|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA DIPLOMATO KIU RIDISAŭtoro: Ralph Harry |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
En 1940, kiam mi ankoraŭ estis studento en Oksfordo kiel stipendiulo Rhodes, oni akceptis min, post ekzameno en Londono, kiel trian sekretarion en la Departemento pri Eksterlandaj Aferoj en Kanbero. Dum mi atendis en promilita vico ŝipon al Aŭstralio, mi laboris volontule en la Oficejo pri Eksterlandaj Aferoj en Londono, por gajni sperton. Mi verkis artikoletojn, ĉeestis paroladojn en la Reĝa Instituto pri Internaciaj Aferoj kaj vizitis oficistojn en la Brita Oficejo pri Eksterlandaj Aferoj.
Unu oficisto plendis al mi ke pro la bombatakoj oni ne plu povis konduki sian hundon al la oficejo. Li devis sendi sian al hundloĝejo en la kamparo. Li jam renversis la bovleton kiu antaŭe tenis la hundan nutraĵon. Tie ĝi restis ĝis la fino de la milito, kiam hundoj denove rajtis veni al la oficejo. S-ro S.M. Bruce, ĉefo de la Aŭstralia Altkomisio, komentis ke “ĉe la Angloj la hundoj estas pli gravaj ol pureco” (lia fraztordaĵo “dogliness comes before cleanliness” estas malfacile tradukebla: oni povus eble diri: ĉe la Angloj hunda dieto estas pli grava ol Dio”).
Per la vaporŝipo Orcades ni vojaĝis el Southampton ĝis Aŭstralio, ĉirkaŭ la Kabo de Bona Espero en Sud-Afriko. Granda proporcio de la pasaĝeroj estis malgrandaj infanoj kiuj forlasis, kun siaj patrinoj, la militregionon, por iri al la relativa sekureco de Aŭstralio. La adoltoj surŝipe, timante ke ses semajnoj sen okupo farus la konduton de eĉ la plej bonaj infanoj netolerebla, decidis organizi lernejon. Estis klasoj pri diversaj lingvoj, kaj pri rolludado kaj aktorado. Mi proponis instrui Aŭstralian historion, kaj kunmetis kelkajn “lecionojn” kiuj konsistis ĉefe el la aventuroj de fruaj Aŭstraliaj esploristoj. Unu knabeto raportis al sia patrino ke Aŭstralia historio ne estas aŭtentika historio, sed nur rakontoj. La memoraĵoj de la eminenta Aŭstralia historiisto Manning Clark rivelis ke li vojaĝis en la sama ŝipo. Sed li estis unuaklasa pasaĝero kaj ne vizitis niajn klasojn.
La Aŭstralia diplomatia servo estas tre juna laŭ internaciaj normoj.
En 1940 estis nur tri eksterlandaj misioj, krom Komercaj Komisionoj:
Legacio en Vaŝingtono, Altkomisio en Otavo kaj Interrilata Oficejo en Londono. La Departemento en Kanbero okupis nur ok malgrandajn ĉambrojn en la Okcidenta Oficejbloko. Tamen ni havis kelkajn agemajn pionirojn.
Unu el niaj fruaj entreprenoj, kiam John McEwen estis Ministro pri Eksterlandaj Aferoj en 1940, estis helpi la Liberajn Francojn de Generalo De Gaulle preni povon en Nov-Kaledonio. La Francoj neniam forgesis tiun eventon. Dum vizito al Strasburgo en 1966 por konversacioj kun la Komisiitoj de la Eŭropa Komunumo, S-ro McEwen deziris viziti la antaŭan Linion Maginot. Ĝi ne estis vizitebla por ordinaraj turistoj, sed por McEwen de Aŭstralio Parizo faris escepton kaj mi havis la sperton supreniri kun la Ministro (tiam pri Komerco) el la subteraj tuneloj por rigardi la kamparon el afustotureto. McEwen tre fieris pri sia kromnomo “Nigra Joĉjo”, kaj foje, kiam ni festis lian naskiĝdaton en Ĝenevo metante grandegan nigran pupaĉon en lian liton, li sendis danktelegramon subskribitan “Jean Lenoir” (Johano la Nigra).
McEwen-on sekvis, kiel Ministro, Kavaliro Frederick Stewart el Sidnejo.
