La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA DIPLOMATO KIU RIDIS

Aŭtoro: Ralph Harry

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ENKONDUKO

En Aĥeno, la antikva norda ĉefurbo de la imperio de Karolo la Granda, kie la landlimoj de Germanio, Nederlando kaj Belgio kunvenas, okazas ĉiujare fama karnavalo. Ĉiun jaron la Karnavala Societo de Aĥeno elektas novan membron de la “Ordeno por Batali Kontraŭ Bestecan Seriozecon”

(Orden Wider den Tierischen Ernst)

La honoro estas donata pro servoj al la humanigo de la politiko per humuro (Vermenschlichung der Politik durch Humor). La instalaj ceremonioj, kie eminentaj Germanoj ŝercas kaj ĵetas oratorajn kustardajn tortojn kontraŭ naciajn instituciojn, helpis gardi la socion de Germanio post la Dua Mondmilito, kontraŭ la senhumura fanatikismo kiun la Nazioj ekspluatis en la 30-aj jaroj.

Diplomatoj, same kiel politikistoj, kelkfoje konsideras sin kaj siajn misiojn tro gravaj, kaj tio povas esti danĝera por la paco de la mondo. Bonfortune la plejparto de la ambasadoroj havas ampleksan sperton kaj bonan humursenton kiu malstreĉas la atmosferon dum intertraktado kaj helpas homajn kontaktojn.

En Parizo grupo da Usonanoj fondis Asocion por la Antaŭenigo de Humuro en Internaciaj Aferoj, dediĉitan al la propozicio ke “La Humuro nepre devas esti serioze konsiderata”, kaj, ke ĝi estas “baza homa bezono”.

En 1978, la A.A.H.I.A. aljuĝis sian Noblan Premion al la antaŭa Usona ambasadoro en Hindio John Galbraith, pro lia “Plano de Norda Dakoto”, laŭ kiu la landlimoj de ĉiuj landoj estu redesegnitaj laŭ la formo kaj grandeco de Norda Dakoto, tiel nuligante la Grandajn Potencojn kaj abolante ĉiujn marbordojn. Akceptante la honoron, Galbraith komentis ke nenio povus esti duone tiel amuza kiel la internaciaj aferoj de la pasinta jaro.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.