La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA DIPLOMATO KIU RIDIS

Aŭtoro: Ralph Harry

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

UNUAJ PRINCIPOJ

Ekzistas multaj difinoj de diplomato. Ekzemple: diplomato estas persono kiu povas distranĉi torton tiel ke ĉiu ĉeestanto kredas ke ŝi ricevas la plej grandan pecon; kaj: diplomato ĉiam memoras la naskiĝtagon de virino, sed neniam memoras ŝian aĝon. Ambasadoroj, precipe se ili ne havas instrukciojn de siaj registaroj, devas certigi ke ili konservas la povon elekti taŭgan respondon. El tio fontas la klarigo de la diferenco inter diplomato kaj “ĝentlemanino” aŭ damo:

Se diplomato diras “Jes”, tio signifas “Eble”. Se li diras “Eble” la signifo estas “Ne”. Se li diras “Ne” li ne estas diplomato. Se damo diras “Ne” tio signifas “Eble”. Se ŝi diras “Eble” la signifo estas “Jes”. Se ŝi diras “Jes” ŝi ne estas damo.

Farante paroladon en kiu mi deziris flati generalon, mi aldonis trian difinon: Se generalo diras “Jes” tio signifas “Jes”. Se li diras “Ne” tio signifas “Ne”. Se li diras “Eble” li ne estas generalo!

Kiam mi estis Aŭstralia Ambasadoro en Belgio, oni invitis min al la ĉiujara festo en Namur apud la rivero Mozano. La festo havis la ĝojan nomon Féerie, kiun oni povus traduki: “Fekapriolado”. La heroo estis mita elfo aŭ koboldo, nomata Jean Bietrumé Picar, kiu en la deksepa jarcento turmentis la hispanajn armeojn kiam ili invadis la Malaltajn Landojn.

Specialaĵoj de la festo tiun jaron estis trupo de Francaj marŝantaj knabinoj, la membroj de muziksocieto, kiuj kantis sur kamiono, kaj fajrbrigadaj tubegoj, kiuj blovis konfetojn en la homamason. Vespere estis sepplada bankedo kaj konkurso de blagrakontoj. Kiam alvenis mia vico, mi senkulpige klarigis ke mi ne povas prezenti mensogan rakonton, ĉar la diplomatoj ĉiam parolas nur la neornamitan veron. Oni tuj prezentis al mi la unuan premion!

Kompreneble la diplomatio estas pli ol simpla ĝentileco. Oni ordonis al juna servisto en hotelo ke, se li hazarde eniros ĉambron en kiu troviĝas gastino senvesta tute nuda, li ne nur diru ĝentile: “Senkulpigu min, Sinjorino”, sed ke li devos uzi la diplomation kaj diri: “Senkulpigu min, Sinjoro”!

Unu tagon li malfermis pordon kaj ektrovis nudan paron.

Memorante sian edukadon li diris laŭtavoĉe: “Pardonu min sinjoroj”.

Unu el la aspektoj de la diplomatia vivo estas ke ĝi estas nomada.

Registaroj movas siajn ambasadorojn ĉiun duan aŭ trian jaron. La teorio estas ke post unu-du jaroj diplomato alkutimiĝas al la lando kie li loĝas kaj al ties problemoj kaj ĉesas pensi en la kadro de la naciaj interesoj de sia propra lando. Efektive, li devas transloĝiĝi ĉar jam antaŭ tiam li uzis ĉiujn siajn ŝercojn por postbankedaj paroladoj. La ununura ŝtato kiu gardas sian reprezentanton en la sama ĉefurbo dum longaj periodoj estas la Vatikano. La diferenco inter papaj kaj aliaj diplomatoj estas klarigita de la Papa Nuncio en Belgio, Monsinjoro Oddi dum diplomatia bankedo en la klubo “Galla Rondo(Cercle Gaullois). Li atentigis ke post du sezonoj la edzino de ambasadoro neeviteble diras al li: “Karulo, mi havas neniun robon por porti. Aŭ havigu al mi novan vestaron aŭ ni devos transloĝiĝi al nova ambasado”. Monsinjoro Oddi aldonis: “Tiu situacio ne okazas por nuncio!”

