|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA DIPLOMATO KIU RIDISAŭtoro: Ralph Harry |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Ambasadoroj reprezentas unu ŝtatestron – monarkon aŭ prezidenton – en intertraktado kun alia ŝtatestro. Kiam li/ŝi alvenas al sia ambasado en la fremda ĉefurbo, la Ambasadoro prezentas la “Leteron de Revoko” de sia antaŭulo, kaj sian propran “Akreditan Leteron”. Tiuj leteroj estas verkitaj per formala kaj eleganta, sed iom arkaika lingvo. Ili estas adresitaj al la “estimata frato” de la skribinta monarko. La ambasadoro estas akceptita de la ŝtatestro, kaj estas akompanata de membroj de sia stabo, kiuj de tempo al tempo estas invitataj al la Palaco.
Je mia unua posteno, en Otavo, la ĉefurbo de Kanado, mi ricevis inviton ludi tenison ĉe la Ĝenerala Guberniestro, la Grafo de Athlone. La sekretario de Lia Moŝto informis min ke mi estos kunludanto de Ŝia Moŝto Princino Alice, la edzino de la Grafo. Mi respondis ke estos honoro. La sekretario daŭrigis ke la Princino (a) amas venki, kaj (b) preferas ke ŝia partnero ne “ŝtelu” ŝiajn batojn. Mi respondis ke, kvankam mi estas Aŭstraliano, mi ne estas tre lerta tenisludanto kaj ke mi ne povus garantii la venkon, precipe se miaj batoj estos limigitaj pro reĝa protokolo. “Ne timu, amiko”, diris la sekretario, “Mi jam parolis ankaŭ al la kontraŭuloj!”
Princino Alice estis ĉarma, kaj ni facile venkis.
Princino Juliana de Nederlando, kiu ekloĝis en Kanado post la Germana invado de ŝia patrujo, kaj loĝis en Otavo, ludis tenison en klubo de kiu mi estis membro. Feliĉige, ŝi ludis malpli formale.
Dum mia deĵoro en Otavo mi dufoje kuniris kun mia ĉefo, la Alta Komisiito de Aŭstralio, Kavaliro William Glasgow, al Kebeko (Quebec), kiam Winston Churchill kaj Franklin D. Roosevelt interkonsultiĝis pri la direktado de la Milito. En la Citadelo mi atendis ĝis Kavaliro William venis el la ĉambro kie li parolis kun Churchill.
La Alta Komisiito rakontis al mi ke li diskutis kun Churchill la signifon de la eniro de Usono en la militon, je tempo kiam la Brita Komunregnaro kaj Sovetunio nur tre malfacile daŭrigis la batalon kontraŭ Hitler.
Tiam post medito Churchill subite diris: “Pearl Harbour (Perlhaveno) Pearl Harbour, perloj senprezaj, Glasgow.”
Antaŭ nia foriro de Otavo, ni ricevis sekretegan telegramon de la Ministro pri Eksterlandaj Aferoj, D-ro Evatt. Post aliaj informoj la telegramo finiĝis per la vortoj: “Informu Brendan Bracken [konsilanto de Churchill] ke la platipuso komencis sian vojaĝon”. Kavaliro William demandis al mi kio estas la signifo de la frazo pri la platipuso, la stranga Aŭstralia ornitorinko, amfibia besto kiu demetas ovojn kaj poste mamnutras la idojn. Mi sugestis ke eble estas aludo al tre sekreta amfibia ekspedicio. Ni estis ambaŭ tre scivolemaj dum nia vojaĝo al Kebeko. Tuj post la eliro de mia ĉefo mi demandis: “Kio estas la signifo de Platipuso?” “Harry,” li respondis, “Ĝi estas vivanta ornitorinko kiun D-ro Evatt sendas al la zoologiaj Ĝardenoj en Londono, de kiuj S-ro Bracken estas patrono”!
La Prezidento de Usono, Harry Truman, preferis neformalecon, tamen devis inviti centojn da membroj de la Diplomataro al festoj en la Blanka Domo. Du- aŭ tri-foje Bert (D-ro H.V.) Evatt, la Aŭstralia Ministro pri Eksterlandaj Aferoj, vizitis la Prezidenton en la Oficejo. La unuan fojon, en 1946, Evatt komentis al mi, kiam la vizito finiĝis, ke Truman ne scias multon pri internaciaj aferoj. Post unu-du jaroj, je la fino de simila vizito li diris: “Truman lernis multon post kiam li fariĝis Prezidento”.
