|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA DIPLOMATO KIU RIDISAŭtoro: Ralph Harry |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Diplomatoj ne pasigas sian tutan tempon en stria pantalono partoprenante en koktelfestoj aŭ eĉ intertraktante kun Departementoj pri Eksterlandaj Aferoj rilate politikajn problemojn. Multe da ilia energio estas dediĉata al la praktika tasko antaŭenigi la vendadon de la produktaĵoj de sia lando kaj akiri favoran reklamadon.
En Kanado meze de la 40-aj jaroj, la Ambasado prezentis ĉiusemajnan bultenon de Aŭstraliaj kaj Novzelandaj novaĵoj dissendatan per la reto de la Kanada Disaŭdiga Korporacio. Tiu Anzaka Novaĵletero komenciĝis en majo 1941 kiel servo al Aŭstraliaj kaj Novzelandaj aviadistoj, sed ĝi daŭris ĝis junio 1945, post la finiĝo de la Aerarmea Trejnada Projekto. La programo komenciĝis per registrita gakado de kukaburo (la Aŭstralia ridanta birdo, tiam la indiksignalo de Radio Aŭstralio), sekvata de dek kvin minutoj da novaĵoj. Ĉirkaŭ duono de la programo konsistis el ĝeneralaj novaĵoj kopiitaj el Radio-Aŭstralio. La cetero estis pri sporto, bazita sur telegramo kun raportoj de la rezultoj de eventoj je sabato. Estis du “kaptiloj por junaj ludantoj” – la Maoriaj nomoj kaj la nomoj de la Novzelandaj kurĉevaloj. Mi povis ĉiam kontroli la Maoriajn vortojn per amikoj en la Novzelanda Aerarmea Misio, aŭ Altkomisiitejo, sed por la korekta prononco de la nomoj de kurĉevaloj, kiu ne ĉiam konformas al klasika Greka aŭ Pariza Franca lingvo, mi devis fidi al ununura spertulo kiu havis profundan konon de la reĝa sporto, en la Misio de la Aŭstralia Aerarmeo.
Kiam li estis for aŭ havis libertempon, mi kelkfoje faris terurajn erarojn.
Feliĉige la Kanadanoj ne sciis pri tiuj eraregoj, kaj multe interesiĝis pri la “Anzakaj Novaĵoj”. Ni ricevis kelkajn amuzajn leterojn de admirantoj.
Unu aŭskultanto, priparolante la enkondukon al la programo, komentis kiel mirige S-ro Harry imitas la voĉon de la kanguruo!
La Aŭstralia Ambasado en Vaŝingtono trovis Usonanojn tre malprecizaj pri geografio. Unu suda belulino, al kiu oni ne jam prezentis min, aŭskultinte min ne povis lokigi mian parolmanieron, kiu tiutempe estis preskaŭ Usona sed konservis nuancojn de Tasmanio kaj Oksfordo. Ŝi demandis: “Ĉu vi estas el la sudo?” “Jes”, mi respondis, “Mi ja estas el la sudo”. “Ĉu vi estas el Teksaso?” ŝi persistis. “Ne”, mi daŭrigis, por amuzo, “Mi estas el loko multe pli suda ol Teksaso”. “Sed estas nenio sude de Teksaso!” ŝi findiris, ankoraŭ nekomprenante.
En Singapuro Aŭstralia komerco estis sufiĉe grava por necesigi apartan reprezentanton de la Departemento pri Komerco, sed la politikaj oficistoj de la Komisiitejo respondecis pri programoj de ekonomia helpo. La Komisiito pri Komerco reciproke petis politikan helpon por specialaj vendkampanjoj.