Diplomatoj devas pritrakti malfacilajn situaciojn sen perdi sian aplombon aŭ fari ofendon. La eminenta Franca diplomato Talleyrand foje solvis tiklan problemon majstre. Je unu el liaj bankedoj servisto enportis, por ĝin elmontri antaŭ ol servi, belan anason. Bedaŭrinde, li glitis kaj falis, kaj la anaso flugplonĝis al la planko. Sen eĉ eta embaraso, Talleyrand riproĉegis la malfeliĉan serviston: “Mallerta fuŝulo”, li diris, “Forprenu tiun malpuraĵon kaj distranĉu la alian anason”. Kelkaj personoj diris ke Talleyrand ruze aranĝis tiun trukon por montri kiom da riĉaĵoj li havas. Aliaj kredas ke efektive li havis nur unu anason!

Kiam la Nederlanda Ministro pri Eksterlandaj Aferoj Joseph Luns vizitis Aŭstralion en 1953, oni kondukis la diplomatian grupon por festa nokto en la Teatro Tivoli en Melburno por vidi la Francan spektaklon Folies Bergères. Unu el la eroj estis orangutango, kiu faris mirindajn lertaĵojn. Subite la besto, ŝajne neregebla, foriris de la scenejo kaj grimpis al loĝio kie juna Aŭstralia diplomato estis sidanta kun la ĉarma sekretariino de la Ministro, S-ino Johanna van der Graaf. Ŝi kriegis kaj ĵetis sin en la brakojn de sia akompananto por protekto. La diplomato gajnis plurajn sekundojn kovrante ŝiajn orelojn, dum la orangutango flustris: “Ne timu, sinjorino”.

image-002

Eksa diplomato, sen laboro dum la ekonomia krizo, vidis anoncon pri
posteno vaka en la zoologia ĝardeno, por diskreta viro. Kiam li kandidatiĝis, la administranto de la personaro postulis promeson pri sekreteco, kaj tiam klarigis ke la gorilo de tiu zoo, la favorato de la infanoj, mortis.

Por ne trompi la esperojn de la infanoj, ĝis anstataŭanto povos esti akirita oni retenis la pelton kaj la tasko en la posteno estos aperi kvazaŭ oni estus la gorilo. Ĉar li bezonis la monon, la diplomato akceptis la postenon kaj, post iom da ekzercado, lokigis sin en la enfermejo de la gorilo. Ĉiuj infanoj ĝojegis vidante sian amikon, la gorilon, kaj la eksdiplomato baldaŭ svingadis sin kontente. Bedaŭrinde, post unu speciale forta svingiĝo, lia tenpovo malfirmiĝis kaj li surteriĝis en la leonloĝejo najbara. La leono alsaltis kaj la “gorilo”, sen rigardo al la neceso de sekreteco, estis krionta por helpo kiam la “leono” flustris: “Silentu, stultulo, aŭ ni ambaŭ perdos nian postenon”!

Ambasadoroj havas la reputacion esti superege ĝentilaj. Klasika ŝerco bildigas du ambasadorojn, “Alphonse” kaj “Gaston”, kiuj alvenas samtempe al pordo. Ili riverencas unu al la alia. “Post vi, mia kara kolego,” diras Alphonse. “Post vi, kara kolego” diras Gaston. Ambaŭ insistas, kaj la riverencado daŭras eterne. Iama Ministro pri Eksterlandaj Aferoj de la Respubliko Vjetnamo, Tran Van Do, kiu estis Doktoro de Medicino, kutimis rakonti ke foje li flegis la edzinon de ambasadoro. Ŝi estis graveda. La kutimaj naŭ monatoj estis jam finitaj, sed la nasko ne komenciĝis. Fine li decidis ke li devos fari cezaran operacion. Dum li operaciis la kialo de la prokrasto riveliĝis. Estis ĝemeloj en la utero – kaj ĉiu el ili deziris ke la alia iru antaŭe en la mondon!

Aŭstralianoj ne ĉiam estis konataj pro sia ĝentileco. Cinikulo iam diris: “Vi devas lerni akcepti la malglatan kune kun la kruda”. Sed fakte Aŭstralianoj estas laŭnature ĝentilaj. Du Aŭstraliaj soldatoj kiuj estis forpermese en Anglio, dum la Unua Mondmilito, por resaniĝo, estis invititaj al kampara hejmo, kie oni bonvenigis ilin kiel heroojn. Kiam ili estis forirontaj, la “fosistoj(Oni nomis Aŭstraliajn soldatojn “fosistoj” ĉar en Belgio ili devis konstante fosi por ripari tranĉeojn.) dankis al sia gastiganto. Unu el ili diris fine: “Kaj mi devas diri, Sinjoro, ke via edzino estus mirinda amantino”. Dum la Anglo retroiris, embarasite, la alia Soldato riproĉis sian amikon: “Tio estis iom kruda. Vi certe blagas”. “Vi pravas” respondis la unua, “fakte ŝi estas terura, sed kiam oni estas ambasadoro por sia lando, oni nepre devas esti ĝentila”.