En 1948 Truman, kiu heredis la prezidentecon de Franklin D. Roosevelt, kandidatiĝis por dua deĵorperiodo. Ĉiuj ĵurnalistoj, opinienketistoj, kaj aliaj spertuloj antaŭanoncis venkon por la Respublik-Partia kandidato Thomas E. Dewey. Kiel sekretario en la Ambasado mi preparis raporton al Kanbero, antaŭvidante Respublik-Partian registaron. Je nia surprizo, la Aŭstralia Ambasadoro, Norman Makin, rifuzis subskribi la memorandon. Li diris ke li kredas ke Truman estos elektita, sed donis nenian kialon. Fakte, kvankam fruaj eldonoj de ĵurnaloj ja raportis venkon de Dewey, Truman estis elektita. Ni ĉiam supozis ke la klarvido de Makin fontis el ligoj kiujn li havas kun la Mez-Okcidento de Usono per la Metodista Eklezio, sed multajn jarojn poste li rivelis al mi la sekreton.
Post konversacio kun la Prezidento pri alia afero, li demandis al Truman ĉu li esperas ke li venkos en la balotado. Truman respondis memfide ke li atendas sukceson – kaj Makin lin kredis.
Harry Truman ofte surprizis homojn kiuj ne konis liajn kvalitojn. Vizitanta Franca politikisto kiu vizitis Truman en lia hejmurbo, Independence, Missouri, miris kiam Truman memoris ke tiu Franco faris antaŭan viziton al Independence, kiam li estis studento, ke li loĝis en specifa hotelo, kaj manĝis en nomita restoracio. Kompreneble la Ŝtata Departemento (pri Eksterlandaj Aferoj) estis zorge enketita pri la afero, kaj provizis al Truman bone indeksitan dosieron. La vere interesa aspekto de la afero kuŝis en tio ke nenio troviĝis en tiu dosiero pri la antaŭa vizito de la Franco!
La malkaŝemo de Truman foje preskaŭ kaŭzis al mi embarason diplomatian.
La Prezidenton ege ĉagrenis ke kritikisto faris malestimajn rimarkojn pri koncerto de lia pianista filino Margaret. Ambasadoro Makin kaj mi vojaĝis el Nov-Jorko al Vaŝingtono per la Fervojo Pennsylvania, kun Generalo Carlos P. Rómulo de Filipinoj. La posttagmeza ĵurnalo havis kriegan ĉeflinion: “Prezidento nomas kritikiston S.O.B.” (Usona sakraĵo, laŭvorte: filo de hundino). La ambasadoro, strikta Metodisto, demandis al mi tute naive: “Kio estas S.O.B. Harry?” Feliĉige Rómulo tre kontente klarigis.
En 1948 mi partoprenis en Nov-Jorko en Komitato de Unuiĝintaj Nacioj, kies tasko estis prepari la tekston de Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj. La prezidanto de la komitato estis Sinjorino Roosevelt, la vidvino de la antaŭa Prezidento Franklin D. Roosevelt. Kiel la plej juna membro de la komitato mi rigardis admire kiel ŝi persvadis kaj kaĵolis la maljunajn spertulojn P.C. Chang de Ĉinio, Alexei P. Pavlov de Sovetunio, kaj René Cassin de Francio, virojn el diversaj filozofiaj fonoj, akcepti artikolon post artikolon de la Deklaracio. Unu tagon, kiam ni jam verkis preskaŭ duonon de la Deklaracio, Sinjorino Roosevelt invitis nin okazigi sesion en ŝia “dometo”, la hejmo de la familio Roosevelt ĉe Hyde Park.
“Franklin kredis firme al la rajtoj de la homaro”, ŝi diris, “kaj estus plaĉe al li ke oni verkus unu artikolon de la Deklaracio en lia hejmo”. Kompreneble ni akceptis, kaj mi ricevis lecionon pri diplomatio de Franca majstro: –
Ni laŭorde verkis la artikolon, poste ĉesis labori por manĝi “piknikon” konsistantan el kokido, fritita laŭ la sudusona maniero, sur tabloj sur la gazono, servate de kelneroj kun blankaj jakoj. Sinjorino Roosevelt proponis al Profesoro Cassin, kiu sidis kun mi, polvokovritan botelon da ruĝa vino. “Ĉi tiu valora vino estis donaco de la familio Rothschild al Teodoro Roosevelt”, ŝi diris.
