|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA DIPLOMATO KIU RIDISAŭtoro: Ralph Harry |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Unu el la plej gravaj devoj de diplomato estas prizorgi la ŝtatanojn de sia propra lando kiuj loĝas en tiu lando aŭ kiuj vizitas ĝin, por helpi ilin rilate iliajn laŭleĝajn entreprenojn kaj por doni helpan manon se ili havas malfacilaĵojn.
Dum la Dua Mondmilito, multaj pilotoj de la Aŭstralia Reĝa Flugarmeo, deĵorantaj en Kanado por la Komunregnara Trejnada Plano, edziĝis kun surlokaj fraŭlinoj. Poste ili foriris al Eŭropo por militado kaj fine hejmen. Neeviteble ili petis al la Altkomisiitejo en Otavo aranĝi por iliaj edzinoj transporton al Aŭstralio. Ne estis pasaĝerŝipoj dum la Milito, kaj nur malofte kajutoj disponiĝis sur ŝarĝoŝipoj aŭ provizŝipoj en la mararmeo.
Antaŭinformo pri tiaj eblecoj kutime venis nur tre baldaŭ antaŭe, kaj por esti preta mi tenis ĉiam ĝisdatan sliparon de la edzinoj, listantan esencajn detalojn, ekzemple la aĝon de la bebo, aŭ la stadion de gravedeco.
Ĉi tiu informaĵo estis esencega, ĉar kelkaj ŝipkapitanoj estis superstiĉaj pri la enŝipiĝo kiel pasaĝeroj de virinoj pli ol, ni diru, sep monatojn gravedaj.
Kelkaj aviadistoj, super ĉio post longa disiĝo, uzis ĉiajn argumentojn klopodante akiri prioritaton por siaj edzinoj. Unu piloto klarigis ke li fianĉiĝis kun fraŭlino en Winnipeg. Oni alpostenigis lin antaŭ ol li povis edziĝi, kaj bebo devos naskiĝi post kelkaj semajnoj. Neniu transportilo estis havebla. Fine la malpaciencega aviadisto demandis ĉu, por ke la bebo havu nomon, oni povus aranĝi prokuran geedziĝon. Al la altkomisiitejo informiĝis ke tion oni ne povas fari laŭ Kanadaj leĝoj, sed nia ambasado en Vaŝingtono informis nin ke prokura geedziĝo povus esti aranĝita en Norda Dakoto. Tial oni rapidege sendis dokumentojn el Kanbero, kaj mi skribis al la fraŭlino en Winnipeg, informante ŝin pri la aranĝoj jam faritaj, kaj petante ke ŝi konfirmu ke ŝi povos vojaĝi al Norda Dakoto antaŭ la dato kiam ŝi anticipas la naskon. Estis neniu respondo, kaj mi ekkomencis timi, ĉar la naŭa monato rapide alproksimiĝis, sed la fraŭlino neatendite alvenis al nia oficejo en Otavo. Ŝi estis alloga kaj sveltega virino, kaj ŝi demandis, indigne: “El kie venis ĉi tiu onidiro ke mi estas graveda?”
Fine de Aprilo 1945 ni havis bonfortunon. Aviadilportanta ŝipo, kiu foriros el Nov-Jorko, povos transporti 39 edzinojn. Jen nia ŝanco. Mi sendis telegramojn al Vankuvero, Edmonton, Calgary, Winnipeg, Toronto kaj al orienta Kanado, vokante ĉiujn edzinojn kuniĝi en Montrealo, lundon la 7-an de majo. Tie Domo Stanley, hoteleto por la edzinoj de soldatoj, bone ekipita per infanlitetoj, ludiloj, bebĉaretoj kaj vestlavejo, estis preparita por batalo. La 6-an de majo mi iris al Montrealo kun du suboficiroj, Ern Ryland kaj Vilĉjo Pamphilon, el la Aŭstralia Aerarmea Misio en Otavo.
Mi estis renkontanta kontingenton da edzinoj en la stacidomo kiam aŭtomobiloj komencis hupi per siaj kornoj, sonoriloj tintegis, homoj kriadis, kaj la sonorilego de la Preĝejo Notre Dame eksonoris. La informagentejo Asociata Gazetaro ĵus anoncis la kapitulacon de Germanio en Rheims. Mi apenaŭ havis sufiĉan tempon intertrakti kun la Usona Konsulejo kaj Migra Servo de Kanado pograndan vizon por mia haremo, kiam ĉio, ĉio fermiĝis por la festado. Per la helpo de la Ruĝa Kruco, ni kunpelis ĉiujn niajn edzinojn al Domo Stanley, kun ĉirkaŭ 100 eroj da pakaĵaro. Mi instrukciis ilin havi bonan tutnoktan dormon.