Li pli kapablis sur la kampoj transporto kaj sociaj servoj ol pri eksterlandaj aferoj. Baldaŭ post kiam li fariĝis Ministro pri Eksterlandaj Aferoj, Stewart diris al grupo da oficialaj vizitantoj el Tajlando, ĉiuj Budhistoj, ke la mondo nepre devas reveni al la observado de bonaj, tradiciaj, kristanaj principoj.
Stewart estis Metodista laika predikisto, preskaŭ tute puritana. Li malamis la tabakon, kaj por eviti cigaredfumon, laŭ onidiro, li foje vojaĝis en trajnkupeo nur por virinoj. Poste, kiam mi menciis al la politikisto R.G.
Menzies ke Stewart nek fumis tabakaĵojn nek drinkis, Menzies respondis:
“Ne, sed li ĉenmaĉadis bombonojn”.
Dum kelkaj monatoj mi deĵoris provizore kiel privata sekretario de Stewart. Unu tagon, en la ofickonstruaĵo de la Aŭstralia Federacio en Sidnejo, la poŝtaĵoj inkluzivis leteron de la eldonistoj de la gazeto “Man ” [Viro], kiuj proponis fari ion por helpi venkon en la milito. Specimeno de proponata numero estis kune. Ĝi inkluzivis kelkajn patriotajn artikolojn, sed la ĉefa allogo restis la tradicia dupaĝa centra bildo de nudulo. Kiam venis la horo por lunĉi, la Ministro invitis min kunmanĝi en la restoracio.
La ekzemplero de Man kaptis lian atenton kaj li demandis kio ĝi estas.
Antaŭ ol mi povis klarigi, li metis ĝin sub sian brakon kaj diris ke li trarigardos ĝin dum lunĉo. En la restoracio estis Kavalirino Mary, la edzino de la veterana eksĉefministro Vilĉjo Hughes. S-ro Stewart invitis ŝin veni al nia tablo. Ŝi miris kiam Stewart, doninte la mendojn al la kelnero diris:
“Nun, S-ro Harry, ni rigardu ĉi tiun gazeton” kaj montris la ekzempleron de Man.
La konstanta Sekretario de la Departemento pri Eksterlandaj Aferoj en la tridekaj jaroj estis Kolonelo W.R. Hodgson, kiu estis, antaŭ preskaŭ 30 jaroj, membro de la unua klaso en la tiam nova Militista Kolegio en Duntroon apud la nuna Kanbero. Vundite dum la unua batalo de la Aŭstralia armeo kontraŭ la Turkoj sur la duoninsulo Gallipoli, li studis la juron kaj faris karieron en la informa servo de la armeo kaj poste kiel ĉefo de la nova Departemento pri Eksterlandaj Aferoj. La Nacia Registaro apogis sin sur konsiloj fare de li kaj de la Departemento, kvankam la ĉefministro dependis ankaŭ de S-ro S.M. Bruce (poste Lordo Bruce), la Alta Komisiito de Aŭstralio en Londono.
Post kelkaj jaroj Hodgson deĵoris kiel Alta Komisiito en Otavo, Reprezentanto de Aŭstralio ĉe Unuiĝintaj Nacioj en Nov-Jorko kaj ambasadoro en Francio. En Nov-Jorko li tre ĝuis vortbataletojn kun la Sovetiaj reprezentantoj. Unu tagon Andrei Gromyko konstante interrompis Hodgson per falsaj plendoj pri proceduraj punktoj. Fine, kiam la horo de lunĉo alproksimiĝis, Hodgson koleriĝis kaj diris per sia tre Aŭstralia parolmaniero:
“Prezidanta Moŝto, ŝajnas al mi ke S-ro Gromyko ne deziras konduti laŭ la normalaj reguloj de U.N. Tio konvenas por mi. Post lunĉo mi volonte laboros laŭ la reguloj de Rafferty”. En la Aŭstralia idiomo tio signifas “sen kiaj ajn reguloj”. Dum la paŭzo por lunĉo mistifikita Rusa diplomato venis al mi kaj diris: “S-ro Gromyko deziras havi ekzempleron de la reguloj de Rafferty”.