Profesoro Cassin trinketis kaj gaje ridetis: “Tio ja estas bonega vino” li diris. Sinjorino Roosevelt reciproke ridetis kaj sin turnis al alia grupo.
“C’est magnifique” palpebrumante flustris la profesoro al mi, “mais c’est mort” – bonega, sed tute morta.
Post la lunĉo, promenante kun la Angla reprezentanto, ankaŭ juna diplomato, mi ekvidis balancilon kaj ni decidis havi iom da korpa ekzercado. Ĉi tiu ŝajne estis rigardata de la maljunuloj kiel defio al ilia vireco, kaj unu post alia Cassin, Chang, Pavlov, Hernén Santa Cruz de Ĉilio, kaj Charles Malik de Libano ĉiuj solene svingis sin unu-du fojojn ĝis Eleanor vokis sian klason denove en la lernejon.
Inter 1953 kaj 1956, kiel reprezentanto ĉe la Eŭropa Oficejo de Unuiĝintaj Nacioj, kaj Ĝenerala Konsulo de Aŭstralio en Svislando, mi ne estis akreditita ĉe la Svisa prezidento. Ĉiuokaze, la prezidenteco de Svislando rondiras inter membroj de la Federala Konsilio, kaj tial eĉ la Svisoj ofte ne povas informi vin, je difinita momento, kiu estas ilia ŝtatestro. Sed hazarde, dank’ al skiferioj, mia familio poste kontaktiĝis kun Geprincoj Rainier de Monako. Ni kutimis lupreni ĉaleton ĉe Schönried en la apudberna montaro (Oberland). En 1965 ni revizitis Schönried kun niaj filo kaj filino.
Ni eksciis ke Princino Grace ricevas skilecionojn de Madeleine Frautschi, la proprietanto de nia ĉaleto. Mi havis nur mallongan kontakton kun la Princino, sur skitrenilo. Sed mia filino, kaj mia filo kiu estis en la unua remteamo de la Anglikana Gimnazio en Melburno kaj kiu estis solide konstruita, pasigis posttagmezon glitkurante kun Princino Caroline kaj Princo Albert. Kiam li revenis hejmen Johano ŝajne havis zorgojn: “Estis ulo ĉirkaŭglitanta sur la glitejo, kaj mi renversis lin. La Princo kaj la Princino ridegis. Ili diris ke li estas ilia sekurec-gardisto. Mi esperas, paĉjo, ke mi ne ruinigis vian karieron”!
En Ĝenevo mi konatiĝis kun kelkaj eminentuloj de la Esperanto-Movado, ekzemple Hans Jakob, la administranto de la fonduso Hodler kaj de la biblioteko nun en Roterdamo. Unu vesperon mia edzino kaj mi tagmanĝis kun Harold Macmillan, la Brita Ministro pri Eksterlandaj Aferoj, kiu estis komenconta kunvenon kun la Ruso Molotov. Macmillan diris ke Molotov konstante citas proverbojn, kaj ke li ŝatus povi citi Rusan proverbon por ridindigi la suspektemon de la Rusa ĉefo. Mi kontaktis Hans Jakob, kiu provizis la proverbaron de Marko Zamenhof, la patro de Ludoviko.
Tie mi trovis Rusan proverbon: “La lupo avidas la ŝafojn sed restas en la arbaro”. Mi sendis ĝin al Macmillan, kiu ĝoje uzis ĝin je la unua okazo.
Mi ankaŭ konatiĝis kun Ivo Lapenna kaj kun Edmond Privat. Mi vizitis D-ron Privat en Neuchatel, kie li estis profesoro pri Angla literaturo.
Antaŭ ol foriri mi petis lin registri por mi ĉapitron de sia Vivo de Zamenhof, por ke la Esperantistoj de Aŭstralio aŭskultu lian belan deklamadon.
“Tute ne!” li respondis, “mi donos al vi mesaĝon”. Kaj sen kia ajn preparo li stariĝis kaj oratoris bonegan paroladon al la Aŭstralianoj.
Alian fojon Privat vizitis Ĝenevon kaj ni kune prezentis filmon pri Aŭstralio en la Palaco de la Nacioj. La sekvan tagon oni telefonis al mi ke D-ro Privat paroladis en la Internacia Lernejo. “Mi komprenas” mi tuj diris, “la infanoj entuziasmiĝis kaj deziras lerni Esperanton, kaj vi bezonas instruiston”. Mi pravis. La maljunulo ankoraŭ havis arĝentan langon.