Kavaliro Mark Oliphant, kiu estis dum kelkaj monatoj en Nov-Jorko en la fruaj tagoj de Unuiĝintaj Nacioj kiel spertula konsilanto de D-ro H.V. Evatt ĉe la Komisiono pri Atoma Energio, eksciis plurajn diplomatiajn sekretojn. Kiam li fariĝis Ŝtatestro de Sud-Aŭstralio, li diris ke kiel diplomato li devis lerni oscedi sen malfermi la buŝon.

Diplomatia aparteco, la arto partopreni en diskutado sen riveli la personajn sentojn, estas kelkfoje interpretata kiel manko de varmkoreco.

Dum bankedo gastigata de Charles de Gaulle oni trovis ke la ĉampano ne estis taŭge malvarmigita. “Ne gravas” diris la generalo al sia ĉagrenita stabo, “Metu ĝin apud Couve de Murville” – la Ministro pri Eksterlandaj Aferoj – “Li tuj malvarmigos ĝin”.

Nenia Ĝenerala Teorio de Diplomatio estas ĝis nun pruvita, sed Profesoro C. Northcote Parkinson, la aŭtoro de La Leĝo de Parkinson (Ŝerca leĝo ke registaraj departmentoj kreskas inverse al la laboro farenda), jam aplikis siajn bone konatajn teoriojn al kelkaj aspektoj. En parolado al la Ekonomia Kolegio de Roterdamo, li sugestis ke la nombro de la diplomatiaj misioj kaj la grandeco de iliaj staboj tiom kreskis ke diplomatoj povas plenigi sian tutan tempon per akceptoj kaj bankedoj inter si mem, kaj tial neniu tempo restas al ili por kontaktoj kun la ŝtatanoj de la landoj al kiuj ili estas akredititaj. Per la citado de imagaj kaz-historioj de rilatoj inter Usono, Sovetunio kaj “Bongolando” li “pruvis” ke diplomatio kunfandiĝis kun turismo, kaj ke ambasadoj fariĝis prestiĝhoteloj.

Oni kelkfoje akuzas la diplomatojn ke ili tro atentas formalaĵojn, inkluzive la faradon de formalaj vizitoj al negravaj surlokaj aŭtoritatoj, kiam ili unue alvenas al siaj misioj. Tamen, tiaj vizitoj ofte estas sekvataj de renkontoj kiuj estas same utilaj kiel interesaj. En 1971, kiel novalveninta Ambasadoro de Aŭstralio ĉe la Federacia Respubliko Germanio, mi vizitis la Premieron de la ŝtato Rheinland-Pfalz, Helmut Kohl. Kohl estis venkita en elekto por la ĉefeco de la Kristana Demokratia Unio kaj provizore estis ekster la teamo, politike. Mi kuraĝigis lin pligrandigi siajn sciojn pri eksterlandaj aferoj per vizito al Aŭstralio kaj Sud-orienta Azio. Li tagmanĝis kun mi kaj aliaj ambasadoroj, al kiuj mi prezentis lin. Post dek jaroj li fariĝis kanceliero. Post 20 jaroj li estis Kanceliero de reunuigita Germanio.

Ankaŭ mi devis formale viziti la Premieron de Bavario. En 1971, dum mi estis en Munkeno, mi vizitis la Urbestron kaj inspektis la lokojn kie okazos la Olimpiko la sekvan jaron. La Urbestro, D-ro Vogel, kiu jam vizitis Aŭstralion por ĉeesti vinfeston en la Valo Barossa, en Sud-Aŭstralio, estis optimisma rilate la preparojn por la Ludoj. “La ĉefa stadio tamen estos preta por la inaŭgura ceremonio,” li diris. “La jaro 1972 estos superjaro, kaj la Ludoj komenciĝos nur posttagmeze”. En 1982, Vogel fariĝis la kandidato de la Sociala Demokratia Partio por fariĝi Kanceliero.

Poste, mi faris miajn formalajn vizitojn en Berlino, kie mi estis la civila ĉefo de la Aŭstralia Milita Misio. Ĉeestante ceremonion, mi renkontis Usonan generalon kiun mi konis en Vjetnamo, kaj kiu havis kun si vizitanton el Usono – Jimmy Carter, Guberniestro de la ŝtato Georgio, poste Prezidento.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.