĉiam: “Sinjoro (aŭ Sinjorino) Prezidanto”, kaj kiam oni parolas pri alia delegito oni diras ne “la delegito de Aŭstralio” sed “la eminenta delegito de Aŭstralio”. Poste oni povas akuzi lin aŭ lian landon pri internacia krimo, sed oni neniam neglektas la kutiman formulon de ĝentileco. La formulo estas, fakte, universala kaj senescepta. Ekzemple, mi memoras ke dum la unua Konferenco pri Komerco kaj Evoluado, la delegito de Afganistano, la raportisto de la kvina komitato, petante de la prezidanto la parolrajton, komencis jene:

“Sinjoro Prezidanto, mi parolas ne kiel ‘via raportista moŝto’ sed kiel ‘la eminenta delegito de Afganistano!’”.

Terence Smith, asistanto de la Eksterlanda Redaktoro de New York Times, en prelego al la Asocio pri Fremda Politiko en 1976 diris ke la Ĉefministro de Israelo, Golda Meir, iam diskutadis kun Prezidento Nixon la kvalitojn de iliaj respektivaj konsilantoj pri eksterlandaj aferoj. Nixon asertis ke Kissinger havas grandajn intelekton, scion, sperton kaj talenton.

Sinjorino Meir diris ke Aubrey Eban havas same bonan cerbon, estas enciklopedio de faktoj, kaj havas multan sperton. “Kaj ankaŭ”, ŝi aldonis, “li parolas pli bone la Anglan”.

La plej embarasa eraro kiun ambasadoro povas fari estas intermiksi la nomojn aŭ rangojn de siaj gastoj. Norman Makin, kiam li estis la Ambasadoro de Aŭstralio en Vaŝingtono, inventis metodon por tion eviti. Kiam liaj gastoj alvenis, li kutimis bonvenigi ilin varme: “Mi ĝojas vin vidi, Ekscelenco”.

Kaj lia formulo por prezentoj estis: “Ekscelenco, vi konas Lian Ekscelencan Moŝton, ĉu ne?”

La nomoj de internaciaj organizoj estas kelkfoje malfacile elparoleblaj, veraj langrompiloj. Kiam mi estis membro de la Komitato de U.N. pri la “peaceful uses(pacaj uzoj) de kosma spaco, mia edzino foje informis amikon ke ŝia edzo estas spertulo pri “useful pieces” de kosma spaco (utilaj pecoj!). [Anglalingve, “peace” kaj “piece” sonas idente.]

Unu el la problemoj kiujn alfrontas la diplomatoj estas resti informataj pri la vortomodoj. Ve, se ambasadoro aludas Kamboĝon post kiam ĝi fariĝis “Kampuĉeo”, aŭ al “Kampuĉeo” post kiam ĝi fariĝis “Demokrata Kampuĉeo”. En Unuiĝintaj Nacioj oni ne rajtis aludi “la neevoluintajn landojn”. Ili estis dum iom da tempo “la malplievoluintaj landoj”. Poste oni donis al ili la proĝentilecan titolon: “evoluantaj landoj”. Simile programoj de ekonomia kaj teknika helpo fariĝis “evoluiga kunlaborado”. En Aŭstralio terminoj kiaj “Balts(ŝtatanoj de la Baltaj respublikoj) kaj “Wops(Sudeŭropanoj) estis malaprobataj kaj malinstigataj. Oni aprobis la priskribon de ĉiuj enmigrintoj kiel “Novajn Aŭstralianojn”. Dum bankedo honore al reprezentantoj de la Japana sukerindustrio en 1962, Kavaliro Arturo Fadden, Ministro pri Financoj kaj dum nelonga periodo Ĉefministro de Aŭstralio, rakontis ke li ricevis plendon de unu el siaj elektodistriktanoj, viro de itala origino, kiu demandis: “Sinjor’ Da Fado, kial ĉi uloj envenas kaj tujtuj ili ĉiuj fariĝas ‘Novaj Aŭstralianoj’ – sed mi ankoraŭ restas damnita olda Italaĉo?”


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.