Mi akceptis la instruan taskon.
Post mia deĵorperiodo en Ĝenevo mi iris al Singapuro kiel reprezentanto (“Komisiito”) de Aŭstralio. Singapuro en 1956 ankoraŭ ne estis sendependa kaj oni traktadis diplomatie kun la Ĉefministro, David Marshall, kiu priskribis la proponojn de la Britoj por sendependeco kiel “kristnaskan pudingon kun saŭco el arseniko”. La nova konstitucio por sendependa Malajzio estis verkata de grupo kiu inkluzivis faman Aŭstralianon, la antaŭan Ĝeneralan Guberniestron, Kavaliron William [Vilĉjo]
McKell. Vilĉjo havis profundan konon de Aŭstraliaj aferoj – arto, muziko, literaturo, kaj, kompreneble, politiko. Tamen lia nomumo kiel Ŝtatestro estis kritikita, ĉar li antaŭe estis aktiva politikisto – Premiero de Nova Sud-Kimrio. Estis skandaleto kiam la Prezidanto de la Parlamento – de la Ĉambro de Deputitoj – Archie Cameron, rifuzis iri al la Rezidejo en Yarralumla, en Kanbero, ĉar li malaprobis la enoficigon de McKell. En Singapuro Kavaliro kaj Kavaliredzino McKell loĝis kun mi kaj mia edzino en la oficiala Aŭstralia rezidejo, Glencaird.
Mi ordonis al Ah Fong, la Ĉina ĉefservisto, ĉiam proponi al la Kavaliro trinkaĵon kiam li revenis al la domo. Unu posttagmezon mi trovis lin sidanta sur la teraso kun glaso da viskio en la mano kaj flava telegramo kuŝanta sur la table. “Vi scias, S-ro Harry,” li diris, kiam mi kunsidiĝis, “kiam oni emeritiĝas de la ofico de Ĝenerala Guberniestro, ĉio ĉesas. Oni forprenas la nomon de la eksiĝinto el listoj, inkluzive de membreco de kluboj, kaj nur la novulon oni invitas fari ĉiujn paroladojn. Sed estas unu afero kiu daŭras – oni ankoraŭ ricevas invitojn al ŝtataj funebraj ceremonioj”.
Li paŭzis, kaj tiam daŭrigis: “Kaj mi ĵus ricevis inviton al tiu de Archie Cameron”!
En 1965 mi fariĝis la unua Aŭstralia ambasadoro rezidanta en Belgio, kie antaŭe reprezentis nin nia ambasadoro en Hago. Plejparte mia laboro rilatis al la Eŭropaj Komunumoj, sed mi estis akreditita ankaŭ al la Belga kortego kaj laŭorde prezentis mian leteron de akredito, adresita de Elizabeth II, Reĝino de Aŭstralio, al sia “frato” Baudouin.
Vestite per vespera frako kun blanka kravato kaj akompanate de mia stabo kaj la ceremoniĉefo mi veturis en limuzino cele la palacon. Dum la lastaj 100 metroj, proksimume, ni havis eskorton de rajdsoldatoj, preskaŭ la lastan fojon kiam oni donis al ambasadoro tiun antikvan honoron. Post la ceremonio la Reĝo faris kelkajn demandojn, kaj montris sin tre bone informita, tro bone por mia trankvilo. Li kredis ke Aŭstralio estas sendonta soldatojn al Vjetnamo. Mi diris ke ni havas milit-konsilantojn en Vjetnamo, sed neniu decido estas farita sendi trupojn. “Sed”, diris Reĝo Baudouin, “laŭ la Brita Brodkasta Korporacio, oni anoncis tion hodiaŭ matene!”.
La jaro 1965 estis la 150-a datreveno de la Batalo de Vaterlo, do de la decida venko, fare de Anglio kaj ties alianculoj, super la armeo de Napoleono.
La festado en Bruselo inkluzivis reokazigon de la balo en la Brita ambasadejo la vesperon antaŭ la batalo. La aktuala Duko de Wellington estis tie, kune kun la Gedukoj de Kent el Anglio, sed estis neniu posteulo de Bonaparto.