Fakte Andrei Gromyko tre bone konis la normalan kaj Usonan specojn de la Angla lingvo. Ankaŭ pro sia sperto kiel Sovetia Ambasadoro en Vaŝintono kaj kiel reprezentanto ĉe Unuiĝintaj Nacioj en Nov-Jorko li komprenis Usonajn instituciojn. Li komprenis ke “Dem Bums” signifas la basbalan teamon Dodgers de Brooklyn. Sed lia konversacia respondado ne estis tre brila. Dum lunĉo kun mi en 1947, kiam ni diskutis la internacian regadon de atomenergio, li reasertis ke la solvo estus detruo de ĉiuj atombomboj fare de ĉiuj nacioj. Tiutempe Usono estis la nura nacio kiu eksplodigis nuklean armilon, aŭ kiu jam evoluigis la kapablon produkti nuklean energion. Mi sugestis al Gromyko ke lia propono similas postulon ke ĉiu lando ekstermu siajn kanguruojn. Li respondis, kun senemocia vizaĝo, ke estus bedaŭrinde se oni detruus ĉiujn kanguruojn, ĉar li kutime portadas ŝuojn el kanguruledo.
Kiam la Laborpartio akiris la povon en 1941, D-ro H.V. Evatt fariĝis Ministro pri Eksterlandaj Aferoj. Oni sendis min al la Parlamentejo por esti provizore lia privata sekretario. Evatt estis tre postulema persono. Li nepre devis havi pli bonan ĉambron kaj pli bonajn komunikilojn kun la ĉefministro ol rivala ministro “Ponardisto” Joĉjo Beasley el Nova Sud-Kimrio. Ankaŭ li deziris instrui al la Departemento ĝian subecan rolon.
Por tio li instrukciis al mi akiri el la Departemento kopion de ĉiu telegramo, “en” kaj “el”, el la pasinta jaro. Kiam mi transigis tiun ukazon al Kolonelo Hodgson, li diris ke certe la Ministro intencis peti nur “ĉiujn gravajn telegramojn”. Kvankam mi ripetis la instrukcion, li alportis, post unu aŭ du horoj, malgrandan faskon da telegramoj en sia eluzita leda aktujo. Li restis kun D-ro Evatt nur kelkajn sekundojn. Dum li lamiris preter mian skribtablon – pro sia militvundo – li komentis: “Vi pravis, Harry, li deziris la damnitan tutaĵon!”
Mia posteno kiel privata sekretario al Evatt estis, ek de la komenco, provizora. Oni rapide anstataŭigis min per D-ro John Burton, diplomito de la Londona Kolegio de Ekonomiko. Baldaŭ poste okazis la Japana atako al Pearl Harbour, kaj kiam la Japanoj okupis Singapuron mi ricevis permeson de la departemento eniri la Aŭstralian armeon. Ne antaŭ 1944 mi denove vidis Evatt. Tiam mi estis diplomato en Otavo, ĉefurbo de Kanado, kie mi servis en la Altkomisiono sub unue Generalo Vilhelmo Glasgow kaj poste lia anstataŭanto S-ro Alfred Stirling.
Foje Stirling ricevis telegramon kiu informis ke Evatt alvenos al Halifax, la orientkanada haveno, per la ŝipo Île de France. La telegramo postulis ke ni organizu transporton tiel ke li povu elekti vojaĝon el Halifax al Nov-Jorko ĉu aviadile ĉu trajne. Ĉar ne estis flugoj rektaj inter tiuj du urboj, ni prunteprenis la oficialan aviadilon de la ĉefministro, tipo Liberator, kiun la Alta Komisiito kaj mi uzis por flugi al Halifax. Mi persvadis la Fervojan Kompanion “Kanada-Pacifika” disponigi specialan trajnon atendantan en Halifax. Kiam la ŝipo alvenis ni timis ke estos malfacilaĵoj, ĉar persistema oficisto de la Usona doganservo, kiu deĵoris en Halifax laŭ iu interkonsento kun la Kanadanoj, insistis ke li nepre devas vidi D-ron Evatt tuj kaj persone. Feliĉe, evidentiĝis ke lia nura misio estis bonvenigi la Ministron al la Nord-Amerika kontinento kaj saluti lin en la nomo de la Usona registaro. Kiam la Alta Komisiito informis D-ron Evatt pri la elekteblecoj pri transporto, li turnis sin al sia asistanto, Sam Atyeo, kaj demandis: “Kiun metodon ni uzu, Sam?” “Mi opinias, ke estus agrable vojaĝi per trajno” respondis Sam. Tiel okazis ke S-ro Stirling kaj mi reiris al Otavo por ekspliki, kiel eble plej konvinkige, kial D-ro Evatt ne volis uzi la Liberator.