Ĉirkaŭ la unua horo la telefono sonoris. Ĉu mi respondecas pri grupo da junaj virinoj ĉe Domo Stanley? Ĉu mi komprenas ke tri el tiuj virinoj nun estas en policejo, ebriaj kaj tumultemaj? Ĉar mi respondecas pri ili, ĉu mi bonvolos veni preni ilin? Mi klarigis ke ĉi tiuj estas edzinoj de Aŭstraliaj militherooj, kaj mi nur eskortas ilin al Nov-Jorko. Mi promesis veni kiel eble plej baldaŭ. Estis ridado je la alia ekstremaĵo de la telefonlineo.
Miaj kolegoj de la Aerarmeo, kiuj komplotis por trompi min, ĝuadis mian malkomforton.
La postan matenon ni malfacile atingis la stacidomon tra la festanta homamaso, sed la vojaĝo al Nov-Jorko sukcesis glate. Tie, salutinte, oni informis nin ke la Usonaj dokistoj strikas, ke ni ne povos enŝipiĝi kaj ke ni devos loĝi en hotelo. Miaj edzinoj ne tre ĉagreniĝis. Multaj neniam antaŭe vidis Nov-Jorkon kaj ili firme intencis ekspluati la okazon. Sed mi havis problemon lui dek unu bebĉaretojn de nekredanta butikisto. Post tri tagoj, kiam la edzinoj foriris al la enŝipejo, ili kunigis la manojn ĉirkaŭ mi por kanti “Li estas ja bonegulo” kaj prezentis al mi komune subskribitan salutkarton. Ĝi bildigis ŝipon, kaj deziris por mi “Oceanon da Feliĉeco”.
Aŭstraliaj diplomatoj partoprenantaj en la laboro de Unuiĝintaj Nacioj kelkfoje havis neatenditajn aventurojn. La oficejo de la Aŭstralia Delegitaro situis en la 45-a etaĝo de la Konstruaĵo “Imperia Ŝtato” (Empire State). Ni havis ravan vidon de la insulo Manhattan, kaj aro da rapidaj liftoj funkciis glate, kvankam de tempo al tempo okazis striko de la liftoŝoforoj. Tiam oni devis fermi la oficejon, ĉar estis neeble grimpi supren tra 45 etaĝoj. Ĝis la fino de la striko ni ĉiuj havis libertempon.
Unufoje du delegitoj el Kanbero, dum butikumado en la urbo, trovis novan ludilon, kaj ambaŭ aĉetis po unu por siaj infanoj. La ludilo estis “Kirlulo”, speco de metala spiralo kiu “marŝas” malsupren sur la ŝtuparo se oni donas helpan ekpuŝon. La du patroj decidis provi la ludilon sur la savŝtuparo de la konstruaĵo. La Kirlulo funkciis bonege, kaj ili ludis kontente dum iom da tempo. Sed, kiam ili penis reeniri la oficejon de la delegitaro, ili trovis ke la pordoj de la ŝtuparŝakto malfermeblas nur de ekstere kaj ne havas klinkojn. Ankaŭ la ŝakto estis sonizolita. La delegitoj havis nur unu vojon – marŝi malsupren tra 45 etaĝoj, portante siajn “kirlulojn”.
Diplomataj misioj ankaŭ devas prizorgi estontajn Aŭstraliajn ŝtatanojn.
En Ĝenevo en la 50aj jaroj la Konstanta Delegitaro ĉe la Eŭropa sidejo de Unuiĝintaj Nacioj partoprenis en la laborado de Interregistara Komitato por Eŭropa Migrado. Kiel Ĝeneral-Konsulo mi ankaŭ administris programon de migrado al Aŭstralio. Iu Maltano petis helpon de la Konsulejo migri al Aŭstralio. Li estis la Malta Ministro pri Elmigrado.
Tiutempe Aŭstralio havis preferon por lertaj metiistoj, tial la Ministro sugestis ke ni registru lin kiel “cabinetmaker” (kabinetisto), kio en la Angla lingvo signifas “meblisto”.
Inter la plej utilaj migrantoj kiujn ni sendis al Aŭstralio el Svislando en tiuj jaroj estis grupo da kuiristoj, por deĵori en la kuirejoj de la Vilaĝo por la Olimpiaj Ludoj en Heidelberg (kvartalo de Melburno) en 1956.