Unu tia kampanjo konsistis el eksponludo de bilardoj fare de Walter Lindrum, Aŭstralia mondĉampiono, en la grandega Halo por Volanludoj, sub la aŭspicoj de la Aŭstralia Departemento pri Komerco. Mia edzino kaj mi havis seĝojn en la plej antaŭa vico, proksime al la bilardtablo kiu estis brile lumigata. La eta magiisto de la bilardbastono prezentis bonegan spektaklon, kiun ni multe ĝuis ĝis Lindrum faris neatenditan paroladon: “Sinjorinoj kaj sinjoroj, mia venonta trukbato estos honore al la Aŭstralia Komisiito kaj Sinjorino Harry, kiuj estas kun ni en la halo ĉivespere”. Li tiris kartonskatolon el sub la tablo kaj komencis eltiri serion de objektoj, kvazaŭ kuniklojn el cilindra ĉapelo. “Ĉi tiu koalo situos sur la komenca linio. Ĉi tiun ladskatolon da bonegaj Aŭstraliaj persikoj mi metos sur la nigran punkton. Ĉi tiun belegan botelon da tomatosaŭco IXL estu ĉi tie, kaj la konfitaĵo el fragoj ĉiflanke. La ruĝa globeto estos ĉi tie en la mezo de la tablo, kaj mi frapos la blankan al la maldekstra remburaĵo, preter la tomatosaŭcon, ĉirkaŭ la persikojn, malantaŭ la konfitaĵon, preter la koalon kaj tiel fine enpoŝigos la ruĝan globon. Gesinjoroj Harry, ĉi tiu estas honore al vi!”
Kiel parto de sia programo de publikaj rilatoj, ambasadoroj kelkfoje fariĝas patronoj – solaj aŭ kun kolegoj – de sporteventoj, per donaco de premio. En 1974 la Aŭstralia Ambasado en Bonno donacis pokalon por la junula ĉampiono de la Golfklubo de Bonno-Bad Godesberg. La Ambasadoro, kiam li prezentis la pokalon, emfazis ke estas neniu “reĝa vojo” al sukceso en golfludo. Temas pri ellernado kaj fidela ekzercado. Li memorigis la anekdoton pri Sankta Petro kaj Sankta Paŭlo, kiuj ludis golfon sur la ĉiela golfejo. Je la unua truo Petro atingis la truon per unu bato, kaj same Paŭlo. Je la dua truo Petro faris alian “ason”. Post tio, Paŭlo diris:
“Nu, Peĉjo, ni forlasu miraklojn kaj ludu golfon!”
En 1977, kiel Ambasadoro ĉe Unuiĝintaj Nacioj, mi akceptis, en la nomo de Graham Marsh, golfisto Aŭstralia, la premion por “novico de la jaro”. Mi rakontis ke en Aŭstralio estas ofte kanguruoj sur la golfejoj. Mi asertis ke en la Reĝa Klubo de Kanbero estas regulo ke, se la golfpilketo eniras la “poŝon” de kanguruino, la pilko estas “perdita”. Ankaŭ mi rakontis ke en vintro, sur la grandegaj gazonoj, estas tiom da frosto ke post longa rulfrapo la pilketo kolektas froston, kaj fariĝas tro granda por eniri la truon! Mi aldonis ke estas preskaŭ neeble ke mi enirigu la pilketon eĉ kiam ne estas frosto!

Dum la sama parolado mi rakontis kiel mi lernis lecionon pri ludruzeco sur la golfejo de Najrobio en Kenjo, unu el la centroj de la grandaj sovaĝbestoj de Afriko. Invitis min ludi la Aŭstralia Komisiito pri Komerco, D-ro Mac Keddie. Li deziris venki, kaj li timis mian grandan handikapon. Precize kiam mi estis batonta je la unua ekbatejo, Keddie sin turnis al sia edzino kaj diris laŭte kaj klare: “Amy, ĉu tiuj leonoj ankoraŭ loĝas apud la kvara gazono?” Mi ne ludis mian plej bonan golfon tiun rondiron.