Tiu Sam Atyeo estis laŭprofesie artisto, sed li estis laborinta en la Aŭstralia oficejo por akiro de militprovizoj en Nord-Ameriko, kaj li estis lerta pri diversaj aferoj. Ankaŭ li bone scipovis la Francan. Kiam Evatt elektiĝis Prezidanto de la Ĝenerala Asembleo en Parizo, Sam hazarde respondis al la telefono. La parolanto demandis ĉu li parolas kun la Prezidanto de la Mondo (le Président du Monde). Sam, per sia Pariza Franca, respondis: “Non, c’est le Président du demi-monde qui parle” (“Ne, parolas la prezidento de la Duonmondo”).
Dum sia periodo kiel Prezidanto de la Asembleo en 1950, Nasrollah Entezam de Irano donis similan spritan respondon. Unu el la ĵurnalistoj faris speciale malfacilan, eĉ malican demandon, kiun Entezam sciis kiel certe stimulitan de la Rusa delegitaro. “Ĉu vi estas raportisto por la gazetagentejo Tass?” li enketis, post respondo al la demando. La ĵurnalisto diris ke li reprezentas la Polan gazetorganizon. “Ho!” diris Entezam, “nur demi-tasse” (duon-taso).
La Alta Komisiito en Otavo, Kavaliro William Glasgow, estis eminenta Aŭstraliano kiu estis oficiro en la Milito inter la Brita Imperio kaj la Buroj de Sud-Afriko je la komenco de la jarcento, kaj poste generalo komandanta Aŭstralian divizion en Francio en la Unua Mondmilito. Li poste fariĝis senatano kaj Ministro pri la Defendado. La Kanadanoj ŝategis la senafektan Aŭstralianon. Malsimile al la diplomato tradicia, se Glasgow diris “Jes” tio signifis “Jes”.
Unu el la taskoj de Glasgow estis prizorgi la milojn da Aŭstralianoj de la Aŭstralia flugarmeo kiuj estis en Kanadaj lernejoj de la Aer-instruada Projekto de la Brita Komunregnaro. Li vizitis ilin en iliaj kampadejoj, starigis klubon en Halifax, la haveno el kie ili enŝipiĝis por iri al la fronto en Eŭropo, kaj havis intimajn kontaktojn kun la Misio de la Reĝa Aŭstralia Aerarmeo en Otavo. Feliĉe estis tre malmulte da problemoj, kvankam foje tuta Kanada urbo ekagadis por serĉi la (mitan!) talismanon de nova grupo da lernantoj – bluan kanguruon!
La alia ĉefa tasko de Glasgow estis pritrakti la politikajn aspektojn de la Reciproka Helpoprogramo, la Kanada ekvivalento de la Usona Prunto-Luo. Dum la milito Kanado provizis multe da militmaterialo al la kontraŭfaŝistaj alianculoj. La Kanadanoj konstruis du ŝipojn por porti varojn al Aŭstralio, kiel parton de la tielnomita “Ŝiplineo de la Parkoj”, ĉar la ŝipoj nomiĝis laŭ Kanadaj parkoj ekzemple “Parko Algonquin”. Por la novaj “Aŭstraliaj” ŝipoj oni deziris havi la nomojn de Aŭstraliaj parkoj.
Post konsulto ĉe la Aerarmea Misio mi rekomendis ke unu ŝipo portu la nomon de parko en Melburno – Parko Fawkner, nomita honore al Viktoria pioniro, kaj ke la alia estu “Taronga Parko” laŭ fama zoologia ĝardeno apud Sidnejo.
Kiam la edzino de la Alta Komisiito lanĉis la ŝipon “Taronga Parko”, en la haveno Sankta Johano, Nova Brunsviko, oni pentris grandegan kanguruon sur la flankon de la ŝipo, kun ŝipeto en la “poŝo”. La ĵurnaloj raportis, kaj en la urbo Toronto la bestoĝardeno memorigis, ke ĝi ŝuldas al Taronga Parko ursidon kiun ĝi ne povis sendi pro la manko de ŝipoj dum la milito. La aŭtoritatuloj de la ĝardeno demandis ĉu ili povos sendi ursidon al Sidnejo kiel talismanon por la unua vojaĝo. La estro de Taronga Parko ĝojegis, kaj informis ke estas aliaj bestoj kiujn li ŝatus same ricevi.
