|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA DIPLOMATO KIU RIDISAŭtoro: Ralph Harry |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
La plej severa provado je kiu ajn diplomato estas la organizo de vizito de la Ŝtatestro, Ĉefministro, aŭ Ministro pri Eksterlandaj Aferoj.
Fruaj Aŭstraliaj diplomatoj fariĝis promocieblaj se ili povis transvivi la provegon prizorgi la Ministron pri Eksterlandaj Aferoj, D-ron H.V. Evatt, pri kiu oni faris detalajn batalplanojn, inkluzive “kostumprovludojn” kun ŝoforoj en uniformo. Vizito al Nov-Jorko sukcesis senprobleme ĝis la lasta mateno, kiam ĵurnalisto de la ĵurnalo New York Times, Thomas Hamilton, venis al la hotelo. Li petis permeson alparoli la Ministron pri artikolo kiun li deziris eldoni, bazitan sur intervujo kun Evatt. Mi informis Hamilton ke Evatt estis doninta striktajn instrukciojn ke oni nepre ne lin ĝenu; ankaŭ li estis ukazinta ke Hamilton ne rajtu eldoni artikolon sen antaŭe vidi lin por kontrolo. Do Hamilton foriris iomete ofendite. Tamen, kiam la Ministro estis jam sur la ŝipo, preta foriri, li decidis ke la artikolo de Hamilton povus esti bona reklamo. Rimarkante la polican eskorton, kiu ankoraŭ restis sur la kajo, li sendis min konvoje, kun ĉiuj sirenoj laŭtege avertantaj, al la Oficejo de la New York Times. Oni informis min ke Hamilton ne estas en la konstruaĵo, sed, precize dum mi foriris timante la koleron de la Ministro, alvenis Tom. “Venu kun mi”, mi diris, kuntirante lin, “mi klarigos survoje”. Tion mi faris, dum la policaj motorciklistoj plugis por ni vojon al la ŝipo. Tiel Hamilton povis eldoni sian artikolon, en kiu li aldonis laŭdojn de la Ministro al siaj helpantoj en Nov-Jorko, inter ili Ralph Harry, heroo de la Milito en Nov-Gvineo.
Kiam John Curtin, la Ĉefministro, vizitis Otavon ni havis plenan programon.
Oni invitis lin alparoli la Ĉambron de Deputitoj kaj li devis kapti la trajnon tuj poste. La Aŭstraliaj ĵurnalistoj kiuj lin akompanis deziris la tekston de la parolado, sed Curtin havis nur resumon. Feliĉige mi povis aranĝi ricevi kopion de la paĝoj tajpitaj laŭ la stenografiaj notoj, unu paĝon post alia, kiam la raportistoj elvenis el la Ĉambro. Mi havis respondecon kontroli kaj aprobi la tekston kiel korektan. Historiistoj eble observos ke la frazoj de Curtin en Otavo estis malpli longaj ol normale.
Kiam Ĉefministro Ben Chifley iris al Vaŝingtono post la Dua Mondmilito por intertrakti kun la Usonanoj pri finaranĝoj de la kontoj de Prunto-Luo (Lend-Lease), oni invitis lin loĝi en la Blanka Domo. Li instrukciis la Ambasadoron klarigi al Prezidento Truman ke en Londono li ne loĝis en la Palaco Buckingham, kaj ke li preferus loĝi en la Domo Blair, la oficiala rezidejo disponigebla de la Usona registaro, trans la Avenuo Pensilvanio. La intertraktado bone sukcesis. La Aŭstralia registaro pagis nur kelkajn milionojn da dolaroj por helpi pri la konstruado de la ambasadejo de Usono en Kanbero kaj por starigi kelkajn stipendiojn Fulbright por Aŭstraliaj kaj Usonaj vizitinter-ŝanĝoj. Nia ambasado devis transdoni la ĉekon al la Ŝtatdepartemento. Ĉar la ĉeko sola ŝajnis iom nuda, mi metis ĝin en monujon faritan el kanguruledo.
La programo de Ŝtataj Vizitoj devas esti, super ĉio, antaŭvidebla kaj horloĝe regula. Surprizoj devas esti malpermesitaj. Okaze de unu reĝina rondiro en Aŭstralio, dum bankedo kie ĉeestis Ŝia Reĝina Moŝto, la lumoj subite estingiĝis. Dum kelkaj momentoj la sekurecistoj maltrankvilegiĝis.
Poste la ĉefkuiristoj eniris la bankedejon kun flamanta pudingo…
Dum vizitoj de ŝtatestroj la gasto kutime havas unu liberan tagon por vidi lokon kiu estas speciale interesa, kun minimumo da ceremonio. Kiam la Registaro de la Federacia Respubliko Germanio planis viziton de Elizabeth II de Britio, la Germana ambasado en Londono demandis al la instancoj en la Palaco kion Ŝia Reĝina Moŝto dezirus vidi dum sia “ripoztago”.