En Belgio en la sesdekaj jaroj la ĉefa zorgo de Aŭstralio estis certigi ke, kiam Granda Britio membriĝos en la Eŭropa Ekonomia Komunumo, Aŭstralio havos aliron al la Brita kaj aliaj Eŭropaj merkatoj. La ambasado en Bruselo pasigis multajn tedajn horojn kontraŭbatalante regulojn inventitajn de Eŭropaj farmistoj por malhelpi importojn el Aŭstralio. La ambasado ankaŭ penis teni Aŭstraliajn varojn antaŭ la okuloj de la Belga publiko. Oni ne produktas vinojn en Belgio, kun escepto de malgranda kvanto farita el troaĵo da pormanĝaj vinberoj kreskigitaj en oranĝerioj aŭ forcejoj de Wavre. Flandraparolantaj Belgoj apud la marbordo tradicie importis vinojn el Bordeaŭ, kaj Francparolantaj Valonoj aĉetadis el Burgonjo.
Unu vesperon, por stimuli vendadon de Aŭstraliaj vinoj, mi partoprenis en bankedo al kiu membroj de la diplomatia korpuso estis invititaj.
Maldekstre de mi sidis la Konsilisto de la Franca Ambasado. Li demandis ĝentile ĉu Aŭstralio efektive produktas trinkeblajn vinojn. Mi certigis al li ke ni ne nur produktas tablovinojn de la unua klaso, sed ankaŭ eksportas grandajn kvantojn al Britio, Nord-Ameriko kaj Sud-Orienta Azio. Postnelonge kelnero plen-igis niajn glasojn per klara ruĝa vino. Mi gustumis mian kaj sugestis ke ĝi estas komparebla kun, oni diru, vino de la marko St Emilion. La Franco koncedis, ĝentile, ke la vino estas trinkebla, sed diris ke ĝi apenaŭ atingas la klason de St. Emilion. En tiu momento la kelnero revenis. Li parolfluege petis pardonon. Li ne komprenis ke mi estas la Aŭstralia ambasadoro. La provizo de Aŭstraliaj vinoj elĉerpiĝis, kaj li propradecide servis nin per vino St. Emilion…
En Otavo estis majstra petolisto en la oficejo de la Brita Altkomisiitejo.
Tiu estis Joe Garner, poste Kavaliro Savile Garner. Lia plej eminenta viktimo estis lia propra Alta Komisiito, Malcolm Macdonald.
Macdonald tre ŝatis vojaĝi al foraj anguloj de Kanado kaj estis verkinta libron “Malsupren Norde”, pri la riveroj de la Nord-Okcidenta Teritorio.
Jozeĉjo aranĝis kun la sekretario de Macdonald, Marjorie Gordon (kiu poste edziniĝis kun la Aŭstralia Ĝeneral-konsulo en Nov-Jorko kaj patronis kolegion en la Universitato de Melburno) ŝajnige transsendi telefonkomunikaĵon el eksterlande. Marjorie faris la kutimajn sonojn kiuj akompanis internacian telefonkomunikaĵon en tiuj tempoj. “Ĉi tie Macdonald”, respondis la Alta Komisiito. “Whitehall (la sidejo de la Brita registaro) havas multajn zorgojn” diris Joseĉjo per sia plej longdistanca voĉo. “Ŝajne vi faras tro da vojaĝado ĉirkaŭ la lando. Okazas kelkaj tre gravaj eventoj en Otavo – sur la kampo de politika evoluo, Macdonald; ekonomia evoluo; reciproka helpo; civila aviado…” Macdonald jam komencis viglan defendadon de siaj vojaĝprogramoj kiam Joseĉjo metis sian kapon ĉirkaŭ la pordo. “Whitehall havas multajn zorgojn” li diris, longdistance.