Do oni preparis paron da ursidoj, kaj po du ruĝajn sciurojn, grizajn sciurojn, kaj striitajn sciurojn, kaj ankaŭ paron da mefitoj senigitaj je siaj odoraĉfaraj glandoj. Pro prokrasto unu ursido eniris sian vintrodormon, kaj oni devis trovi alian. Sed fine la Taronga Parko ekvojaĝis kvazaŭ moderna arkeo. La gazetaro notis ke la gardisto estas iu Sinjoro Papago. La nura raporto kiu atingis la Aŭstralian oficejon en Otavo estis ke ĉiuj bestoj alvenis en bona ordo, kun escepto de unu griza sciuro kiu mortis dum la vojaĝo, kaj la mefitoj, kiuj eskapis el sia kaĝo kaj estas ie en la holdo de la ŝipo. Oni komentis ke espereble oni informos la dokistojn ke la mefitoj estas senodorigitaj!
Kavaliro William Glasgow estis bona amiko de la veterana Aŭstralia politikisto William (Vilĉjo) Hughes. Kavaliro William memorigis ke dum la Unua Mondmilito la “Eta Fosisto” – tiel oni nomis lin pro lia malgranda staturo – dufoje veturis al Eŭropo por viziti la Aŭstraliajn soldatojn. Kiam la duan fojon li vizitis la divizion de Glasgow unu el la soldatoj ŝovis sin antaŭen kaj donis al Hughes foton faritan dum la antaŭa vizito. “Mi bedaŭras ke ĝi ne juste bildigas vin”, diris la soldato. “Kion mia vizaĝo bezonas,” respondis Hughes, “estas ne justeco sed kompato”.
Unu el la famaj oratoroj de Kanado estis Leonard Brockington. Mi memoras aparte lian priskribon de flugo en aviadileto Piper Cub – “kvazaŭ oni rajdus sensele sur papilio”. Kiam Brockington estis vizitonta Aŭstralion, Glasgow skribis al Hughes dirante al li ke la vizitonto estas la “plej bona faranto de publikaj paroladoj en Kanado.” Hughes respondis ke Brockington ne estos sen kunuloj ĉar “plej bonaj paroladantoj” en Aŭstralio estas multegaj.

En Vaŝingtono, kie mi deĵoris inter 1946 kaj 1949, la Ministro en la Legacio estis spertulo pri internaciaj aferoj, el Viktorio, Kavaliro Frederic Eggleston. Poste la Aŭstralia Registaro, tiam de la Laborpartio, nomumis S-ron N.J.O. Makin, antaŭa Ministro pri la Mararmeo, el Sud-Aŭstralio, kiel Ambasadoron. Li vojaĝis al multaj partoj de Usono kaj, kvankam li estis abstinenculo, li kaj lia edzino Ruby bone gastigis kaj akiris multajn amikojn.
Post la plialtigo de la Legacio al la rango de Ambasado, la unua tia en la Aŭstralia servo, oni invitis S-ron Makin partopreni en la radioprogramo “Urbkunveno de la Radio” (Town meeting of the air), en grupo kiu inkluzivis kelkajn altnivelajn Usonajn publikulojn, por debati la demandon pri vetoo en Unuiĝintaj Nacioj. Sen konsulti iun ajn Makin konsentis partopreni, sed nin avertis membroj de la stabo de la Ministro pri Eksterlandaj Aferoj, D-ro Evatt (kiu konsideris sin spertulo pri tiu vetoo), ke se la Ambasadoro fuŝos la aferon la Ambasado estas oficiale kulpa. Mi aranĝis ke mi sidos kun S-ro Makin sur la podio, kaj mi armis min per kartetoj sur kiujn mi jam skribis la doktrinon laŭ Evatt pri ĉiu demando kiun oni eble demandos. Post la preparitaj paroladoj alvenis la tempo de demandoj el la ĉeestantaro. La unua demando celis la Aŭstralian ambasadoron: “Kio estas la vidpunkto de Aŭstralio rilate la rajton de vetoo en la Sekureca Konsilio pri regado de atombomboj?”
Mi rapide elektis la karteton kun la plej lasta deklaro de D-ro Evatt pri tiu temo. Sed S-ro Makin jam estis ĉe la mikrofono. Li respondis same kiel li respondus al delikata demando en la Ĉambro de Reprezentantoj en la parlamento en Kanbero. Li diris nenion specifan, tamen ĝi imponis majstre. La aŭskultantaro aplaŭdis. Mi metis miajn kartetojn en la poŝon.
Unufoje Makin estis kun grupo en la Vaŝingtona stacidomo, por adiaŭi D-ron Evatt kiu pasigis kelkajn postulajn tagojn en Usono. Dum la trajno ekveturis la Ambasadoro vokis: “Tri huraojn por D-ro Evatt”! Kaj dum la trajno brue ruliĝis foren li aldonis: “Mi proponas kvaran huraon!”