La vilaĝo Vaterlo apud Bruselo estis konata vidindaĵo por turistoj, kaj Aŭstraliaj vizitantoj ĉiam deziris ĝin vidi. Ŝajne ne nur la diplomatoj en la Aŭstralia ambasado konstante pilgrimis tien. Princino Lilian, edzino de Reĝo Leopoldo, antaŭa reĝo de Belgio, kiu loĝis je la rando de Bruselo, emis rakonti ke foje ŝi kondukis grupon da Usonaj vizitantoj al la batalkampo.
Ŝi montris al ili kie la Imperiestro Napoleono staris kun sia stabo, kaj kie la Angla generalo la Duko de Wellington direktis la batalon.
La vizitantoj aŭskultis sed ne faris multajn demandojn. Dum la hejmenveturado, tamen, ŝi aŭdis ke ili debatas pri io. Unu diris al alia: “Kial, do, ni ne demandu al the Princino”? Do unu el ŝiaj gastoj demandis: “Diru, Princino, ĉu la Batalo de Vaterlo estis en la Unua aŭ la Dua Mondmilito?”
La Reĝo Leopoldo havis tre aktivan menson kaj, inter aliaj projektoj, li pripensis viziton al Aŭstralio. Preparante, li faris seriozan studon de la historio kaj kutimoj de la Aŭstraliaj aborigenoj. Ankaŭ li estis ankoraŭ bonega golfisto, kun handikapo de nur 6 aŭ 8. Pro lia sinteno, kiun oni opiniis defetisma, en 1940 kiam la Nazioj invadis Belgion, oni organizis post la milito referendumon por decidi ĉu li revenu al la trono. Plimulto de la Belga popolo voĉdonis favore al reveno, sed Paul Henri Spaak kaj la socialistoj kredis ke esti Reĝo de la Belgoj bezonas pli ol nudan plimulton. Li kaj liaj kolegoj stimulis manifestaciojn en la stratoj insistante ke Leopoldo cedu la oficon al la juna Reĝo Baudouin. Tiel la sinsekvo de misfortunoj, kiuj inkluzivis la morton de lia unua edzino, Reĝino Astrid, daŭris. Li neniam akceptis ke estis kia ajn rilato kun la fakto ke li ĉeestis kiam la tombo de la Egipta reĝo Tutanhkamen malfermiĝis. Kiam oni demandis al li pri tiu afero, la eksreĝo respondis: “Estas mito ke estiĝis malbona fortuno.
Kompreneble tio estas sensensaĵo. Rigardu min – mi ĉiam estis feliĉa viro”.
En majo 1968, dum mi partoprenis en konferenco de U.N. en Vieno pri la juro de traktatoj, mia Registaro petis ke mi transprenu la ambasadon en Sajgono, kaj ke mi foriru el Belgio kiel eble plej baldaŭ. Ĵus okazis la ofensivo de la Tetfesto, kiam geriloj de la Vietkongo penetris la Usonan ambasadon en Sajgono, kaj esperoj por la firma starigo de la Respubliko Vjetnamo en la sudo estis frakasitaj. Mi akompanis mian edzinon al restoracio por bona tagmanĝo antaŭ ol informi ŝin pri la novaĵo!
En Vjetnamo ambasadoroj ofte multe vojaĝis kun Prezidento Nguyen Van Thieu kiam li vizitis diversajn provincajn centrojn. Unu provincestro por oficiala lunĉo inkluzivis hakitan kobron en la menuo. Mi opiniis ke estas mia devo, ĉar la ŝtatestro ĉeestas, manĝi almenaŭ iomete de ĉiu menuero. Mi faradis mian diplomatan plej bonon kiam la Prezidento kliniĝis trans la tablon kaj flustris: “Mi opinias ke ve jam faris vian devon, ambasadora Moŝto!”
La Aŭstralia ambasado en Sajgono de tempo al tempo disponis pri aviadilo Dakota (DC3), administrata de la Aŭstralia flugarmeo (R.A.A.F.) por servi Aŭstraliajn ambasadojn en Sudorienta Azio. Oni organizis tutsemajnajn vizitojn al ok provincoj, portante la tutan stabon kaj interpretistojn, kun surteriĝoj en la ĉefurbo de ĉiu provinco. La lastan tagon la aviadilo kutimis viziti unu el la pretermarbordaj insuloj kun bona strando, kie ni povis verki nian raporton. Dum unu el tiaj ambasadaj rondvojaĝoj ni vizitis vilaĝon de montaranoj, kie oni invitis min “trinki el la vazo”. Tio signifis trinkadon tra pajlero el granda argila vazo plena ĝis la rando per neidentigita kaj ŝajne malbongusta fermentaĵo. Por malebligi nur ŝajnan trinkadon, unu el la montaraj viroj staris apud la vazo por ĝin plenigi ĝis la rando denove kaj tiel montri al la kunestaro precize kiom ĉiu eminenta vizitanto trinkis. Sub tiu premo de publika opinio, mi sukcesis gluti miajn du decilitrojn kaj postvivis.