Kvankam Kanado estas glacie malvarma en vintro, la somero en Otavo povas esti sufiĉe varmega. Unu vesperon, grupo da diplomatoj kaj vizitantaj Aŭstraliaj oficistoj decidis naĝi en malgranda loka lago. Ili neglektis porti bankostumojn kaj estis ĝuantaj la aferon, kiam grupo da gesinjoroj, post bankedo en la rezidejo de S-ro Garner, elvenis por promenado ĉirkaŭ la lagon. La Brita grupo vidis la vestojn apud la lago, korekte interpretis la situacion kaj plilongigis sian promenadon tra longan tempon, dum la nudaj koloniuloj devis resti en profunda akvo.
En Nov-Jorko, en la fruaj tagoj de Unuiĝintaj Nacioj, la ĵurnalistoj kelkfoje enuis pro manko de novaĵoj, kaj la internaciaj oficistoj de la sekretariato ankaŭ havis longajn senlaborajn atendojn. Unu tagon en la printempo de 1948, oni dissendis la jenan gazetkomunikon:
Azia Respubliko Piralo kandidatas por membreco de Unuiĝintaj Nacioj.
La aŭtonoma Respubliko Piralo en Nordokcidenta Azio kandidatas por membreco en Unuiĝintaj Nacioj. La kandidatiĝa letero, subskribita de Ali Goonda Jaep, Ĝenerala Ministro, estis ricevita hodiaŭ de Ĝenerala Sekretario Trygve Lie. Sinjoro Lie transsendis la kandidatiĝon al la Prezidanto de la Konsilo de Sekureco por konsidero.
S-ro Jaep diris en sia letero ke nun la unuan fojon lia lando kandidatiĝas por membreco de iu ajn internacia organizo. La Ministro, kiu sendis sian leteron el Nov-Delhio, diris ke lia lando estas preta akcepti ĉiujn devojn de la Ĉarto.
Mapoj de Azio indikas ke Piralo estas malgranda ŝtato en la Mongola regiono de Azio.
Pluraj delegitaroj traserĉis siajn maparojn kaj La Jarlibron por Ŝtatistoj sensukcese, antaŭ ol rimarki la daton – la 1-an de aprilo! Ŝajnas ke “April-fiŝoj” estas universalaj.
En la lastaj kvardekaj jaraj Usono suferis plagon de “piramidaj kluboj”, speco de ĉenletero. La fina rezulto, laŭpretende, estis gajegaj festoj kiuj kunvenigis multajn homojn tute ne reciproke konatajn. La piramidoj, onidire, frakasis ĉiujn sociajn barilojn kaj inhibiciojn. Ŝercemulo produktis la jenan alternativan version kiu rondiris en la Aŭstralia Ambasado en Vaŝingtono:
Ĉi tiu ĉeno estas komencita kun la espero alporti feliĉon al lacaj komercistoj. Malsimile al la plejmulto da ĉenoj, ĉi tiu ne bezonas monon. Nur sendu kopion de ĉi tiu letero al kvin viramikoj, poste enpakigu vian edzinon kaj sendu ŝin al la ulo kies nomo estas ĉe la kapo de ĉi tiu listo.
Kiam via nomo atingos la supron, vi ricevos 15,188 virinojn, kaj kelkaj devas esti bonegulinoj!
Fidu. Ne rompu la ĉenon; unu viro tion faris kaj rericevis sian propran edzinon.
En Decembro 1977, la Aŭstralia Ambasadoro en Nov-Jorko ricevis en sia matena fasko da telegramoj la jenan urĝan mesaĝon, en la oficialaj stilo kaj formo, kiu pretendis veni el Kanbero:
NEKLASIGITA
UNGA 32: SEPA KOMITATO
VI RAJTAS SUBTENI AKCEPTON DE REZOLUCIO A/
32/L-19 DATUMITAN 11 NOVEMBRO, KAJ ĈEESTI
KIEL REPREZENTANTO.
Kiam li enketis pri la “sepa komitato” (estas nur ses regulaj komitatoj de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj) oni donis al li ekzempleron de projekto de rezolucio ankaŭ neriproĉeble verkita laŭ la norma formo de U.N. Ĝi estis rezolucio por diskutado en la Sepa (Speciala Feliĉeca) Komitato, urĝanta la junkorulojn de la diplomatiaj personaroj de la Konstantaj Misioj ĉe U.N. partopreni en bankedo-balo en la Filipina Oficejo.