Unu el niaj plej eminentaj vizitantoj en Vaŝingtono estis S-ro R.G.
Menzies, tiam ĉefo de la Opozicio en la parlamento. Li jam fariĝis bone konata en Usono kiel la dummilita gvidanto de Aŭstralio. Kiam li paroladis al la Advokata Asocio oni lin prezentis kiel “La Thomas E. Dewey de Aŭstralio, la venonta ĉefministro”. S-ro Dewey, tiam la favorata kandidato por la prezidenteco, fakte estis malsukcesonta post streĉa konkuro kontraŭ Truman, sed Menzies gvidis la Liberalan Partion al venko la sekvan jaron.
Oni kritikis Menzies ĉar li tenace tenis arkaikajn ideojn pri la Krono, la Brita Imperio kaj la strategio laŭ kiu la regado de la Kanalo de Suez fare de Britio kaj Francio superregis. Tamen, pere de Percy (pli poste Kavaliro Percy) Spender komence, kaj poste per R.G. Casey kiel Ministro pri Eksterlandaj Aferoj, la Registaro de Menzies, post streĉa intertraktado, efektivigis la traktaton de ANZUS kun Nov-Zelando kaj Usono. Li ankaŭ kondukis Aŭstralion en la Planon de Kolombo, por doni ekonomian helpon por la evoluigo de suda kaj sudorienta Azio. Menzies sciis (laŭ la vortoj de lia propro epigramo) ke “por Aŭstralio la fora oriento estas la proksima nordo”.
Por Spender, la esenca intereso de Aŭstralio estas la alianco kun Usono, kiu, li anoncis laŭ mia propono, devas esti same intima kiel la rilato inter la landoj de la Brita Komunregnaro. Diskutante kun siaj ĉefaj konsilantoj la esencajn aspektojn de ĉi tiu rilato, Spender akceptis mian difinon ke “Vaŝingtono devas konsulti Kanberon eĉ se la problemo tute ne estas afero kiu tuŝas nin”.
En 1951 Spender sin retiris el la politika vivo por akcepti postenon kiel Aŭstralia Ambasadoro en Vaŝingtono. Kiam li estis forironta el Kanbero, mi diris al li ke ni bedaŭre sentos lian mankon kaj ke mi esperas ke iam li revenos. Li respondis ke se politikisto provas fariĝi ĉefministro kaj maltrafas, estas plej bone ke li tute eliru. Li mem ne provis revenon al la politiko.
R.G. Casey, aliflanke, kiu komencis sian karieron kiel diplomato, poste eniris la parlamenton, foriris de la politika scenejo por fariĝi Ministro en la Legacio en Vaŝingtono, poste Brita Ŝtatministro en la Mezoriento, kaj fine revenis al Kanbero kaj fariĝis Ministro pri Eksterlandaj Aferoj, kaj poste Ĝenerala Guberniestro kaj Lordo.
Kiam mi deĵoris kiel Ĝenerala Konsulo en Svislando, Casey venis al Ĝenevo por Azia Konferenco malfrue en Aprilo 1954. Kiam li estis forironta al Aŭstralio mi kondukis lin al Zuriko por kapti la aviadilon. Prizorgis nin agento de la Brita Fluglinio, kiu organizis bonegan lunĉon, kaj interesis Casey-n, diplomita inĝeniero, kiam li ŝanĝis la movdirekton de rulŝtuparo por ke ni supreniru. Post lunĉo ankoraŭ restis horo uzebla antaŭ ol la aviadilo por la Ministro forflugos. Casey petis ke oni konduku lin al feraĵisto, por ke li enketu ĉu la Svisoj havas iujn novajn ilojn kiuj povus utili ĉe Berwick, lia kultivbieno en Viktorio. Mi gajnis meriton, ekvidante en katalogo ilon kiun mi ne antaŭe vidis – grandegan krampilon, uzatan por meti draton sur barilojn. Eble ĝi estas ankoraŭ hodiaŭ uzata en Berwick.
La venontan fojon kiam li vizitis Londonon, Casey petis al mi veni tien por konsultado. Kiam mi renkontis lin en la Hotelo Savoy mi demandis gaje ĉu li pafadis aglojn lastatempe, ĉar mi aŭdis per Radio Aŭstralia ke li ĉasis el sia aviadilo aglojn kiuj mortigis ŝafidojn sur la kultivbieno de amiko. Sed ni ankoraŭ ne aŭdis en Ĝenevo ke la ĉasado estis kritikita de la Societo por Protektado de Bestoj, kaj ke la Opozicio en la Parlamento ekspluatis la okazon por turmenteti la Ministron. Li ne respondis al mia demando.