La Reĝino respondis ke ŝi ŝatus viziti Marbach. La urbeto Marbach pri kiu ŝi pensis estis en la ŝtato Baden Wurttemberg. Tie situas bonega bredejo de Arabaj ĉevaloj, administrata de la ŝtato kaj bone konata de ĉiuj ĉevalamantoj. Marbach festis en 1973 la 200-an datrevenon de la starigo de la Landesgestüt. La ambasado en Londono, tamen, aŭ ne sciis pri la bredejo aŭ ne menciis ĝin en sia raporto. La organizantoj en la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj en Bonno supozis ke la Reĝino deziras viziti alian Marbach, urbon apud Stuttgart kie la poeto Schiller naskiĝis, kaj tio estis bonorde inkluzivita en la programo. Kiam alvenis la grava tago, la aŭtoritatuloj de Marbach fiere montris al sia eminenta gasto la domon kie loĝis Schiller, muzeon dediĉitan al liaj verkoj, kaj aliajn memorindaĵojn. Post iom da tempo la Reĝino malkvietiĝis. “Ĉi tio estas tre interesa”, ŝi diris al ataŝeo, “sed kie estas la ĉevaloj?”

En 1965 Ŝia Reĝina Moŝto Elizabeth II faris viziton al Belgio. La vizito rilatis la Unuigitan Regnon kaj la Brita Ambasado ĉefe respondecis, sed la ambasadoroj de la Komunregnaro, kiuj estigos akceptofeston, kaj kiuj estos en la reĝina “sekvantaro”, estis membroj de la organiza komitato. La Brita ministro kiu prezidis en la komitato estis tre sperta pri reĝaj vizitoj. Li antaŭvidis ĉiun paŝon kaj ĉiun momenton. Se Ŝia Reĝina Moŝto venos de la dua ĝis la tera etaĝo, li anticipis eventualan malfunkcion de la lifto kaj ukazis ke ŝi malsupreniru laŭ la ŝtuparo. Kiam mi proponis provizi Aŭstralian ŝaŭmvinon por la festo, la vizitspertulo insistis ke estu ankaŭ “vera” Franca ĉampano sur unu tablo, por la okazo se eventuale la gastoj ne ŝatos kolonian ŝaŭmaĵon. Fakte, ĉiu guto de la Aŭstralia seka vino estis trinkita, dum plejparte la boteloj de la Anglo restis fermitaj.
Dum vizito al Irano en 1976, Henry Kissinger la Ŝtatsekretario de Usono, kiu interesiĝis pri arto kaj arkeologio, trovis ke lia itinero inkluzivas, pro persona propono de la Ŝaho, viziton al fabriko de kaviaro en Bandar Pahlevi apud la Kaspio. (Proksime al Bandar Pahlevi Lordo Slim, la Brita generalo, inspektis kontingenton de la Brita armeo kies soldatoj plendis ke la marmelado havas fiŝguston!) Kissinger ne volis ofendi la Ŝtatestron rifuzante viziti la fabrikon, sed li diris al sia ambasadoro, Richard Helms, ke li ne deziras rigardi la senintestigon de sturgoj. Bedaŭrinde la ambasadoro malsukcesis pri sia tasko kaj Kissinger devis rigardi la forprenon de pluraj frajoj antaŭ ol gustumi la kaviaron kun vodko.
Foje Andrew Peacock, Aŭstralia Ministro pri Eksterlandaj Aferoj, invitis Kissinger viziti Aŭstralion. Kissinger diris ke li tre ŝatus tion fari.
Lia edzino, Nancy, tre ĝuis viziton en la Internacia Jaro de virinoj.
Bedaŭrinde, tamen, estis neniuj problemoj inter Aŭstralio kaj Usono kiuj tiom bezonas diskutadon ke vizito de Kissinger necesus. Peacock sugestis ke Kissinger venu neformale al Kanbero survoje al iu alia loko. “Sed”, respondis Kissinger, “ankaŭ je la suda poluso mi ne havas negocon”.
Unu el la plej mallongaj ŝtatvizitoj priraportitaj estis halto farita de Georges Pompidou de Francio en Darvino en norda Aŭstralio. La aviadilo de Pompidou devis surteriĝi en la fruaj horoj de la mateno, por replenigi siajn benzinujojn survoje al la Atolo Mururoa, kie okazos Franca nuklea provo. La Franca ambasadoro en Kanbero demandis al la Departemento Pri Eksterlandaj Aferoj ĉu eblos malinsisti pri la reguloj de kvaranteno, tiel ke Pompidou povu resti sur la aviadilo. Se oni devigus lin vesti sin kaj eliri el la aeroplano dum ĝi estas ŝprucigata per insekticido la ambasadoro devus ĉeesti, kaj tio certe ne altigus lian reputacion. Reprezentante la Departementon mi klarigis al la Ambasadoro ke la regularo estas tre strikta pro la minaco de afta febro kaj aliaj plagoj kontraŭ la Aŭstralia paŝtindustrio, sed mi promesis serĉi elirvojon. Mi proponis al la kvarantenaj instancoj ke Pompidou estu sigelita interne de sia aviadilkajuto. La oficistoj de la kvaranteno tiam povos ŝprucigi ekstere laŭplezure. Studinte diagramon de la aviadilo, oni konstatis ke mia plano estas farebla. Oni observis la regulojn, Pompidou dormadis, neperturbate, kaj la kariero de la ambasadoro, kiu ne bezonis vojaĝi al Darvino, estis savita.