La Aŭstralia delegitaro en la Konferenco de U.N. pri la Juro de la Maro organizis tagmanĝon por festi la finon de la dua sesio en Karakaso en 1974. La Ambasadoro, farinte sian “raporton” al la delegitaro (en la formo de kalipso kantata de Jamajkano) (Calypso, improviza Kanzono [Wells, Benson]) anoncis ke li bezonas formeti kelkajn vestojn. Li formetis unue sian jakon kaj poste sian ĉemizon. Lia edzino kredis ke li freneziĝis. Li ne kutimis senvestigi sin publike! Sed fine la Ambasadoro rivelis blankan T-ĉemizon sur kiu estis presita la temo de la Marjuro – du kisantaj fiŝoj!
Post kelkaj jaroj, lia sekvinto kiel delegitarĉefo, ambasadoro Keith G.
Brennan, ripetis la incitnudiĝon (striptizon), tiun fojon ĝis ruĝa T-ĉemizo ornamita per la nigraj literoj KGB!
La Diplomataro en Kanbero en la fruaj tagoj de tiu artefarita ĉefurbo, devis krei multe da sia propra amuzo, ĉar mankis regulaj dramoj kaj koncertoj.
En 1950 oni organizis “ornitologian balon” en la foirhalo de Queanbeyan, urbeto en Nova Sud-Kimrio, proksime al Kanbero, por adiaŭi Britan birdobservantan diplomaton Godfrey Bass. La ornitologiaj kapornamaĵoj estis strangaj kaj mirindaj. La postan jaron balo estis organizita de la “Festivalo de Britio (Kanbera Filio), Divizio de Furioza Senrespondeco”.
Oni invitis la gastojn “festi ian ajn ideon aŭ objekton kiu stimulas la fantazion (escepte de la naciaj festotagoj por kiuj ekzistas jam pli taŭgaj okazoj)”. La “Vagantaj Aktoroj” de la stabo de la altkomisiito de Kanado prezentis “La Fraŭlino de la Muelilo (Melodramon Sentimentoplenan)”.
La Konferenco de U.N. pri la Juro de la Maro, dum ĝi helike daŭris jaron post jaro, estigis egan rikolton de versaĉoj kaj parodioj. Dum la tria Konferenco, en 1971, la spertuloj pri fiŝkaptado starigis la Fiŝhokan Klubon, kiu akceptis kiel sian klubkanzonon novan version de la tradicia Irlanda kanto “Cockles and Mussels” (Kardioj kaj Mituloj). La unua strofo tekstis proksimume:

En Ĝenevo, belurbo |
Krias “Kardioj, Mituloj, Vivu la vivo!’.
En la kvardekaj jaroj, la Departemento pri Eksterlandaj Aferoj, eĉ dum la Milito, kaj spite al la sorĉallogo de eksterlanda vojaĝado, estis kompreneble registara departemento kies stabo konsistis el “ŝtataj funkciuloj”, tio estas burokratoj. La ŝercemuloj en la Departemento emis bildigi la tipan ŝtatan funkciulon kiel personon kiu trinkas tason da teo ĉiumomente, kaj kies ĉefa celo en la vivo estas eviti ĉian respondecon.
Rondiris onidiro ke oni sendis kontroliston el Sidnejo por kontroli pri kiom da ŝtataj funkciuloj dormas ĉe siaj skribotabloj. Li raportis ke estas neeble distingi tiujn kiuj dormas disde tiuj kiuj ne dormas.
Alia anonima aŭtoro rondsendis la jenan “Ĉiutagan Diservon” por publikaj servantoj:
Ni Preĝu Sinjoro, permesu ke hodiaŭ ni faru neniun ajn decidon Amen. |
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.