Kavaliro Garfield Barwick kunportis al la Departemento pri Eksterlandaj Aferoj en 1961 la lerton de juristo por majstri siajn konsildokumentojn, kaj grandan kapablon rilate la luktadon en la Kabineto por la celoj kaj projektoj de la Departemento.
Baldaŭ post kiam li fariĝis Ministro, li decidis envoki la Ambasadoron de Francio por protesti kontraŭ la daŭranta provado, fare de Francio, de nukleaj armiloj en la Atolo Mururoa en Pacifiko. La Departemento preparis kelkajn “parolpunktojn”, kiujn mi transdonis al Kavaliro Garfield kiam li alvenis en la flughaveno, fluginte el Sidnejo. Li informis min ke li devos unue partopreni en diservo por la inaŭguro de la jura trimestro, sed ke li estos en la Departemento sufiĉe frue por akcepti la Francon. Mi estis atendanta kun la Franca Ambasadoro kiam Kavaliro Garfield alvenis rapidante. Tiam li diris, kun pliigoj, ĉiujn punktojn redaktitajn de la Departemento kaj aldonis du-tri trafajn argumentojn pri kiuj ni ne pensis.
Kiam la ambasadoro foriris mi gratulis la Ministron pro la maniero per kiu li evoluigis la argumentojn kiujn mi donis al li antaŭ nur horo. “Nu”, li diris, “la preĝoj estis tre malekscitaj hodiaŭ matene”.
Frue en 1963 Barwick persvadis la Registaron peti por Aŭstralio plenan “regionan” membrecon en la Ekonomia Komisiono por Azio kaj la Ekstrema Oriento de U.N., komisiono en kiu Aŭstralio, kune kun Usono kaj Granda Britio, ĝis tiam estis nur bonvola eksterregiona ano. Per plena diplomatia preparado ni estis aranĝintaj ke la Komisiono formale akceptos Aŭstralion dum kunveno en Filipinoj. Kun Allan Fleming, supera oficisto de la Komerca Departemento, mi estis sendita antaŭe al Manilo, kie Kavaliro Garfield aliĝis al ni post saluto al Ŝia Reĝina Moŝto Elizabeth II, tiam komencanta rondiron de Aŭstralio. Mi menciis al la Ministro, kiu vigle priskribis sian renkonton kun la Reĝino, ke kvankam mi jam servis la Kronon dum tridek jaroj, mi neniam havis la honoron renkonti la monarkon.
Mi opiniis ke multaj el niaj diplomatoj estas en la sama situacio – reprezentante ŝin eksterlande dum ŝi ricevas politikistojn en Aŭstralio.
Mi proponis, duonŝerce, ke Ŝia Moŝto degnu sendi mesaĝon al siaj fidelaj servistoj eksterlande, kaj en Antarkto. Kavaliro Garfield tuj kaptis la ideon kaj proponis al la Ĉefministro ke oni plenumu la proponon. Ŝia Reĝina Moŝto kompleze sendis al ni afablan dankmesaĝon antaŭ ol foriri el Aŭstralio.
Kavaliro Garfield havis konferencon kun la ĵurnalistoj de Manila, unu el kiuj estis espriminta dubojn ĉu Aŭstralio tute ĉesigis la antaŭan politikon de “Aŭstralio por la Blankuloj”. La Ministro deklaris ke la politiko jam estas ŝanĝita – ekzemple, ĵurnalisto el Azia lando, kiu edziĝis kun Aŭstralianino, aŭtomate akceptiĝis kiel konstanta enloĝanto kaj povus fariĝi ŝtatano. Kavaliro Garfield sigelis sian amikecon kun la ĵurnalistoj per glaso da viskio.