Kutime la Svisa registaro kondutas same alergiece rilate la elmigron de bonaj ĉefkuiristoj kiel bredistoj de merinaj ŝafoj en Aŭstralio rilate la eksportadon de virmerinoj. Sed la Ĝeneral-Konsulejo sukcesis intertrakti interkonsenton specialan por la Olimpiaj Ludoj. Aŭstralia hotelisto venis al Ĝenevo por fari la elekton. La vilaĝaj kuirejoj funkciis bonege, kaj post la Ludoj la plejmulto de la kuiristoj ekloĝis daŭre en Aŭstralio.
Mallonge antaŭ la Ludoj oni transsendis min al Singapuro por tie esti Aŭstralia Komisiito. Unu el miaj fruaj taskoj estis rekruti skipon da kuiristoj por prepari Malajan manĝaĵon en la Olimpia Vilaĝo. Mia kolego Tom Critchley, la Komisiito en Kuala Lumpur (la ĉefurbo de Malajzio) estis instrukciita helpi min pri la organizado. Mi petis ke la Olimpika Komitato de Singapuro proponu kelkajn personojn. Tom petis al la Ĉefministro de Malajzio, Tunku Abdul Rahman, kiu nomumis sian preferatan kuiriston, virinon, por estri la skipon. Tio kreis problemon, ĉar miaj kuiristoj rifuzis servi sub iu ajn virino. Post du konferencoj sensolvaj en mia oficejo, ni sekvis la nuran eblan vojon kaj petis al la kuiristino de la Tunku elekti siajn proprajn kunkuiristojn!

Facila transiro trans landlimojn estas simbolo de ĉiu libereco. Ernest Bevin, Ministro pri Eksterlandaj Aferoj de Britio, kiam oni petis ke li resumu sian eksterlandan politikon, respondis ke ĝi estas: povi iri al la Stacidomo Viktoria, kaj aĉeti bileton por vojaĝi kien ajn li deziras, sen pasporto. George Bidault de Francio priskribis landlimojn kiel “les cicatrices de l’Europe” (la cikatroj de Eŭropo).
Ambasadoroj devas gastigi kaj kuraĝigi multajn eminentajn sportistojn el siaj landoj. Kiel Aŭstralia Ambasadoro al la Federacia Respubliko Germanio mi havis plezuron bonvenigi la Aŭstralian teamon al la Olimpiaj Ludoj en Munkeno en 1972. Mi memorigis la atletojn pri la respondo donita de la Romia historiisto Plutarch kiam oni lin demandis ĉu li estus prefere Aĥilo la militisto aŭ Homero la poeto. Plutarch reciprokis per la demando: “Ĉu vi preferus esti venkinto en la Olimpiaj Ludoj aŭ la anoncanto de la rezultoj?”
Ambasadoj kaj aliaj eksterlandaj misioj prizorgas larĝan gamon da Aŭstraliaj vizitantaj oficistoj. En Ĝenevo la delegitaroj al la Internacia Labor-Oficejo inkluzivis ne nur oficistojn de la registaro sed ankaŭ reprezentantojn de sindikatoj kaj de organizoj de labordonantoj. Ofte tio estis ilia ununura alilanda misio kaj ili penis pleje ĝui sian sperton, kelkfoje venigante kun si siajn edzinojn. La membroj de unu grupo, je vespero, kiam ne okazis kunveno, petis ke oni konduku ilin al kazino, tiam novaĵo por la plimulto de Aŭstralianoj. Estis tro malfrue por transiri en Francion, kie estis iuj bone konataj kazinoj en proksimaj urbetoj. Mi klarigis ke la kazino de Ĝenevo estas iom malekscita, ĉar laŭ la Svisa konstitucio vetoj limiĝas al 2 frankoj. Tiu regulo havis la celon malstimuli la ŝtatanojn de Svislando, por ke ili ne forvetu sian malfacile gajnitan monon. Tamen la delegitoj unuanime deziregis rigardi kazinon, kaj decidis ke ili provos tiun de Ĝenevo. Do, ni eniris kaj aĉetis kelkajn ĵetonojn, kaj mi montris al ili, antaŭ la tagmanĝo, tablon de “boule”, simpla formo de ruleto. “Kiel oni ludas?” oni demandis. “Nur metu ĵetonon sur vian preferatan numeron, aŭ sur grupon, aŭ sur la ruĝon aŭ la nigron”, mi klarigis. Mi metis ĵetonon sur unuopan numeron, ĝuste kiam vetado finiĝis per la krio: “Rien ne va plus” (nenio plu iras). La pilketo haltis apud mia numero. “Tiel oni ludas,” mi diris. Eĉ pro dufranka veto mia profito sufiĉis por pagi la koston de la tagmanĝo kaj mi povis ripozi sur miaj laŭroj!