La Diplomataro estis ĉiam invitata renkonti vizitantajn ŝtatestrojn.
Kiam Prezidento Jonas de Aŭstrio venis al Bonno ĉirkaŭ 1974, okazis la kutima akcepta festo, kaj kiel Ambasadoro de Aŭstralio mi viciĝis kun miaj kolegoj por premi la prezidentan manon kaj diri kelkajn vortojn.
Kiam alvenis mia vico miaj kolegoj surpriziĝis. Anstataŭ la atenditajn dutri frazojn, mi kaj Jonas komencis viglan konversacion. Estis konjektado pri la temo – ĉu rifuĝantoj? Komerco? Poste mi rivelis la sekreton. Ni paroladis en Esperanto, la internacia lingvo, de kiu la Prezidento estis forta subtenanto, pri la frato de la Prezidento, kiun mi jam renkontis en Vieno.
La klasika rakonto pri vizito de Ŝtatestro rilatas al Jan Masaryk, Prezidento de Ĉeĥoslovakio antaŭ la Dua Mondmilito. Vizitante Parizon Masaryk rimarkis ke la ĉeĥa ambasadoro tie estas tre maldika kaj aspektas malsana. Li demandis al la ambasadoro la kialon. Ĉi tiu klarigis ke li devas ĉeesti, ĉiun vesperon, diplomatian bankedon kaj, ĉar la Francaj virinoj estas tiel babilemaj, li neniam sukcesas ion manĝi.
“Ho”, diris Masaryk, “mi estis mem ambasadoro. Mi komprenas vian problemon kaj kiel ĝin solvi. En la estonteco, kiam vi sidiĝas por la bankedo, demandu tuj al la sinjorino dekstre ĉu ŝi estas edzino. Se ŝi neas, demandu al ŝi ĉu ŝi havas infanojn. Certe ŝi ne daŭrigos la konversacion kaj vi povos vin turni al via maldekstra najbarino. Demandu al ŝi same ĉu ŝi estas edzino. Se ŝi jesas, demandu ĉu ŝi havas infanojn. Se ŝi jesas denove, vi devas demandi kiu estas la patro. Tio estos la fino de tiu konversacio.
Fine parolu al la virino trans la tablo. Se ŝi estas edzino kaj se ŝi ne havas infanojn, vi demandos kiel ŝi evitas gravediĝon. Tio finos tiun interparoladon kaj vi povos senĝene ĝissate manĝi kaj trinki.
Post kelkaj monatoj Masaryk reiris al Parizo kaj trovis la ambasadoron same maldika kaj malsaneca. “Kara kolego”, diris la ministro, “Ĉu vi ne sekvis la konsilon kiun mi donis al vi, dum mia antaŭa vizito, pri kiel konduti je la bankedoj?”
“Jes, Ministra Moŝto, mi faris precize tion kion vi konsilis. Sed ankoraŭ mi ne sukcesas manĝi. La sekvan bankedon mi demandis tuj al la sinjorino dekstre ĉu ŝi estas edzino. Kiam ŝi neis, mi demandis ĉu ŝi havas infanojn. Tiam dum dudek minutoj ŝi rakontis al mi ĉiujn detalojn pri la sano de sia filo kaj pri la esperoj kiujn ŝi havas rilate la filineton.
Fine mi sukcesis interrompi la konversacion kaj turnis min al mia maldekstra najbarino. Ŝi estis edzino. Mi demandis ĉu ŝi havas infanojn. Ŝi jesis. Mi persistis: “Kiu estas la patro?” “Ha, sinjoro, mi ne kredis ke vi scias mian sekreton”, ŝi diris, kaj dum duonhoro ŝi rakontis kiel ŝi konatiĝis kun la patro de siaj infanoj, kaj la tutan historion de siaj amaferoj.
Fine malesperante mi rompis la konversacion, sed bela sinjorino trans la tablo deziris paroli. Mi demandis ĉu ŝi estas edzino. Ŝi estis. “Ĉu vi havas infanojn?” mi persistis. Ne, ŝi ne havas infanojn. “Kiel vi evitas la gravediĝon?” mi demandis. “Ha, sinjoro”, ŝi respondis, “Mi rimarkas, ke la bankedo finiĝas. Ni iru kune sur la terason, kaj mi informos vin pri mia metodo”. Denove mi estis nenion manĝinta.
Tiam Masaryk manbatis sian frunton. “Kara kolego, senkulpigu min.
Kiam mi vin konsilis mi tute forgesis ke mi estis ambasadoro ne en Parizo sed en Londono”.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.