Li havis konversaciojn ankaŭ kun la Prezidento de Filipinoj kaj superaj Ministroj pri temoj kiaj Nord-Borneo kaj la sendependeco de Malajzio. Kaj li partoprenis en la Komisiono, kiu laŭplane akceptis Aŭstralion kiel regionan membron. Sed restis libera vespero, kaj la Ministro demandis kia distraĵo estas havebla en Manila. Ni kondukis lin al ludo de Jai-Alai, fulmorapida pilkoludo, pri kiu estis tre vigla vetado per totalizatoraj maŝinoj. Kavaliro Garfield, kiu neniam antaŭe vidis ludon de Jai-Alai, rigardis unu-du partiojn, sed rifuzis investi eĉ la minimumon, kvin pesojn. Sed subite li diris, ke li ŝatus veti je specifa ludanto, kiu fakte venkis. Kavaliro Garfield poste klarigis ke li observadis dum jaroj la konduton de ĵurioj. Observante la grupon de la ludantoj, li ekrimarkis ke ĉi tiu viro ŝajne estas la centro de priatento inter la ludantoj, kvazaŭ estus speciala vespero por li. Kiam ni enketis, ni eltrovis ke estas ja speciala okazo – estas la naskiĝtago de tiu ludanto!
Kavaliro Paul Hasluck, pionira diplomato kiu fariĝis Ministro pri Eksterlandaj Aferoj, klopodis reorganizi la programadon de Aŭstralia ekonomia helpo. Li insistis ke proponoj celantaj la provizon de financaj rimedoj por helpo donu la historion de antaŭaj programoj por la koncerna lando, kaj ankaŭ montru la ampleksan fonon de la projekto. Li instrukciis ke Aŭstralio koncentru sin je vere signifaj programoj por la ekonomia evoluo kaj ne frivole elspezetu monon per multaj, politike motivitaj, malgrandaj donacoj. En Novembro 1964 li partoprenis en kunveno de la Konsulta Komitato de la Plano de Kolombo (Helpo por Sud- kaj Sudorient-Azio) en la Domo Lancaster en Londono. Li apenaŭ eniris la konstruaĵon kiam lian atenton kaptis Fraŭlino Tashi Dorji, la ĉarma reprezentanto de Butano, kiu deziris danki lin pro la helpo kiun Aŭstralio jam donis al ŝia lando. Kaj baldaŭ poste Aŭstralio konsentis provizi pli da kamionoj por uzado sur la vojoj de Butano.
En 1976 la ministro pri Eksterlandaj Aferoj en la Laborpartia Registaro, Don Willesee de Okcident-Aŭstralio, estris la Aŭstralian delegitaron dum parto de la unua aferkunsido de la Dua Konferenco de Unuiĝintaj Nacioj pri la Juro de la Maro en Karakaso, la ĉefurbo de Venezuelo. La Ministro estis gastiganto en akceptofesto por delegitoj, la sekretariato, kaj politikaj ĉefoj de Venezuelo. La delegitaro ornamis la salonon per flagoj Aŭstraliaj kaj mimoso (simila al akacio, nia nacia floro), sed kiam li vidis la bufedon, nebulo ombris la vizaĝon de S-ro Willesee. Alte sur la tablo estis grandega blanka cigno, modelita el margarino. Al ŝtatano de Okcident-Aŭstralio tio estis nacia insulto, ĉar la emblemo de tiu federacia ŝtato estas nigra cigno. La ambasadoro ne povis ŝanĝi tiun brilan blankan birdon, sed mi promesis ke en la venonta bankedo ĉiuj cignoj estos nigraj.
Diversaj projektoj por muldo de gipsaj cignoj fiaskis, sed unu tagon, vizitante Karakasan vitrofabrikon, mi ekvidis metiiston kiu faras cignon per blovtubo. Mi persvadis lin fabriki dekduon da nigraj cignetoj, kiuj ornamis la tablon en bankedo kaj estis poste donacitaj al la sinjorinoj.
Kavaliro Hubert Opperman, profesia ciklisto, komercisto kaj Ministro, unue pri Ŝipnavigado kaj Transporto, poste pri Enmigrado, eniris novan karieron en 1967, kiel Aŭstralia Alta Komisiito en Malto. Survoje al Valleta, Opĉjo decidis viziti Belgion, kie mi estis Ambasadoro. Mi aranĝis lunĉon kie li renkontis denove Hector Martin kaj aliajn antaŭajn kontraŭulojn en la Tour de France (Rondciklado de Francio). Li povis kompari spertojn kun siaj amikoj per miksaĵo de la Angla kaj la Franca, kaj oni faris fotojn de Opperman kaj Martin interŝanĝantaj donacojn kaj sin reciproke kisantaj laŭ ambaŭ vangoj. Opĉjo sendis ekzemplerojn de kelkaj fotoj al la ambasado, subskribitajn “kun la permeso de la ambasadoro”.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.