La starigo de Unuiĝintaj Nacioj post kongreso en San-Francisko en 1945 inaŭguris novan specon de diplomatio… la diplomation de oratorado, enkonduko de rezolucioj, kaj intertraktado malantaŭ la kulisoj en la koridoroj.
Okazis ankaŭ florado de internacia humuro.
Multaj el la poemoj ne estas tradukeblaj sed kelkaj blagoj estas universale kompreneblaj. Ekzemple la Manlibro por Delegitoj al U.N., kiu publikiĝis en Nov-Jorko. Ĝi citis serion de kliŝoj kun traduko:
Interkonsento estas anticipebla
(Okazis grava kverelo malantaŭ la kulisoj)Mi parolos mallonge, Sinjoro Prezidanto
(Li estas ekkomencanta 40-minutan paroladon)Mia kolego montris sian kutiman prudenton
(Li same opinias kiel la antaŭa parolinto)Mi estas preta konfidi respondecon al li
(Ĉiuj liaj paroladoj estas verkitaj por li)Persono kun vasta sperto
(Ŝi partoprenis en du sesioj de la Ĝenerala Asembleo)Mi ne deziras obstrukci la laboron de la komitato
(Precize tion li intencas fari)Mi ne fidas al proceduraj manovroj
(Li estas surscenigonta aĉegan manovron)Mi bedaŭras ke mi devas malkonsenti kun mia eminenta kolego
(Tiu damnita stultulo!)Ĉi tio estas adekvata solvo de la problemo
(Do, tio estas balaita sub la tapiŝon ĝis venonta jaro)Mi devas konsulti mian registaron
(Li ekkomprenis ke li estas erare en tiu komitato)Ni estu sinceraj, malkaŝemaj
(Li estas iun perfidonta)Ni starigu senpartian subkomitaton
(en kiu miaj amikoj povos sidi)Saĝa, kompetenta kaj senpartia prezidanto
(Li ĉiam subtenis nian partion)
Dum bankedo organizita je la fino de la Kvara Konsulta Kunveno por la Antarkta Traktato en Santiago en 1966, kiu verkis interkonsentitajn rimedojn por la protektado de Antarktaj fokoj, mi aŭtoris kelkajn trafajn versojn Angle. Interpretistoj kiuj partoprenis la bankedon fulmorapide tradukis miajn versojn en la Hispanan, la Francan kaj la Rusan, kaj oni eldonis oficialan dokumenton. Oni defiis min Esperantigi ilin. Tion mi faris kaj la traduko aperis en Brazila Esperanto-gazeto. En 1972 la Angla teksto estis denove eldonita kiel dokumento en Londono en la Konferenco pri la Konservado de Antarktaj Fokoj post solena deklamo je noktomezo post la parafo de la teksto de la Konvencio. La poemo kaj ties historio ankaŭ publikiĝis en la Bulteno de SCAR, la Scienca Komitato pri Antarkta Enketado. Jen mia poemo:
ALVOKO POR LA FOKO Antarktikaj Faŭno kaj Flaŭro En la frosta suda maro Langusteto tre bongusta En sistem’ ekologia Pingven’ bezonas protektadon En kunvenoj pri logistiko Sendadu fulme radiaĵojn En turist-ekspedicioj Estu foko ĉiuspeca |
En 1976 la Ambasadoro de la Federacia Respubliko Germanio ĉe Unuiĝintaj Nacioj, Barono Rüdiger Von Wechmar, membro de la Ordeno por Kontraŭbatali Aĉan Seriozecon, dissendis burleskan projekton de rezolucio proponanta komitaton por verki “Interkontrakton pri la limigo kaj parta forigo de sociaj eventoj, lunĉoj, akceptofestoj kaj bankedoj kiuj povus havi malbonajn konsekvencojn por la ĝuado de sano, kaj povus damaĝi la laboron de partoprenantoj”. La Ĵurnalo New York Post notis ke oni enkondukis la rezolucion je lunĉo (en la Restoracio de la Delegitoj) kiu daŭris pli ol du horojn kun kvin pladoj, inkluzive de omaroj kaj anasidoj!
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.