Kiel reprezentantoj de siaj landoj, ambasadoroj estas ofte ofendiĝemaj pri siaj rango kaj loko en la “laŭvica ordo” en diplomatiaj festoj. Feliĉige, post multaj jaroj da disputado, traktato estis subskribita kiu preskribis ke prioritato estos bazata sur la dato kiam la ambasadoro prezentis siajn akreditilojn al la ŝtatestro. Tamen ankoraŭ estas iom da nacia rivalado inter ambasadoroj. En Bankoko la Brita Ambasadejo havis la plej altan flagstangon. La Usona ambasadoro decidis meti sian landon je la pinto, per la Steloj kaj Strioj. Li demandis al la Brita ambasadoro la altecon de la stango ĉe la Brita rezidejo. Poste li instalis stangon kiu estis du metrojn pli alta. Sed la Brito estis pli ruza. Oni trovis ke la Brita flagstango estas ankoraŭ unu metron pli alta!
Unu el niaj plej bonaj amikoj en Sajgono estis la ĉefa konsilanto de la Prezidento pri eksterlandaj aferoj kaj strategio, Nguyen Phu Duc, kiu invitis nin al sia edziĝo. La posta festo havis ĉiujn specialajn erojn de Aŭstralia edziĝbankedo, inkluzive trietaĝan kukegon kiun Duc kaj lia juna edzino dispecigis per tranĉilo. Ili demandis ĉu ni ŝatas la aranĝojn por la akcepto. Mi respondis ke ili estas bonegaj, sed aldonis ŝerce ke je strikte aŭtentika geedziĝo necesus glavo por tranĉi la kukon. Post kelkaj semajnoj ni partoprenis en bankedo en la Palaco honore al S-ro Holyoake, la Ĉefministro de Nov-Zelando. Kiam alvenis la momento por la deserto, eniris la kuiristo eskortante grandegan kukon. Sekvis oficiro kun nuda glavo.
Ĉar Kamboĝo kaj la Respubliko (Sud-)Vjetnamo havis nesolvitan landliman disputon, ili rompis diplomatiajn rilatojn. Princo Sihanouk, kiu havis altan estimon por la Aŭstralia Ambasadoro Noel Deschamps, petis Aŭstralion prizorgi la interesojn de Kamboĝo en Sajgono. En Decembro 1969, akompanate de miaj edzino kaj pli juna filino, mi vizitis Kamboĝon por raporti al “mia Princo”. Sihanouk akceptis nin en Battambang, kie li inaŭguras novan sukerfabrikon. Li donis al ni honorseĝojn en la ceremonio.
Dum lunĉo ni sidis kun la Princo kaj Princino Monique. Ambasadoroj kiuj rezidis en Phnom Penh sidis, envie, ĉe aliaj tabloj. Sihanouk entuziasmis pri sia venonta vizito al Francio, kie li intencis uzi la akvan dieton en Grasse, la Franca banurbo. “Kion faros via Princa Moŝto post fino de la dieto?” mi demandis. Sihanouk respondis: “Nu, mi iros al Parizo, kompreneble, kaj ĝuos bonan tagmanĝon ĉe la restoracio Tour d’Argent ”!

Diplomatoj almenaŭ scias pri sia loko en la vicolisto. Je la funebraj ceremonioj pri la morto de Elizabeta, Reĝino de la Belgoj, la ĉefoficisto pri diplomatiaj ceremonioj vicigis la misiĉefojn en taŭga ordo, sed sciiĝis ke ili rigardas malĝustadirekten. Mankis tempo ĉar la ceremonia promenado estis tuj komenciĝonta, sed estis neniu konfuzo. La Dojeno de la Diplomata Korpuso faris U-turniĝon kaj la aliaj ambasadoroj inversigis sin fulmorapide, senerare konservante sian vicordon.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.